Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

malbona sxerco

6 views
Skip to first unread message

uchida,masatomo / 内田 雅智

unread,
Mar 13, 1995, 6:05:22 PM3/13/95
to
Re: malbona sxerco la 14-an de marto,95
Afis^o de Sue ankorau~ ne alvenis al mia reto. Mi timas, ke g^i jam
perdig^is pro barilo sur la oceano Pacifiko. Sed komentoj de Yvonne
kaj Diana jam alvenis.
Eble Sue afis^is jene:
>> Mi neniam pensis Esperantistoj diris sxercojn kiujn vundas homojn.
Lau~ mia 5-jara sperto trovig^as tiuj, kiuj vorte vundas personojn
ankau~ en Esperantujo. Sed ne forgesu, ke abundas bonaj afablaj
personoj en soc.culture.esperanto. Do mi dau~re partoprenas, kvankam
miaj afis^oj estas kutime niglektitaj.
Masa Uc^ida Masatomo,Hidaka,Saitama,Japanio

Don HARLOW

unread,
Mar 18, 1995, 10:35:22 PM3/18/95
to
dga...@mizar.am.ub.es (David Galadi-Enriquez) skribis en lastatempa afisxo <950317173...@mizar.am.ub.es>:
>
>
> Inspirite el poshtkarto, kiun mi iam legis en Irlando, kaj
> el la nuntempa diskuto pri "malbona sherco":
>
> *********************************************
>
> Du eksterteranoj diskutas ene de sia flugtelero,
>kiu rondiras chirkau la planedo Tero.
>
>A: Kion vi opinias? Chu ekzistas inteligenta vivo en chi tiu
> planedo, au ne?
>
>B: Nu, bone.. Tiuj estajhoj kun mamoj kaj menstruoj eble ja
> estas inteligentaj. Tiuj aliaj kun testikloj
> kaj mens-truojn, tute evidente NE.
>
> **********************************************
>
Fakte, mi jam konstatis, ke la inteligentaj estajxoj sur tiu planedo
estas gxuste tiuj kun la kvar radoj, kiuj trinkas benzinon.

Bedauxrinde, ilin infestas iaj dukruraj parazitoj (de la du specoj,
kiujn vi supre priskribis), kaj mi supozas, ke post nelonge tiu
interesa speco ekstermigxos.

--
Don HARLOW do...@netcom.com
Esperanto League for N.A. el...@netcom.com (800) 828-5944
ftp://ftp.netcom.com/pub/el/elna/elna.html Esperanto
ftp://ftp.netcom.com/pub/do/donh/donh.html

uchida,masatomo / 内田 雅智

unread,
Mar 19, 1995, 8:16:04 AM3/19/95
to
     Re: malbona sxerco      la 19-an de marto,95
Antau‾e mi skribis jene:
>> Do mi dau‾re partoprenas, kvankam miaj afis^oj estas kutime neglektitaj.

Alain en Grenoble,Francio afis^is jene, leginte mian afis^on.
>> Kial vi havas tiun senton ? Mi ^ciam legas unue viajn
>> artikolojn kaj tiujn de NikSt.
Dankon pro via komento. Anakau‾ Sue kaj Trio e-pos^te informis al mi,
ke ili legas miajn afis^ojn. Nun mi estas felic^a.
Lasu min informi, ke ankau‾ silentado vundas personojn. Kiam tagoj sen
respondo dau‾ras, mi pensas jene:
1) C^u iu komputilo fus^as? Do miaj afis^oj perdig^is? Au‾ c^u respondoj
perdig^is? (Fakte tio kelkfoje okazas. Edmundo en Britio lastatempe
raportis pri tio.)
2) C^u mi afis^is en maltau‾ga lingvo? C^u mi devas uzi la anglan?
(Oni diligente respondas afis^ojn skribitajn en la angla.)

>> Bonvole, plusendu viajn afi^sojn.
Dankon, kompreneble. Kaj bonvolu plu afis^i viajn komentojn. Mi ne intencas
fari monologon. Mi deziras afis^e komuniki pri diversaj temoj.

Masa Uc^ida Masatomo,Hidaka,Saitama,Japanio

Pierre Jelenc

unread,
Mar 19, 1995, 11:49:15 AM3/19/95
to
In article <3khaqk$o...@panther.asahi-net.or.jp>,
uchida,masatomo / =?ISO-2022-JP?B?GyRCRmJFRCEhMm1DUhsoSg==?= <RC6M...@j.asahi-net.or.jp
> wrote:

>Dankon, kompreneble. Kaj bonvolu plu afis^i viajn komentojn. Mi ne intencas
>fari monologon. Mi deziras afis^e komuniki pri diversaj temoj.

Tre ofte, vi informas nin pri io; ni legas la mesa^gon, diras al ni mem
"Ha, mi ne sciis tion", kaj plulegas. Ne estas io por diri. La kutimoj de
la reto, kiuj devenas de la pratempoj, kiam reta komunikado estis treege
multekosta, estas, ke oni neniam sendu mesa^gon por diri nur "jes", a^u
"anka^u mi", a^u similajn. Tial oni ^generale ne respondas al informoj,
sed respondas al demandoj.

Tial anka^u oni kutime ne metas komencajn kaj finajn salutojn. Tiuj pliaj
vortoj estis multekostaj. Kompreneble, oni anka^u ne citu tutan mesa^gon,
kiam oni respondas nur al parto de ^gi. Tiu kutimo, mal^gojige, jam
malaperis! :-)

Ver^sajne, preska^u ^ciuj anoj kutime legas preska^u ^cion.

Pierre
--
Pierre Jelenc Why should I have to w o r k for everything?!
rc...@panix.com It's like saying I don't deserve it!
Calvin & Hobbes
http://www.columbia.edu/~pcj1/

Manuel M Campagna

unread,
Mar 19, 1995, 12:28:50 PM3/19/95
to
En Artikolo 14610 bozm...@coc.cc.ca.us (Sue Bozman) lastatempe tajpis
:

<<
Mi neniam pensis Esperantistoj diris sxercojn kiujn vundas homojn.

Nur Manuel Campagna kaj Don Harlow diras ke la sxerco estas seksisma.
Nur Manuel klare diras tiun. Dankon.
>>

Mi pli sentemas pri seksismo, cxar mi estas gejo. Seksismanoj kaj
kontravxgejismanoj opinias, ke virinoj kaj gejoj estas eraroj, cxar la
veraj homoj lavx seksismanoj estas la "veraj viroj", kaj lavx ili
cxiuj, kiu ne estas "veraj viroj" estas eraroj, subuloj, ecx monstroj.
Cxar la seksismaj viroj deziras konservi la politikan, socian kaj
ekonomian povon, ili imagas tutan propagandon por aserti, ke virinoj
estas stultaj, ke gejoj estas mense malsanaj, ke la "veraj viroj"
rajtas posedi virinon, bati kaj ecx murdi virinojn kaj gejojn, se ili
ne suficxe obeemas. Kaj ecx, se ili obeemas.

Multaj viroj kontentigxas per la ripetado de seksismaj vortludoj kaj
asertoj pri virinoj kaj gejoj. Multaj viroj kredas je tiuj vortludoj
kaj asertoj, kaj sin bazante sur ili, diskriminacias kontravx virinoj
kaj gejoj, kiujn ili perceptas kiel eblaj konkurencantoj por la posedo
de la Regado, de la Povo kaj de la Gloro.

Tiuj malveraj asertoj estas transdonitaj en la kadro de la familio, de
la lernejo, de la infan- kaj junul-medioj, kaj super cxio en la kadro
de la eklezio.

Cxar la propagandacxo komencigxas, kiam la persono estas bebo, gxi
facile eniras la cerbetojn. Poste sur tiu grundo estas pli kaj pli da
ripetado kaj aldonado. Pro tio homoj gxenerale kredas tiun
propagandacxon. Ecx la viktimoj de tiu propagandacxo kredas je gxi. Do
gxenerale virinoj kredas sin malsuperaj kaj gejoj kredas sin monstroj.
Rezulto estas, ke iuj organizoj de virinoj propagandacxas por
malebligi la liberigxon de la virinoj kaj gejoj. Alia rezulto estas,
ke en lernejoj okazas granda proporcio de sinmortigoj cxe juna
gegejoj, kiuj ne havis la eblecon avxdi alian vidpunkton, cxar la
familio kaj la lernejo malpermesis tion. Nun sciatas, ke en Kanadio
minimume 20 % de la sinmortigoj inter dekkelkjaruloj rezultas de tio,
ke la koncerna junulo sin malkovris gejo en la kredo, ke gejoj estas
monstroj.

Kompreneble la kontravxgejismanoj kaj seksismanoj volegas, ke virinoj
davxre sin kredu malsuperaj eraroj, kaj ke gejoj davxre sin kredu
monstroj. Potenco estas ilia motivo en la vivo, kaj ilin neniel gxenas
la perfortado kaj la batado kaj la murdado kaj la sinmortigoj.
Kompreneble ili busxe neas tion, sed ne necesas kredi ilin.

<<
Mi amas Esperanton cxar la ideo pri parolas al homoj de multaj nacioj
kaj homoj de multaj lingvoj enhavas respekton kaj valoron por
diferencoj, ankaux respekton por geviroj. Mi pensis ke en
Esperantujo, mi ne trovos mankon de respekton. Gxi povas eble
forpreni iom de mian kredo kaj espero en Esperantisto.
>>

Mi petegas, ne forlasu Esperanton pro tio, ke Esperantio ne perfektas.
Estas en gxi certe pli da toleremo ol en la cetera mondo. Esperantio
plenas je bonvolemaj personoj, kiuj edukigxis en maltoleremo, seksismo
kaj kontravxgejismo. Memoru ankavx, ke preskavx nur en Nord-Ameriko
kaj kelkaj nordevxropaj landoj okazas batalado por la emancipigxo de
virinoj kaj gejoj. Necesas eduki niajn saminternacilingvanojn.

"Ne en unu tago
Elkreskis Kartago."
(Proverbaro de D-ro Zamenhofa)

Fartu bone, kaj senlace esperu !

Manvxelo

.
Manvxelo KAMPANJAHXA . . . . 1 613 789 21 11
opini-enketisto . . Otavo (Ontario) Kanadio
tradukisto (an/it/Eo -> fr) . . ah...@freenet.carleton.ca

uchida,masatomo / 内田 雅智

unread,
Mar 22, 1995, 5:56:59 PM3/22/95
to
Re: malbona sxerco la 23-an de marto,95
Pierre en Novjorko afis^is jene:

>> Tial oni ^generale ne respondas al informoj, sed respondas al demandoj.
Dankon pro via komento. 'soc.culture.esperanto' havas specialan celon,
kiun aliaj novaj^-grupoj ne havas. Tio estas 'praktiki Esperanton'. Do
kontrau~ la kutimo de aliaj novaj^grupoj respondoj al informoj estas
ankau~ bonvenaj. Rakontu, kiel estas la menciita temo en via urbo au~
lando, kvankam la afis^into ne klare petas respondon. Oni ne povas
re-komenti al unu-linia komento. Do komentu en pluraj linioj.

>> Ver^sajne, preska^u ^ciuj anoj kutime legas preska^u ^cion.

Bedau~rinde oni povas fari tion nur en Usono kaj Kanado. Kiel mi jam
skribis, afis^oj perdig^as pro diversaj kialoj. Felic^e post mezo de
marto la sistemo denove komencis bonfunkcii.

Masa Uc^ida Masatomo,Hidaka,Saitama,Japanio

P.S. Manvxelo en Ottawa, dankon pro traduko. Eble iam mi trinkos
turkan kafon kaj francan kafon.

Franck Arnaud

unread,
Mar 23, 1995, 4:18:38 PM3/23/95
to
RC6M...@j.asahi-net.or.jp:

>> Ver^sajne, preska^u ^ciuj anoj kutime legas preska^u ^cion.
> Bedau~rinde oni povas fari tion nur en Usono kaj Kanado.

cxu vere? mi ne pensas ke la reto funkcias pli bone nordamerike. laux mi,
mesagxoj perdigxas cxie (kaj pli kaj pli perdigxos).

giuseppe castelli

unread,
Mar 24, 1995, 9:56:45 AM3/24/95
to
ah...@FreeNet.Carleton.CA (Manuel M Campagna) skribis:

> Multaj viroj kontentigxas per la ripetado de seksismaj vortludoj kaj
> asertoj pri virinoj kaj gejoj.

Laux mi aserto povas esti seksisma, vortludo ne.

> Multaj viroj kredas je tiuj vortludoj
> kaj asertoj, kaj sin bazante sur ili, diskriminacias kontravx virinoj
> kaj gejoj

Laux mi eblas kredi je aserto, sed kredi je vortludo estas tute sensence.
Diskriminaciistoj ne bazas sin sur vortludoj, sed, kiel vi prave skribis,
sur sia volo je povo, komforto kaj subpremado.

> Tiuj malveraj asertoj estas transdonitaj en la kadro de la familio, de
> la lernejo, de la infan- kaj junul-medioj, kaj super cxio en la kadro
> de la eklezio.

Interese estas ke la plej seksismiga medio estas ankaux la malplej
ridema, cxu ne?

> Mi petegas, ne forlasu Esperanton pro tio, ke Esperantio ne perfektas.
> Estas en gxi certe pli da toleremo ol en la cetera mondo.

Pri tio mi dubas, sed certe vi estas pli sperta ol mi. Mi plurfoje
auxdis frazojn pri seniluziigxo rilate tion. Mi scivolas cxies opiniojn
pri "toleremo en Esperantujo".

--
Saluti/Sincerely/Amike,
Giuseppe CASTELLI <cas...@ghost.dsi.unimi.it>
Via Grandi 16, 29100 Piacenza, Italia - Tel.+39-(0)523-592908

uchida,masatomo / 内田 雅智

unread,
Mar 25, 1995, 6:58:28 PM3/25/95
to
Re: malbona sxerco la 26-an de marto,95
Franck en Britio (?) afis^is jene:

>> mi ne pensas ke la reto funkcias pli bone nordamerike. laux mi,
>> mesagxoj perdigxas cxie (kaj pli kaj pli perdigxos).
Perdado plejparte okazas kiam afis^oj movig^as de iu sistemo al
alia sistemo. Do ju pli proksime al la centro des pli malofte
oni suferas perdon. Temas pri 'soc.culture.esperanto', la centro
situas en Nordameriko. Do nordamerikaj sistemoj havas pli altan
certecon ol sistemoj en Eu~ropo au~ Azio. Se ne, PEJNO Simono en
Germanio ne faris provpos^ton.
Nun AOL (America Online) estas alig^ebla ankau~ en Japanio. Mi
pensas, ke AOL havas pli da certecon ol mia nuna reto
(kompreneble rilate al 'soc.culture.esperanto'). C^u iu en AOL
povas raporti pri tio?
Masa Uc^ida Masatomo,Hidaka,Saitama,Japanio

P.S. Sandor HIDEG, mi deziras raporti, ke mi legis vian afis^on.
Mi esperas, ke vi dau~re uzu Esperanton.

0 new messages