polui piv

1 view
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Sep 19, 2011, 6:09:51 PM9/19/11
to la-bona...@googlegroups.com

> From: Fra Simo <fra...@gmail.com>
> Date: Sep 18 12:00AM +0200

> Malbone, ech iusence malhoneste estas strebi, ke lernemaj komencantoj
> parkerigu la tuton de la *Plena Ilustrita Vortaro* kaj similaj relative
> dikaj vortaroj. La kompilantoj de tiaj vortaroj prave registras
> malrekomendindajn radikojn kaj aliajn vorterojn, kaj vortojn kaj
> kelkvortajhojn, por helpi al homoj, kiuj tiajn renkontas en tekstoj.

Jes, gxi registras la lingvon kia gxi antaw longe estis (mis)uzata


> SHajnas al mi, ke ni trovas en la lasta "vorto de la tago" rimarkindan
> ekzemplon pri tio, kion mi jhus skribis.
> La *PIV*-lingva "*polu/i*" nenion alian diras ol la Esperanta "*
> mal/pur/ig/i*"

Se gxi jes indikus ion alian, mi povus uzi gxin


>> La polueco en la rivero estas tre granda kaj pro tio fiŝoj ne vivas en ĝi.
>> Diversaj kemiaj substancoj estas poluaĵoj.
>> La lago poluiĝis.

Ecx se mi uzus "polui", mi havus grandan problemon uzi, aw malmise
kompreni, tiujn "polueco", "poluajxo" kaj "poluigxi"

Kiel ni protestu al la lernu.net-skipo ?

gxis, Ronaldo N


http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Renato Corsetti

unread,
Sep 20, 2011, 2:39:56 AM9/20/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:


>   Kiel ni protestu al la lernu.net-skipo ?

Nur Francisko scias kiel konktakti kun ili.

Amike

Renato



-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Fra Simo

unread,
Sep 20, 2011, 6:01:57 PM9/20/11
to la-bona...@googlegroups.com
     Pri "polu/i" mi skribis al la "helpantoj" de "lernu !". Kopie mi sendis al "la-bona-lingvo".
     Eble mi estus devinta preferi iun alian el la adresoj de "lernu !". Pri tio mi atendas atentigon eble venontan.
     Mi skribis pro tio, ke mi mem estas "helpanto". Nenio malhelpas, ke iuj aliaj el ni ighu tio (kondiche, lau mia opinio, ke tiuji skribu per Esperanta alfabeto, ne per propra !).

2011/9/20 ro-esp <ro-...@dds.nl>

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj



--

-------------------------------------------------------------------------------------
 Christ est ressuscité, alléluia ! --- Il est vraiment ressuscité, alléluia !

Kristo releviĝis, haleluja !  --- Vere li releviĝis, haleluja !

___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Renato Corsetti

unread,
Sep 21, 2011, 2:33:11 AM9/21/11
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:


>     Pri "polu/i" mi skribis al la "helpantoj" de "lernu !". Kopie mi sendis al "la-bona-lingvo".

Tre bone. Dankon!

ro-esp

unread,
Sep 21, 2011, 5:58:45 PM9/21/11
to la-bona...@googlegroups.com

> From: Fra Simo <fra...@gmail.com>
> Date: Sep 21 12:01AM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/293839f510d67d2b
>
> Pri "*polu/i*" mi skribis al la "helpantoj" de "*lernu !*". Kopie mi
> sendis al "*la-bona-lingvo*".

Mi esperas ke vi ne skribis nur pri polui, sed pri la malpraveco de
trakti PIV-on kiel *preskriba* vortaro gxenerale.

> Eble mi estus devinta preferi iun alian el la adresoj de "*lernu !*".


> Pri tio mi atendas atentigon eble venontan.
> Mi skribis pro tio, ke mi mem estas "helpanto". Nenio malhelpas, ke iuj

> aliaj el ni ighu tio (kondiche, lau mia opinio, ke tiuj skribu per


> Esperanta alfabeto, ne per propra !).

La saman postulon faras tatoeba, kaj mi ecx desxutis programon
("add-on por ffirefox) por tio. Tamen, kvankam mi supozas ke temas pri
relative simpla procedo, mi ne jam scias kiel uzi la damnan programon.
Mi ne scias kiel instali la aferon aw kiujn klavojn uzi en kiu sinsekvo.
gxis, Ronaldo

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Anna Lowenstein

unread,
Sep 22, 2011, 7:36:12 AM9/22/11
to la-bona...@googlegroups.com

Mi apenaŭ kuraĝas diri tion en ĉi tiu diskutlisto (kaj cetere mi ne sekvis la antaŭan diskuton, do eble mi ripetas ion jam diritan), sed mi ne sentas problemon pri la vorto “poluo” – krom la fakto, ke mi mem diras “polucio”. Tamen, rigardante en la Tekstaro mi vidas, ke kvankam la vorto “polucio” estas uzata tiusence, ŝajne la moderna evoluo estas pli en la direkto de la pli simpla formo “poluo”. Tio en si mem estas aprobinda evoluo, ĉar ĝi montras uzon de Esperanta radiko prefere ol tiu prenita rekte el la naciaj lingvoj.

 

(Rilate al la Zamenhofa uzo de “polucio” por nokta spermellaso aŭ simile, mi opinias, ke tio estas solvebla alimaniere, kaj cetere mi ne aprobas la subkomprenatan negativecon en la uzo de tiu vorto, kiu sugestas, ke tia nekonscia ago estas iel malpura kaj malaprobinda.)

 

Por reveni tamen al la vorto “poluo”, laŭ mi tio reprezentas koncepton, kiu apenaŭ ekzistis en la tempo de Zamenhof. Tial en la moderna epoko ĝi meritas apartan vorton en Esperanto. Jes, temas pri malpurigado, sed specife pri malpurigado de la akvo, la aero, la tero, la vivmedio ĝenerale. Kiam ni aŭdas ekzemple pri tago de agado kontraŭ la poluado, ni tuj komprenas pri kio temas. Jes, oni povus diri “tago de agado kontraŭ malpurigo de la vivmedio”, sed tio estas longa ĉirkaŭvortumado por aparta koncepto nun tre vaste uzata kaj komprenata.

 

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 20 settembre 2011 8.40
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) polui piv

--

Renato Corsetti

unread,
Sep 22, 2011, 8:32:05 AM9/22/11
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

>   mi ne sekvis la antaŭan diskuton


Sed almenaŭ abonu vin je la listo <esperanto-e...@yahoogroups.com> kiu portos al vi la liniojn de nia paĝaro.

En ĉi tiu okazo ili estas:

polucio

poluci·o (en la senco de nokta spermellaso sen koito) → (ne·vol·a) sperm·el·ig·o, sperm·el·flu·o
polucio
poluci·o (en la senco de malpurigo de la medio) → polu·ad·o

José Antonio Vergara

unread,
Sep 22, 2011, 9:25:12 AM9/22/11
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

> mi ne sentas
> problemon pri la vorto “poluo” (...)

> evoluo estas pli en la direkto de la
> pli simpla formo “poluo”. Tio en si mem estas aprobinda evoluo,

Mi plene samopinias. La simpligo de radikoj por plene Esperanta
alpreno de multaj t.n. internaciaj vortoj estas tre subteninda
tendenco. Bonshance ghi jam tre frue esprimighis en la vivo de la
lingvo, malgrau tio ke Zamenhof mem estis tro akceptema, per tiu
"solvo" automate doni al chiu franca (au angla) vorto kun finajho
"-tion" Esperantan kalkeon finijhantan je "-cio". Tamen la vojo lau
kiu la malnovaj "evolucio" kaj "civilizacio" ighis la nunaj "evoluo"
kaj "civilizo" estas daure irinda. Tamen oni ankorau foje trovas la
pezan formon "civilizacio".

>
> (Rilate al la Zamenhofa uzo de “polucio” por nokta spermellaso aŭ simile, mi
> opinias, ke tio estas solvebla alimaniere, kaj cetere mi ne aprobas la
> subkomprenatan negativecon en la uzo de tiu vorto, kiu sugestas, ke tia
> nekonscia ago estas iel malpura kaj malaprobinda.)

Nu ja, per tio Zamenhof simple spegulis la regantajn ideojn pri tio de
sia tempo. Li estis brila geniulo, sed aliflanke homo apartenanta al
sia epoko: se ne, ni ne devus hodiau honti pro la 19-jarcenta seksismo
kiun la lingvo mem redonas per la sufikso -in-

> Por reveni tamen al la vorto “poluo”, laŭ mi tio reprezentas koncepton, kiu
> apenaŭ ekzistis en la tempo de Zamenhof. Tial en la moderna epoko ĝi meritas
> apartan vorton en Esperanto. Jes, temas pri malpurigado, sed specife pri
> malpurigado de la akvo, la aero, la tero, la vivmedio ĝenerale.

Tute prave!! Mi senprobleme uzas tiun radikon, kaj eble chiujn ghiajn
imageblajn derivajhojn (ekz. "la mediprotekta sinteno de tiu komunumo
estas modela: ili ech aktive malpoluas sian vivlokon")

José Antonio Vergara

Leo De Cooman

unread,
Sep 22, 2011, 11:21:05 AM9/22/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 22/09/2011 13:36, Anna Lowenstein skribis:
Jes, oni povus diri “tago de agado kontraŭ malpurigo de la vivmedio”, sed tio estas longa ĉirkaŭvortumado por aparta koncepto nun tre vaste uzata kaj komprenata.

Nu, en la nederlanda mi dirus "actiedag tegen milieuvervuiling" (laŭvorte: "agotago kontraŭ medimalpurigo"). Ĉu tio ne taŭgas en Esperanto?

Amike salutas Leo

Anna Lowenstein

unread,
Sep 22, 2011, 12:06:40 PM9/22/11
to la-bona...@googlegroups.com

Ho, interese! Kaj tamen eĉ se mi teorie konsentas kun vi, mi certe pluuzos “polucio” – nur ke estonte mi provos mallongigi ĝin al “poluo”.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: giovedì 22 settembre 2011 17.21
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: R: (la bona lingvo) polui piv

--
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages