Google グループは Usenet の新規の投稿と購読のサポートを終了しました。過去のコンテンツは引き続き閲覧できます。
Dismiss

Fw: Euxropa Kantokonkurso: Greka Kanto Elektita

閲覧: 1 回
最初の未読メッセージにスキップ

Efthimios Mavrogeorgiadis

未読、
2002/02/27 1:12:382002/02/27
To:
Karaj amikoj,

Hodiaux, la greka kantokomitato kaj telefonbalotado elektis la kanton "S'
agapo" (mi amas vin) por partopreni en la Euxropa Kantokonkurso kiu okazos
la 25-an de majo en Talin, Estonio.

Malgraux la greka titolo, la versoj de la tuta kanto estas anglaj. En la
kantokonkurso de 2001 almenaux duono de la versoj de la greka kanto estis
grekaj. Cxi-jare nur du vortoj estas auxdeblaj greke (s' agapo). Mi ne volas
imagi kio okazos venontjare.

Mi volus reagi. Do, cxu la denaskaj anglalingvanaj partoprenantoj de tiu cxi
retlisto povus respondi al simpla demando mia?

Jen la unua strofo de la "greka" kanto:

Every time you need my love
Before you enter in my world
Give the password

Kiel instruisto de la angla, mi opinias ke trovigxas lingva eraro en tiu cxi
strofo. Cxu vi?

Vi povas auxskulti la kanton aux legi cxiujn gxian versojn vizitante la
pagxojn cxi-sube:

http://www.eurosong.net/years/2002/2002gr.htm
http://www.geocities.com/eurovision_gr/esc02/gr02f.html

Amike,

Efthimios

George Partlow

未読、
2002/02/27 13:13:022002/02/27
To:
em...@the.forthnet.gr ("Efthimios Mavrogeorgiadis") wrote in message news:<002b01c1bf55$b203bf80$7077fea9@LocalHost>...

> Jen la unua strofo de la "greka" kanto:
>
> Every time you need my love
> Before you enter in my world
> Give the password
>
> Kiel instruisto de la angla, mi opinias ke trovigxas lingva eraro en tiu cxi
> strofo. Cxu vi?

Mi ne nomus gxin "erara", sed gxi estas iomete stranga. Mi atendus
aux "Before you enter my world" aux "Before you enter into my world",
kaj prefere la unuan version, sed ofte por kantoj oni uzas iom
strangan esprimmanieron, simple por garantii, ke la nombro de silaboj
egalas la nombron de taktoj en la melodio.

Mi memoras alian kanton kun la titolo "S'agapo" de antaux 40 jaroj;
gxi multe placxis al mi... sed la liriko estis tute en la greka
lingvo! ;-)


Georgo, denaska (uson)angleparolanto

dominik

未読、
2002/02/27 15:23:482002/02/27
To:

""Efthimios Mavrogeorgiadis"" <em...@the.forthnet.gr> wrote in message
news:002b01c1bf55$b203bf80$7077fea9@LocalHost...

> Karaj amikoj,
>
> Hodiaux, la greka kantokomitato kaj telefonbalotado elektis la kanton "S'
> agapo" (mi amas vin) por partopreni en la Euxropa Kantokonkurso kiu okazos
> la 25-an de majo en Talin, Estonio.
>
> Malgraux la greka titolo, la versoj de la tuta kanto estas anglaj. En la
> kantokonkurso de 2001 almenaux duono de la versoj de la greka kanto estis
> grekaj. Cxi-jare nur du vortoj estas auxdeblaj greke (s' agapo). Mi ne
volas
> imagi kio okazos venontjare.
>
[...]
krom Greklando, ankaw la plej multaj landoj elektas anglalingvajn kanzonojn,
por havi sxancon esti komprenataj de la internacia publiko, kaj tiel ili
esperas gajni la konkurson - notinda escepto estas Francio, kies kantistinoj
tre malofte gajnas (cxu pro la franca lingvo, kiun neniu plu aprezas ?)
Cxiuokaze, estas cxiam agrable spekti tiun kantokonkurson en televido -
nemaltrafinda evento kiu kunigas tutan Ewropon kaj aliajn landojn.
dominik
http://www.lara.free.fr
+


Donald J. HARLOW

未読、
2002/02/27 19:40:112002/02/27
To:
Je 08.12 atm 2002.02.27 +0200, Efthimios Mavrogeorgiadis skribis

>Karaj amikoj,
>
>Hodiaux, la greka kantokomitato kaj telefonbalotado elektis la kanton "S'
>agapo" (mi amas vin) por partopreni en la Euxropa Kantokonkurso kiu okazos
>la 25-an de majo en Talin, Estonio.
>
>Malgraux la greka titolo, la versoj de la tuta kanto estas anglaj. En la
>kantokonkurso de 2001 almenaux duono de la versoj de la greka kanto estis
>grekaj. Cxi-jare nur du vortoj estas auxdeblaj greke (s' agapo). Mi ne volas
>imagi kio okazos venontjare.
>
>Mi volus reagi. Do, cxu la denaskaj anglalingvanaj partoprenantoj de tiu cxi
>retlisto povus respondi al simpla demando mia?
>
>Jen la unua strofo de la "greka" kanto:
>
>Every time you need my love
>Before you enter in my world
>Give the password
>
>Kiel instruisto de la angla, mi opinias ke trovigxas lingva eraro en tiu cxi
>strofo. Cxu vi?

Devus esti aux "enter my world" aux "enter into my world"; cetere, devus
esti komo post "love".

Kaj finfine, "Give the password" en tiu kunteksto estas ege banala (kaj
gxis iu grado sensenca) esprimo, cxar gxi identigas la amon kun komputila
programo. Se la grekoj uzos tiun kanton en konkurso, ili povos nur esperi,
ke (a) la muziko estas belega, kaj (b) ankaux la jugxistoj komprenas la
anglan lingvon same malbone kiel la verkintoj de la kanto. Laux mia, tia
strofo ridigus almenaux usonanojn.


-- Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html

Pasis longa voj'
Iri ći tien de for;
Pasis longa temp',
Sed alvenas mia hor' ...

LiteraturaĽoj: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo

ELNA Nacia Kongreso 2002: http://www.esperanto.org/ELNA2002/

Manuel Pancorbo

未読、
2002/02/28 17:55:462002/02/28
To:

"dominik" <vilaine....@online.fr>

> Cxiuokaze, estas cxiam agrable spekti tiun kantokonkurson en televido -
> nemaltrafinda evento kiu kunigas tutan Ewropon kaj aliajn landojn.

Vi, kiel ŝatanto tiun konkurson kaj televidon ĝenerale (mi memoras favoran komenton vian al programo "Granda Frato"), certe ĝuintus programon de la hispana landa televidĉeno kiu furoregis (kaj plu furoras) en mia lando.

Ĝi nomiĝas "Operacio Triumfo" kaj estas miksaĵo inter programoj kiaj "Popstars" aŭ "Stelpluvo" kaj programo kia la menciita "Granda Frato". Temas pri deksesopo da junuloj egalope seksdividitaj kaj revantaj iĝi pop-kantistoj, kiuj estas antaŭelektitaj (pro siaj antaŭa sperto kiel amatoraj kantistoj kaj pro siaj kantolerto) kaj poste enŝlositaj en domon (nomitan "Akademio") kie profesoraro instruas ilin pri diversaj artofakoj (muziko, danco, aktorado, kantado kaj eĉ sinteno antaŭ ĵurnalistoj).

Dum la semajno, la "steluliĝuntoj" trejniĝas kaj televido elsendas ĉiutagan raporteton pri la vivo en tiu "Akademio" (estas nur montrataj bildoj pri la trejniĝo, ne pri privata vivo). Fine de la semajnoj estas festokoncerto kie la junuloj kantas muzikaĵojn (normale tre konatajn, foje eĉ anglalingvajn kaj ĉiam apartenantaj al la pop-leĝera ĝenro) kaj montras sian progreson. La festokoncerto elsendiĝas dum atentopinta horaro. La muziko estas skatola sed la voĉo estas sentrompe "viva" (do, grandioza karaoko). Fine de tiu koncerto la spektantaro balotas kaj la malgajninto forlasas la programon. Kaj jen semajnon post semajno.

La celo estas elekti triopon, ĝuste tiujn kiu sukcesas atingi la finon de la programoj (kelkajn monatojn poste), por kiuj la televidĉeno garantias muzikajn individuajn karierojn. Kaj el tiu triopo la publiko elektos la reprezentanton por la Eŭropa Kantokonkurso. Mi kredas ke nuntempe la programo troviĝas en tiu fazo.

Nu, tute neatendite, la programo iĝis tiel granda sukceso, ke ĝi transbordiĝis al la socia vivo: la ceteraj televidoj, la radioprogramoj, la ĵurnaloj, la kafejaj konversacioj... ĉio eĥis "Operacion Triumfon". La nombro da spektantoj la semajnan festokoncerton atingis rekordajn ciferojn neniam antaŭe viditajn. La konkurantaj televidĉenoj perdis amason da mono. La balotoj okazas per multekostaj telefonnumeroj kaj SMS-servoj kaj, do, tio donis profitegon. Ĉiusemajne eldoniĝis lumdisko kun la kantitaj muzikaĵoj kaj tiu lumdisko atingis preskaŭ ciam la unuan vicon de plejvenditoj-listo. Jam ĉiuj el la junuloj partoprenintaj subskribis kontraktojn kun iu multnacia diskoprodukta firmao; unu el ili eĉ registris la hispanlingvajn kantojn de la venonta Disney-filmo. Estas atendate ke la Eŭropa Kantokonkurso revigliĝos inter la hispanaj spektantaro kiu foratentis ĝin en la lastaj jaroj.

Ĉi-dimanĉe mi legis ke, pro la sukcesego de la programo, pluraj eŭropaj landaj televidĉenoj aĉetis ĝin por la venonta jaro, cele al elekto de reprezentanto por la Kantokonkurso. Do eble vi ĝuos (aŭ suferos...) tiun programon venontjare. Dume, estonanoj pretiĝu por la alveno de multnombraj hispanaj hordoj en Tallin!


--
____________________________________________________________________

Manuel Pancorbo
http://babil.komputilo.org/galerio.cgi?kasxnomo=Manolo
____________________________________________________________________

dominik

未読、
2002/03/01 0:55:082002/03/01
To:

"Manuel Pancorbo" <zcna...@jnanqbb.rf> wrote in message
news:a5mc6f$r7q$1...@news.wanadoo.es...

"dominik" <vilaine....@online.fr>

> Cxiuokaze, estas cxiam agrable spekti tiun kantokonkurson en televido -
> nemaltrafinda evento kiu kunigas tutan Ewropon kaj aliajn landojn.

Vi, kiel ŝatanto tiun konkurson kaj televidon ĝenerale (mi memoras favoran
komenton vian al programo "Granda Frato"), certe ĝuintus programon de la
hispana landa televidĉeno kiu furoregis (kaj plu furoras) en mia lando.

Ĝi nomiĝas "Operacio Triumfo" kaj estas miksaĵo inter programoj kiaj
"Popstars" aŭ "Stelpluvo" kaj programo kia la menciita "Granda Frato". Temas
pri deksesopo da junuloj egalope seksdividitaj kaj revantaj iĝi
pop-kantistoj, kiuj estas antaŭelektitaj (pro siaj antaŭa sperto kiel
amatoraj kantistoj kaj pro siaj kantolerto) kaj poste enŝlositaj en domon
(nomitan "Akademio") kie profesoraro instruas ilin pri diversaj artofakoj
(muziko, danco, aktorado, kantado kaj eĉ sinteno antaŭ ĵurnalistoj).

[...]
interese, kiel cxiulandaj televidoj kopias unu la alian - en Francio estis
plursemajna 'Star Academie' iom simila al tio kion vi priskribas por
'Operacio Triumfo' : mi spektis nur la plej lastan elsendon - mi jugxis tiun
programon malpli interesa ol 'Popstars' dum kiu 5 selektitaj junulinoj
starigis kantgrupon, kiu finfine nomigxis 'L5' - iliaj kanzonoj "Toutes les
femmes de ta vie" kaj "Une étincelle" nun furore vendigxas. Mi ne scias, cxu
aliaj landoj awdis pri tiu nova franca kantgrupo ?
dominik
http://www.lara.free.fr = cxio pri Lara Fabian
+


Tonyo del Barrio

未読、
2002/03/13 13:55:172002/03/13
To:

"Efthimios Mavrogeorgiadis" skribis...

> Karaj amikoj,
>
> Hodiaux, la greka kantokomitato kaj telefonbalotado elektis la kanton "S'
> agapo" (mi amas vin) por partopreni en la Euxropa Kantokonkurso kiu okazos
> la 25-an de majo en Talin, Estonio.
>
> Malgraux la greka titolo, la versoj de la tuta kanto estas anglaj. En la
> kantokonkurso de 2001 almenaux duono de la versoj de la greka kanto estis
> grekaj. Cxi-jare nur du vortoj estas auxdeblaj greke (s' agapo). Mi ne
volas
> imagi kio okazos venontjare.
>

Pasintan lundon elektighis la hispana kanto.
Okazis male al la greka kanto: la hispana kanto havas anglan titolon kaj
rekantajhon: resp: "Celebration" kaj "Europe is having a celebration". La
cetero de la kanto estas en la hispana. Kiel vi povas imagi, temas pri tre
profundaj poeziajhoj, al kiuj tre konvenas variado de lingvoj.

Kompletigante la informojn de Manolo Pancorbo pri la televida programo kie
okazis la elekto "Operacio Triumfo": denove konfirmighis ghia ega sukceso.
En tiu tago averaghe 50% de la spektantaro ghin vidis, kun pinto de pli ol
65% dum la kantado de la gajninta kanto (pli ol 13 milionoj), rekorda
proporcio, ne la lastaj jaroj en Hispanio.
Certe vi vidos naciajn versiojn en viaj televidoj, des pli ke la
produktantoj estas la firmao "Endemol" la plej grava multnacia entrepreno de
la sektoro (nun proprajho de la hispana telefonfirmao "Telefonica").
Pretigu vin!

Salutojn,
Tonyo


dominik

未読、
2002/03/14 0:04:292002/03/14
To:

"Tonyo del Barrio" <tonyode...@teleline.es> wrote in message
news:a6o8me$2r4$3...@lumo.pacujo.net...
>
[...]

>
> Pasintan lundon elektighis la hispana kanto.
> Okazis male al la greka kanto: la hispana kanto havas anglan titolon kaj
> rekantajhon: resp: "Celebration" kaj "Europe is having a celebration". La
> cetero de la kanto estas en la hispana. Kiel vi povas imagi, temas pri tre
> profundaj poeziajhoj, al kiuj tre konvenas variado de lingvoj.
>
[...]
dankon pro la informo - 'Celebration' - cxu aludo al Madonna ?
se vi volas cxion scii pri la Ewropa Kantkonkurso 2002, iru al jena TTT-ejo
: http://www.eurovision.tv/ (en la franca, angla, estona)
Franca kantistino estos Sandrine Francois kun kanto 'Il faut du temps' - la
muzikon komponis Rick Allison (kiu kutime komponas por Lara Fabian)
dominik
http://larafab.iespana.es
+


新着メール 0 件