Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

"Pixel" en Esperanto

8 views
Skip to first unread message

Markus

unread,
Jan 16, 2006, 2:10:56 PM1/16/06
to
Saluton,

kiel oni tradukas la anglan vorton "Pixel" en Esperanton? Cu iu el vi
scias tion?

Amike,
M@rkus~~~

raskolnikov

unread,
Jan 16, 2006, 2:26:48 PM1/16/06
to

pixel ankaw eniris francan lingvon, sensxangxe -
cxu pikselo ?
dominik
+

Markus

unread,
Jan 16, 2006, 2:31:20 PM1/16/06
to
raskolnikov skribis:

> pixel ankaw eniris francan lingvon, sensxangxe -
> cxu pikselo ?
> dominik
> +

Ankaŭ en la germanan ĝi eniris senŝanĝe, sed fakte mi volis scii,
ĉu jam ekzistas "oficiala" vorto por Pixel.

Amike,
M@rkus~~~

http://www.mare76.de.vu

Pierre Jelenc

unread,
Jan 16, 2006, 3:00:43 PM1/16/06
to
Markus <max...@arcor.de> writes:
>
> kiel oni tradukas la anglan vorton "Pixel" en Esperanton? Cu iu el vi
> scias tion?

Bildero. (PIVa)

Pierre
--
Pierre Jelenc | New on Home Office Records: Ethan Lipton
| www.homeofficerecords.com www.ethanlipton.com
The Gigometer | Pepper Of The Earth: the HO blog
www.gigometer.com | www.homeofficerecords.com/blog

Dirk Bindmann

unread,
Jan 16, 2006, 1:08:43 PM1/16/06
to
Markus skribis:

> kiel oni tradukas la anglan vorton "Pixel" en Esperanton? Cu iu el vi
> scias tion?

rastrumero

Markus

unread,
Jan 16, 2006, 3:50:30 PM1/16/06
to
Saluton,

dankon pro viaj respondoj. Mi preferus 'bildero', ĉar ankaŭ la vorto
'pixel' laŭ mia scio devenas de la nocio 'bildo', nome de la angla
'picture'. Estas ja bone, se ĝi jam estas en PIV. Sed ankaŭ
'rastrumero' ne malbonas, kvankam mi kelkfoje ne tuj komprenas vortojn,
kiuj enhavas la silabon 'um'.
Pikselo laŭ mi ne tiom bonas, ĉar oni ja povus konfuzi ĝin kun
'pik-selo', kio ajn ĝi estas.

Amike,
M@rkus~~~

http://www.mare76.de.vu

Johannes Mueller

unread,
Jan 16, 2006, 3:55:31 PM1/16/06
to
Markus <max...@arcor.de> skribis:

>
> kiel oni tradukas la anglan vorton "Pixel" en Esperanton? Cu iu el vi
> scias tion?

Ĉu "bildpunkto"?

amike

joh

Jubilo {Meksikurbo}

unread,
Jan 16, 2006, 6:18:34 PM1/16/06
to

Markus skribis:

Mi pensas ke eĉ BILDERO kaj BILDPUNKTO estas ĝustaj.. ne estas
sufiĉe specifaj.... tial ke ne diras ke temas pri komputil-ekrano..
povas esti en presado.. ekzemple... ĉu ne?

Jubilo {Meksikurbo}

unread,
Jan 16, 2006, 6:20:25 PM1/16/06
to

Jubilo {Meksikurbo} ha escrito:

kaj mi forgesis..... en la hispana (en Meksiko) oni ankaŭ diras PIXEL
kaj PIXELES por pluralo

raskolnikov

unread,
Jan 16, 2006, 11:54:08 PM1/16/06
to
Jubilo {Meksikurbo} wrote:
> Jubilo {Meksikurbo} ha escrito:
>
>
[...]

>
> kaj mi forgesis..... en la hispana (en Meksiko) oni ankaŭ diras PIXEL
> kaj PIXELES por pluralo
>
Tio montras, ke almenaw 4 lingvoj jam havas kaj senpere komprenas vorton
"pixel" - kial ne simple apliki la 15-an regulon de Fundamenta Gramatiko?
dominik
+

Sergio

unread,
Jan 17, 2006, 1:18:40 AM1/17/06
to
Markus:

> Saluton,

> dankon pro viaj respondoj. Mi preferus 'bildero', cxar ankam la
> vorto 'pixel' laux mia scio devenas de la nocio 'bildo', nome de la
> angla 'picture'.

Tiel estas en la angla, sed tio estas difekto de la angla terminaro:
"pixel" ja ne estas ero de bildo, gxi estas parto de rastrumo. Oni
povas paroli pri rastrumo, rastrumero aux ekrano tute sendepende de ia
ajn bildo. Unu saman bidon oni povas prezenti uzante malsamajn
rastrumojn (distingivojn, rastrumerojn).

> Estas ja bone, se gxi jam estas en PIV. Sed ankam 'rastrumero' ne


> malbonas, kvankam mi kelkfoje ne tuj komprenas vortojn, kiuj enhavas
> la silabon 'um'.

Kaj "bildero", kaj "rastrumero" estas en PIV2 (sinonime).

--
Sergio

Marko Rauhamaa

unread,
Jan 17, 2006, 2:16:17 AM1/17/06
to
"Sergio" <sergio.p...@gmail.com>:

> Tiel estas en la angla, sed tio estas difekto de la angla terminaro:
> "pixel" ja ne estas ero de bildo, gxi estas parto de rastrumo.

Kio estas rastrumo?

> Oni povas paroli pri rastrumo, rastrumero aux ekrano tute sendepende
> de ia ajn bildo. Unu saman bidon oni povas prezenti uzante malsamajn
> rastrumojn (distingivojn, rastrumerojn).

Mi apenaŭ komprenas tiun alineon pro la idiomaĵoj. "Bildero" estas bona
je tio, ke oni povas ĝin tuj kompreni (aŭ eble miskompreni). Kio estas
la diferenco inter bildo kaj ties prezento? Kiel la ekrano rilatas al la
temo?

En mia menso:

* Bildo estas prezento. Bildo estas ĉefe vidaĵo anstataŭ informo tenata
en dosiero.

* "Pixel" estas ĉefe parto de bildo, kvankam ne ĉiu bildo konsistas el
ili.

Do "bildero" ankoraŭ sonas al mi kiel nemalbona termino, almenaŭ egale
bona kiel "monero".

Eĉ pli simple estus paroli pri punktoj aŭ kolorpunktoj.


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:ma...@pacujo.net http://pacujo.net/marko/

mireille corobu

unread,
Jan 17, 2006, 3:07:23 AM1/17/06
to
>> Markus skribis:

> rastrumero

Eble la vorto estas la plej gxusta por Esperanto, tamen se mi dirus al
mia filino, kiu rigardas simpatie al nia lingvo, ke la esperanta termino
por "pixel" estas "rastrumero" sxi povus sxangxi sian opinion :-/
Por la historieto: mi malkovris la vorton "pixel" en la universitato de
Lausanne kiam sxi uzis amase la vorton dum la publika prezentado de sia
doktorigxa tezo.
Jen plia opinio en cxi tiu diskuto:
"billdero" kaj "bildpunktoj" ne estas suficxe specifaj kaj "rastrumero"
aspektas margxina en la nuna mondo.
Se la vorto "pixel" jam internaciigxis miaopinie oni devas krei la
vorton "pikselo" en Esperanto.
Kial nagxi kontrauxflue kiam la fluo viglas?
Mireja

Sergio

unread,
Jan 17, 2006, 3:06:10 AM1/17/06
to
Marko Rauhamaa:

> "Sergio":

>> Tiel estas en la angla, sed tio estas difekto de la angla terminaro:
>> "pixel" ja ne estas ero de bildo, gxi estas parto de rastrumo.

> Kio estas rastrumo?

Angle bit map, raster;
http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/R.html#RASTRUMO
La vorto ankaux estas en PIV2.

>> Oni povas paroli pri rastrumo, rastrumero aux ekrano tute sendepende
>> de ia ajn bildo. Unu saman bidon oni povas prezenti uzante malsamajn
>> rastrumojn (distingivojn, rastrumerojn).

> Mi apenam komprenas tiun alineon pro la idiomajxoj. "Bildero" estas
> bona je tio, ke oni povas gxin tuj kompreni (am eble


> miskompreni). Kio estas la diferenco inter bildo kaj ties prezento?

Ekzemple oni povas paroli pri bildo fare de Rafaelo -- kaj pri ties
prezento sur televida aux komputila ekrano. Simile eblas paroli pri
signobildo de la litero g, kaj pri ties rastruma prezento -- vd cxe
http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/R.html#RASTRUMIGILO

> Kiel la ekrano rilatas al la temo?

Per analogio. "Ekrano" estas rimedo, per kiu eblas vidigi diversajn
bildojn. Rastrumero estas rimedo, per kiu eblas vidigi diversajn
bilderojn (de diversaj bildoj). Sed per si mem rastrumero ne estas
logika parto de bildo -- samkiel ekrano ne estas.

> En mia menso:

> * Bildo estas prezento. Bildo estas efe vidajxo anstataux informo
> tenata en dosiero.

Cxi tie eblas diversaj tavoloj, je kiuj unu sama objekto povas havi
diversajn rolojn. Bito estas cifero; sed kiam temas pri surekranigo,
gxi subite igxas signobildo, kies ekrana prezento (ekz-e per 0 aux 1)
postulas tutan matricon da rastrumeroj.

> * "Pixel" estas cxefe parto de bildo, kvankam ne cxiu bildo
> konsistas el ili.

Se mi priskribas ekranojn aux ekranregximojn (distingivojn), tiam
"pixel" ne estas parto de iu ajn bildo. Kaj gxuste tia uzo estas la
plej tipa uzo de la termino: "320x240 rastrumeroj estas tro malmulte
por moderna posxkomputilo" -- neniel temas pri iuj ajn "bildoj".

> Do "bildero" ankoram sonas al mi kiel nemalbona termino, almenaux


> egale bona kiel "monero".

> Ecx pli simple estus paroli pri punktoj aux kolorpunktoj.

Imagu ke vi bezonas paroli pri prezentado de punktoj (partoj de
desegnajxo) per rastrumeroj. Aux pri prezento de punktisma bildo
http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/PR.html#PUNKTISMO

--
Sergio

Marko Rauhamaa

unread,
Jan 17, 2006, 4:28:17 AM1/17/06
to
"Sergio" <sergio.p...@gmail.com>:

> Ekzemple oni povas paroli pri bildo fare de Rafaelo -- kaj pri ties
> prezento sur televida aux komputila ekrano.

Tio estas du bildoj: pentraĵo kaj bildo de pentraĵo. Ankaŭ la bildo
pentrita de Rafaelo probable prezentas ion.

> > * "Pixel" estas cxefe parto de bildo, kvankam ne cxiu bildo
> > konsistas el ili.
>
> Se mi priskribas ekranojn aux ekranregximojn (distingivojn), tiam
> "pixel" ne estas parto de iu ajn bildo.

Tio estas flanka uzo de la termino.

> Kaj gxuste tia uzo estas la plej tipa uzo de la termino: "320x240
> rastrumeroj estas tro malmulte por moderna posxkomputilo" -- neniel
> temas pri iuj ajn "bildoj".

Mi konas nur la tipan anglalingvan uzon, kaj en ĝi oni ŝajnas ordinare
ne uzi la terminon "pixel" tiel. Guglu mem ekzemple per

800x600 640x400 page

Ordinare 800x600 (= "eight hundred by six hundred") estas sen unuo. Oni
parolas ankaŭ pri la 800x600-a ekranreĝimo (ĉu: "okcentoble sescenta
ekranreĝimo"?).

> > Ecx pli simple estus paroli pri punktoj aux kolorpunktoj.
>
> Imagu ke vi bezonas paroli pri prezentado de punktoj (partoj de
> desegnajxo) per rastrumeroj. Aux pri prezento de punktisma bildo
> http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/PR.html#PUNKTISMO

Sed imagu, ke oni rastrumas prezenton de rastrumo! Sekvus tuta terminara
konfuzo. ;-)

Marko Rauhamaa

unread,
Jan 17, 2006, 4:33:57 AM1/17/06
to
"mireille corobu" <mnco...@hotmail.com>:

> Se la vorto "pixel" jam internaciigxis miaopinie oni devas krei la
> vorton "pikselo" en Esperanto.

"Pikselo" estas aŭtomate vorto en esperanto ("vorto fremda"), kaj oni
rajtas ĝin uzi liberale. Similo validas ekzemple pri la vorto
"konfiguracio". Tamen tio ne signifas, ke oni ne povus trovi aliajn,
eventuale pli bongustajn vortojn ("punkto", "agordo").

Sergio

unread,
Jan 17, 2006, 5:45:14 AM1/17/06
to
Marko Rauhamaa:

...

> "Pikselo" estas auxtomate vorto en esperanto ("vorto fremda"), kaj
> oni rajtas gxin uzi liberale. Similo validas ekzemple pri la vorto


> "konfiguracio". Tamen tio ne signifas, ke oni ne povus trovi aliajn,
> eventuale pli bongustajn vortojn ("punkto", "agordo").

Sxajnas, ke vi aludas al la fama 15a regulo, kiun oni ofte citas sen
atente gxin legi. Fakte intenco de tiu regulo estas ne liberala
permeso akcepti cxiun ajn internaciajxon, sed tute male, reguli kaj
LIMIGI la manieron en kiu oni akceptu tiajn vortojn (se pro iu kroma
motivo oni ja decidas prunti) -- oni asimilu la skribon; kaj oni
elektu unu radikon el kiu oni pluformu derivajxojn per la rimedoj de
Esperanto:

,----
| 15) La tiel nomataj vortoj "fremdaj", t. e. tiuj, kiujn la
plimulto
| de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo
Esperanto
| sen sxangxo, ricevante nur la ortografion de tiu cxi lingvo; sed cxe
| diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi sensxangxe nur la
| vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu cxi lasta laux la
| reguloj de la lingvo Esperanto.
`----

Kaj nacilingve Z ecx pli klare diras tion:

,----
| The so-called "foreign" words, i. e. words which the greater number
of
| languages have derived from the same source, undergo no change in the
| international language, beyond conforming to its system of
| orthography. --- Such is the rule with regard to primary words,
| derivatives are better formed (from the primary word) according to
the
| rules of the international grammar, e. g. teatr'o, "theatre", but
| teatr'a, "theatrical", (not teatricul'a), etc.
`----

Estas vera, ke plurfoje Z mem oportunisme aludis tiun regulon celante
la sencon, kiun al gxi donas Marko; tamen fakte gxi ja ne funkcias
tiel. Ekz-e "globalization" estas vorto tute internacia, tamen la
vorto esperanta ja estas "tutmondigxo" -- tute konforme al la sxparema
15a regulo.

--
Sergio

Tamara

unread,
Jan 17, 2006, 8:00:09 AM1/17/06
to
Jubilo {Meksikurbo} skribis:

Kiel oni prononcas pixel kaj pixeles en Mexico? Ĉu piksel kaj pikseles aŭ piŝel kaj piŝeles?

Eugen Fabian

unread,
Jan 17, 2006, 9:41:32 AM1/17/06
to

"mireille corobu" <mnco...@hotmail.com> ha scritto nel
messaggio news:433mmiF...@individual.net...

[...]


> > Jen plia opinio en cxi tiu diskuto:
> "billdero" kaj "bildpunktoj" ne estas suficxe specifaj kaj
"rastrumero"
> aspektas margxina en la nuna mondo.
> Se la vorto "pixel" jam internaciigxis miaopinie oni devas
krei la
> vorton "pikselo" en Esperanto.

Mi konsentas. Fakte la vorton pikselo chiuj komprenas. Se
ekzistus pli klara, unusenca vorto konstruita per la reguloj de
Esperanto mi elektus tion, sed shajnas ke tia ne ekzistas.

> Kial nagxi kontrauxflue kiam la fluo viglas?

Kelkfoje agi tiel estas necese, ankau se la fluo pli kaj pli
viglighas. Ekzemple se vi rimarkis ke nagxante kun la fluo vi
alvenas al la
akvofalo Niagara. ;o)

Mi salutas vin pardonpetante pro mia acha kutimo sherci ankau en
momentoj plej maloportunaj. ;o)

> Mireja
>
Eugenio

Eugen Fabian

unread,
Jan 17, 2006, 9:43:12 AM1/17/06
to

"Sergio" <sergio.p...@gmail.com> ha scritto nel messaggio
news:1137494714.7...@o13g2000cwo.googlegroups.com...

>
> Estas vera, ke plurfoje Z mem oportunisme aludis tiun regulon
celante
> la sencon, kiun al gxi donas Marko; tamen fakte gxi ja ne
funkcias
> tiel. Ekz-e "globalization" estas vorto tute internacia,
tamen la
> vorto esperanta ja estas "tutmondigxo" -- tute konforme al la
sxparema
> 15a regulo.

Jes. Fakte "tutmondigxo" estas vorto por chiuj komrenebla. La
vorto "rastrumo" estas dusenca. Mi ne tuj komprenis ech la bazan
sencon kvankam mi multfoje uzis tiun ilon. Oni devas akcepti la
fakton ke nuntempe estas la angla lingvo kiu proponas la
neologismojn. Certe, oni povas rifuzi ilin, kiam oni havas
validajn alternativojn. La vorto "tutmondigxo" estas ghuste tia.
>
> --
> Sergio
>
Eugenio

Marcos

unread,
Jan 17, 2006, 12:27:28 PM1/17/06
to
Por tiuj, kiuj interesigxas pri fakta lingvouzo: "bildero kaj estas"
havas 80 guglotrafojn, dum "pikselo kaj estas" havas nur 8.

Marcos.

raskolnikov

unread,
Jan 17, 2006, 12:55:23 PM1/17/06
to
Markus wrote:
> raskolnikov skribis:
>
>
>>pixel ankaw eniris francan lingvon, sensxangxe -
>>cxu pikselo ?
>> dominik
>>+
>
>
> Ankaŭ en la germanan ĝi eniris senŝanĝe, sed fakte mi volis scii,
> ĉu jam ekzistas "oficiala" vorto por Pixel.
>

ni konsideru la problemon el inversa vidpunkto :
- cxu ekzistas lingvo en kiu "pixel" ("pikselo") tradukigxas par alia
vorto ol "pixel" aw simila ?

dominik
+


Marko Rauhamaa

unread,
Jan 17, 2006, 12:40:04 PM1/17/06
to
"Sergio" <sergio.p...@gmail.com>:

> Estas vera, ke plurfoje Z mem oportunisme aludis tiun regulon celante
> la sencon, kiun al gxi donas Marko; tamen fakte gxi ja ne funkcias
> tiel. Ekz-e "globalization" estas vorto tute internacia, tamen la
> vorto esperanta ja estas "tutmondigxo" -- tute konforme al la sxparema
> 15a regulo.

Laŭ mia opinio estas laŭa al la spirito de la 15-a regulo, ke
"globalizacio" estas tute bona vorto en esperanto. "Tutmondiĝo" estas
eble eĉ pli bona, sed tio ne faras "globalizacion" erara.

La 15-a regulo vere faciligas teknikajn diskutojn, en kiuj aŭ oportunaj
esperantigoj ne ekzistas aŭ la diskutantoj ne scias aŭ memoras ilin.

Marko Rauhamaa

unread,
Jan 17, 2006, 12:41:54 PM1/17/06
to
"Marcos" <mar...@esperantoland.de>:

> Por tiuj, kiuj interesigxas pri fakta lingvouzo: "bildero kaj estas"
> havas 80 guglotrafojn, dum "pikselo kaj estas" havas nur 8.

Sed "punkto kaj estas" trafas 43000 paĝojn. ;-)

raskolnikov

unread,
Jan 17, 2006, 1:07:05 PM1/17/06
to

en pluralo "pikseloj" per Google trafas pli ol mil pagxojn...
dominik
+

Jubilo {Meksikurbo}

unread,
Jan 17, 2006, 2:31:53 PM1/17/06
to

Tamara ha escrito:

> >
> > en la hispana (en Meksiko) oni ankau diras PIXEL
> > kaj PIXELES por pluralo
>
> Kiel oni prononcas pixel kaj pixeles en Mexico? Cu piksel kaj pikseles au pisel kaj piseles?

Piksél
kaj
Pikséles

En la originala hispana X sonas cxiam KS..
Sexo, sexto, saxofon....

Nur en nomoj de aliaj lingvoj estas aliaj sonoj:
Mexico (Mehxiko)
Xochimilco (Socximilko)
Xola (Sxola)

Cxiuj tiuj tri.. Aztekaj vortoj....

mireille corobu

unread,
Jan 17, 2006, 3:24:07 PM1/17/06
to
> Mi salutas vin pardonpetante pro mia acha kutimo sherci ankau en
> momentoj plej maloportunaj. ;o)

> Eugenio

Ŝercojn mi toleras facile, des pli kiam ili estas viaj :-)
Kalumniojn mi ne povas toleri de kiu ajn ili devenus.
Trankviliĝu Eugenio, kiam mi venas al mia ekrano ĉiam estas al mi
oportune ;-)
De la instalo de panjo en mia urbo ĉio ŝanĝiĝis por ni, nun mi estas
feliĉa, jes vere... tre feliĉa.
Mireja elkore salutas.

Marko Rauhamaa

unread,
Jan 17, 2006, 5:02:31 PM1/17/06
to
raskolnikov <rasko...@free.fr>:

> - cxu ekzistas lingvo en kiu "pixel" ("pikselo") tradukigxas par alia
> vorto ol "pixel" aw simila ?

En Suomujo la fakuloj inter si preskaŭ ĉiam uzas la terminon "pikseli".
Ekzistas ankaŭ la vortoj "kuvapiste" (bildopunkto), "väripiste"
(kolorpunkto) kaj "piste" (punkto).

Tamara

unread,
Jan 18, 2006, 8:39:36 AM1/18/06
to
Marko Rauhamaa skribis:

> raskolnikov <rasko...@free.fr>:
>
>> - cxu ekzistas lingvo en kiu "pixel" ("pikselo") tradukigxas par alia
>> vorto ol "pixel" aw simila ?
>
> En Suomujo la fakuloj inter si preskaŭ ĉiam uzas la terminon "pikseli".
> Ekzistas ankaŭ la vortoj "kuvapiste" (bildopunkto), "väripiste"
> (kolorpunkto) kaj "piste" (punkto).

En japana vortaro mi trovis la vorton 画素 /gaso/, kie la unua "litero" signifas "bros-streko" aŭ "bildo" kaj la dua, "elementa", "principo", "nuda" aŭ "nekovrita".
Sed ankaŭ ekzistas la vorto ピクセル /pikuseru/, kiu klare estas japanigo de pixel (pi-k-se-l --> pi-ku-se-ru).
Ĉu iu scias pri la ofteco de tiuj du vortoj? Guglo trovis 2.030.000 paĝojn kun la vorto 画素 /gaso/ kaj 2.780.000 kun ピクセル /pikuseru/.

Kaj kiel oni diras en la Ĉina? Eble ne 画素 ĉar ties ĉi tridek unuaj guglotrafoj estas japanlingvaj paĝoj.

Tamara

unread,
Jan 18, 2006, 10:16:33 AM1/18/06
to
Tamara skribis:

Mi ĵus serĉis la vorton "pixel" en Vikipedio, kaj mi rigardis la artikoltitolon en la diversaj lingvoj. Strange ne estis ligo al samtema internacilingva artikolo.

ı العربية ı ı بكسل ı /Bksl/
Беларуская Пі́ксэль /Píkselj/
Català Píxel
Česky Pixel
Dansk Pixel
Deutsch Pixel
English Pixel
Español Píxel
Français Pixel
한국어 화소 /Hwaso/
Italiano Pixel
ı עברית ı ı פיקסל ı /Piksl/
Nederlands Pixel
日本語 ピクセル /Pikuseru/
Polski Piksel
Português Pixel
Русский Пиксел /Piksel/
Suomi Pikseli
Svenska Pixel
ไทย พิกเซล /pikse:l/
Türkçe Piksel
Walon Picsel
中文 像素 /xiang4 su4/ (像 = simili (al), aspekto, aspekti, ŝajni, bildo, portreto; 素 = klara?, ebena? (angle: plain), ero)

Damir Malkoč

unread,
Jan 18, 2006, 6:16:39 PM1/18/06
to
En news:43cd2f85$0$31570$636a...@news.free.fr,
raskolnikov <rasko...@free.fr> skribis:

> - cxu ekzistas lingvo en kiu "pixel" ("pikselo") tradukigxas par alia
> vorto ol "pixel" aw simila ?

Mi en la kroata preferas vorton "točka" ("punkto") al vorto "piksel". Mi iom
guglis kaj kun surprizo konstatis ke la plej granda kroata prikomputila
revuo šajne havas saman preferon!

--
Damir Malkoč

Sergio

unread,
Jan 18, 2006, 11:35:20 PM1/18/06
to
Eugen Fabian:

> "mireille corobu" <mnco...@hotmail.com> ha scritto nel
> messaggio news:433mmiF...@individual.net...

> [...]

>> Jen plia opinio en cxi tiu diskuto: "billdero" kaj "bildpunktoj" ne
>> estas suficxe specifaj kaj "rastrumero" aspektas margxina en la
>> nuna mondo.

>> Se la vorto "pixel" jam internaciigxis miaopinie oni devas krei la
>> vorton "pikselo" en Esperanto.

> Mi konsentas. Fakte la vorton pikselo chiuj komprenas. Se ekzistus
> pli klara, unusenca vorto konstruita per la reguloj de Esperanto mi
> elektus tion, sed shajnas ke tia ne ekzistas.

Du demandoj:

1. Cxu oni bezonas terminon por "rastrumo"? Se jes, kiun?

2. Cxu la vorto "pikselo" estas uzebla en cxiuj okazoj kiujn kovras
"rastrumero"?

Laux mi, (1) oni jes bezonas terminon por "rastrumo". Sendube la
anglaj fakuloj havas tian koncepton, sed la terminaro estas hxaoso,
kaj unueca kaj sistemo termino ne estas establita: en iu fako gxi
estus "bit map", en alia "raster" ... Fakte, mi sciis la nocion
"rastrumo" multe pli frue ol "pixel" (kiel koncepton televidan). Kaj
la plej internacia radiko estus RASTR. Bedauxrinde, PIV jam gxin
okupis; tial necesis -um (kiu cetere eblis en la komuna etimo de
ambaux vortoj).

Do, mi opinias ke la vorto "rastrumo" estas bezonata. La vorto
"rastrumero" estas auxtomata derivajxo.

Oni povus iri inverse (kvankam iom kontrauxnature) -- formi la
terminon por rastrumo el rastrumeroj: "bilderaro" aux "pikselaro".
Sed tio estas malpli klara (oni povas paroli pri diversaj aroj da
rastrumeroj, ekz-e pri tiuj kiuj formas prezenton de litero ktp); kaj
mi dubas ke estus akcepteble paroli pri pikselaro celante televidan
rastrumon.

Koncerne al (2), cxu ankaux lasera printilo havas pikselojn? Aux eble
"dots per inch" estus "pikseloj en colo"? La angla terminaro estas
terure hxaosa, kun multaj sensencaj, kontrauxsencaj kaj sennecese
redundaj terminoj. Ili estas rekoneblaj, jes -- samkiel la coloj kaj
aliaj mezepokaj strangajxoj (inter ili la tipografiaj punktoj, kiuj
evidente kolizios kun la "punkto" proponata por pixel).

>> Kial nagxi kontrauxflue kiam la fluo viglas?

> Kelkfoje agi tiel estas necese, ankau se la fluo pli kaj pli
> viglighas. Ekzemple se vi rimarkis ke nagxante kun la fluo vi
> alvenas al la akvofalo Niagara. ;o)

Jes, se oni volas nagxi laux la fluo oni akceptu la anglan kaj rezignu
la margxenan Esperanton.

--
Sergio

raskolnikov

unread,
Jan 19, 2006, 12:28:51 AM1/19/06
to

interese - tio eble povus konduki al "bild-punkto" en esperanto -

Tamen mi supozas ke "točka", unue signifas "punkto", kaj due ankaw
"pikselo" - cxu kroatlingvanoj tuj komprenas la unuan aw duan signifon
en ne prikomputila revuo ?
Aliflanke, cxu "piksel" estas tuj komprenata, ecx en ne prikomputila revuo ?
dominik
+

Marko Rauhamaa

unread,
Jan 19, 2006, 12:56:01 AM1/19/06
to
raskolnikov <rasko...@free.fr>:

> Tamen mi supozas ke "točka", unue signifas "punkto", kaj due ankaw
> "pikselo"

"Pikselo" ja estas punkto -- tion vidas eĉ infano.

@falsa.falsa KaGu:-}

unread,
Jan 19, 2006, 2:29:42 AM1/19/06
to

"Sergio" <sergio.p...@gmail.com> skrev i meddelandet
news:1137645320.0...@o13g2000cwo.googlegroups.com...

> Eugen Fabian:
>
>> "mireille corobu" <mnco...@hotmail.com> ha scritto nel
>> messaggio news:433mmiF...@individual.net...
>
>> [...]
>
>>> Jen plia opinio en cxi tiu diskuto: "billdero" kaj "bildpunktoj" ne
>>> estas suficxe specifaj kaj "rastrumero" aspektas margxina en la
>>> nuna mondo.
>
>>> Se la vorto "pixel" jam internaciigxis miaopinie oni devas krei la
>>> vorton "pikselo" en Esperanto.
>
>> Mi konsentas. Fakte la vorton pikselo chiuj komprenas. Se ekzistus
>> pli klara, unusenca vorto konstruita per la reguloj de Esperanto mi
>> elektus tion, sed shajnas ke tia ne ekzistas.
>
> Du demandoj:
>
> 1. Cxu oni bezonas terminon por "rastrumo"? Se jes, kiun?
>
> 2. Cxu la vorto "pikselo" estas uzebla en cxiuj okazoj kiujn kovras
> "rastrumero"?
>
> Laux mi, (1) oni jes bezonas terminon por "rastrumo". Sendube la
> anglaj fakuloj havas tian koncepton, sed la terminaro estas hxaoso,
> kaj unueca kaj sistemo termino ne estas establita: en iu fako gxi
> estus "bit map", en alia "raster" ... Fakte, mi sciis la nocion
> "rastrumo" multe pli frue ol "pixel" (kiel koncepton televidan). Kaj
> la plej internacia radiko estus RASTR. Bedauxrinde, PIV jam gxin
> okupis; tial necesis -um (kiu cetere eblis en la komuna etimo de
> ambaux vortoj).

Vi certe pravas kaj nenio malhelpas, ke vi postulas, ke oni enmetu ankaŭ ĉi
tiun difinon en PIV. Jam troviĝas multaj vortoj en tiu libro kun pluraj
signifoj. Krome: La jam trovanta difino ja fakte indikas geometrian formon
(triangulo) kaj tial "rastro = folio el lado aŭ alia materialo kun kvadrataj
rastreroj" logike ne estas tro for de la unua signifo.

Unue oni memoru, ke la termino "pixel" estas mallongigo de "picture element"
(punkta bildero). Plej multaj de la presitaj fotografioj en la gazetoj kaj
libroj ja konsistas el "bildpunktoj" (rastreroj). (Rigardu arbitran bildon
en via gazeto per larĝigvitro (lupeo) kaj konstatu mem.) Do la termino
"raster" fakte ne estas invento de kompoutilaj teknikistoj sed termino uzata
de presistoj longe antaŭ la ekzisto de la televido.

Se oni volas presi kolorbildojn oni devas krei plurajn rastrojn kun
rastr-er-oj je arbitra grando. Kutime oni kreas kvar rastrojn, unu rastro
por rastreroj kiuj havu ruĝan koloron, unu rastro por rastreroj kiuj havu
bluan koloron, unu rastro por flava koloro kaj unu rastro por nigra koloro.

En la komputilo ĉiu rastrero korespondas al certa adreso en la memoro. Tiu
adreso tenas/havas informojn pri la ecoj de unuopa "bildpunkto" = rastrero
sur la ekrano. En la plej malkomplika kazo tiu informo povas konsisti el
"ekzistas" = 1 kaj "ne ekzistas" = 0. Tion oni povas realigi sur la ekrano
per nigra aŭ blanka "bildpunkto" (rastrero). Pro tio, ke la memoradresoj en
la komputilo ja povas ampleksi ekz 32 bitojn ja eblas enmeti 32 rastrojn en
la memoro kaj tiel prezenti kolore altkvalitajn bildojn sur la ekrano.

Do se oni volas prezenti bildon sur ekrano au presi bildon oni devas
rastrigi ("rasterize") la bildon. Hodiaŭ oni tre ofte rastrigas la ekranon
je 640 x 480 "bildpunktoj" (rastreroj) aŭ je 800 x 600 "bildpunktoj"
(rastreroj). Se oni elektas la rastrigon 640 x 480 la "bildpunktoj"
(rastreroj) sur la ekrano ja estas pli grandaj ol la "bildpunktoj"
(rastreroj) sur ekrano kiu estas rastrigita je 800 x 600 "bildpunktoj"
(rastreroj).

>
> Do, mi opinias ke la vorto "rastrumo" estas bezonata. La vorto
> "rastrumero" estas auxtomata derivajxo.
>
>

Laŭ mi oni povas forgesi la vorton "rastrumo" :-)

KaGu:-}
kiu tute ne volas diskuti, nur prezenti sian opinion.

> --
> Sergio
>

mireille corobu

unread,
Jan 19, 2006, 7:46:22 AM1/19/06
to
>>> Kial nagxi kontrauxflue kiam la fluo viglas?

>> Kelkfoje agi tiel estas necese, ankau se la fluo pli kaj pli
>> viglighas. Ekzemple se vi rimarkis ke nagxante kun la fluo vi
>> alvenas al la akvofalo Niagara. ;o)

> Jes, se oni volas nagxi laux la fluo oni akceptu la anglan kaj
> rezignu la margxenan Esperanton.

> --
> Sergio

Ne kaj ne kaj ne!
Neniam mi persone rezignos pri Esperanto. Se iu vorto aspektas _hodiaux_
margxena tio ne signifas ke la lingvo estas margxena. Iuj diras tion sed
ili malpravas!
Pri la vorto "pixel" mi sengxene pretas sekvi la fluon nur kondicxe ke
la vorto internaciigxis kaj ankaux pro la fakto ke la vorto "rastrumero"
aspektas al ne fakuloj "barbarajxo". Gxi estis tre bona vorto antaux
kelkaj jaroj kiam la komputilojn nur uzis fakuloj sed hodiaux?
Nu...en mia lando nun cxiuj uzas la vorton "pixel" kaj ili amase estas,
fakuloj kaj ne fakuloj.
Pardonu mian viglan reagon al via (cxu sxerca?) eldiro.
Mireja

Pierre Jelenc

unread,
Jan 19, 2006, 2:24:47 PM1/19/06
to
"KaGu:-}" <falsa.falsa @falsa.falsa> wrote:

> Do la termino "raster" fakte ne estas invento de kompoutilaj

> teknikistoj sed termino uzata de presistoj longe antaÅ- la ekzisto de la
> televido.

Tute ne. La vorto "raster" eniris la anglan dum la fruaj 1950aj jaroj, por
priskribi televidan bildon. Presitaj bildoj ne estas faritaj el punktoj en
paralelaj linioj kun blankaj linioj inter ili: ne eblas fari horizontalan
rektan linion sur suficxe densa gazet- aux librobildo, kiu ne kovrus
inkmakuleton.

Pierre
--
Pierre Jelenc | New on Home Office Records: Ethan Lipton
| www.homeofficerecords.com www.ethanlipton.com
The Gigometer | Pepper Of The Earth: the HO blog
www.gigometer.com | www.homeofficerecords.com/blog

Giuseppe Castelli

unread,
Jan 19, 2006, 5:05:30 PM1/19/06
to
Iomete amuze, mi ĝis nun konfuzis la radikojn "rast-" kaj "rastr-": mi
kredis, ke la ilo nomata "rastilo" nomiĝas "rastrilo", kaj mi imagis, ke la
vorto "rastr-um-ero" estas metaforo bazita sur la imago de horizontala kaj
vertikala "rastr[um]ado", kies rezulto estus la divido de bildo en punktojn
("rastrumeroj" aŭ "rastraĵeroj")...

Sergio:

> Laux mi, (1) oni jes bezonas terminon por "rastrumo".

Mi volonte kredas, ke tia vorto oportunus por fakuloj. Tamen ordinaruloj
kutime ne havas problemojn parolante pri "kvinmilionpunkta fotilo",
"okcent-oble-sescent-punkta bildo", "televida punkto-matrico", ktp.

> la plej internacia radiko estus RASTR. Bedauxrinde, PIV jam gxin
> okupis; tial necesis -um

Eblus ankaŭ "raster-", ĉu? Sed "rasterero" iom malbelus...

> (kiu cetere eblis en la komuna etimo de ambaux vortoj).

Kio do estas tiu etimo?

Damir Malkoč

unread,
Jan 19, 2006, 7:05:50 PM1/19/06
to
En news:43cf2383$0$1687$626a...@news.free.fr,
raskolnikov <rasko...@free.fr> skribis:

> Tamen mi supozas ke "točka", unue signifas "punkto", kaj due ankaw
> "pikselo" - cxu kroatlingvanoj tuj komprenas la unuan aw duan signifon
> en ne prikomputila revuo ?

Nu, kiel Marko diris, "pikselo" estas punkto. Se mi devus klarigi al mia
patrino (kiu preskaŭ nenion scias pri komputiloj), kio estas pikselo, mi
dirus ke tio estas punkto sur ekrano.

> Aliflanke, cxu "piksel" estas tuj komprenata, ecx en ne prikomputila
> revuo ? dominik

Homoj kiuj iom scias pri komputiloj komprenas ĝin. Mi pensas ke oni
lastatempe multe pli komprenas la vorton pro populariĝo de ciferecaj
fotiloj (cifereca - jen ŝanco por nova diskuto :) ).

--
Damir Malkoč

Marko Rauhamaa

unread,
Jan 19, 2006, 7:04:02 PM1/19/06
to
rc...@panix.com (Pierre Jelenc):

> La vorto "raster" eniris la anglan dum la fruaj 1950aj jaroj, por
> priskribi televidan bildon. Presitaj bildoj ne estas faritaj el
> punktoj en paralelaj linioj kun blankaj linioj inter ili: ne eblas
> fari horizontalan rektan linion sur suficxe densa gazet- aux
> librobildo, kiu ne kovrus inkmakuleton.

Mi ne scias pri la angla lingvo, sed la suoma termino "rasteri" aludas
ĝuste al tekniko presi bildojn. Rigardu ekzemple al:

<URL: http://www.kupla.net/akatemia/framet.html?/
akatemia/kerros1/luokka1d/rasteroi.html>

Sub la bildoj tekstas:

Eligdensecoj uzataj en rastrado:

publikigaĵo lpi [= po linioj por colo]

novaĵgazeto 85 aŭ 100
periodaĵo 120 aŭ 133 aŭ 150
arta publikigaĵo 175

La korpo de la teksto difinas:

Rastrado [estas] ŝanĝado de griza regiono en malgrandajn nigrajn
punktojn [...]

Pierre Jelenc

unread,
Jan 19, 2006, 8:40:32 PM1/19/06
to
Marko Rauhamaa <ma...@pacujo.net> writes:
>
> La korpo de la teksto difinas:

> Rastrado [estas] 魑]an孽]ado de griza regiono en malgrandajn nigrajn
> punktojn [...]

Tio estas la angla "half-tone" aux "half-toning".

Stason

unread,
Jan 20, 2006, 5:04:25 AM1/20/06
to
Estimata!

Jen kopio de artikolo en "Svensk ordbok" kiu indikas, ke la vorto
"raster" estas uzata en sveda gazeto jaro 1896. La citaĵo indikas, ke
troviĝis embrio por la rastriga tekniko uzata de iu "F Talbot" jam
1852 kaj, ke oni tiam uzis silka ŝtofo trempita en argenta fluidaĵo
kiel rastrilo. Eble la Sveda lingvo estas pli avana ol la Angla. ;-)


"a.. SD(L) 1896, nr 570, s. 4.
a.. Den med silverlösning svärtade sidenväven (som användes av F.
Talbot
1852) utgjorde ett alltför ofullkomligt raster. NordBoktrK 1914,
s. 53. Ett raster av 60 linjer per cm. 3NF 2: 572 1924."

Stason

Sebastian Hartwig

unread,
Jan 20, 2006, 4:15:23 AM1/20/06
to
Stason wrote:

> Pierre Jelenc wrote:
>> La vorto "raster" eniris la anglan dum la fruaj 1950aj jaroj,
>> por priskribi televidan bildon.

> Jen kopio de artikolo en "Svensk ordbok" kiu indikas, ke la vorto


> "raster" estas uzata en sveda gazeto jaro 1896.

Jes, ankaŭ la germana lingvo ekkonis tiun vorton "Raster" dum la 19a jc.,
kaj ĝi estis (kaj plu estas) vaste uzata por la presteĥniko menciita de
KaGu.

Sebastiano

Stefano MAC:GREGOR

unread,
Jan 24, 2006, 9:25:44 PM1/24/06
to
Markus wrote:

> kiel oni tradukas la anglan vorton "Pixel" en Esperanton? Cu iu el vi
> scias tion?

Lau mi, oni ne aldonu novajn radikojn sennecese. Tial, diru
«bildero», kiel traduko de la angla «picture element».

--
Stefano

Anduwaithe

unread,
Jan 26, 2006, 10:11:04 AM1/26/06
to
Markus wrote:

> Saluton,


>
> kiel oni tradukas la anglan vorton "Pixel" en Esperanton? Cu iu el vi
> scias tion?
>

> Amike,
> M@rkus~~~
>

Mi pensas ke gxi estus "bildero". "Pixel" konsistas el la anglaj vortoj
"pix" kaj "el(ement)", kiuj signifas "bildo" kaj "ero".

-Keneto

baross

unread,
Feb 8, 2006, 2:03:18 AM2/8/06
to

Stefano MAC:GREGOR <esper...@yahoo.com> píse v diskusním
příspěvku:1138155944....@g47g2000cwa.googlegroups.com...
Markus wrote:

Stefano

Saluton. Mi opinias, ke pley bone "pikselo". Ccar tio estus pley komprenebla
al cciuy. Mi ne regas la anglan, tamen cce komputoro mi ne povas ne scii,
kio estas "pixel" (do "pikselo").
Krome, la signifo de "bildEro" estas pli larqa. La signifon oni devus
diveni, povas aperi miskomprenoyn.
amike Miros


Kyle W

unread,
Feb 9, 2006, 10:22:23 PM2/9/06
to
baross wrote:
> Stefano MAC:GREGOR <esper...@yahoo.com> píse v diskusním
> pøíspìvku:1138155944....@g47g2000cwa.googlegroups.com...

Laŭ la Komputilo vortaro ĉe
http://joostje.komputilo.org/KompLeks/html/DEFAULT.html
"pixel" tradukas "rastrumero"

0 new messages