Estona poezio

38 views
Skip to first unread message

Peeter Aitai

unread,
Oct 26, 2009, 4:19:38 PM10/26/09
to Estonio
Havas ni jam temojn "Literaturo"
http://groups.google.com/group/estonio/browse_thread/thread/8a652a3a393f2e35#
kaj "Hilda Dresen"
http://groups.google.com/group/estonio/browse_thread/thread/e7f7dae9ef548469#
sed estas bezono por aparta temo por estona poezio perita de Hilda Dresen.
Ĉar mi ne havas kune la librojn de poezio de Marie Under kaj Johannes
Barbarus (kiuj taŭgus por komenci la temon)
kaj ĉar mi malfermos apatan temon pri Estona Antologio (kies unua
parto aperis 1932)
mi iras nun tuj al unu el la plej elstaraj libroj de estona poezio en Esperanto
"Estona Soveta Poezio". Esence temas pri poezia antologio kun
limigiteco de soveta reĝimo...
La titolo enhavas la vorton "soveta" sed tio ne indikas pri la enhavo
sed estis preskaŭdeviga aldono al la landnomo Estonio (dum sepdekaj
kaj okdekaj jaroj de sovetio ne estis bone nomi la landon Estonio, oni
devis diri aŭ Soveta Estonio aŭ Estona SSR).
La 36 aŭtoroj kaj iliaj versoj estas persona elekto de Hilda Dresen.
La libro aperis en 1977 kaj eldonkvanto estis 5000 ekzempleroj (do
eble multaj el ni havas la verkon sed estu tio ankaŭ por tiuj kiuj
ankoraŭ ne havis).
Mi persone trovis per tiu libro ke Esperanto estas la lingvo ebliganta
plenvaloran plenan tradukon de estona poezio.
Estona Soveta Poezio.jpg
Hilda Dresen.jpg
Hilda Dresen (2).jpg

Peeter Aitai

unread,
Oct 26, 2009, 4:29:06 PM10/26/09
to Estonio
Antau ol legi poezion elektitan kaj tradukitan de Hilda Dresen eble
indas legi la "Postparolo"-n de la libro "Estona Soveta Poezio" de
Jaan Toomla (traduko de Benita Kärt)
Postparolo 1.jpg
Postparolo 2.jpg
Postparolo 3.jpg

Peeter Aitai

unread,
Oct 26, 2009, 4:42:55 PM10/26/09
to Estonio
Fotoj de la estonaj poetoj:

1.
Johannes Barbarus, August Alle, Jaan Kärner,
Johannes Semper, Juhan Sütiste, Erni Krusten,
Mart Raud, Betti Alver, Kersti Merilaas
2.
August Sang, Debora Vaarandi, Minni Nurme,
Ralf Parve, Jaan Kross, Harald Suislepp,
Juhan Smuul, Lilli Promet, Artur Alliksaar
3.
Uno Laht, Paul Haavaoks, Kalju Kangur,
Ain Kaalep, Aleksander Suuman, Ellen Niit,
Vladimir Beekman, Juhan Saar, Ilmi Kolla
4.
Enn Vetemaa, Mats Traat, Rudolf Rimmel,
Lehte Hainsalu, Hando Runnel, Arvi Siig,
Jaan Kaplinski, Paul-Eerik Rummo, Viivi Luik

Estonaj poetoj 1.jpg
Estonaj poetoj 2.jpg
Estonaj poetoj 3.jpg
Estonaj poetoj 4.jpg

Peeter Aitai

unread,
Oct 26, 2009, 5:51:49 PM10/26/09
to Estonio
JOHANNES BARBARUS
(1890-1946)
=========================================

LENINGRAD DUM PRINTEMPA FLORADO
------------------------------------------------------------------

Petaloneĝo blanka sub piedoj brilas,
ŝutiĝis de padus' la florornamo.
Kreaĵ' de Petro al ŝiparo nun similas,
ĝi ankrojn levas por vetur' al famo.

Spirit' de Lenin nin ĉi tie inspiradas,
ke li genio, tion ni konscias.
Instruo lia la atakojn ja rebatas,
pensforto lia tra la mond' radias.

Se vi laŭlonge de rivero Neva iras,
kaŝtankandeloj vin albrilas lume -
jen lustroj helaj per solena bril' altiras -
sukcesis ja viburnoj planplenume.

De floroj rozkoloraj plenas loniceroj,
kun okuletoj tristaj kaj ekmiraj.
Printempajn sukojn jam serĉadas la abeloj
dum vigla flugetad' mielakira.

En vico staras jen siringoj rosoplenaj,
violkoloraj, sed plejparte blankaj,
plorintaj multe dum militotagoj premaj,
pro tio ili estas nun palvangaj.

La urbo brave venki la funebron provis,
sin firme levas al akvaĵ' kaj verdo,
kaj ree en ĝardenoj sin la herb' elŝovis,
el cindro, kiujn lavis larmoj pro hejmperdo.

Ĉi tie en ruinoj vagis mort' fantome,
embuskis homojn kun kruel' malsato,
dum sangavidaj hitleranoj vin fripone
bombadis el kanonoj sen kompato.

Foriĝas jam la vundoj kaj sufer' senlima,
printemp' sur ilin siajn florojn ŝutas.
Ja same kaŝas dorloteme am' patrina
suferosulkojn ĝis la zorg' ekmutas.

Kaj kiam nokto sur la urbon sin eksternas,
venkkantoj en orel' sonore sonas,
la ferajn ĝojriglilojn iu ekmalfermas,
dorlota sent' en koro ekburĝonas.

Sur akvoj, super kiujn sin pont-arkoj klinas,
en lumaj noktoj ŝvebas viglaj revoj,
por kor' feliĉinsuloj plu ne malproksimas,
en niaj pensoj - rekonstruo-devo.

Ho, urbo el granit', trankvila kaj majesta,
vi brave venkis en batalo granda.
Admiras mi sincere vin en kant' modesta
kaj ĉiam volus vidi vin floranta!

(Leningrad, junio 1944)
----------------------------------------------------------------

OKAZE DE UNU PERDO
-------------------------------------
...Instigas min al laboreg' fervora
la antaŭsento pri malĝoja fino...
("Fremdaj pensoj"- J.Sütiste)

Se vi kun koro vivas, la dolor' abundas,
piedojn vitropecoj de l'trompiĝoj vundas,
rompiĝas revoj dum vi pluen paŝas,
sed tiel ja naskiĝas poezio -
se dornojn ekrimarkas homkonscio,
en vortoj sin jam kredoloro kaŝas.

Se vivas plene vi, plurfoje vi ne mortas,
multoblajn sentojn, zorgojn en la koro portas,
senĉese flamas vi kaj arde brulas,
sed timas, ĉu la plum' eldiri do sukcesas
la vortojn, kiuj por verkad' necesas,
se tempokur' al urĝo vin stimulas.

Se vivis vi por poezi', vi scias bone,
ke vin vivŝuldo premos, se labor' duone
farita nur, - sen fino la komenco,
kaj glutas vin mallum' sen via volo...
Ja same nigras post finbrul' ampolo,
nin blindiginta per la lumpotenco.

Se por popol' vi vivis, por ideo,
ja estos viaj kantoj sen pereo,
el ili grandmezure nin alblovas
la sentoriĉ' de ĉiuj homaj koroj,
por ĉiam restos tiuj ĉi valoroj,
estingi ilin eĉ mort' nr povas.

(Februaro 1945)

Peeter Aitai

unread,
Oct 27, 2009, 2:09:27 PM10/27/09
to Estonio
AUGUST ALLE
(1890-1952)
=========================================

JE MEMORO PRI JOHANNES BARBARUS
------------------------------------------------------------------

Novembran maron grizo envualis,
funebras la malnova Tallinn
pri viro, kiu kun emfaz' batalis,
poeto fajranima, BARBARUS!

Jen granda kor' kun fortposed' zenita
laciĝis ne vidinte la rikolton.
Fermiĝis la forĝej' de vers' armita,
rompiĝis plum' kaj perdis forton.

Ja lasas militisto dum gardstaro
neniam sin teruri de danĝero,
li scias, anstataŭos junularo
lin kaj plenumos ĉion sur la tero!

Por ni ĉi perdo estas peza,
en kor' - solena star' silenta.
Vi al ni ŝajnis multpromesa,
ja versoj viaj - his' de flago venka.

Novembran maron grizo envualis,
funebras la malnova Tallinn
pri viro, kiu kun emfaz' batalis,
poeto fajranima, BARBARUS!

(Novembro 1946)

Peeter Aitai

unread,
Oct 27, 2009, 2:43:02 PM10/27/09
to Estonio
JAAN KÄRNER
(1891-1958)
=========================================

SALUTADO
------------------------------------------------------------------

Ja kvazaŭ fulmotondro pasis super ter'
ruĝflagaj procesioj pretaj por batalo.
Potencoplenas tiu ĉi homidealo,
ke al la sklavoj fine venu la liber'.

Vi ree aŭdas fortajn sonojn de jubil'
kaj vidas la fervorimpeton de l'proleto!
Samkiel pluv' por kampo plenas de util',
de freŝ' ekŝvelas nun la kanto de poeto.

Ja estas mi surflanke de l'laborpopol'!
Burĝaro pri pere' lamentu kun ektimo,
por ĝi popolrabado iĝis jam kutimo,
nun novan ordon kreos la popola vol'.

Sentiĝas histori' en via paŝobruo':
la kapitalarbitron krudan ĝi katenos.
Vin malamikoj ne kapablos venki plu,
neniam hieraŭa tempo plu revenos.

(Junio 1940)
--------------------------------------------------------------------------------

REVENO

2
----------------------------

Mi revenis - sed mi plu ne trovis
hejmon: en la strato nun trankvil',
kaj lumigi vivon plu ne povis
la infanokula ĝojobril'.

Plejan bonon, kiun mi aspiris
en juneco kaj en vira aĝ',
kvazaŭ foliaron vent' disŝiris
kaj eĉ branĉojn rompis kun sovaĝ'.

Ja pluiros viv' per paŝo spita,
ĉesos nek batalo, nek labor'.
En kampar' kaj urbo detruita
tamen restis hejmoj post teror'.

Nun la estontecon ja nur pene
kaj malklare povas vidi mi,
sed mi scias, vi vin levos plene
el la ruinaĵoj, Estoni'.

(1944)

Peeter Aitai

unread,
Oct 27, 2009, 5:53:09 PM10/27/09
to Estonio
JOHANNES SEMPER
(1892-1970)
=========================================

KIEL VIVUS VI?
------------------------------------------------------------------

Se amiko mankus, plena fido
kaj apogo lia, kiam sorto
al abismo vin ekgvidos
kaj necesos helpa vorto, -
kiel vivus vi?

Se malestus la plej kara,
ŝia amo kaj proksimo
kaj nur regus grizo senkompara,
se per milda am-intimo
ne flamigus ŝi en vi pasion,
ne kunirus vian vojon
kaj kun vi ne trinkus ĉion,
la malĝojon kaj la ĝojon, -
kiel vivus vi?

se vi timus, ke nur ruboj
restos post milit' sur tero,
se en vi aperus duboj
pri feliĉo kaj pri vero,
se ne vidus tra nebulo
tutan mondon la okulo,
se ne logus vin la foro,
por popol' ne batus koro, -
kiel vivus vi?

-------------------------------------------------------------------------

FERMITA TENEJO
---------------------------------

Vin ĝuigas vesperoj,
aŭror' dum maten'.
Bongustas al lango
ĉiu buŝoplen'.

Se vokas la foro,
vi migras sen brid',
se hejmo atendas,
vin pelas rapid'.

El la fontoj ektrinkus
vi sen instig'
kaj mielon suĉus
el florokalik'.

Gustumi ĉion
permesis fat',
turmentas vin tamen
soif' kaj malsat'.

Pro kio avidas,
kolektas anim',
ĉu preno kaj ĝuo
jam iĝis kutim'?

Feliĉon plej grandan
ja donas eĉ er',
se donaci povas
vi ĝin kun sincer'.

Pro kio vi estu
senakva put',
kie kaŭzas penadon
ricevo de gut'?

Vi grenotenejon
similas ja tre,
kie grajnoj enas
por posta pere'.

Kaj kie surporde
eĉ pendserur',
sed kontraŭ mucido
mankas sekur',

kaj kie vidiĝas
nenia radi',
nur muso vorema,
simila al vi.

---------------------------------------------------------------------------------------------------

ELPROVADO
--------------------------

Ekpremis nokt' senbuŝa, senokula,
ignoris ĉiujn vokojn kun obstin'.
Senstela estis la ĉiel obskura
kaj ŝajnis nun senvoja la senlim'.

Tra vitro gapis mort' malbonaŭgura
kun mok': Plu oni ne bezonas vin,
ne ĉesos plu por vi mallum' terura,
ĉu petu aŭ riproĉu la anim'!

Senklina restis kap', ĝi morton spitis.
Ne venkis malespero kaj malĝoj',
ĉar li la veron serĉi ne hezitis.

ne deflankigis lin de l'ĝusta voj'
la nokto, kiu nigris kiel peĉo:
li tamen rekte iris kun volstreĉo.

------------------------------------------------------------------------------------------

* * *
---------------------------

Zorgoj amase
la koron nun premas.
Nuboj foriĝu,
ridi mi emas!

Morna mieno
iĝis jam teda,
same tristo kaj
brid' surpieda.

Versoj ekmovu
vin papilie!
Ne nur skarabe
kaj apatie.

Migras la nuboj
kaj muĝas la vento.
Mankas inspiro
kaj sentimento.

Mi nun similas
herbon tretatan.
Sed mi ne petas
helpon kompata.

---------------------------------------------------------------------------------

KIAL, PLUM'
--------------------------------

Kial plum', vi ne skribemas,
se malgaja estas kor'?
Tiam nia ret' malplenas,
fiŝoj ien naĝis for.

Ja kelkfoje larme brilas
la okul' pro emoci',
sed pogute mi eldiras
tion en poezi'.

Ĉu la kor' kirason havas,
aŭ la suno min sen fin'
kiel helianton ravas,
ke al ĝi mi turnas min?

-------------------------------------------------------------------------------------

MALTRANKVILEMO
-------------------------------------

Se vin ĝismorte tedis strata maltrankvilo,
la daŭra malkontento kaj bazarbabilo,
paradtramburoj, domojn tremigantaj tramoj,
leteroj nervostreĉaj, same telegramoj,
ekkaptas ofte vian koron fuĝsopiro
al loko pacoplena, al dimanĉa brilo,
por plu ne aŭdi laŭtan bruon de tamtamoj
kaj proprajn paŝojn monotonajn sub kalkanoj.
Sed ĉu por longe? Trajn' ekfajfas kun akuto,
transflugas supre vin aviadil' kun bruo,
vi gapas al la disŝirita ĉielbluo
kaj sentas - jen ekmigras cignoj al la sudo,
kunflugi vokas - kaj ĉi voko vin ekscitas.
Eĉ en kviet' vi maltrankvilon ne evitas.

Peeter Aitai

unread,
Oct 28, 2009, 6:12:32 PM10/28/09
to Estonio
JUHAN SÜTISTE
(1899-1945)
=========================================

AMO

7
---------------------------------

Min en aŭtune mornaj noktoj skuis
la revimpetoj en prizona ĉel'.
Malsupre la libera maro bruis
dum ĝem' najbara sonis en orel'.

Mi pensis, dum kreado malsukcesis
la homo, majstroverko de l'kreint'.
Inkube la malbon' kaj sang' impresis,
strangoldeziron sentis fingropint'.

Sed antaŭ ol la penso iĝis ago,
la hejmon mi ekvidis en memor'.
Kaj mian frunton tuŝis en imago
maneto via ŝirma kun favor'.

denove pli facile mi ekspiris,
mi kredon al la homo reakiris.


11
---------

Simile al venkinto heroeca,
kronita pro kuraĝo laŭ merit',
samkiel argonaŭto en senĉesa
veturo hejmen strebas kun ekscit',

aŭ kiel suno, kiu super mar'
ekbrilas, kiam venas la mateno,
aŭ kiel bird' en nokta malsereno
al hejmo flugas plu sen ia bar' -

ja tiel, naskiĝinta de fidelo
kaj hejma hum', al ni revenas am'.
Eĉ se unuaj floroj mankas jam -
nin feliĉigos nespertita belo.

Kaj en matura pomp' ekfloros plene
la flor', ĝis nun nur vegetinta pene.


17
---------

Jen kiam post somera tag' sufoka
krepuskaj ombroj ŝvebas sur ondar'
Kaj la hejmbordo alta, tiel roka,
eĉ pli fiere levas sin el mar' -

vi venas, amatin', kun paŝ' fiera,
aliras min, simila al betul'.
En viaj haroj rosodor' vespera,
sur vi rebril' de l'sunsubira brul'.

Vi venas, en la vestoj herbaromo,
en la okul' - kvieta mara bril'.
Sur bordaj ŝtonoj mortis ĉiu sono,
la foliar' ekmutis en trankvil'.

La nokta maro - sen venteg' kolera,
kaj mia am' - silenta, sed fiera.


20
---------

Folioj rustaj de acero falas
en vent' aŭtuna. Estas la maten'
nun trista, la malvarma suno palas,
en nuboj kaŝas sin pro hont' kaj ĝen'.

Sorparboj senberaraj preskaŭ nudas,
ja sur branĉaro sidas post la frand'
nun sturnoj. Ili per kantad' aludas:
aŭtun' severa estas, same la hejmland'.

Sed, amatin', se vi kun mi, ne finas
la rondon vivo. En la kotmonat',
aŭtun' severa, venu - mi ne timas,
al vi mi jenon krios kun malŝat':

nigrigis vi hejmlandon per misfam',
sed provu, ĉu venkebla mia am'.


27
---------

Naskiĝis vintre am'. Ĝi sin alŝtelis,
dum fruprintempo sin anoncis jam,
salikamentoj arĝentece ŝvelis, -
alfrapis tiam mian pordon am'.

Mi sekvis ĝin en neĝkirlad' konkura
mi sentis tuŝon brulan kun konstern'.
Malvarma - mia am', sed certe pura -
glacia ŝelo, sed varmega kern'.

Nun ĉiam, kiam ree jaro pasas
kaj vento neĝon kirlas kun obstin' -
kompren' pri tempokuro min forlasas
kaj kiel tiam, mi ekvidas vin:

gracie svelta, pro la frost' rozvanga,
naskita ŝajnis vi de neĝo blanka.

Peeter Aitai

unread,
Oct 29, 2009, 2:19:23 PM10/29/09
to Estonio
ERNI KRUSTEN
(nask. 1900)
=========================================

RESPONDO
---------------------------------

Vi volas scii, kio estas am',
vi aliulojn kaj vin mem demandas.
Esploris tion ĉiu kor' amanta -
demand' malnova, respondita ofte jam,
sed solvi la demandon tamen estas van'.

Vi min demandas! Mi malmulte emis
pri tio pensi, al mi mankas vera sci',
sed ĉiam, kiam mi de vi revenis,
mi sentis: ĉion ja ne diris mi,
kaj la dirita vort' neĝusta estis ĝi.

Infano mia, ne sufiĉas la parolo;
por provi diri tion, mi ja vizitadas vin,
en la krepusko multe sidas en proksim' -
timante, ne povante diri, kiel koro
en la solec' dorlotis vin sen fin'.

Respondon kaptu, se parolas mi pri bon'
aŭ antaŭ bela bildo staras kun admir',
ja tiam amon mi konfesas kun sindon' -
respondon serĉu en muziko kaj inspir',
sed nekompleta ŝajnas ĉiu dir'.

mi eble scius, kio estas am',
se iun tagon iĝus mi blindul',
mallumo ĉie regus por okul',
kaj sin al mi etendus via man',
respondon certan tiam mi ekhavus nur.

Sed ankaŭ jene venus la eksci':
se iĝus vi al mi indiferenta,
ĉirkaŭus nokto min sen lumradi' -
se amoperd' la koron ekturmentas,
la sencon de ĉi vort' ni klare sentas.

Sed vi silentu, vortoj ja nur ĝenas -
burĝonas ĉiam am' kun pleja bel'
kaj memorigas je printemp-fabel',
se kun hontemo ĝi sin kaŝi penas -
je l'freŝo de l'maten' ĝi tiam plenas.

-----------------------------------------------------------------------------------------------

KANTO PRI LA GRIZO
----------------------------------------------

Tempest' la arbojn tre skuas,
hurladas en branĉoj vent'...
Mi sola vagas kaj ĝuas
la pensojn nun en kontent'.

Aŭtuna griz' al mi plaĉas,
ĝi ree eklogas min -
en ĝi io kara sin kaŝas,
proksima al la anim'.

Ĝi plenas de trist-nebulo,
de pluvo kaj neĝ-blovad';
ĝi kvazaŭ dorm' de junulo,
laciĝo pro prema stat'.

Abundis la griz' je sufero,
delonge pasinta for,
kaj ankaŭ ne mankas espero,
ke venkos la grizon kor'.

En tiu ĉi griz' mi revis
ĉe fajro de brulŝtipar';
pri mondoaferoj devis
mi pensi por plia klar'.

La revoj poste ja estis
entombigitaj sen ĝoj'.
Vagado soleca nur restis,
ofte eĉ sur erara voj'.

La grizon ial mi ŝatas.
Aŭ eble ĝi ŝatas min?
Delonge mi jam rilatas
al ĝi kun kora inklin'.

Rigora fiero norda
min kaptis jam dum la jun':
ja levas marond' ĉeborda
plej alten sin en aŭtun'.

Ondar' sin levis kaj falis,
spiregis pli kaj pli.
Ĉirkaŭon la griz' envualis -
sed forton akiris mi.

Jes, grizon la koro avidas,
eĉ nigron de l'nokta hor';
nur pere de l'grizo mi vidas
la belon de brila kolor'.

Tempest' la arbojn tre skuas,
hurladas en branĉoj vent'...
Mi vagas sola kaj ĝuas
la pensojn nun en kontent'.

Peeter Aitai

unread,
Oct 29, 2009, 4:53:59 PM10/29/09
to Estonio
MART RAUD
(nask. 1903)
=========================================

LIBROMALFERMO
---------------------------------

Libromalfermo similas malfermon de pordo,
kiun alfrapis migranto post longa pilgrim'.
Koro ĉe libromalfermo ekbatas kun forto,
fraposimile - por ke malfermu vi vin.

Kiel migranto la libro de vi ne foriras,
vortoj simile al sonĝo ne flugas ja for,
libron animo kaj penso por ĉiam akiras -
estas la vortoj ja kvazaŭ burĝonoj de flor'.

Oni ja librojn samkiel popolojn mutigas,
ĉenoj sur vortoj ja kiel katenoj sur man';
oni la vortojn sub cindro ekkaŝi instigas -
sed vi eklegas kaj ree leviĝas la flam'.

Estas la tasko de l'libro la Tempon speguli -
zorgojn enhavi kaj ĝojon pri vero kaj bon',
vidi por montri kaj trovi por doni, stimuli,
tute simili en ĉiu rilato al hom'.

Dum batalad' malfacila, armilo ĝi estu,
spiru kaj vivu ĝi, kresku kun ni sen ripoz'.
Ĝi pri la perdoj kaj venkoj heroaj atestu,
vortoj senvoĉaj sonu en kant' kaj epos'.

Restas en ĉio la libro kunulo fidela,
estas de l'kor' ĝi spegulo, por pensoj - flugil',
portos min pensoj per sia kuraĝ' senŝancela
velosimile antaŭen al suna ekbril'.

------------------------------------------------------------------------------------------


SENMORTECO
---------------------------------

La vorto
LENIN
estas gravurita
por ĉiam sur maŭzole' granita.
Pli firme tamen ol sur ŝton' malmola
ĝi konserviĝas en la kor' popola.
Eterne brilos kvazaŭ sunaper'
ide' de li
per sia fort'
kaj ver'.

--------------------------------------------------------------------------------------


OKULOJ
-------------------

Se la okul' ne estus korspegulo,
en kiu sin profund' esprimi povas,
vi post rigard' unua de okulo
la amon, amikecon ja ne trovus.

Sed oni trovas. Tiel ja okazas.
Nur ĝustan devas havi vi komprenon -
ĉu vi vilaĝojn fremdajn preterpasas,
aŭ diras hejma lum' al vi bonvenon.

Ja tiel mi okulojn viajn gajnis -
kaj ili nun al mi la lumon donas.
Al mi la mondo pli malriĉa ŝajnus,
se nun apude via paŝ' ne sonus.

--------------------------------------------------------------------------------------------


PORDEGO
-------------------------

Konstatis la okul' kun malkontento,
ke mankas ja pordeg' al nia kort'.
Starigos tuj mi fostojn post alport'!
Vi baldaŭ venos, gravos eĉ momento.

Eksonis tondro de la firmamento.
Jen kiel malfavoras min la sort'...
Sur teron falas pluv' per tuta fort',
mi fuĝis sub la randon de l'tegmento.

Rezult' nenia de l'fervor' impeta,
surtere kuŝis plu la fostoparo,
ne povis realiĝi la projekt'.

Kaj jen, vi venis... Surĉiele preta
pordeg' volbiĝis kun mirinda klaro,
salutis ĉielarko por akcept'.

---------------------------------------------------------------------------------------------


INSPIRO
--------------------

Ja kiel lumo antaŭ la aŭroro
la kantkomenco vibris en la koro,
sed dum ekserĉis vortojn mia plum'
kandele fordegelis ĝi kun fum'.

Peeter Aitai

unread,
Oct 30, 2009, 4:41:41 PM10/30/09
to Estonio
BETTI ALVER
(nask. 1906)
=========================================

ASTRA HORO
---------------------------------

Ĉe l'vivbranĉiĝo la tempestoj fortas!
Sed vi koncerne vin ja mem al vi raportas.

La nokt' senluma longe daŭri povas -
de l'frunt' vi nomon vian ne forblovas.

Foli' eĉ ŝatas lumon, el la alto
komune falas. Tamen en aparto.

Ĉu mankas celo? - Per cerbumo
komprenu, kio estas la konsumo.

Per kio eblus plibonig' laŭgrada?
Fortiĝus ag' konscie senkompata?
Pro kio florokaskoj ne rustiĝas?
La astra hor' de l'viv' ne ripetiĝas?
Pro kio lum' eĉ dum neĝŝtormo helis,
ne estingiĝis, homoj pluesperis?

Direktu al pli bonaj la demandojn.
Demandu la mortintojn. Kaj vivantojn.

Sed vi ne postulu de l'pasinto
plu la irinton al mortlabirinto
nur pro kapric' hazarda kaj fatala.

Ho, tio estas ja al li egala,
ĉu remis lin ŝipisto senlanterna
hazarde aŭ kun sci' al dorm' eterna.

-------------------------------------------------------------------------------------------


REE KAJ REE
------------------------------

Dum la muziko sonas kaj la homoj ridas,
vizaĝoj jam ekardas pro ĝojtrem',
mi tra la urbo al neĝkamp' rapidas,
sekrete foririnte de l'festen'.

Jam estingiĝas la fenestra brilo.
Rigardoplenas la ĉielmallum'.
Ekhaltas mi.
Juĝisto mia, jen vi ree nun
alproksimiĝas kun demand'.
Do kion, kion
ne scias vi?

Vi atentigas min pri l'kormizer'
kaj ree vi ripetas sen neceso
pri mia memdorlot' kaj koketeco,
pri troa zorgo pri la hejma sfer'.

De mia brust' arĝentan floron ŝovas
vi kvazaŭ velkan herbon for.
Vi ŝtorme, ŝtormimpete kun rigor'
animĉifonojn miajn de mi ŝiras.

Pro mia senpovec' mi eĉ malamas vin!
Sed mi sen vi, ho akuzanto,
ja tamen, tamen vivi ne deziras,
ne rajtas vivi kaj
neniel vivi povas!

-------------------------------------------------------------------------------------------------


ĈARMO DE VIRTO
----------------------------------

Vin bone observante,
sekrete mi ekkredas,
ke per tranĉil' kaj forko
la vestojn vi demetas.

--------------------------------------------------------------------------------------------------


FLUSTRE NUR PAROLU VI
-------------------------------------------------

Flustre nur parolu vi,
tiel aŭdos mi pli bone.
Flustre nur parolu vi,
mi komprenos eĉ sensone.

Homan ĝojon, plor-singulton
mi distingas plej modele,
nur la mortan vort-tumulton
mi ne kaptas perorele.

---------------------------------------------------------------------------------------------------


AEROŜTONO
---------------------------

Ho diru, kial ŝvebadas ŝtono
en duonlum'?
Ho diru, kial aeroŝtono
tre nigras nun?

Ho diru, ĉu do neniam povos
ekĝermi herbo
en la apud'?
Ho diru, ĉu do neniam povos
ekflugi birdoj
sub densa nub'?

Ho diru, kial la vivovolbo
sen ĉia son'?
Ho diru, kial diŝutas fulgon
tre malrapide
ĉielplafon'?

Mi diras, kial ŝvebadas ŝtono
en duonlum'.
Mi diras, kial aeroŝtono
tre nigras nun.

Mi diras, kial neniam povos
ekĝermi herbo
en la apud'.
Mi diras, kial neniam povos
ekflugi birdoj
sub densa nub'.
Mi diras, kial la vivovolbo
sen ĉia son':

sekreta zorgo
ja fulge igras,
pli muta estas
ol mortoŝton'.

Peeter Aitai

unread,
Nov 1, 2009, 12:16:31 PM11/1/09
to Estonio
KERSTI MERILAAS
(nask. 1913)
=========================================

RUĜA PAPAVO
---------------------------------

En la ora, matura tritiko
ardas fajre jen ruĝa papav'.
Ĉu ŝiri de inter spikoj
ĝin por vi, ja ĝi plenas de rav'?

Mi sur spikojn volonte ne tretus,
gren' pereus ja antaŭ rikolt',
se vi tamen pri tio min petus -
ĉion farus por vi mi sen vort'.

Kial time vi klinas vin teren,
ekprotestas kun arda insist'
kaj flustras: "Ho, lasu prefere -
eble venos kaj vidos gardist'!"

--------------------------------------------------------------------------------------


FOJNRIKOLTO
---------------------------------

Muŝeto flugis, flugis -
sur muron fuĝis for.
Min ĉio tedis... iros
mi nun al fojnlabor'.

Jen, iri, iri, iri,
ne premas plu la ŝu'.
La haroj flugas, spiras
mi kun facil' kaj ĝu'.

La inko kaj papero
ne ĝenos tie min:
labori mi nun povos
sen tuboj kaj sen tim'.

Necesas ĉi laboro,
forkeg' kun energi'
sin movu, ja demonstros
kapablojn ĉiujn mi.

Fojnejoj jam plenplenas,
eĉ subtegment' kaj kort':
ja pli ol poezi'
nun gravas fojnrikolt'.

------------------------------------------------------------------------------


NORDA MARBORDO
-----------------------------------------

Salte atakas
maron la bord':
tero kaj maro
en lukta malord'.

Alta ŝtonbordo
de vento vipata
ŝtonojn flugigas
per ĵet' senkompata.

Sed rokpiedon
ondo post ondo
kaptas kaj mordas,
mordas kun tondro.

Haltu! Por ambaŭ
vanas fier':
forta - la maro,
pli forta la ter'.

--------------------------------------------------------------------------


NEO
------------------

Sen urĝo la spito kaj malobe'
fermentas kaj jen sin esprimas per "Ne",

ĝi iĝas marmuĝo kaj erupci'
kaj sekvas eldir': "Ne konsentas mi!"

For duboj, hezitoj, vi ne parteto,
kiel stel' vi tuteca, vin bajoneto

plu ne timigas kaj kun jubil'
rokojn ĵetus en nubojn vi kun facil',

la sango flamas nun sen esting'.
Pasia neo - ja ankaŭ ating'.

----------------------------------------------------------------------------------


AKILEO

Al D.V.
-----------------------------------

Vojojn eĉ niajn surneĝos la ŝtorm':
ŝalenvolvitaj ni tute maljunos,
du oldulinoj grizharaj gustumos
de l'akilea trinkaĵo ĉe l'forn'.

Teron ni tamen tretadis ne vane,
vivo plenis de brilo kaj ruĝ'.
Verŝis ni multon kaj multon grandplane.
Plenas jam kruĉ'! Plenas jam kruĉ'!

Pasis rikolto - jam sur la bobeno
lasta ŝpinaĵo sin trovas...
Timo?
Se povis aliaj sen tremo,
ankaŭ ni povas.

Peeter Aitai

unread,
Nov 1, 2009, 1:51:39 PM11/1/09
to Estonio
AUGUST SANG
(1914 - 1969)
=========================================

KANTO PRI LA GRANDA VENTO
---------------------------------

El mia ĉambro mi eliris.
Aŭtune mornis firmament'.
El mia ĉambro mi eliris
kaj min alblovis forta vent,.

La branĉoj flirtis, dum la arboj
sin treme kroĉis al la ter'
kaj ĉio senradika flugis
en mortodanco tra l'aer'.

En terureg' la nuboj kuris,
la vento fajfis je alarm',
sed sur tegment' vireto lada
dancadis brave kaj kun ĉarm'.

Li vokis: "Min imitu, frato!
Atentas venton mi kun saĝ'.
Samtempe kun la vent' direkton
mi ankaŭ ŝanĝas kun kuraĝ'.

Mi turnas, turnas min konstante.
Amiko, vi imitu min!
Sur alta lok' vi tiam staros,
kaj al la zorgoj venos fin'.

Sed mi daŭrigis mian vojon,
ne plaĉis tiu ĉi sugest'.
Dolore batis pluvovergoj
kaj forte muĝis la tempest'.

En ŝtormo eĉ ne ŝanceliĝi -
feliĉon donas ĉi aspir',
ĉar mi sendube estas homo,
neniel ia ventmontril'.

------------------------------------------------------------------------------------


DEGELA VETERO
-----------------------------------------

El la ĉambro por ventum'
iras de la lampa lum'

magra kaj malĝoja hom':
vento plenas de arom'!

Dum malseka martveter'
bonodoras la aer' -

kiel kara harlanug',
kiel la betula suk'.

Li rigardas ĉe la pord'
la fluetojn en la kort',

nubojn sur la firmament'.
Gut' lin trafas de l'tegment'.

Dua, tria! Ho plezur'!
Temp' nelonga restis nur

kaj finiĝos la labor'!
Migri! Migri! Ien for!

Kie sonos dum vagad'
nur lirlad' kaj rankvakad',

laŭ ŝoseoj kaj laŭ cent
vojzigzagoj en silent'

nur iradi kun ridet',
eĉ se lamas la pied',

laca en malfrua hor'
hejmen veni kun dolor'

en la korpo kaj pro ard'
brulos vangoj kaj rigard'.

------------------------------------------------------------------------------------


HIERAŬ NOKTE
----------------------------------

Nokte apud mia lit'
staris Morto en medit',
diris: "Tempon ne malŝparu,
por foriro vin preparu..."

Mi ekpetis kun insist':
"Kiu al infanoj miaj
monon por lernado donos?
La edzin' min tre bezonos,
ja sen mi tro monotonos
kaj malplenos la ekzist'."

Mort' respondis: "Pri l'infanoj
oni zorgos kun kompat',
ankaŭ helpos ja la ŝtat'.
Ili bone lerni devos.
Kaŭzis vi al la edzin'
dum geedza periodo
jam sufiĉe da klopodo."

Sed mi petis kun obstin':
El la monda bru' ekscita
tamen ne forportu min!
Pro laboro nefarita
senkonsola estas kor'.
Mi ne havas grandajn planojn.
Ne ekskribos mi romanojn.
Sed ne mankas la fervor'
por ekkre' de kant' naiva,
fluetanta en kviet',
senpretenda, tute fremda
al moderna poemet'."

Mort' respondis: "Vi min ĝenas,
multe tedas kaj ĉagrenas.
Ĉu vi helpos, mizerulo,
al patruj' per via lir'?
Vi ja estas nur fuŝulo,
verkas laŭ malmoda stil'.
Ne akceptos la gazetoj,
do jam ĉesu... Jen poetoj
la aliaj verkas glate,
akurate, delikate,
vi penados sen util'."

"Kion fari... Tamen diru,
ĉu ĉi tio justa estas?
Mi foriru, dum aliaj
sur la ter' ankoraŭ restas.
Venos maj' kun bonodor',
sed mi plu ne estos viva.
Ekaperos flor' post flor',
sed mi plu ne estos viva.
Suden gruoj migros for,
sed mi plu ne estos viva.
Mian tablon por labor'
uzos aliulo fremda,

mia voĉ' ekmutis jam.
Jen el Kadriorg* la tram'
iros for kun sono plenda,
kunveturus mi kun ĝu',
ankaŭ sidus en vagono,
sed ne povos tion plu.

Diru, diru, ho fripono,
kien vi forportus min?
Ne troviĝas lok' pli bona.
Ho, ĉi tie lasu min!
Paradizo kaj infero,
ambaŭ estas tie ĉi.
Min restigu sur la tero!
Ja mi ĝin preferas pli.
Kelkajn jarojn do donacu,
sur la ter' promeni lasu,
en ĉi bestĝardeno granda.
Ho, por mi ĝi estas franda!"

------------
* Kadriorg (akcento sur la unua silabo) - granda parko en Tallinn.

------------------------------------------------------------------------------------------------


KANTO PRI SUPERFLUA SINGARDO OKAZE DE MALKONSTANTA VETERO
-------------------------------------------------------------

Subite kia veter' degela!
Printempo iĝas nun jam real'.
Sed kelkaj iras kun ĉapo fela,
sur man' sakganto, ĉekole ŝal'.

Pri timo - vintro reveni povos
kaj ekatakos epidemi'.
Kataro, gripo elĝeni provos.
Danĝeroplena situaci'!

Ja ili estas saĝuloj gravaj,
post morto mankus anstataŭant'.
Ĵurnaloj estus funebr-enhavaj,
sin orfa sentus la patroland'.

Mi estas stulta, junecoplena!
Ĉu ligas io komuna nin?
Mi baskoflirte, kun ĝu' promenas!
Mi povas riski sen troa tim'.

Pro nazkataro mi ne pereos.
Kaj eĉ se ekĉesus la vivoflu',
pro tio la patruj' ne veos -
ĝi tamen florados kaj verdos plu.

Peeter Aitai

unread,
Nov 3, 2009, 4:21:09 PM11/3/09
to Estonio
DEBORA VAARANDI
(nask. 1916)
=========================================

SUPER SAAREMAA*
------------------------------------

Por mi nedireble bela,
iel kara sentiĝas ja
ĉi tiu sono severa.
Ĝue diras mi: Saaremaa!

Jen ĝi estas. De supre mi vidas
el la mezo de l'blanka nubar',
ke senpacience rapidas
la ter' apartiĝi de l'mar'.

En marbluo ankoraŭ ĝi dronas,
vidas nur insuletojn okul',
kvazaŭ flavaj malgandaj butonoj
de la ter' sur la marospegul'.

Jen juniperar' post momento
lumiĝas sub ombrotavol'.
Vojpolvon flirtigas la vento,
brilas ŝaŭma ondar' de l'markol'.

Ĉi odorojn de l'vento mi konas,
jam fruaĝe min logis la ŝtorm' -
muĝado arbara sonis
dumnokte lulante al dorm'.

Tiuj kampoj ja daŭre malhelis,
sed vespere ekplenis de bril',
pro la voko de birdoj ekŝvelis
en animo migradosopir'.

Probable nun, kvazaŭ niksino,
ie sidas rigide sur ŝton'
esplore gapanta knabino,
punkton bruan serĉante laŭ son'.

Kaj tiam sopiro freneza
ekregas en kor' de l'infan'.
Forportas piedoj malpezaj
el korto flugpaŝe ŝin jam.

Super Saaremaa mi flugadas.
Super mi - universo sen lim'.
La grandan patrujon mi ŝatas.
Soifas mi je malproksim'.

Tamen eĉ en plej alta lazuro
forgesiĝas neniam la sci':
ja ie troviĝas insulo,
min ligas radikoj al ĝi.

---------------------------------------
* Saaremaa - insulo en la Balta Maro
---------------------------------------------------------------------------------------


PRINTEMPA
-----------------------------

La urbo odoras, ho kia ĝu'
en la printempodoroj!
Ne povas ilin ignori plu
la kap' kaj revema koro.

Eĉ plej mallaŭta aŭtosignal',
sonanta sur nokta strato,
el dormo vekas vin al real'
ja kvazaŭ tuŝ' de l'amato.

Komencas birdo ĉirpi sen fin',
duvoĉe kun aplombo:
"Vi mokas!" - "Ne mokas!" - "Vi mokas min!"
Kaj tiel sen interrompo.

Jen ŝipo fajfas en haven',
ne, ĝi ja urse blekegas.
Suferon sentas ĝi pro l'ĉen'.
Sed ankron ĝi bezonegas.

Komprenas tion kaj multon vi
en tiu ĉi mondo senbrida.
Kun ĝojo kaj rid', en gaja medi',
vi al Rusalka* rapidas.

Kaj jen kanonoj elpafas jam
nubetojn roze-lanugajn,
saluto maja kun tondra aklam'
kvazaŭ korkoj ĉampanaj disflugas.

La urbon nun rava ĝusoif''
al amuzad' instigas.
Ja korktiril-kurbojn enhavas viv',
sed estas ĝi esperiga.

--------------------------------------------------------
* Rusalka - monumento en marborda parko en Tallinn
-----------------------------------------------------------------------------------


AŬTUNE
----------------------

Tristo jam herbojn premas,
ŝtormo flugis tra arbar'.
Sed la kampoj gajoplenas
pro abundo de garbar'.

Ruĝ' aperas sur sorparbo,
la betul' ekflavas nun.
Por moned' hordeogarbo -
poezio de l'aŭtun'...

Mi grenstakojn ne ektuŝos -
io min ja logas pli!
Poŝ' plenegas de pizguŝoj,
kamemorojn frandas mi.

Levas mi pometojn kelkajn,
kaj gustumas kun ekmir',
ĉu jam iĝis ili velkaj
pro Novjara frostospir'?

En arbar' mi vagi ŝatas
dum kvieta pluvsusur',
nuksojn mi sur ŝton' disbatas,
fungojn serĉas kun plezur'.

Dum aŭtuno mi malsatas
pro grandega apetit'...
Ja grenkampojn, arbojn ŝatus
mi kunporti kun avid'!

-------------------------------------------------------------------------------


HEJMA VETERO
---------------------------------

Ree pluv' kaj aŭtuna malhel'.
Nur koto kaj branĉosusuro.
Dumire mi gapas al ter'
kaj aŭdas hufegon dum kuro
tamburadi sur domtegment'.
Ĉu ne kutimiĝis do vi?
Rikanas, rumoras vent'.
Tia estas veter' tie ĉi.
La hejma aŭtuna vetero.

Kiel vivi sen lumo kaj helo?
Mi kvazaŭ en ŝarkostomako.
Malvasto tro pezas al kor',
jam tedis min tiu ĉi plago!
Tra nuboj flugus mi for
en landon de belaj fabeloj,
al mar' sub lazura ĉielo...
Ekfuĝos la melankoli'
sur bordo de l'suna ard'
kaj klara fariĝos por mi
sekret' de l'orfrukta arb'!

Subite jen akvotub'
kaduka buŝegon malfermis
kaj surkapen surŝutis sen dub'
nun ĉion, kio internis.
Eksplodis per laŭta hen'
du viroj solidaj post mi.
Mi viŝas min - vana pen'.
Jen kia veter' tie ĉi.
La hejma aŭtuna vetero.
Kaj kulpis la trompa ĥimero.

--------------------------------------------------------------------------------


ORA KANTETO
------------------------------

En orpokalo ora vin'.
Feliĉinfanoj festas.
Notsigne steloj kun fascin'
sur nokta fon' majestas.

Rigardo dronas en rigard' -
pardoni ĉion povas!
Kaj kara man' kun ruz' kaj ard'
sekretajn vojojn trovas.

Tamtam' frapadas en proksim'.
Grandega flor' ekfloras.
Kunfandas du ondegoj sin.
Kaj falas pluvo ora.

Sur via lip' eĉ - ora bril'.
Feliĉinfanoj festas.
Kaj trenis for sin kun humil'
la dubo, la fibesto.

-----------------------------------------------------------------------------


VIVO DE BALENOJ
------------------------------------

Viziiĝas al mi jena bild':

bordo sovaĝa de Arkta Oceano.
Akraj ondlangoj lekas mornajn morte-grizajn rokojn.
En la fendegoj kuŝaĉas nigraj gigantoj,
kolosaj estaĵ-amasoj,
balenopteroj.

De parazitoj plenas ilia unu metron dika grasĉemiz',
eĉ en plia kvanto ol de homidoj la terkrusto.
Kaj en sufer' silenta
ili kuŝas surventre en fendegoj ĉe golfet'
milde flegataj de la sensala akvo.

Ja tiel naturo ligas infanojn siajn
pere de humiligo:
fava hundo jelpas serĉante per dentoj siajn pulojn,
la balenoj balancas kun muta kri'
siajn jukantajn flankojn enormajn,
nokte ĝemas la potenculoj
de etaj horor- kaj koleregopensoj mordataj
kaj gutigas sur ilin validologutojn.

Sur sovaĝaj akvovastaĵoj de Arkta Oceano
vivas balenoj-murdistoj.
La aliajn balenojn ili ekatakas,
deŝiras el ili grandajn karnopecegojn.
Perforte ili apertas la buŝon
kaj morde forigas la langon...

Tia estas la viv' de balenoj.

Iufoje ĝi viziiĝas al mi.

Peeter Aitai

unread,
Nov 5, 2009, 3:23:52 PM11/5/09
to Estonio
MINNI NURME
(nask. 1917)
=========================================

SUN PRINTEMPA, NE RAPIDU FOR!
---------------------------------------------------------

Sun' printempa, ne rapidu for!
Staras ni sub arbo freŝfolia,
mi al vi dorlotan vorton ian
volus diri en disiĝa hor'.

Sun' printempa, ne rapidu for!
Ŝvebas la betularom' zefire,
vian manon mia man' multdire
volus premi en disiĝa hor'.

Sun printempa, ne rapidu for!
Birdoj trilas kun fervora ardo,
mi vin per kares' de amrigardo
volus tuŝi en disiĝa hor'.

--------------------------------------------------------------------------------


RESPONDECA SENTAS SIN MIA ANIM'
----------------------------------------------------------------

Mi ne estas de arbo falinta foli',
en la vento fluganta sencele,
la radikoj min ligas al ter' pli kaj pli,
firme staras mi kaj senŝancele.

Prapatrinoj min dotis per multe da fort',
akirita sub ŝarĝo de l'vivo.
Ĉiu sento diktita al mi de la sort',
estas ĝoj' kaj dolor' kolektiva.

Respondeca sentadas sin mia anim'
antaŭ ĉiuj kuŝantaj en tombo.
Respondeca sentadas sin ia anim'
antaŭ homoj estontaj de l'mondo.

-------------------------------------------------------------------------------------------


EĤE ATINGAS MIN PAŜOJ SURSTRATAJ
------------------------------------------------------------------

Eĥe atingas min paŝoj surstrataj,
ien la homoj konstante rapidas -
ĉiam de certa bezon' direktitaj
tien aŭ reen la voj' ilin gvidas.

Paŝoj lacegaj, per help' de bastono
ili apenaŭ al celo sin trenas.
Ja travivitaj tempestoj, malbono,
ni nun ĉi tion nur parte divenas.

Paŝoj senbridaj, renkontoespero
ilin flugigas - aĥ, ili ekstazas!
Koro ja koron ektrovas sur tero
vere malofte, sed tio okazas.

Paŝoj aferaj, al hejm' de l'laboro,
nur respondeco kaj certa tagplano,
ilin ja pelas senlaca fervoro,
am' al infanoj kaj zorgoj pri pano.

Eĥe atingas min paŝoj surstrataj,
ili konstante, konstante rapidas -
paŝoj sen fin', laŭ bezon' direktitaj,
tien kaj reen la voj' ilin gvidas.

----------------------------------------------------------------------------------


LEDUMOJ ENHAVAS SORĈOVORTOJN
------------------------------------------------------------------

Ledumoj enhavas sorĉovortojn
delonge diritajn mornajn
forgesitajn vortojn el buŝoj jam mortaj
blovitajn sur akvon suspiritajn en venton
sternitajn en arbaro kaŝitajn en marĉo

Oj ledumoj oj mirikoj
malproksimaj parencoj de tundrokreskaĵoj
fajre rustkoloraj
ĉiamverdaj pine freŝaj
sur velka musko sur malhela torfo
sur balanciĝanta marĉ-surfaco

Kiam floras ledumoj
la lumo de nenombreblaj kandeloj
la lumo de marĉoj kaj tundroj
kvazaŭ mistera festo
solenaĵo de prafortoj
super profundaĵoj
radik-kunplektiĝo
vivoflam' de l'floroj

Kie rustkoloras ledumoj
kaŝaj fontoj estas tre proksime
ĝis kiam ankoraŭ nigros marĉolagetoj
sufiĉos nesurpaŝitaj lokoj
senprofundeco por enprofundigi rigardon
Kiam floras ledumoj venis tempo
por forte enspiri somerkulminan ebrion
se el marĉo leviĝas nebulo
feinoj ne fuĝas fekundas grenkampoj
ne iĝas senviva dezerto

Peeter Aitai

unread,
Nov 8, 2009, 6:11:23 AM11/8/09
to Estonio
RALF PARVE
(nask. 1919)
=========================================

* * *
---------------------

Ho kara, viv' ne estis ja facila.
Ne! Nin severe traktis la destin'.
Sed malgraŭ ĉio - ĝuste tiun vivon
mi volas, volas vivi, amatin'!

Ne logas min komforto kaj kontento,
por mi en vivo tia mankus senc'!
Ja same kiel mia patrolando
mi vivas haste kaj sen pacienc'.

-----------------------------------------------------------------------------


OKULOJ
----------------------

Kiom logas okuloesploro,
ĝi liveras homkonon:
la okulo - fenestro de l'koro,
kaŝas ĝi bonon, malbonon.

Kian dignon, feliĉon enhavas
la patrina rigardo,
jen sursina ideto ŝin ravas,
kiun ŝi gardas kun ardo.

Geamantojn perfidas okulo:
kia vasto lazura,
marprofundo, interna korbrulo
kaj sindonem' senmezura.

Ĉe l'kreanto rimarkas vi ŝtormon,
nervostreĉan eksciton,
devas al verkoj li doni la formon,
mortan vivigi graniton.

La ĵaluza rigardo vin pikas
kvazaŭ akra tranĉilo, -
falsa ĵur' abomene efikas
al interna trankvilo.

Kiam fluge feliĉo forpasis
kaj la koro funebras,
triste diras rigard': jen okazis...
ion ŝanĝi ne eblas...

Se okulo okulon traboras,
ĝi la sentojn perfidos.
Se komprene vi ilin esploras:
eĉ vin mem vi ekvidos.

--------------------------------------------------------------------------------------


ĈE MATENIĜO
----------------------------

Sur la bed' papavoj flamas
pro abundo de kolor'.
Altatone kok' proklamas
la alvenon de aŭror'.

Koko, kanton kokerikan
kantu brave, kun jubil',
eĉ se kapon esperigan
iam hakos for hakil'.

-------------------------------------------------------------------------


* * *
--------------------

Neniam tion ektoleros,
toleros kor',
ke pac' por ĉiam min konkeros
en mortohor'.

Envion mi al ĉiuj sentos
vivantaj plu,
ĉar vojojn ili pluascendos
kun pen' kaj ĝu'.

Envios mi ke ilin gvidos
la vivonov',
kaj ĉion tion mi ne vidos,
ĉar mankas pov'.

Kaj kiam mia koro brula
mutiĝis jam,
eksonos nova kant' stimula
kun nova am'.

Ĉu versoj, kiujn ni nun kreas
en nia mond',
por cel' batala ne pereos
eĉ en estont'?

Ĉu niajn versojn kompreneme
legados homsoci'?
Kaj ĉu manifestiĝos plene
nuntempa histori'?...

----------------------------------------------------------------------------


* * *
---------------------

Se nur scius vi, koramatin',
kiel fluge la tagoj forpasas...
Ni evitu malbonon kun tim',
ja en kor' ili kardojn postlasas...

Iam venos la lasta vivhor',
oni min akompanos silente...
Vi jam nun, vi jam nun por esplor'
en la koron rigardu atente.

Por ke post entombig-procedur',
kiam super mi pinoj sin lulas -
tion povu memori vi nur,
kio belon kaj puron spegulas!

Peeter Aitai

unread,
Nov 8, 2009, 11:58:57 AM11/8/09
to Estonio
JAAN KROSS
(nask. 1920)
=========================================


BALADO PRI DEK-DU SCIURIDOJ
------------------------------------------------------

Kapon la versoj lacigis jam tre.
Ŝajnas promeno bonega ide'.

Logas arbaro. Post kelka irad'
vidas sciurojn mi. Tuta brigad'!

Saltis la idoj kun vera impet',
nuksojn maĉadis la panja buŝet'.

Pro petolado eĥadis la bosk',
maĉis la panjo, svingiĝis la vost'.

Tiam signante per sia manet'
vokas ordone ĝi: "Ket-ket-ket-ket!"

Sciis la idoj, atendas la manĝ',
ili alsaltis, sidiĝis sur branĉ'.

Ĉies jaket' - de ruĝbruna kolor',
kaj pantalono kun brilo de or'.

Kia feliĉo! Jen idoj dek-du!
Sed la dekdua etulo sen ĝu'

kaj tre inerte ekgrimpis de l'alt',
ŝajnis senverve malvigla la salt'...

Kia kortuŝa nutromanier'!
En okuletoj ekbrilis fajrer',

kiam per buŝo al ĉiu infan'
panjo maĉaĵon disdonis kun am'.

Regis dum manĝo modela konkord',
baldaŭ dek-unu finmanĝis en ord',

tiam la kapon de ĉiu manĝint'
panjo karesis per sia vostpint' -

Kaj ĉio? Ne! Mankus la punkto sur i!
Kriis la ido dekdua nun: "Fi!"

Pretan maĉaĵon ne volas mi plu!
Mem se mi maĉos, forestos enu'!

Manĝu muŝojn la ranoj sen ĉia luks' -
mia manĝo plej franda nomiĝas nuks',

sed la dentoj jukantaj deziras nur
mem la nuksojn rompadi - ho, kia plezur'...

Jen - vi ŝvitas, rapidas... Vanas atak' -
tiam subite - jen knak! Jen - krak!

Brulas la nuko. Doloras intern'!
Sed rompiĝis la ŝelo! Trovita la kern!

Kiel ĝi gustas! Manĝadas vi ĝin kun avid'!"
"Ĉesu, stultulo!" ekkriis patrin' al la id',

"mem se vi maĉos, fariĝos maldensa la fel',
nur ĉe maĉaĵmanĝantoj ĝi brilas pro bel'."

"Sed pro l'maĉaĵo", ekgrumblis la id' kun amar',
"povos mi iĝi ŝafid' kun malakra dentar'!

Maĉi memstare - jen ĝoj' de plej alta valor',
kia peltaĵo mi iĝos, ne gravas al kor'!"

...Sed tiam antaŭen direktis mi min,
kaj ne aŭdis, kion respondis patrin'.

----------------------------------------------------------------------------


* * *
---------------------

Arbar' mirinda kreskis ĉe montet',
ĝi nigris nude sur la fono blua,
herberoj streĉis sin kun malkviet',
ho, freŝo sorĉa de la verdo frua.
Arbar' mirinda kreskis ĉe montet'...

Ni sentis, arbokoroj batas tre,
ni aŭdis, herbo kreskas nun senbride.
La arboj vokis mute: Ne! Ho ne!
La herbo flustris: Ja malpermesite...
Ni sentis, arbokoroj batas tre.

Ĉu iĝos nun reala la fabel',
ke plu el ĉi arbar' ni ne revenos?
Ni iris. Branĉoj fleksis sin al ter'.
De varma humodor' aero plenis.
Ĉu iĝos nun reala la fabel'?

Ne gravas, ke en urbo ree ni,
ja kvazaŭ en fabel' sin sentas koroj:
nun ĉi arbar' ekfloras pli kaj pli,
en niaj koroj svarmas ĝiaj floroj,
ne gravas, ke en urbo ree ni.

-------------------------------------------------------------------------------


TRAKTATO PRI RIMITAJ KAJ NERIMITAJ VERSOJ
-----------------------------------------------------------------------------

Verso rimita estas ŝipvetur' laŭrivera
libera verso - vetur' surmara

River' antaŭ ŝipo estas des pli larĝa
ja pli lerta la ŝipisto
la voj' de l'maldekstra rim-bu' al la dekstra
povas porti veteron surprizan, fiŝojn mirindajn
briletantajn lumludojn
Kaj ĉe bordoj estas por pli sperta veturanto
atendante lian baniĝon
sekretaj vorticoŝercoj
kaj profundaj-petolaĵoj
kaj en kanaroj nimfeoĝojoj

Sed la bordoj estas ĉiam videblaj

Nur fore post la riverenmariĝoj
la sala vasto deĵetas la bordoĉifonojn
kaj kaptas la ŝipon en sian sinon nudan

Flugantaj fiŝoj delfenoj balenoj
mevoj
mevoj
mevoj
kaj eterna muĝado ĉirkaŭ blankaj sorĉaj birdoj
super ruĝaj koraloj kaj bluaj sorĉaj estaĵoj

La bordojn oni devas scii ĉar ili ne estas
videblaj

Ekzistas rifoj kaj malprofundoj
kaj fluoj kiuj sursabligas
se oni laŭ steloj ne scias sin orienti
kaj nebuloj kiuj por ĉiam vin envualos
se la mano mallertas por stirado

Tagoj de griza luliĝo
post la impona muĝado
Horizonta senlimo kiu iĝos vino
por la vundoj de l'bordosopiro

Verso rimita estas ŝipvetur' laŭrivera
libera verso - vetur' surmara

La havenoj plej riĉaj
sin trovas ĉe l'enmariĝoj

-----------------------------------------------------------------------------


UTOPIULOJ
---------------------

Sub kiu pli ŝanceliĝas la ver'?
Kiu pli fantazias en tiu ĉi mondo?
Por kiuj do realas
la utopio pli?
Ĉu por iu, iranta hodiaŭ super river'
laŭ la morgaŭa ponto,
aŭ sur
hodiaŭa ĉielarko?

------------------------------------------------------------------------------


* * *
--------------------

Rigardu min per viaj karaj okuloj

Donu al mi la bluan fadenon de via kara rigardo
ke mi povu alveni senerare
Miajn vestojn malpurigis la sango de Minotaŭro kaj la propra sango
kaj Minotaŭro ankoraŭ vivas plu

Donu al mi tamen la bluan fadenon de via kara rigardo
ke mi povu alveni senerare
Lavu min en la blua ondo de via kara rigardo
ke mi sentu min kiel novnaskito
Karesu min per bluaj flugiloj de rigardo kara
kiuj min flugigas
Sternu sur min la bluan tukon de via kara rigardo
kiu faros min nevundebla

Rigardu min per viaj karaj okuloj

Peeter Aitai

unread,
Nov 8, 2009, 2:34:52 PM11/8/09
to Estonio
HARALD SUISLEPP
(nask. 1921)
=========================================


AŬTUNAJ FOLIOJ
-----------------------------

I

De branĉ' deglitas arbofoli'.
Post ŝvebo surherbiĝo.
Ĉiel' similas al glaci',
De branĉ' deglitas arbofoli'.
Por ĉiam la disiĝo.

Por ĉiam la disiĝo...

II

Nubĉifonoj. Ventegimpetoj.
Nude staras la arboskeletoj.
Ondodentoj, marfaŭka bru'.
Hu-hu!
Vipas gutoj en pluv' kaj grizo.
Jen gruar' kun vojaĝovizo.
Al palmarboj kaj suda blu'.
Glu-glu!

Sun forsangas en vent-rigoro.
Kis' aŭtuna al buŝ' kaj koro
ŝajnas frosta en ĝu'.
Hu-hu...

III

Domomurojn vipis ŝtorm' agita.
Somertombon kovras arb' rompita.
Sur ŝoseo flakoj grandmezuraj.
Ŝtonbariloj. Beroj ruĝmaturaj.
Kien tiu vent-ululo vokas?
Mil ideojn kapti ĝi min logas.
Ĝi min logas por rikolti ĝue.
Lumon ombras nub', ne estas ja malfrue...

IV

Jen grizaspekta kornik-oldulin'
ĉion en dom' kaj kort' priatentas.
Pluvsekurite taksas ĝi min.
Mi mortpafita kornik' min sentas.
Ŝatas korniko sin kaŝi de l'suno.
En la kot' esplore ĝi vagas,
al parolaĉ' ebriula kungrakas.
Grava sin sentas kornik-oldulin' -
grizas kornike ja ankaŭ aŭtuno.

V

Pasis for somer' kolorfilme.
Jen aŭtuno, ĉap' okulŝirme.
Kun cigared'. Enpoŝe la manoj.
Bru' sub kalkanoj.
Cigna voĉ' super trista ebeno.
Kiel knab' eĉ nun mi suspiras:
neĝobirdoj, kien vi iras?
Min kunprenu!

VI

Oktobra noktomezo, vent' ekblovas pli.
Nur aŭtoj hastas al la cel' bezona.
Kaj jen lanternoj kiel vic' butona
sur jak' de noktgardist', - ekneĝos, pensas li.
Jen vidas li, ke iu fremda vir',
ŝirmata de l'ĉapel' kaj vestkolum',
ŝteliras trans la straton en mallum'
kaj haltas ĉe murniĉa pordo por enir',
la pordon densa fernajlar protektas.
Malŝlosa bru', kaj for li... Vento nubojn fendas.
Gardist' post ekdormeto frostotremon sentas...

Peeter Aitai

unread,
Nov 11, 2009, 1:50:05 PM11/11/09
to Estonio
JUHAN SMUUL
(1922 - 1971)
=========================================


REMEMOROJ PRI LA PATRO
------------------------------------------------

Aŭtuna tago. nubojn ŝiris vent',
obtuze sonis krioj de l'mevaro.
La nazo kontraŭ vitro, en silent'
mi patron atendadis de la maro.

Mi timis. Sciis mia koro juna,
ke mar' ne kontentiĝas sen tribut'.
Subite jen, sur kota voj' aŭtuna
kun sak' surdorse venas li en mut'.

Moment'! kaj jam ekstere en la koto
malvarma kuras mi kun ĝojokri'.
Mi sciis, paĉjo amis min dorlote.
Malsekaj enĉambriĝis ambaŭ ni.


IV

Memoras mi - li foje ne revenis.
Ventego. Ondoj bruis en proksim'.
La manĝo preta, sed ni ne manĝemis.
Mordadis zorgo prema en anim'.

Kvar longaj tagoj... Plena malespero.
Patrin' surborde eĉ en nokta hor'...
Eĉ dorm' infana iĝis efemera.
La ondoj muĝis, sonis venta plor'...

Jam frumatene mi surborde staris, -
zorgplena hirtharara malgrasul'.
Al ŝton' premita vango morte palis,
min regis jen espero, jen terur'...

Li tamen venis en vesper' malfrua,
ekstreme laca, morna pro dormem'.
Lin gutoj salaj eĉ dum dormo ĝua
ankoraŭ kovris. Muĝis vent' kun ĝem'...

Leviĝis tiun nokton mi plurfoje,
ŝteliris nudpiede, en trankvil'
al lia lit' - ĝis vivpromese, ĝoje
en ĉambron falis la aŭrora bril'.

---------------------------------------------------------------------------


OTT
-----------

"Kial, Ott, vi nun silentas,
kie restis bonhumor'?
Kial vi indiferentas
sur la mar', sub suna or'?

Kial vi kuntiras brovojn,
bordon serĉas per okul'?
La lipharojn flanken ŝovas
kaj ordigas kun plezur'?"

Ott ekamis ja knabinon,
estas bela, kun graci'
tiu svelta junulino.
Nun li revas nur pri ŝi.

Memorigas lin la ondoj
al la bukla or-harar',
varma vent' pri brakoj rondaj,
okulbluon havas mar'.

Laŭ la ondoritmo moka
pens' mallevas, levas sin.
Kvazaŭ sub dentar' ezoka
time tremas la anim'.

------------------------------------------------------------------------


SALIKO
--------------

La salik' delonge sen amentoj.
Nun aŭtun' foliojn blovis for.
Ĝi malĝojas kaj pri samaj sentoj
kantas en branĉaro la pirol'.

Pluvo ĝin surgutas, ventoj batas,
ĝin en prujno kaptas frosta trem',
kiam grizaj nuboj rapidadas
sur ĉiel', malgaja ĝis ekstrem';

kiam vento mordas branĉojn nudajn;
hajl' turmentas kvazaŭ zorgopik';
gruoj migris for al landoj sudaj.
Frostas dum aŭtuno la salik'.

Frue sun' amika jam foriras.
Lun' rigora lumas kun sever'.
Sed radikojn ja per varm' alspiras
la patrina amoplena ter'.

- - -

Mi pri vi, saliko, ekmeditis,
kiam muĝe ondis ocean'.
La nebulo ofta min incitis,
eĉ en kor' ĝin venki estis van'.

Velkis ĝojo kiel la amentoj,
kantoj falis kiel foliar'
aŭ ekplenis de malĝojaj sentoj
kiel arboj dum enneĝa star'.

Sed subite ventimpet' ekestis,
rulis ondoj sin kun maltrankvil'
ocean' vekiĝis kaj majestis
sennebula, plena de sunbril'.

Mia zorgo en marfundon glitis,
dronis en ondego la furi'.
Ree pri l'salik' mi ekmeditis:
varmo venos!
Kie restu ĝi!

----------------------------------------------------------------------------


LASTA ŜIPO
----------------------

Propran ŝipon post morto mi havos,
mem ŝiplumojn ne vidos mi plu.
Antaŭ tio, amata, Vi ravis
min kvazaŭ ĉielo per blu'.

Vidas mi:
venas jam la maturo, -
plenas ter' de mirinda ĝoj'.
malfruis mi - kia teruro,
por ni restis nur kurta voj'.

Mi la jarojn malŝparis, edzino,
roz' amata kun arda pasi',
sole tion mi petas: ĝis fino
mian vojon Vi iru kun mi.

Vi ja estas lazuro kvieta,
falke flugas Vi en la alt',
eta naz', piedfingroj rozetaj,
saĝaspekta, sed ne sen ekzalt'.

Propra ŝip' - sen bezon' post vivfino.
Flustras nun jam petvortojn la lip':
min ne pelu el Via proksimo,
restu mia plej lasta ŝip'.

Peeter Aitai

unread,
Nov 11, 2009, 2:09:28 PM11/11/09
to Estonio
LILLI PROMET
(nask. 1922)
=========================================


* * *
------------------------

Obsedas min
ofte unu kantet',
ĝi por aliaj
restu sekret'.

Frostigas kant-melodi',
se koro suferas, aperas ĝi.

Ja scias nur mi
pri ĉi tiu kantet',
ĝi por aliaj
restu sekret'.

--------------------------------------------------------------------------


NOKTA
---------------

Ja vintra kvieto nun regas,
sed mi min neĝhom' ne sentas.
La okuloj kate brilegas
kaj versoj tentas.

En lum' lanterna mi venas,
flugadas la longaj hartufoj,
vangoj je kisospuroj plenas
kaj nigras miaj ŝtrumpoj.

-----------------------------------------------------------------------------


AŬTUNO I
----------------------

La somer' efemeras,
estos baldaŭ ĝi for:

jam folioj surteras
sub la tremol'.

Pinbranĉoj en alt' serpentumas,
atakus min sen indulg'.
Mi staras longe, ĝis sunon

kaŝas
nigra terpoma sulk'.

Ja ĉio jam estas konata,
kaj eterna la kontinu':
jen printempo, somero. Poste venas

aŭtun' kaj tiel plu...

Peeter Aitai

unread,
Nov 11, 2009, 2:56:07 PM11/11/09
to Estonio
ARTUR ALLIKSAAR
(1923 - 1966)
=============================


TEMPO
-----------------

Tempoj pli bonaj, pli aĉaj forestas.
Viv' en momento sin nur manifestas.
Ĉiu komenco ja estas sen fino.
Daŭras malbelo, daŭras sublimo.

Tempoj komikaj aŭ mornaj forestas.
Tempo egale ja sin manifestas.
Vivoinstinkto generi ordonas,
Kronos ja ĉiam ludilojn bezonas.

La pasintec' aŭ futuro forestas.
Nur en nuno sin temp' manifestas.
Ĉio momente kaptita eternas.
Ja la momentoj memstare alternas.

Tempoj sensence vivitaj forestas.
Senco ne ĉiam sin tuj manifestas.
Malpli aŭ pli ja okazi ne povas.
Ĝustamezure ni ĉion elprovas.

Tempoj pasantaj, maldaŭraj forestas.
Nuno por ĉiam ja sin manifestas.
Tempo ne povos plu iĝi nenio,
eĉ se senscia pri tio racio.

-------------------------------------------------------------------------


SOIFOJ
-----------------

5

Vesperoj ree glitas en memor'
simile al malfruiĝinta sledo.
La bel' trinkita ja ne ŝvebos for,
penetras eĉ soifon dolĉ' sen cedo.

Frenezovoj' - jen voj' de via kor',
kaj via kanto estas sen posedo,
nur ŝuldo al kreinto de l'dolor',
al la kreinto de la ĝojimpeto.

La sentojn blovos for nenia vento,
senlima via regno, same la sufer',
similas ambaŭ al montar' senspura.

Kaj kiam pleje brilas via sento,
por pred' elektas vin la mortosfer',
vizaĝe premas al praneĝo pura.

--------------------------------------------------------------------------


KVAR ETUDOJ
---------------------------

1

Jaroj al tomboj egalas
kun revkadavroj enhave.
Sentoteksaĵojn preparas
oni longdaŭre, maltrafe.

Oni enteksas kaptilojn,
la konscienco-vampiron,
oni enteksas gratilojn,
kiuj ekkaŭzos disŝiron.

Sokojn ekregajn enteksas
oni kaj plugas tutforte,
je du polusoj dissekcas
nian sopiron ĝismorte.


4

Ni ja naskiĝas, kvankam morti devas,
per enamiĝ' ni iluziojn spitas.
Mirindan belon tristan ja ricevas
anim', eĉ se serĉadon ĝi evitas.

Dezert' mi estas dum sekec' minaca.
Mi mem enhavas refreŝigan puton
tre foran, por ating' mi estas laca,
do en tortur' ne havos mi eĉ guton.

Vundata estas mi de l'revtaĉmento.
Mi lasas vundi min sen ĉia baro.
Mi - ŝip', sed la haven' sur kontinento
ĝis nun sin ne levinta el la maro.

Peeter Aitai

unread,
Nov 14, 2009, 4:48:39 AM11/14/09
to Estonio
UNO LAHT
(nask. 1924)
=============================


GEEDZIĜO DE ERINACO
------------------------------------------

Edzinon serĉis erinac'
tre eksterordinaran,
serĉadis ĉie li sen lac',
li volis belon raran!
Al li ekplaĉis cikoni',
ĉe lag' ŝi lin ekravis
- sed ho malĝojo, tamen ŝi
tro langajn krurojn havis.
Li tiam poste kun sciur'
sukcese okulumis
- ĉar ŝi sur arboj grimpis nur,
li vane amindumis.
Jen kun lampir' ĉe tagofin'
li rendevui emis,
sed tiam li formanĝis ŝin
kaj poste triste ĝemis.
La erinaco jar' post jar'
edzinon trovi provis.
Kaj fine li malantaŭ stal'
la vere indan trovis.
Pikiloj ŝiaj plaĉis tre,
nuptfeston li aranĝis,
sed jen la fianĉin' - ho ve! -
nek movis sin, nek manĝis.
La erinac' ne sen motiv'
ekgrumblis, plu ne festis
- ĉar la edzin' en efektiv'
nur vestobroso estis.
Ĝis nun pri eksedziĝ-proces'
klopodas li solide,
iradas al drinkej' sen ĉes
kaj vivas in-evite.

-------------------------------------------------------------------------


DIALEKTIKA ANEKDOTO
------------------------------------------

Super arboj pendas arĝenta lunokrono,
- nebulvualo vigra ŝvebas super ter'.
El petrosela bed' dum ĝenerala dormo
elŝovas sin lumbriko al surtera sfer'.
Ĝue ĝi sin movas, ĉirkaŭon ekesploras,
por aerenspiro konformas la okaz'.
Apud ĝi subite iu teron boras,
jen lumbrik' alia... jam vidiĝas naz'.
"Aŭdu, ne mirigu per konduto stranga!
Ne altrudu vin aroge! Jen impertinent'.
Serpentuma, glita, kapo tute mankas
- apartenas vi verŝajne al rampula gent'?"
Tiel la lumbriko diris kun kritiko
al ĝenanto sia, ĉar ekregis ĝin malŝat'.
Sed respondis tiu tuj kun akra piko:
"Vi dialektike nun eraris, kamarad'!
Kiel vi kuraĝas kritiki samgentanon,
enviul' kaj fariseo, kia fieraĉ'!
Vi en mi rekonis propran korporganon,
vidu, estas mi ja via
posta ekstremaĵ'!"

Peeter Aitai

unread,
Nov 14, 2009, 11:38:29 AM11/14/09
to Estonio
PAUL HAAVAOKS
(nask. 1924)
=============================


AL LA PATRINO
-------------------------------

Hodiaŭ narcisojn mi
ree ne trovis,
kaj en fontakvon
meti ne povis -
floroj
nuntempe ja
nur ekburĝonas,
fonto
ankoraŭ en
neĝo nun dronas...
Sed pro tiu
solena okazo
pinobranĉojn
mi metis en vazon.
Sentu
en ili printempan kareson,
puron animan kaj
fontoklarecon.
Pinoradikoj
ja estas tre fortaj -
same la danko
pli granda ol vortoj!

------------------------------------------------------------------------


MANO
--------------

Cikatro sur polekso - memoraĵo
pri vund' falĉila en la knaba aĝo.
Kaj poste jen tranĉil' pro malatento
per stri' kvar fingrojn signis dum momento.
Grataĵojn man' ricevis sen avaro
dum la plugado kaj tegmentriparo.
Brulvundon en forĝejo ĝi akiris,
segil' zigzage haŭton ekdisŝiris.
Ho, man' enorma! Ĝi de forto plenas.
Kudrilon aŭ fusilon firme tenas.
Stirilon kaj bankfaskon lerte movas,
talion sveltan ĉirkaŭpreni povas.
Per levo aŭ mallevo ĝi atestas:
tre tiu viro por aŭ kontraŭ estas!

----------------------------------------------------------------------


* * *
-------------------------

1

Ni ja scias, kio estas
firma ver'.
Ja kun granda lag' kunigas
sin river'.

Sed la eta rivereto?
Ĉu kun lert'
glutos ĝin abism' aŭ sablo
de dezert'?

2

Kio estas minimumo
de l'viv-am'?
Kiam por sopiroj niaj
ĉesos flam'?

Kie fin' de l'infaneca
balbutad',
kaj komenco de l'mucida
ŝima stat'?

Peeter Aitai

unread,
Nov 14, 2009, 12:13:44 PM11/14/09
to Estonio
KALJU KANGUR
(nask. 1925)
=============================


ACERFOLIO
------------------------

Lastan orfolion de acero
al fenestrovitro gluis vent'.
Jen ornamo lasta de l' somero
min salutas tra nebul-silent'.

Kaj mi ree devas iri tien,
kie restis revoj de l'anim'.
Mi atendas febre, emocie,
ĉar esperas ekrenkonti vin.

Kaj mi ree devas iri tien,
kie memoriĝas ĉiu voj'.
Mutas parko. Pluvas orfolie
sur lageton... Benkoj nun sen ĝoj'.

Ĉu feliĉo nia - trompo nura?
Aŭ ĉu tamen laŭ ordon' de vi
al fenestro dum ĉi tag' nebula
algluiĝis la acerfoli'?

--------------------------------------------------------------------------


* * *
--------------------------------

Pri feliĉo fremda ĝoju
kun sincer',
same tuŝu vin la fremda
korsufer':
eĉ en vitropec' rebrilas
suna fort',
iĝi surabisma ponto
povas vort'.

-----------------------------------------------------------------------------


FONTO
---------------

De l'tempo ĉio viva ja dependas,
ekŝanĝe ĉion tempotuŝ' alblovas.
Kaj ĉiam pli kaj pli la kor' bezonas
kaj ankaŭ doni povas.

Ja same ŝprucas el la ter' fonteto
kaj sian forton plu ne perdas,
kaj ĝermas tuj ĉirkaŭe frondoj novaj
kaj pro freŝec' ekverdas.

Ni pli kuraĝe vivu, al la tempo
ni ĉion donu sen mezuro,
la koro estu frukto de l'paseo
kaj sem' por la future!

------------------------------------------------------------------------


* * *
-------------------------------

Subfosas vivon la impetaj faroj,
okaz' nin gvidas, em' al aventur',
ankoraŭ foras la medito-jaroj,
dum kiuj krios herbkovrita spur'.

Kaj kvankam scias mi, ke paŝoj misaj
surŝultre iam premos kun malplaĉ',
ke ĉiuj eraretoj kompromisaj
je monstroj kreskos en la vira aĝ',

mi tamen volus: nin neniam bridu
vivsaĝo griza, nin timigu tag',
dum kiu okulvitrojn ni nur fidus
kaj estus tro
pesata ĉiu ag'!

Peeter Aitai

unread,
Nov 15, 2009, 4:29:05 AM11/15/09
to Estonio
AIN KAALEP
(nask. 1926)
=============================


LEGANTE BAUDELAIRE'ON
-----------------------------------------------

Ĉu limojn havas poezia sfer'?
prefere vi forĵetu ĉi esploron,
ĉar certe vanan farus vi laboron,
kelksfere plene regas la liber'.

Ni kion scias pri malver' kaj ver'?
Okazas, ke por kaŝi la doloron
poet' forĵeti devas sian koron:
malica, trista ŝajnas Baudelaire.

La brilajn versojn vi teruraj trovas,
instinkte for de vi la libron ŝovas,
ĝi ne konformas al la simpla sent' -

sed tamen ĝuas vi la majstran vervon...
Perceptas vi la disŝiritajn nervojn
kaj koron larman, plenan de turment'.

---------------------------------------------------------------------------


AMIKO, SE VI KONSTRUOS
----------------------------------------------

Amiko, se vi konstruos,
grandegajn fenestrojn faru,
ke ili al sunradioj
enpenetron ne baru!

Cetere tre multajn nur logas
manĝado kaj varma domo -
sed vi je nenia prezo
aliĝu al tiaj homoj!

Farinte grandajn fenestrojn
vi multan aeron havos,
de l'varmo preme sufoka
vi vian animon savos!

Post morto de la animo
ja estus la korp' senutila,
vi ĝin enterigi povus
kun koro tute trankvila.

Amiko, se vi konstruos,
grandegajn fenestrojn faru -
tre grandajn, plej grandmezurajn,
rilate la grandon ne ŝparu!

-----------------------------------------------------------------------------


DE ARTE POETICA
-----------------------------------

2

Ja poetoj grandaj similas esploristojn,
elsenditajn de parencaj nomadoj
sur herbejojn nekonatajn.

Hieraŭaj herbejoj
ofte sentiĝas dezertoj hodiaŭ
kaj ni migras al la morgaŭa Kanaano.

Ja poetoj grandaj similas esploristojn,
revenantajn al sia parencar' nomada,
troŝarĝitaj per mirindaj manĝoj.

Hieraŭaj manĝoj
ofte sentiĝas sengustaj hodiaŭ
kaj ni serĉas morgaŭan mielon kaj lakton.


11

Jen per grandaj helaj okuloj
alrigardas min junul' naskiĝinta
tiutempe, kiam cerbumis mi jam
pri la mondoproblemoj plej devesaj.

Jen per grandaj helaj okuloj
li alrigardas min kaj antaŭlegas
memverkitan poemon, kiu estas pli
bona kaj saĝa, ol poem' de mi.

Kaj mi sentas ĝojon kaj envion.
Ian apartan ĝojon kaj envion
li apenaŭ sentas pro miaj versoj.
Sed iam al li antaŭlegos poemon

iu kun grandaj helaj okuloj
(aŭ eble kun malhelaj okuloj),
kiu naskiĝis hodiaŭ
aŭ hieraŭ aŭ naskiĝos morgaŭ.


13

Estas la vort' milaspekta.
Povas ĝi esti ver' aŭ malver' suspekta.

Havas vorto senmezuran okulrondon,
kiu irisruliĝe ekkaptas nian mondon.

Sen tim', sen hont' kaj troa pasio
Vort-okule rigardas la mondon poezio.

La mondo ankaŭ vort-okule gapas al poezio,
jen ĝi hontigas, jen vokas kun pasio,

ĉar poezi' varie influas la mondon
kaj havas vorto senmezuran okulrondon,

kaj estas la vorto vero aŭ dir' suspekta -
tia estas la vort' milaspekta.

Peeter Aitai

unread,
Nov 15, 2009, 1:53:36 PM11/15/09
to Estonio
ALEKSANDER SUUMAN
(nask. 1927)
=============================


MATENKANTO I
--------------------------------

Ne estas ĝuste diri, ke ĉiuj homoj
venas kaj ekiras for.
Ekzistas homoj
venantaj kaj
neniam forirantaj.
Ili estas
kvazaŭ matena varm'.
Kaj ili nur
venadas kaj
venadas kaj iĝas sen ĉes' pli proksimaj.

Ekzistas homoj,
irantaj dum
frida vesper' humida.
Kaj ili nur
iradas kaj
iradas inter
ombroj tremetantaj,
kaj iĝas
sen ĉes' pli kaj pli malproksimaj.

------------------------------------------------------------------------


* * *
-------------------------------

Jen torento fluas
firme al la cel'.
Ŝtonojn, trutojn vidas
mi en ĉi river'.

Ho, se tiel povus
flui mi sen tim'.
Pensoj restus klaraj,
freŝa la anim'.

Mi ne estas akvo.
Estas mi homid'.
Ofte mi laciĝas,
estas sen decid'.

Ofte eĉ perdiĝis
voj' je mia mir'.
Ofte senpripensa
estis mont-surir'.

Tiam mi reiras,
ŝajnas voj' sen fin'.
Sorton mi insultas
kaj malbenas min.

Se trovita fine
tamen estas cel',
ĉu ne plu minacos
ree min danĝer.?

Estu. Jen la vivo.
Vivovoj' de ni.
Jen torento fluas.
Nura akvo ĝi.

-------------------------------------------------------------------------


* * *
-----------------------------

Via blankdenta rid',
de l'dentoj blanka rid'
estas konvala sonor'
en krepuska bosk' aveluja,
ho amata!

--------------------------------------------------------------------------


SOMERNOKTO V
--------------------------------

La salikotrunkoj
kiel fulgo nigras.
Hela rivero
ilin pretermigras.

Karesas ondoj
silke aŭ velure.
Stari, nur staradi
sur la bord' senkure

unu ĉe alia -
tion arboj povas.
Sed river' eĉ dorme
pluen sin movas.

---------------------------------------------------------------------------


* * *
------------------------------

Stare en la neĝ' piceojn
gapas mi sen ĉeso.
Tion povas fari mi
ja sen malpermeso.

Krudaj la picefiguroj,
longa la talio.
Sed neniu moke diras:
por esplor' - nenio!

Gapas mi kaj same gapas
blanka ter' konsterne.
Se neniu vokos min
gapos mi eterne.

Peeter Aitai

unread,
Nov 17, 2009, 1:32:50 PM11/17/09
to Estonio
ELLEN NIIT
(nask. 1928)
=============================


SORPARBO
-----------------------------

La tagoj glitas
folisimile,
sen ia bru'.
kaj vi ekvidas,
ne havas branĉoj
foliojn plu.

Ho ne, la perdo
de l'freŝa verdo
min ne ĉagrenas,
eĉ orkoloraj
aŭtunaj tagoj
de ĝojo plenas.

Mi al la pino
eterne verda
ja ne egalas, -
sorparb' mi estas,
de kiu frue
folioj falas.

Sed tamen, tamen
eĉ senfolia
mi berojn havos,
sur morta neĝo
per fajra ardo
okulojn ravos.

Migranton tristan
ardado mia
ĝojigi povos,
kaj lacaj birdoj
dum neĝblovado
nutraĵon trovos.

--------------------------------------------------------------------------


SURSOJLE
--------------------

Infan' mi estas, kaptas sunradiojn
mi sen sukces'.
Aŭdadas vokajn ventomelodiojn
orel' sen ĉes'.

Infan' mi estas, ĉasas mi birdeton
kun korfervor',
etendas mi la manon kun impeto
kaj batas kor'.

Infan' mi estas, min ankoraŭ logas
la bril' de l'flam',
pro unu floro min la plor' sufokas,
dum plenas man'.

-------------------------------------------------------------------------


MI PENSIS
---------------------

Mi pensis, ke nur blukolora
ĉiam estas la vasta mar',
kaj ke kaŝas sin grajnoj oraj
en homkoroj en granda ar'.

Ke ni surmare devas
ĉiam spiti al la vent',
kaj serĉi miraklojn devas
ni senlace kaj kun atent'.

Mi remis, ardis animo,
ŝaŭmis ondoj mil kaj mil,
marfund' kaj ĉielsenlimo
logis min per sia bril'.

Nun scias mi: estas blua
tre malofte la vasta mar',
estas ofte la hom' enua
kaj griza en la real'.

Vidis landojn mi, kie riveroj
plene mankis, nur - seka grund',
kaj homidojn, kreitajn el tero,
sen oro en la korfund'.

Tamen trovas mi, ke valoras
vivi, ami, erari eĉ,
ĉiam strebi al grajno ora,
serĉante kun fortostreĉ',

kaj vidi: la griza maro
povas blui ne nur laŭ ŝajn',
kaj senti: ja sen komparo
estas hom' kun la ora grajn'.

----------------------------------------------------------------------


* * *
-----------------------------

Lasu min esti birdo,
faranta neston ĉe via brusto.

Lasu min esti birdo,
kiu sub nubojn portos
vian korkanton.

Lasu min esti birdo,
portanta al vi de l'ĉielo
la sorĉvortojn de l'vento
kaj suno.
Lasu min esti birdo.

Sed estu vi arbaro.
Estu pensanta tero,
estu verda arbo
kun parolantaj folioj.

Kaj havu ni ambaŭ
komunan ĉielon.

------------------------------------------------------------------------


ZORGEJO
-------------------

Noktokoloras ĉevron' de l'zorgejo.
Lum' en ĉambron penetras kun timo.
Diras mastro - ektrinku! Sen neo!
en pokalo ĝisrande gal-vino.

Jen li tostas kun vi kun mokrido kaj ĝu',
sed ebria vi sola nur restas.
En la brusto sentiĝas turmenta eksku',
ne foriros vi plu,
ne foriros vi plu
la piedoj stanpezaj nun estas.

La korbato de l'zorgo - sen viva fort',
la rigardo embuske gapegas.
Vi ektremas: nenie vidiĝas pord'!
Spir' ekhaltas. Terur' vin ekregas.

Prizonulo elekti ne povas,
trinku, kion la mastro proponas.
Oni manĝon sur tablon jam ŝovas,
dubobulojn amarajn ekdonas.

Vi komence kun naŭzo manĝetas,
poste manĝas kaj sentas suferon.
En agor' vi sur tablon ekĵetas
de l'esper' la plej lastan moneron.

La monero ekbrilas mirakle!
Ĉio vin turmentinta forglitas.
Ne blu baras mallumo obstakle,
ĉu vi pordon sekretan ne vidas?

-----------------------------------------------------------------------------


TIU TERO
-------------------

...ke li perlaboru la teron,
el kiu li estis prenita.
GENEZO 3.23

Tiu kota tero
kun nerikoltitaj terpomoj
estas la mia.

Tiuj akvozaj vegetaj herbejoj
kun kelkaj mizeraj stakoj
estas la miaj.

Tiu kardabunda ŝtongrunda kampo,
tiu ĉevoja konvolvuldensaĵo,
tiuj marĉlagetoj,
tiuj marĉoŝlimejoj
apartenas al mi.

Mi respondecas pri ili
kaj ili pri mi.

*

Ĉi tie estas mia vojo -
de tertuber' al tertubero
sur malfirma tersurfaco,
ĉirkaŭe bril' de marĉoakvaj okuloj
kun sun' en la fundo.

Kial mi preferu do
la pli firmajn tertuberojn
al la lum' de l'marĉoakvo?

*

Jen mia laboro -
rikolti terpomojn sur kota kampo,
kurbiĝinte, la fingroj en tero,
surŝultre
peza de pluvakvo
ĉieltuk'.

Ĉu mi malŝatu la grizan
rikoltofeston?
Ĉu mi amu
la dorson kurbiĝintan?

*

Tio estas ja mia ter' -
kardtufetoj kaj rubo kalkŝtona,
pinĉpreno da humo,
marĉejoj,
vokoj de numenioj super herbejo,
densejo apudvoja,
konvolvulo premsufokanta frambotrunketojn.

Kaj hela flor' de konvovulvo,
blanka kaj pura,
kvazaŭ ne scianta
pri la far' de l'tigro.

*

En kalkŝtonan grundon
mi ŝutis la semon,
al marĉrando pelis brutaron.
iris hejmen
akompanante de l'voĉad' numenia,
subpiede krudaj kardkapetoj,
al kor' fiksita konvolvula flor'.

Kial mi malamu la konvolvulon?
Kial malbeni la ŝtonozan teron?
Kial sopiri je paradizaj palmoboskoj
kaj mildeco de l'nigra hum'?

Ĉi tie troviĝas mia vojo,
tio estis mia labor',
kaj tio mia ter'.
Mi respondecas pri ĝi,
kaj ĝi
pri mi.

Peeter Aitai

unread,
Nov 21, 2009, 7:28:46 AM11/21/09
to Estonio
VLADIMIR BEEKMAN
(nask. 1929)
=============================


LUMO DE ORIENTA EŬROPO
(fragmento el poemo)
----------------------------------------------

En tiu tiu vintro falis nigra neĝo en Orienta Eŭropo...

La elitpopolo venis.
La elitpopolo ŝatis nigron -
nigran uniformon,
nigran feron,
nigran tombon.

En tiu vintro falis nigra neĝo en Orienta Eŭropo...

Homoj ĉiam volis paroli
komunan lingvon.
En la ŝtonpavima Bjalistoko,
en Orienta Eŭropo
kreis Ludoviko Lazaro Zamenhof,
malgranda idealisto,
tutmondan lingvon.
En Bjalistoko lingvaj baroj malhelpis
kiel ĉie en Orienta Eŭropo - iom da unu, iom da alia lingvo,
nenio komuna.
Tajloro Mendele nebule divenis,
ke muelist-helpanto Jan veŝton mendas.
Masonisto Ivan ne komprenis taglaboriston Ionas,
tial ili interbatiĝis
kaj baraktis sur la sterka foirplaco
tute ebriaj.
Komizo Janka apude vagaĉis
kaj ilin incitis
en sia nekomprenebla lingvo,
ĝis ambaŭ lin ekbatis...

La Bjalistoka doktoro volis lingvon
ekde la blua krepusko de l'blanka vintro
ĝis la flame-brula sudo.
Ĝi interpacigus ĉie homojn,
eĉ en Orienta Eŭropo...
Sed Orienta Eŭropo
estis malproksime de la caro kaj dio -
tute apud la najbaro...

Najbaroj ne parolas komunan lingvon,
ĝis ekdevigas malfeliĉo.
La malfeliĉo venis -
la elitpopolo.
Tankoj bruis sur ŝtonoj kaj tondris
marŝtamburoj.
La elitpopolo ŝatis nigron
kaj ordon.
Al ĉiu sama sorto -
striitaj vestoj.
Al ĉiu sama nacieco -
OST!*

La kaduka tajloro Mendele,
la nejuna muelist-helpanto Jan,
la barbhava masonisto Ivan,
la kurba taglaboristo Ionas
kaj la kalva komizo Janka
estis pelataj malantaŭ piktraton -
for la vestaĵojn!
Striita la ĝusta,
kun numer' surbrusta.
Lernu nun komunan lingvon!

La elitpopolo
konstruis laŭ pedante netaj desegnaĵoj
gaskamerojn
kaj gigantan kamentubon.
Komunan kamentubon
por ĉiuj.
Kamentubo ne sentas kompaton,
ĝi estas ŝtona.
Obstino de najbaro?
Ĉesu!
Kunsento?
Ĉesu!
Amo?
Ĉesu!

En ĉio regu ordo!
Ludoviko Lazaro Zamenhof
estis juda idealisto
kaj naivulo!
La plej bona argumento ja estas fusiltubo -
la elitpopolo ne eraras.
Hej, vi ĉiuj,
kiuj vi estas OST!
Ek! inter nigrajn uniformojn,
al nigra kamentubo,
tie vi trovos lingvon komunan,
ĉiuj senescepte...
Ĉiuj!

Tiu ordono
eĥis super blankaj neĝkampoj.
Meze de helo senfina -
nigraj uniformoj,
nigra fero,
nigra fumo.
Kaj la komuna lingvo de Orienta Eŭropo
en komuna kamentubo...

En tiu vintro falis nigra neĝo,
grandaj flokoj pezaj kaj grasaj.
Kaj la vintro de Orienta Eŭropo ree blankiĝis
nur tiam,
kiam, surŝutita per nigra neĝo,
la elitpopolo estis pelata tien,
de kie oni ne revenos...

Bona doktoro Zamenhof
certe estis idealisto -
ja iom.
Mi,
Jan, Janis kaj Ionas,
Ivan kaj Ion,
parolas ja komunan lingvon,
sed ĝi ne estas Esperanto.
Pardonu min, bona doktoro Zamenhof,
ne havis mi tempon por lerni Esperanton.
Mi devis gardostari
en ĉiuj marĉoj, montaroj, arbaroj,
por ke ree blankiĝu la nigra vintro.
Kaj nun mi parolas de Finna Golf' ĝis la turka limo
lingvon, kiun instruis al mi tiu kamentubo.

Ĝi estas la lingvo de sorto komuna.
Lingvo de interfratiĝo.
Lingvo de neforgeso.

Ĝi estu mia gepatra lingvo.

----------------------------------------------------------------------------------
* OST - oriento (en la germana lingvo)

Peeter Aitai

unread,
Nov 21, 2009, 3:46:34 PM11/21/09
to Estonio
JUHAN SAAR
(nask. 1929)
=============================


* * *
-------------------------------------------

Ridu ni tiel, kara amik',
ke tutan mondon rido konkeru.
Ploru ni tiel, kara amik',
ke zorgo tuj malaperu.

Tiel parolu ni, kara amik',
ke fortan eĥon vortoj generu.
Tiel silentu ni, kara amik',
ke koro pro pensoj ekŝvelu.

----------------------------------------------------------------------------


* * *
-----------------------------------------

Hieraŭ ni tro ebriigis nin,
turniĝas hodiaŭ la kap' sen fin'.
Turniĝas ĝi nun pro agrabla brul',
dum antaŭ okuloj trembrilo nur.
Jen mondo, jen suno, kaj jen ni du -
sobriĝi ni eĉ ne deziras plu.
En vejnoj postrestis pro via ondad' -
buklar' via helas en troa grad'.
Tro helas la noktoj en Estoni',
tro plenas de pen' somertag' ĉe ni.
Jen zorgoj, jen ĝojoj, kaj jen ni du -
sobriĝi ni eĉ ne deziras plu.
Mi nokte vekiĝis pro ektimiĝ',
jen via vagmolo - por mia feliĉ'.
Mi sentis dum nokta lunluma hor':
ne nur albuminon enhavas kor'.
Senvortaj deziroj, kaj jen ni du -
sobriĝi ni eĉ ne deziras plu.
Karesis tenere min via man' -
ĉu daŭros, ĉu daŭros eterne am'?
Aŭ eble ekvelkos la amdezir',
kaj sobre decidos ni pri disir'!
Jen mondo, jen suno, kaj jen ni du -
sobriĝi ni nun eĉ ne rajtas plu!

Peeter Aitai

unread,
Nov 21, 2009, 4:42:49 PM11/21/09
to Estonio
ILMI KOLLA
(1933 - 1954)
=============================


MALGAJAJ MOMENTOJ
------------------------------------------

La vesperruĝ' anoncas noktalvenon,
mi tra fenestro rigardas ĝin.
Krepusko sternas sin sur la ĝardenon,
eĉ vento plu ne blovas kun obstin'.

Sur la ĉiel' sin nuda branĉ' spegulas.
pomarbo brilas en la lasta lum'.
Ĉielo ardas, kvazaŭ febre brulas,
sur ĝi formortas tago de aŭtun'.

Mi mem similas al vespera brilo,
ankoraŭ pulsas ĉiu sangogut',
ankoraŭ vivas mi, sed kun facilo
alveni povus lasta vivminut'.

Mi baldaŭ neniiĝos por eterne,
sed ripetiĝos tag' kun sia blu',
kaj se printempo reviviĝos ĝerme,
mi eble tiam ĝin ne vidos plu.

Nur ŝvebos sole mia revnebulo
ankoraŭ en printempa nokta hel'
sub la pomarb' en la ĝardenangulo,
dum supre milde lumas la ĉiel'.

Sed miaj kantoj ja ĉi tie restu,
abele ili zumu en silent',
kun kant' alaŭda ili kune festu,
dum ilin disportadas suda vent'.

Ho, dolorigas pens', ke la rigardo
printempon plu ne ĝuos en la viv'!
Sed revenados ĝi kun nova ardo
kaj ĉiujare iĝos edektiv'.

Ne havas dion mi, sed ardan preĝon,
Espero, sur altaron portas mi,
postvivi lasu min la vintran neĝon,
ĝis la printempo daŭru energi'!

Mi volus vidi la siringoflorojn,
por mi eksonu najtingala tril',
sopirojn miajn kaj la korlangvoron
surpaperigus verse la skribil'.

Ankoraŭ al la mar' mi kuri povus,
apenaŭ teron tuŝus la kalkan'.
Kaj vi, karul', min poste porti povus
tre milde, kvazaŭ estus mi infan'.

Karul'! La kor' dumvive multe amis,
mallongis vojo por la korpasi'!
Ĝi nun eĉ ardas, ĉiam forte flamis,
de l'viv' postulas ĉiam pli kaj pli.

Mi diras, mi en kant' ne volas morti,
pli indas miaj versoj - vivos kant'.
Sed ĉu realon povus mi perforti,
ĝi estas la potenca ordonant'.

Jen post arbar' la suno malaperas,
ne helpus voko: "Vi ne iru for!"
La kor' oferoflame nun fajreras,
kaj eble cindro estos jam post hor'.

---------------------------------------------------------------------------------


SOLECO
-------------------

Mi estas sola nun en arbarizolo,
ĉi tie min vizitas nur la kapreoloj.
Kelkfoje tamen aŭdas mi ĉaskornan sonon,
piceoj neĝkovritaj gardas mian domon.

Malĝoje estas, koro pro turmento krevas,
mi venis mem, sed nun ankoraŭ resti devas.
Kaj se en mia koro amsopir' sin movas,
neniun havas mi, en neĝ' mi plori povas.

Se en kviet' flugilojn rememor' akiras,
sursablajn spurojn mi vivigi ne deziras.
Postrestis ĉio, kio iam estis sankta,
ja superflua estus memorad' konstanta.

Min helpu, versoj! En soleco kaj doloro
nur vi komprenas min kaj plenas de konsolo.
Vi flagre flamas kaj vi flugas birdsimile,
kaj al la koro estos multe pli facile.

Mi staras ĉe fenestro en silent' senlima,
la versoj, melodioj ŝvebas en animo.
Kaj jen ekkredas koro, ke aŭrore flamos
por mi ankoraŭ bela granda viv' kaj amo.

Peeter Aitai

unread,
Nov 22, 2009, 4:05:58 AM11/22/09
to Estonio
ENN VETEMAA
(nask. 1936)
=============================


RIDO
-----------------

Pene senpiedul'
movas sin sur glaci',
tre singarde, li ne rapidas.
Sed protez' malglataĵon tuŝetas nur
kaj surdorsen falegas la senpiedul',
la lambastono forglitas.

Rampas jen sur glaci,
tre senhelpe nun li
kaj remas per lambaston'.
Rigardas knabet', lin la senpiedul'
tro amuze impresas kaj li kun plezur'
ekridas kun hela ton'.

La rido ekŝajnas
tranĉila ekbat',
sed estas neniel maljusta.
Kaj venas la viro al jena konstat':
"La prijuĝo de l'junaj, se eĉ sen kompat',
eble tamen estas justa."

Fine stari sukcesas li kaj per man'
de neĝ' sin purigas skue.
"Kara Dio," li pensas, "faru ke ĉi infan'
ne ridis tamen
tro frue!"

-----------------------------------------------------------------------------------------


* * *
----------------------------------------------------------

El griza granitroko,
leviĝanta el profunda terfundo en blindigan ĉielaltaĵon
oni skulptu Bach'on;
el arde-ruĝa fandŝtalo,
muĝe fluanta trans la muldujojn, bruligante ĉion ĉirkaŭe,
oni muldu Beethoven'on;
en delikatan ruĝan santalon,
memorantan la kison de geamantoj en mirtaroma nokto,
oni ĉizu Chopin'on.
Sed de kie trovi materialon por Debussy?
Kio estus tio, kio kunigus
la susuron de printempa pluvo en freŝe-verdaj ĝardenoj,
la kamomilodoron sur manoj de linhara knabino,
la eriklilaĵojn sur la sablaj bordoj de Seine,
la posttagmezan sinstreĉon de faŭno kaj rideton de sfinkso
kun *Cantus firmus* de lacaj veloj
sub lantaj nuboj?

Peeter Aitai

unread,
Nov 22, 2009, 4:51:28 AM11/22/09
to Estonio
MATS TRAAT
(nask. 1936)
=============================


KAMPULO
--------------------

Mi estas kampulo krudŝajna,
serioza kaj griza kiel ŝtono.
Sur malvarmeta ŝtonkrusto de l'koro
floras nordaj rigoraj floroj
kaj muĝas en vento humida
pikema juniper'.
Kaj vi, kanto, freneza mev',
vi kriadu, kriadu,
ĉar finiĝis delonge
la limit' por lulkantoj.

Ĉiu liter', ĉiu silab'
estu malglata ŝtonpeceg',
frapeganta al dormanta homkora fenestret'
por forpeli la ŝajnan pacon
de ĉiu ronkanto,
de ĉiu enamiĝinto,
de noktgardist' kaj ŝtatisto.

Mi ne kapablas, ne povas, ne volas
murmuradi cikadkanteton
pri florantaj brovarkoj
kaj eta ebrio dum nokt'.
Mi volas en tondrantan verslinion enfosi
plugsulkon de l'hejmaj altaĵetoj
kaj honteman, konfuzitan knabon,
kiu per kvin ĝemantaj sokoj
kaj basvoĉa traktoro
desegnas
sur la zorgoplenan vizaĝon de la prapatra tero
la skribon de la jarcenta tagmezo.

-----------------------------------------------------------------------------


RIPOZDAGA IDILIO
----------------------------------

Frotis li per fingro nodeca
sian nazoston en nova
lit' betulligna.
Sur flankon alian li turnis sin,
tiris ĝis la menton'
kovrilon kaj dormis plu.

Dume la junedzin'
faris kafon kaj fritis krakete
ovaĵon sur pat',
plurfoje ŝi ĵetis rigardon
tra pordfendo al la rokant'.

Li vekiĝis, rigardis horloĝon
timoplene kvazaŭ infan'.
Cerve alkuris la junedzino,
ili kisadis longe-longe
en la nova betula lit'...

Tiam post fintrinko
de l'kaf' malvarmeta
flustris la feliĉa edzino:
"Porkej' bezonas riparon,
la diabla porkido ŝtele eliras.
Mankas lignoproviz'...
Eble vi..."

La nodecfingra traktoristo ĝemis.
En kalendaro ruĝis dimanĉo.

----------------------------------------------------------------------------


UNUA FROSTO
----------------------------

Oktobro
teron nigrantan salutas blankafingre.
Krias la koro de terpomo,
neniu ĝin aŭdas.
Ja neniu.

-------------------------------------------------------------------------------


GENERACIO
-----------------------

Ĉevalojn ni similas, sed ne el Trojo fora.
En ni ostaro, karno kaj aĉaĵ' fetora.
Komprenoj niaj sen firmec', ni - nuraj nuloj.
En ŝrankoj klasikuloj. Klapoj sur okuloj.
La submentonon pro kontent' ornamas graso -
de ŝancoj plenas viv' kaj de nutraĵamaso.
En la kafejoj snoboj. Raras filozofoj.
Ĉirkaŭe muskviet' kaj anemiaj strofoj.

Peeter Aitai

unread,
Nov 22, 2009, 5:16:13 AM11/22/09
to Estonio
RUDOLF RIMMEL
(nask. 1937)
=============================


MEDITO
--------------------

Naŭzas la vivo
tro ordinara -
kaŭzas suferon
sento vulgara,
esti sub arbo
pom' vermoplena,
tute ne strebi
al alto serena.

Pezas la vivo
sen koramiko,
ŝimokovriĝas sen amo
la psiko,
vi al kelplanto
febla similas,
mankas aero,
suno ne brilas.

Aĉas la vivo
sen krefervoro,
dono
de l'novo -
jen vivlaboro,
bone, se varmon
homoj ricevas,
vi ne nur prenu -
doni vi devas.

Naŭzas la vivo
sen korpasio -
stiro tra l'vivo
sen sensacio.
Tedas sentajda
vivo pro l'samo.
Devas ni ardi pro fajra
flamo!

----------------------------------------------------------------------------


* * *
-----------------------------------------

Ĉu temp' militospurojn viŝos?
Ĉu jaroj - estas nur moment'?
Ĉu enterigos temp' doloron,
de l'sablo spurojn blovos vent'?
Ĉu rompos ne-forgesu-floron
forgeso frosta kun sever'?
Ĉu eĉ memoro ekpereos, kadavre putros en la ter'?

------------------------------------------------------------------------------


* * *
------------------------------------------

Ja kvazaŭ nin atendus rekompenco,
antaŭen pelas nin malpacienco.
En nia lasta ejo kun plafon' malalta,
ja plene ĉesos nia rapidad' senhalta,
sed tiam ja la tempo sen util' kaj senco.

Peeter Aitai

unread,
Nov 22, 2009, 5:23:18 AM11/22/09
to Estonio
> RUDOLF RIMMEL

=============================


* * *
----------------------------------------

Kial do panikon sentu vi,
se vin ekombras kalumni' de l'mondo?
Ja montanoj scias: dronas en la nuboj pli
frue ol la ter' la alta monto.
Kial do panikon sentu vi,
pro hargriziĝ' tro frua manku honto!
Ja montoj scias: kovras per glaci'
sin plej frue alta monto.

Peeter Aitai

unread,
Nov 24, 2009, 5:01:51 PM11/24/09
to Estonio
LEHTE HAINSALU
(nask.1938)
=============================


DEK-OK AŬTUNOJ
---------------------------------------

5

La vintro min edife ravas,
mi ofte aŭdas dum vesper',
ke la silento blanka havas
sonoron, plenan de mister'.
Kaj kiam ekodoras hum'
kaj la betulburĝonoj krevas,
ĉe rubamas' mi halti devas,
brulanta en ĝarden' kun fum'.
Insektzumadon en arbar'
mi aŭskultadas kun atento
dum disporadas ĉien vento
sonoron vibran de konval'.
Sin kiam lulas kampo grena,
karesas spikojn mia man'.
Mi tiam ofte tien venas,
al ĝi min ligas praa am'.

Unuajn versojn kun hezito
mi iam notis en aŭtun',
la pens' aŭtune rikoltita
plej kolorriĉa ŝajnas nun.
Min iam la padusflorar'
promeni logis per odoro,
sed pleje plaĉas al la koro
nun tristo de l'foliofal'.
En la tempest' mi serĉas pacon,
dum flirtas baskoj de l'mantel'
en nokt' oktobra mi sen cel'
vagadas ne sentante lacon.
La pluvo sur la kolon gutas
dum paŝas mi sur kota voj'.
Lavita pens' plu ne akutas,
el kor' forflugas la malĝoj'.

7

Kaj venis am'. Mi ne esperis,
ke jam ĝi ekkonkeras min.
Neatendite ĝi aperis
kaj submetiĝis la anim'.
Antaŭe ridis mi kun mok'
kaj trovis tion kurioza,
ke en printemp' dum hor' ripoza
de paroj plenis ĉiu lok'.
Kaj pensis mi, ke kun junul'
neniam mi admiros lunon.
Narkotis tamen min aŭtuno,
ebrias kor' pro kaŝa brul'.
Malvarma ŝajnas mia sent',
ĝi nur malofte sin perfidas,
sed tamen nun en ĉi moment'
en li mi pli ol fraton vidas.
. . . . . . . . . . . .

8

. . . . . . . . . . . .
En la aŭditori' kelkfoje
post finanonco de lekci',
dum oni bruas vivoĝoje,
en kor' doloron sentas mi.
Enpense al la monto nur
el la fenestro mi rigardas,
folioj tie flagre ardas
kaj glitas teren kun susur'.
Vekiĝas tagoj en memor' ,
jam forglitintaj en silento,
aŭtunojn kelkajn kun ĝojsento
revokas ĝue mia kor'...
Ho sorto, via amtener'
je vivoforto ne avaris.
Mi dankas eĉ pro la sever' -
ĉar ĝuste ĝi min homo faris.

------------------------------------------------------------------------


SPIKOFORMIĜ'
----------------------------

Milda mateno senventa.
Kvazaŭ alblovus feliĉ'.
Homo,
ekhaltu silente:
spikoformiĝ'!

Haltas mi multe ĉe l'vojo:
spikoformiĝ'...
Kiom da peno kaj ĝojo
estas en memformiĝ'!

-------------------------------------------------------------------------


KONTRAŬE SUR BORD'
-----------------------------------------

Mi aŭdis, vi vokis kontraŭe sur bord',
tristvoĉe, kun ama tener'.
Mi aŭdis, ekhaltis kontraŭe sur bord' -
nek pont', nek boat' sur river'.

Vi vokas, min vokas kontraŭe sur bord',
la voĉ' min plenigas per brul'.
Mi kuras kaj veas kontraŭe sur bord' -
eĉ pramon ne vidas okul'!

Tro multe da akvo, ĝi ŝajnas sen fin',
naĝante forlasus min fort'.
Se naĝe renkontus en ondoj vi min,
ja tiam ne gravus eĉ mort'!

Tamen ne, tamen ne - kontraŭe sur bord'
ja vin ne forlasis prudent'.
Ho ne, ho ne - kontraŭe sur bord'
ja min ne forlasis prudent'.

Mi vokas, vi vokas kontraŭe sur bord',
boat' ne aperas sur ond'.
Ni dise starados kontraŭe sur bord',
ĝis iĝos malluma la mond'.

Peeter Aitai

unread,
Nov 25, 2009, 1:21:54 PM11/25/09
to Estonio
HANDO RUNNEL
(nask.1938)
=============================


LRG- KAJ SKRIBOKAPABLO
------------------------------------------------

Legadi eklernis mi.
Lernis mi legi okulojn.
Ĉiujn - plenajn de bon' aŭ rigora bril'.
Kaj lernis mi legi la lipojn.
Jen sekajn kaj malvarmajn, jen
ruĝajn kun mola tuŝ',
plenajn de rido, ploro kaj mut'.
Kaj manojn, rigidajn pro troa lac',
legi mi bone ellernis.

Kaj post tio provis ĉion mi
surpaperigi.
Skribi sur blanka kaj granda folio per mia plum'.
Sed malsukces' absoluta!
Estis malvarmaj kaj sekaj la vortoj.
Tute senvivaj. Sensangaj. Kaj sen spir'.

Nun alimaniere provis mi.
Per okuloj en okulojn,
kaj per lip' al lip',
skribis permane mi
tiam sur feron, ŝtonrokon, betonon...
Feliĉa iĝis mi,
ĉar ĉio tiele skribita
viva fariĝis ja, viva fariĝis ja!
Ĉio de mi skribita
estis viv' efektiva!

--------------------------------------------------------------------------


UNU VILAĜANO
-----------------------------

Jen vere titana manpar'.
Pri forto ĝi disponis.
Treege lerta manpar',
mil laborojn ĝi ja konis.

Ne juna plu la manpar',
tutan vivon nur sklav' de bienoj,
ĝis fariĝis en la kampar'
komunaj la entreprenoj.

Jen, tiu saĝa manpar'
en kamplabor' kompetentis,
ĝi sciis pri pluv' sen erar',
se reŭmatism' ekturmentis.

Jen vere stulta manpar',
se tentis ĝin la brando,
ĉi tiu soleca manpar'
suferis pro vivovanto.

Jen tre laborema manpar',
kun forta vivodeziro.
Fermiĝis pro tiu manpar'
apenaŭ la ĉerkokovrilo.

-----------------------------------------------------------------------------


KANTO
-----------------

Iĝu vi por mi vent-festo,
muĝ' arbara dum tempesto.

Iĝu plorsalik' diskreta,
iĝu neĝfalad' kvieta.

Iĝu akvoflu' senbrida,
iĝu por mi kant' birdida.

Sed se mankas vol' kaj fortoj,
enterigu tiujn vortojn.

--------------------------------------------------------------------------


METAMORFOZOJ
-------------------------------

Mi al batalantoj apartenis,
kiel hundo ombrojn kapti penis.

Vojokurbojn strangajn havas vivo -
kvazaŭ sonĝo nun la efektivo.

Logas min arbara lago paca,
ĝin bezonas la nervaro laca.

Mia man' filikojn flanken puŝas.
Malsekeco piedfingrojn tuŝas.

Ostojn la humido ekdifektas.
Paŝojn nur malnova kred' direktas,

ĝis piedligite mi ekfalos,
ĉion nigra la doloro faros.

Ĝi forpasos. Iĝos mi polvero,
kvazaŭ ne ekzistis mi sur tero.

Peeter Aitai

unread,
Nov 25, 2009, 4:52:51 PM11/25/09
to Estonio
ARVI SIIG
(nask.1938)
================================


FAJRO
--------------

Betul' vi estis. Mi - arbarhakisto.
Mi venis forta, plena de obstin'.
Sin klinis pint' betula sen rezisto
kaj flustris: "Vi dehaku min..."

Ĉu tio daŭris jarojn longajn aŭ momenton?

Pro ĝojo tremetante vi sur herbo kuŝis.
Kun timo de kulpulo mi rigardis vin.
Sed vi la nudan blankan ŝelon tuŝis
kaj flustris: "Ekbruligu min..."

Ĉu tio daŭris jarojn longajn aŭ momernton?

Kaj ruĝmusline flirtis nun la flam'.
Maldorme nin mirinda sonĝa varm' alspiris.
Ĉu tiu fajro longe flamas jam?
Ĝi malrapide kiel sun' subiris.

Ĉu tio daŭris jarojn aŭ momenton?

Brulloko restis. Ĝin rigardas li.
Li tie cindron grizkoloran sole trovas.
Kaj ambaŭ scias, havas alumetojn ni,
kaj ambaŭ scias, cindro bruli plu ne povas.

Ĉu tio daŭros jarojn longajn aŭ momenton?

------------------------------------------------------------------------------------


RAPIDHELPA AŬTO
--------------------------------------

Koro sentas obtuzan ekpikon,
se tra strat' kun averta signal'
flugas aŭto de l'polikliniko,
iun portanta al hospital'.

Lumekbril' en fenestroj ekglimas,
kuracist' ekagas sen vort'.
Super hom' duonviva sin klinas
kune kun la kirurgo la mort'.

Medfratino jen donas skalpelon...
Tiel ankaŭ laboris patrin'.
Oni taksis ŝin kiel modelon,
meritite aprezis ŝin.

Ŝian vivon neniu konis:
mankis tie apog' kaj konsil'.
Mi al mia patrino ne donis,
kion povas donadi fil'.

Ofte ĝeme ŝi min rigardis,
plimaljunigis ŝin ĉiu ekĝem'.
Ŝi dorlotis min, mem ne bonfartis,
tiam mankis al mi la kompren'.

Kiam foje nokt' malfruhora
tede plenis de pluvtambur',
blanka aŭto kun kruc' ruĝkolora
ŝin kunprenis por lasta vetur'.

Plu ŝi apud ŝoforo ne sidis,
ŝin ne vokis laborplenum'.
Sur brankardo ŝi nun rigardis,
unu man' nur funkciis nun.

Haston grandan la aŭto ja havis,
ĝi veturis per tuta fort'...
Nun ja ĉiu minuto tre gravis,
pli ol helpo rapidis... mort'.

Tio kvazaŭ malsano min premas,
kaj ne ĉesos kun ĝi la batal'.
Nekrologe pri panjo ektremas
mi pro akra averta signal'.

Klaraj estu la situacioj,
ke ne trafu vin poste domaĝ',
mi ekverkis ĉi tristajn liniojn
kun malfrue veninta saĝ'.

Peeter Aitai

unread,
Nov 28, 2009, 4:15:01 AM11/28/09
to Estonio
JAAN KAPLINSKI
(nask.1941)
================================


EKZISTIS REĜO SEN TERO
kaj estis li ankaŭ sen kron'
vivadis ĉi reĝo malgranda
sub la blua ĉielplafon'

vivadis ĉi reĝo malgranda
kaj kaptis malĝojo lin
ja reĝoj - kun tero kaj krono
sed mokas lin la destin'

la reĝ' al saĝulo iris
kaj petis lin pri konsil'
sed tiu diris atendu
esperu en kortrankvil'

sed tiu diris atendu
karesis la kapon kun am'
serenis liaj okuloj
kaj mola estis la man'

reiris do hejmen la reĝo
nun restis nenio krom gap'
li iris kaj ree sidis
sur la trono kun nuda kap'

pri propra ter' kaj krono
revadis sur tronoseĝ'
sub bluĉiela plafono
ĉi tiu malgranda reĝ'

li sidis kaj pasis tagoj
monato post monat;
okuloj liaj bluis
en branĉoj aŭdiĝis muĝad'

okuloj liaj bluis
sur kap' jam vintra surpriz'
jen sidis la reĝ' kaj atendis
en haroj vidiĝis griz'

sen kron' kaj tero vivadis
li ĝis la lasta spir'
atendante sur tron' li sidis
kaj mortis sen kronakir'

ricevis li kverkan ĉerkon
laŭ reĝa pratempa kutim'
oni fosis tombon en teron
kaj tien enmetis lin

nun super li tero estis
kaj ĉirkaŭ li en abund'
sed teron li ne posedis
ankoraŭ sur ĉerkofund'

nun inter ter' kaj la reĝo
estas forta kverka tabul'
malvarmon grandan sentis
la reĝ' en la tomba obskur'

jen en la tero kuŝas
la reĝo longe jam
sed mankas al li la tero
kaj krono por kapornam'

kaj pasis multaj someroj
muĝadis supre vent'
kaj kuŝis la reĝ' kaj la karno
ekputriĝis en tomb-silent'

forputris la karno de l'ostoj
ekputris la ĉerko eĉ
kaj foje printempe okazis
kiel diris saĝul' al la reĝ'

komencis degeli la neĝo
kaj akvon ensorbis la ter'
ĝi movis la ĉerktabulojn
minacis rompiĝ-danĝer'

kaj jen la tabuloj disfalis
kaj nun tra ĉiu fendet'
envenis ter' al la reĝo
kaj savis de l'ĉerkokviet'

alvenis ter' al la reĝo
la nigra tero sen bar'
kviete streĉis la fingrojn
tujradiko tra lia ostar'

kaj jen la kapon de l'reĝo
tujradikoj ekkronis nun
en granda trovofeliĉo
fariĝis el ostoj hum'

surtombe nun renkontiĝis
hepatiko kun primol'
kaj ni jam scias ke tiel
ne estas la reĝo en sol'

la reĝon kun tero ligis
nun varpo pli forta ol mort'
ho verda rido de l'herbo
ho tombo vi iĝis sen fort'

--------------------------------------------------------------------------


SPLITOJ PRI NATURPROTEKTA TEMO
---------------------------------------------------------------

III

Ĉu ĉiu libro valoras arbaron,
mortintan por esti papero,
en presitaj vortoj ne viviĝinte?
Ĉu ĉiu, kiu ŝatas fornovarmon,
valoras arbojn, mortintajn por esti ŝtipoj,
en homa korvarmo ne viviĝinte?

Ho mortaj libroj.
Ho mortaj homoj.

-------------------------------------------------------------------------------------

PRI TERO, AKVO KAJ PLURAJ ALIAJ AFEROJ
--------------------------------------------------------------------------

IV

Ĉio, kion oni pri vivo skribas,
havas finon.
Eblas meti punkton aŭ tri punktojn.
Eblas meti krisignon.
Eblas eĉ sen interpunkcio.
Ĉio, kion ni skribas pri vivo,
havas finon;
eĉ la nefinita simfonio.
Ĉio viva havas finon.
Ne la vivo.

Rigardu la akvon, rigardu, kiel riveroj atingas maron,
kiel riveroj el maro komenciĝas -
kutime ni tiel nur parolas.
Sed verdire, verdire:
kie fin', kie komenco?
Kiu scias la vojon de pluvguto?
Kiu scias la sorton de fluetoj
kaj fontetoj
ekde la tempo, kiam ekzistas
tio, nomata maro,
kaj tio, nomata tero;
ekde la tempo, kiam akvo ekfluis?

La vivo ne havas finon.
Tien, kie io estis, devas veni io alia.
Tio, kio estis, devas aliiĝi.
Io duona devas iĝi plena.
Io kurba - rekta.
Io malnova - nova.
Io malmulta - multa kaj tiel plu kaj tiel plu.

Tiuj vortoj havas aĝon de du mil kvincent jaroj.
Tiu rivero estas certe multe, multe pli aĝa.

Peeter Aitai

unread,
Nov 28, 2009, 3:15:43 PM11/28/09
to Estonio
PAUL-EERIK RUMMO
(nask.1942)
================================

GLORADO DE MALSIMETRIO
-----------------------------------------------

Malplaĉa estas simetrio, malplaĉas simetriaj
vizaĝoj
korpoj
tagoj
pensoj
agoj -
ĉio, kion eblas faldi unu sur la alian
kaj la partoj egalus, formante stultan unuon;
ĉio, kies alian flankon anstataŭi povus spegulo,
kaj nenio ŝanĝiĝus.

Sed ho, malsimetrio! Ho makul' denaska sur maldekstra vango
kaj dekstra vango sen makulo!
Ho, la koro nur maldekstre kaj nur dekstre la cekumo!
Ho, malkoincido de revoj kun la agoj, kiam kelkaj revoj
eĉ ne iĝos agoj, kaj kelkaj agoj
eĉ neniam estis revoj, sed naskiĝis subite!
Ho, glacimontoj, supre - multe, malsupre ankoraŭ pli!
Ho, malemo de la luno resti ĉiam simetria plenluno!
Ho vi, soneto, kiu povus precize duoniĝi,
tamen tion ne faras!
Ho, liberaj versoj, aspiraj kaj pezmovaj, sed tamen liberaj versoj,
poezio de grandaj pensoj kaj dolore puraj sentoj!
Ho, ridhundo, kun laŭta boj' ataku tiujn,
kiuj estas hodiaŭ kiel hieraŭ,
kiuj el malnovaj kalendarfolioj faras sennombrajn fotokopiojn
kaj nomas tion vivo kaj tremas
pro timo, ke iu povas aserti la kontraŭon.

------------------------------------------------------------------------------------------------


KRESKIS ĈI TIE VI. SUR EBENAĴ'
Kaj ekvilibras la kor' kaj la paŝ'.

Munamägi* - plej alta lim'.
Muse grizas la nub' en proksim'.

Jam en la mano - bilet' universa.
Eblus vojaĝo al lokoj diversaj.

Niaj fungoarbaroj - la samo,
kio Meko al mahometano.

Naskis ĉi tero vin. La ebenaĵ'.
Do ekvilibras la kor' kaj la paŝ'.

------------------------------------------
* Munamägi (akcento sur la unua silabo) - la plej alta monto (318 m)
en Estonio kaj baltaj landoj.

-------------------------------------------------------------------------------


NI TIEL KONKORDAJ ESTAS
similas ni al abelaro
ni tiel konkordaj estas
kaj iras ni tra la maro
kaj iras ni tra la maro
minace ĝi ondojn rulas
kaj iras ni tra la maro
kaj estu subteno nura
kaj estu subteno nura
por ni la ŝultro apoga
kaj estu subteno nura
la ĝoja ŝuldad' reciproka
la ĝoja ŝuldad' reciproka
komunajn fortostreĉojn ni havos
pro l'ĝoja ŝuldad' reciproka
kaj maro ĝin ne delavos

Kompreni per brust' vi volas
mi vento-ektuŝon teneran
per viaj du plandoj mi volas
staradi sur sama tero
staradi sur sama tero
kaj pensi pri ĉiuj landoj
Ja ambaŭ ni staras sur tero
donita por geamantoj
Vi miajn okulojn nur amu
se ili spegulas ĉielon
kaj tiun kantstrofon deklamu
en kiun mi plektis suferon
en kiun mi plektis suferon
pro miaj nin minacantaj tempestoj
Jen kantas la kor' pro sufero
ĉu ĉiuj konkordaj ni estos
ĉu ĉiuj konkordaj estos
similos al abelaro
ĉu ĉiuj konkordaj estos
kaj tiel iros tra l'maro

----------------------------------------------------------------------------------


HAMLETO-KANTOJ
---------------------------------

Mar' retiris sin. Malfluso nun.
Ŝaŭmostri' postŝtorma sur la dun'.

Aŭdu... kaŝe sonas jen susur',
ĉu ne estas ĝi malbonaŭgur'?

Ho, amik', embuskas nin ciper'.
Kaj la nuboj plenas de danĝer'.

Tim' nin kaptas. Eble nun infan'
la ciperojn ŝiras per la man',

kuras geamantoj sen singard',
nudpiede, en la vejnoj ard',

en la vejnoj ard' kaj ventliber' - - -
Ho, amik', embuskas nin ciper'.

Ĉesu, ĉesu, kial ploras vi,
ja infan' neniu tie ĉi,

al ni ambaŭ ja ne mankas ŝu'.
Kial nin dolor' turmentas plu?

Ĝenas la cipersusuro min.
Ĉiuj homoj kun infananim',

kiuj kredi povas, ke sen dub'
amon ne ektuŝos nigra nub', -

ili min ĉirkaŭis por moment',
kaj ekkaptis min terurosent',

kaosiĝis la ĉiel' kaj ter',
mi komprenis: jen la sola ver',

ŝanĝos ni malbonon ne per mut',
atingiĝos bon' per rezolut' - - -

Ho, amik', embuskas nin ciper'.
Kaj la nuboj plenas de danĝer'.

Ŝaŭmostri' postŝtorma sur la dun'.
Mar' retiris sin. Malfluso nun.

-------------------------------------------------------------------------


PRI KOMPRENO
----------------------------

Al vi, farintaj viajn katedrojn,
kafotablojn, skribotablojn, surbazarajn
vendotablojn
iaj juĝotabloj -


TRO DA KONDAMNEMO. NECESAS KOMPRENO.

Al vi, propravolaj kaj deflanke instigitaj
ordonverkistoj, princip-abundaj
tumorfavoraj edukistoj, al vi
ĉionsciantoj, vid-al-vide-primokantoj,
post-la-dorso-provokantoj, al vi -


TRO DA KONDAMNEMO. NECESAS KOMPRENO.

Aŭdu, mi scias
unu homon, havantan belan animon. Liaj manoj
povus fari ion, kion neniu alia kapablas.
Sed foje oni fermis la pordojn post kaj antaŭ li.
Kaj tiam foriris li tien, kie atendis
la bombaste heroeca soleco,
kiu premis arĉon sur liajn kordojn.
Unu solan melodion ludas ĉi tiu violonĉelisto,
unu solan, monotonan:
ja mankas ponto de l'hom' al homo ja mankas ponto
Aŭdu, mi scias tian homon! Kelkajn tiajn,
ĉu vi aŭdas!

Al vi, havantaj la pezilojn.
Al vi, havantaj la dekalog-tabulojn.
Al vi, justecodioj
kun kovritaj okuloj, al vi -

TRO DA KONDAMNEMO. NECESAS KOMPRENO.

----------------------------------------------------------------------------------

JES MI VIDIS NEĜOHELON
ne estante plu infan'

kaj ne falis sur ĉi helon
ia obro por ornam'

de mondrando ĝis mondrando
dum la tago dum la nokt'

en plej timekscita grando
dum la tago dum la nokt'

jes ne falis sur ĉi helon
ia ombro por ornam'

kaj vidinte tiun helon
ekfariĝis mi infan'

kiu la neĝhelon gapis
pro la neĝo blinda restos

se la vir' neĝhelon gapis
ree suĉinfan' li estos

jes balbutaj iĝas vortoj
se pri ĝi parolas mi

kaj min ĉiuj vojoj portos
for de ĝi nun pli kaj pli

Peeter Aitai

unread,
Nov 28, 2009, 3:52:30 PM11/28/09
to Estonio
VIVI LUIK
(nask.1946)
================================


PRENU!
----------------

Arboj de belo nun plenas,
flavo kaj ruĝ'.
Teren foliojn dissemas
venta ektuŝ'.

Pro malvarmeto vespera
tremas tremol'.
Belon ĝi tristan kaj helan
donas al kor'.

Paŝoj de l'vintro jam sonas,
flamas tremol'.
Belon al ni ĝi proponas,
prenu do, kor'!

-------------------------------------------------------------------


RIDETO
-----------------

Ridet' frakasiĝis kun tinta bru',
iĝis larmo el ĉiu pecet'
kaj triste ekfloris ĉe vojrand'
la min-ne-forgesu-floret'.

En mano leteron mi tenas,
en la kor' doloriga pecet',
demande min nun alrigardas
la min-ne-forgesu-floret'.

----------------------------------------------------------------------------


MALFRUSOMERA
--------------------------------

Odoras filipendul'
kaj ranunkol'
kaj la cirsi'.
Malfrusomero, malfrusomero
kaj jam berar'
sur sorpoarbo
kaj jen erik'
en la pinar'.
Kaj ĉi somero
ne plu revenos,
ne plu revenos
ĉi somero.

------------------------------------------------------------------------


* * *

Sur erikej' al mi
eta floret'
siajn okulojn levas.
Estas simpla ĝia parol'.
Mi komprenas la lingvon
de l' eta flor',
la flustron nur sole
la koro ekaŭdas.

--------------------------------------------------------------------------


PONTETO
---------------------

Muta akva profund'.
Staras poploj surborde
sub malalta ĉielo.

Plektiĝis ponteto
el flavaj folioj,
dume ĝin
la vento ne detruas.

Kredante,
ke kapablos vi
transiri
laŭ la folioj,
vi sur ili paŝos
kantante, sen retrorigardo.

Plektiĝis ponteto
el flavaj folioj
sur la lante fluanta river'.

Peeter Aitai

unread,
Nov 28, 2009, 5:20:48 PM11/28/09
to Estonio
ESTONA POEZIO

"Estona Soveta Poezio"
(nun ankoraŭ aĉetebla en La Libroservo de UEA por nur 1,80 €),
http://katalogo.uea.org/katalogo.php?titolo=Estona+soveta+poezio&auxtoro=&katego=&kondicho=chio&trovu=Trovu+en+la+reta+katalogo
estis eldonita en 1977, do jam antaŭ 32 jaroj
kaj al multaj pliaj poetoj eblas krom la naskojaro aldoni ankaŭ la mortojaron...

Mi relistigas la poetojn:

Johannes BARBARUS > 1890-1946 http://et.wikipedia.org/wiki/Johannes_Vares
August ALLE > 1890-1952 http://et.wikipedia.org/wiki/August_Alle
Jaan KÄRNER > 1891-1958 http://et.wikipedia.org/wiki/Jaan_Kärner
Johannes SEMPER > 1892-1970 http://et.wikipedia.org/wiki/Johannes_Semper
Juhan SÜTISTE > 1899-1945 http://et.wikipedia.org/wiki/Juhan_Sütiste
Erni KRUSTEN > 1900-1984 http://et.wikipedia.org/wiki/Erni_Krusten
Mart RAUD > 1903-1980 http://et.wikipedia.org/wiki/Mart_Raud
Betti ALVER > 1906-1989 http://et.wikipedia.org/wiki/Betti_Alver
Kersti MERILAAS > 1913-1986 http://et.wikipedia.org/wiki/Kersti_Merilaas
August SANG > 1914-1969 http://et.wikipedia.org/wiki/August_Sang
Debora VAARANDI > 1916-2007 http://et.wikipedia.org/wiki/Debora_Vaarandi
Minni NURME > 1917-1994 http://et.wikipedia.org/wiki/Minni_Nurme
Ralf PARVE > 1919... http://et.wikipedia.org/wiki/Ralf_Parve
Jaan KROSS > 1920-2007 http://et.wikipedia.org/wiki/Jaan_Kross
Harald SUISLEPP > 1921-2000 http://et.wikipedia.org/wiki/Harald_Suislepp
Juhan SMUUL > 1922-1971 http://et.wikipedia.org/wiki/Juhan_Smuul
Lilli PROMET > 1922-2007 http://et.wikipedia.org/wiki/Lilli_Promet
Artur ALLIKSAAR > 1923-1966 http://et.wikipedia.org/wiki/Artur_Alliksaar
Uno LAHT > 1924-2008 http://et.wikipedia.org/wiki/Uno_Laht
Paul HAAVAOKS > 1924-1983 http://et.wikipedia.org/wiki/Paul_Haavaoks
Kalju KANGUR > 1925-1989 http://et.wikipedia.org/wiki/Kalju_Kangur
Ain KAALEP > 1926- http://et.wikipedia.org/wiki/Ain_Kaalep
Aleksander SUUMAN > 1927-2003 http://et.wikipedia.org/wiki/Aleksander_Suuman
Ellen NIIT > 1928... http://et.wikipedia.org/wiki/Ellen_Niit
Vladimir BEEKMAN > 1929-2009 http://et.wikipedia.org/wiki/Vladimir_Beekman
Juhan SAAR > 1929-2007 http://et.wikipedia.org/wiki/Juhan_Saar
Ilmi KOLLA > 1933-1954 http://et.wikipedia.org/wiki/Ilmi_Kolla
Enn VETEMAA > 1936... http://et.wikipedia.org/wiki/Enn_Vetemaa
Mats TRAAT > 1936... http://et.wikipedia.org/wiki/Mats_Traat
Rudolf RIMMEL > 1937-2003 http://et.wikipedia.org/wiki/Rudolf_Rimmel
Lehte HAINSALU > 1938... http://et.wikipedia.org/wiki/Lehte_Hainsalu
Hando RUNNEL > 1938... http://et.wikipedia.org/wiki/Hando_Runnel
Arvi SIIG > 1939-1999 http://et.wikipedia.org/wiki/Arvi_Siig
Jaan KAPLINSKI > 1941... http://et.wikipedia.org/wiki/Jaan_Kaplinski
Paul-Eerik RUMMO > 1942... http://et.wikipedia.org/wiki/Paul-Eerik_Rummo
Viivi LUIK > 1946... http://et.wikipedia.org/wiki/Viivi_Luik


Donitaj ligoj Vikipediaj estas al la estonlingvaj artikoloj (kie eblas
elekti ankau aliajn lingvojn se la artikolo estas alilingve...)

--------------------------------------------------------
Pri tajperaroj:
Retajpante la poezion por enretigo mi eble faris tajperarojn (pri kiuj
mi pardonpetas).
Unu eraro kion mi jam rimarkis estas:
Hando Runnel "Leg- kaj skribokapablo"
Mi tajpis "LRG-" sed devas esti "LEG-"

Peeter Aitai

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages