Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

El _New Scientist_

1 view
Skip to first unread message

Ecott Martin

unread,
Apr 3, 2001, 5:26:51 AM4/3/01
to

El letero al konata gazeto _New Scientist_:

<cit>
...
Klingon is rapidly growing as a language. It is claimed that there are more
fluent Klingon speakers than fluent Esperanto speakers. There is also a
growing library of Klingon texts. Already translated are large parts of the
Bible, Hamlet, Jabberwocky, and many other works. A full Klingon opera has
been performed at the Edinburgh Finge Festival."
Simon Scarle
Brighton
</cit>


Marteno

Yves Bellefeuille

unread,
Apr 3, 2001, 5:52:29 AM4/3/01
to
ec...@ebu.ch skribis:

> El letero al konata gazeto _New Scientist_:
>
> <cit>

> Klingon is rapidly growing as a language. It is claimed that there are
> more fluent Klingon speakers than fluent Esperanto speakers.

> </cit>

El artikolo en konata gazeto _Wired_, n-ro 4.08,
http://www.wired.com/wired/archive/4.08/es.languages.html:

<blockquote>
"All the fluent Klingon speakers can comfortably go out to dinner
together," Lawrence Schoen, director of the Klingon Language Institute,
cheerfully admits. There are about a dozen of them...
</blockquote>

Yves

--
Yves Bellefeuille <y...@storm.ca>, Ottawa, Canada
Francais / English / Esperanto
Esperanto FAQ: http://www.esperanto.net/veb/faq.html
Rec.travel.europe FAQ: http://www.faqs.org/faqs/travel/europe/faq

Dominik Cornice

unread,
Apr 3, 2001, 8:58:08 AM4/3/01
to

"Yves Bellefeuille" <y...@storm.ca> a écrit dans le message news:
3ac99bec...@news.storm.ca...
[...]

>
> El artikolo en konata gazeto _Wired_, n-ro 4.08,
> http://www.wired.com/wired/archive/4.08/es.languages.html:
>
> <blockquote>
> "All the fluent Klingon speakers can comfortably go out to dinner
> together," Lawrence Schoen, director of the Klingon Language Institute,
> cheerfully admits. There are about a dozen of them...
> </blockquote>
>
> Yves
>
> --
Treege interesa artikolo. Se mi bone komprenis, la klingona unue estis nur
elbusxado de rawkaj sonoj, kiujn lingvistoj poste interpretis kaj studis
kiel veran lingvon. El tio oni povas konjekti, ke temas nek pri internacia
nek pri planlingvo, sed aposteriora rekonstruo de fremda lingvo -- gxi do ne
povas pretendi ludi rolon kiun ludas nun esperanto kiel internacia
komunikilo.
krom tio, sxajnas al mi, ke komputilaj programlingvoj havas preskaw nenion
komunan kun homaj lingvoj -- pli precize, homa lingvo unuarange ludas
socian rolon, dum programlinvo ludas pure tehxnikan rolon. Homa lingvo
esprimas sentojn kaj emociojn, kiujn programlingvo ignoras.

DC
http://esperanto.online.fr
+

Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Apr 3, 2001, 10:45:45 AM4/3/01
to
Dominik Cornice <dom...@esperant0.zzn.com>:

> krom tio, sxajnas al mi, ke komputilaj programlingvoj havas preskaw nenion
> komunan kun homaj lingvoj --

programlingvo estas fundamente alia afero ol homa lingvo, sed ja
ekzistas komunaĵoj, laŭ mi.

> pli precize, homa lingvo unuarange ludas
> socian rolon, dum programlinvo ludas pure tehxnikan rolon.

mi ne scias, kion vi celas per "pure teĥnika rolo", sed programlingvo
estas ĉefe uzata por komunikado inter programistoj, kiuj ja funkcias
en iuspeca socio.

> Homa lingvo
> esprimas sentojn kaj emociojn, kiujn programlingvo ignoras.

programlingvo estas formala lingvo por esprimi algoritmojn, do sentoj
kaj emocioj ne estas la solaj aferoj, kiujn programlingvo "ignoras".

Michael Urban

unread,
Apr 3, 2001, 11:00:26 AM4/3/01
to
In article <9ach3c$cab$1...@reader1.imaginet.fr>,

Dominik Cornice <dom...@esperant0.zzn.com> wrote:
>
>"Yves Bellefeuille" <y...@storm.ca> a écrit dans le message news:
>3ac99bec...@news.storm.ca...
>[...]
>>
>> El artikolo en konata gazeto _Wired_, n-ro 4.08,
>> http://www.wired.com/wired/archive/4.08/es.languages.html:
>>
>> <blockquote>
>> "All the fluent Klingon speakers can comfortably go out to dinner
>> together," Lawrence Schoen, director of the Klingon Language Institute,
>> cheerfully admits. There are about a dozen of them...
>> </blockquote>
>>
>> --
>Treege interesa artikolo. Se mi bone komprenis, la klingona unue estis nur
>elbusxado de rawkaj sonoj, kiujn lingvistoj poste interpretis kaj studis
>kiel veran lingvon.

Ne precize. En la unua "Trek"-filmo, estis tri aux kvar mallongaj
frazoj, tute sensistemaj. Por la tria filmo, Paramount dungis
lingvisto, Marc Okrand, por krei pli `realecajn' Klingonajn frazojn.
Li kreis tutan artlingvon, kun propra sonsistemo, gramatiko, kaj vortaro.
Oni povas acxeti libron ("The Klingon Dictionary") pri gxi. Do
gxi ja estas planlingvo, kvankam la unua (laux mia scio) kreita
precipe por profito.

> El tio oni povas konjekti, ke temas nek pri internacia
>nek pri planlingvo, sed aposteriora rekonstruo de fremda lingvo -- gxi do ne
>povas pretendi ludi rolon kiun ludas nun esperanto kiel internacia
>komunikilo.

La Klingona (kies propra nomo estas tlhIngan Hol) supozeble ne
sukcesos kiel internacia lingvo cxar gxi estas (intence) malfacila
lingvo kiu similas al neniu homa lingvo. Plejparte, tiuj kiuj plej
bone scipovas uzi la lingvon (ekz., por fari tradukon de "Hamlet")
ne estas el la kelkmiloj da Trek-uloj kiuj acxetis la libron por
unutaga amuzo, sed estas tiuj samaj interesuloj pri artlingvoj kiuj
antauxe studis Esperanton, Volapukon, Sindarin'on, Tsolyani'on, ktp.

Por mi, la mistero estas: "_Kiu_ `asertas ke estas pli da
spertaj Klingon-parolantoj ol spertaj Esperanto-parolantoj'?" Certe
nek D'ro Schoen nek D'ro Okrand (kiu mem ne flue parolas sian
propran lingvon). Eble iu legis la (sxercan) artikolon
http://www.theonion.com/onion3526/klingon_navajo.html , kiu
`raportis' ke estis pli da Klingon-parolantoj ol Navaho-parolantoj...?

Mike

Donald J. HARLOW

unread,
Apr 3, 2001, 11:34:54 AM4/3/01
to
Je 3 apr 2001, je 10:00, Ecott Martin skribis en
soc.culture.esperanto / esperanto-l:

[Kopie al la grupo AktivUsono, kie oni nun diskutas la lastatempe
aperintan artikolon el _National Review_, kiun mi mencias sube]

Interese, en la lasta numero de "National Review" (usona dekstra
politika revuo) aperis artikolo, en kiu oni ripetis la saman konatan
urban legendon (pri la nombro de parolantoj de la klingona lingvo
kompare kun Esperanto).

Ankaux interese, la menciitaj tradukoj okazis jam antaux 6-7 jaroj.
Kio estas nova? Nu, en sia TTTejo la Klingonlingva Instituto ("Klingon
Language Institute", http://www.kli.org) proponas la klingonajn
tradukojn de Hamleto (antauxlonge promesita traduko de "Multa Bruo
Pri Nenio" de la sama verkinto jam ne estas menciata) kaj (tute
nova, por mi) Gilgamesx, kaj rekomendas, ke oni acxetu tiujn pere
de la vendopagxo; sed sur la vendopagxo mem ili ne estas menciitaj,
nur malnovaj numeroj de la klingonista revuo kaj suficxe multaj
anglalingvaj libroj (cxefe romanoj). Ankaux ekzistas literatura revuo
en la klingona lingvo; meze de la 90aj jaroj, gxi sxajne aperis jare,
sed nun dujare (la lasta menciita numero estas de 1999).

Alia interesajxo cxe la KLI-ejo estas la pagxoj pri pasintaj
jarkongresoj. Oni ecx havas grupfotajxojn, kaj evidente la nombroj de
cxeestantoj cxe tiuj ekvivalentoj de la UK estas: 1997 - 37 homoj, (*)
1998 - 22 homoj, 1999 - 27 homoj, 2000 -20 homoj (oni aldonu
ankaux la fotinton, kiu ne aperis en la bildoj). Nu, sxajne pli bona
komparo estus kontraux ne UK sed TKEK (Tut-Kalifornia Esperanto-
Konferenco), kies partoprenantaro estis, por la tri lastaj jaroj en la
listo, proks. 30, 70, respektive 30. La cxijara kongreso okazos en
Belgio, do eble post la somero ni havos indikon pri la _internacia_
subteno por la klingona (la aliaj kongresoj okazis en Usono).

(Tamen, estas konfesinde, ke laux kelkaj aliaj fotajxoj en la reto, la
klingonaj _qep'a'mey_ -- jarkongresoj -- supernombras tiujn de la
idistoj ... :<)

Antaux pluraj monatoj oni menciis la saman urban legendon en la
sciencfikcia novajxgrupo (rec.arts.sf.written), kaj Mark Mandel,
suficxe konata klingonisto (kaj sperta esperantisto) verkis tre bonan
kaj trafan respondon al gxi. Mi nur volus, ke mi estus konservinta
gxin.

---

(*) Pli precize, 37 _estajxoj_ -- laux la fotajxoj evidentas, ke parto de
la partoprenantoj estis ne homoj sed klingonoj ... ;<)


-- Don Harlow
http://www.best.com/~donh/don/don.html

George Partlow

unread,
Apr 3, 2001, 12:11:09 PM4/3/01
to

Michael Urban skribis:
(trancx')


> Por mi, la mistero estas: "_Kiu_ `asertas ke estas pli da
> spertaj Klingon-parolantoj ol spertaj Esperanto-parolantoj'?" Certe
> nek D'ro Schoen nek D'ro Okrand (kiu mem ne flue parolas sian
> propran lingvon). Eble iu legis la (sxercan) artikolon
> http://www.theonion.com/onion3526/klingon_navajo.html , kiu
> `raportis' ke estis pli da Klingon-parolantoj ol Navaho-parolantoj...?

Tamen... tiu "konstato" aperis diversloke monatojn, eble ecx jarojn,
antaux ol la koncerna artikolo. Miaopinie gxi unue estis aux pura
konjekto, aux aserto de iu malamiko (aux duonmalamiko) de Esperanto, kiu
simple konvinkigxis, ke gxi "devas esti vera". Efektive mi dum jaroj
iom esploris la aferon en uzreto; per Deja mi sercxis "Esperanto" kaj
"Klingon", kaj cxiufoje, trovinte aperon de tiu aserto, mi demandis, cxu
la asertinto scias pri pruvon, aux ecx povas rememori, kie tiu unue
renkontis la aserton. Cxiam oni ne pretas oferti pruvon, kaj pri la
origino povas nur diri ion similan al "mi ie legis..." aux "iu amiko
diris al mi", do tipaj ecoj de "urba legendo".

Se iu ripetas vian aserton, ke la origino de tiu urba legendo estas la
Onion-artikolo, cxu tio mem farigxos "Urban Legend"? ;-) ;-)

Bertilo Wennergren

unread,
Apr 3, 2001, 12:36:19 PM4/3/01
to
Michael skribis:

> Por mi, la mistero estas: "_Kiu_ `asertas ke estas pli da
> spertaj Klingon-parolantoj ol spertaj Esperanto-parolantoj'?" Certe
> nek D'ro Schoen nek D'ro Okrand (kiu mem ne flue parolas sian
> propran lingvon).

Mi supozas, ke okazis jene: Iu (ne multe gravas, kiu) iam spontane
eljhetis el sia busho (au krajono au klavaro) la frazon "(Eble) ekzistas
pli da Klingon-parolantoj ol spertaj Esperanto-parolantoj", char
li supozis kiel evidentajhon, ke da Esperantistoj ekzistas pli-malpli
neniom ajn plu. Tiu frazo estis frapa, interesoveka kaj tre tauga por
amuzaj artikoloj pri la Klingona - post la tuja forigo de la malinteresa
enkonduka "eble" - kaj tiajn frazojn jhurnalistoj chiam shatas uzi, kaj
chiam ripetas kopiante de antauaj artikoloj, kiam ili skribas sen ajna
intereso pri serioza esplorado kaj reserchado de informoj (t.e. chiam...).
Tiaj frazoj pluvivas per si mem automate, sen ajna rilato al la reala
mondo, sed nure pro sia frapeco kaj distrokapablo, kaj char ili rapide
kaj facile fiksighas en la memoro.

Estas absolute maleble haltigi la reuzadon de tiaj frazoj. Oni povas
kompari kun la misvero pri la multegaj vortoj pri negho en la lingvo(j)
de la Eskimoj. Tute ne gravas, chu tio estas vera au malvera. Homoj
(chi-okaze ne nur jhurnalistoj) pluripetas tion automate kaj eterne.

La teorio pri memeoj (ideoj rigardataj kvazau genoj) vershajne estas
facile aplikebla al tiu fenomeno.

> Eble iu legis la (sxercan) artikolon
> http://www.theonion.com/onion3526/klingon_navajo.html , kiu
> `raportis' ke estis pli da Klingon-parolantoj ol Navaho-parolantoj...?

Same malprave. La artikolo mem raportas, ke da parolantoj de la
Navaha estas preskau mil. Mi dubas, ke ekzistas ech la asertita
dekduo da fluparolantoj de la Klingona. Da homoj, kiuj povas balbuti
kelkajn frazojn en la Klingona estas kredeble multe pli.

#####################################################################
Bertilo Wennergren
<http://purl.oclc.org/net/bertilo>
<bert...@chello.se>
#####################################################################


Radovan Garabik

unread,
Apr 3, 2001, 1:22:13 PM4/3/01
to
Edmund GRIMLEY EVANS <edm...@r-a-n-o.org> wrote:
: Dominik Cornice <dom...@esperant0.zzn.com>:

:> krom tio, sxajnas al mi, ke komputilaj programlingvoj havas preskaw nenion
:> komunan kun homaj lingvoj --

: programlingvo estas fundamente alia afero ol homa lingvo, sed ja

: ekzistas komunaźoj, laý mi.

:> pli precize, homa lingvo unuarange ludas
:> socian rolon, dum programlinvo ludas pure tehxnikan rolon.

: mi ne scias, kion vi celas per "pure teśnika rolo", sed programlingvo
: estas ćefe uzata por komunikado inter programistoj, kiuj ja funkcias
: en iuspeca socio.

Ne! Programlingvoj cxefe estas uzata por programigi la komputerojn.
Programistoj komunikas en siaj (homaj) lingvoj :-)

:> Homa lingvo


:> esprimas sentojn kaj emociojn, kiujn programlingvo ignoras.

: programlingvo estas formala lingvo por esprimi algoritmojn, do sentoj
: kaj emocioj ne estas la solaj aferoj, kiujn programlingvo "ignoras".


--
-----------------------------------------------------------
| Radovan Garabik http://melkor.dnp.fmph.uniba.sk/~garabik |
| __..--^^^--..__ garabik @ fmph . uniba . sk |
-----------------------------------------------------------
Antivirus alert: file .signature infected by signature virus.
Hi! I'm a signature virus! Copy me into your signature file to help me spread!

Michael Urban

unread,
Apr 3, 2001, 1:56:15 PM4/3/01
to
In article <9acv52$10o$1...@lumo.pacujo.nu>,

Bertilo Wennergren <bert...@chello.se> wrote:
>
>Mi supozas, ke okazis jene: Iu (ne multe gravas, kiu) iam spontane
>eljhetis el sia busho (au krajono au klavaro) la frazon "(Eble) ekzistas
>pli da Klingon-parolantoj ol spertaj Esperanto-parolantoj", char
>li supozis kiel evidentajhon, ke da Esperantistoj ekzistas pli-malpli
>neniom ajn plu.

Mi ankau supozas ke iuj raportistoj konkludis, lau dubenda logiko,
ke 250,000 vendataj ekzempleroj de The Klingon Dictionary signifas
ke 250,000 Trek'uloj jam plenlernis la lingvon kaj chiutage
interkomunikas per tiu internacie fama lingvo.

Mike

Javulo

unread,
Apr 3, 2001, 3:14:23 PM4/3/01
to

Radovan Garabik skribis:

> Ne! Programlingvoj cxefe estas uzata por programigi la komputerojn.
> Programistoj komunikas en siaj (homaj) lingvoj :-)
>

Nun estas planlingvoj kiuj uzindas por komuniko inter programistoj
pri programoj. Ekzemplo estas UML ("Unified Modeling Language" ==
"Unuigita Modelanta Lingvo"), kiun faris "Rational Software
Corporation",
www.rational.com. Gxi estas nur grafika, skribita lingvo.

Jav'

Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Apr 3, 2001, 3:27:36 PM4/3/01
to
Radovan Garabik <garabi...@spam.melkor.dnp.fmph.uniba.sk>:

> : mi ne scias, kion vi celas per "pure teśnika rolo", sed programlingvo
> : estas ćefe uzata por komunikado inter programistoj, kiuj ja funkcias
> : en iuspeca socio.
>
> Ne! Programlingvoj cxefe estas uzata por programigi la komputerojn.

Se programo estas verkata de pluraj homoj, tiuj homoj interkomunikas
per la programo. Eĉ se programo estas verkata de nur unu homo, tiu
homo komunikas kun si mem per la programo: komparu kun noto, kiun oni
skribas por si mem en kalendaro aŭ sur dorso de koverto.

Se vi ne komprenas, ke programlingvo estas por komunikado inter
programistoj, eble vi mem ne multe okupiĝis pri komputilaj programoj.
Mi pasigis milojn da horoj en legado de komputilaj programoj, kaj al
mi estas tre evidente, ke la aŭtoroj de la programoj komunikas kun mi,
la leganto.

> Programistoj komunikas en siaj (homaj) lingvoj :-)

Programistoj ofte komunikas ankaŭ per pecoj de komputila programo.
Estus malfacile verki libron pri kelkaj komputikaj fakoj sen uzi ian
programlingvon (eĉ se nove inventitan, sen tradukilo).

Edmundo

Bertilo Wennergren

unread,
Apr 3, 2001, 2:56:13 PM4/3/01
to
Michael skribis:

> Mi ankau supozas ke iuj raportistoj konkludis, lau dubenda logiko,
> ke 250,000 vendataj ekzempleroj de The Klingon Dictionary signifas
> ke 250,000 Trek'uloj jam plenlernis la lingvon kaj chiutage
> interkomunikas per tiu internacie fama lingvo.

Mi konas similan rezonadon pri la nombro de venditaj lernolibroj
de Esperanto...

Jonathan Badger

unread,
Apr 3, 2001, 9:41:46 PM4/3/01
to
ur...@panix.com (Michael Urban) skribis:

>Oni povas acxeti libron ("The Klingon Dictionary") pri gxi. Do
>gxi ja estas planlingvo, kvankam la unua (laux mia scio) kreita
>precipe por profito.

En la 1970aj jaroj, kiam mi estis knabo, estis Usona televida serio "La
Lando de la Perdigxintuloj" pri homoj kiuj perdigxis en pratempa lando
de dinosauroj kaj prahomoj. La prahomoj uzis la lingvon "Paku", kiun
la lingvisto Victoria Fromkin kreis. Do, la Klingona ne estis la unua.

Jen pagxo pri Paku:

http://krofft.com/library/paku.html

Jonatan

Yury Finkel

unread,
Apr 4, 2001, 12:53:55 AM4/4/01
to
Edmund GRIMLEY EVANS:

> > Programistoj komunikas en siaj (homaj) lingvoj :-)
>
> Programistoj ofte komunikas ankau per pecoj de komputila programo.

En ruslingva humurforumo mi legis citajhon de letero de iu rusa programisto,
loghanta en Usono. Ghi tekstis proksimume jene: "Che ni laboras unu chino,
kiu ghis nun ne sukcesis ellerni la anglan. Li komunikighas kun chiuj
per la lingvo C". :-)

--
Jurij Finkel, http://www.esperanto.mv.ru

Dominik Cornice

unread,
Apr 4, 2001, 3:12:53 AM4/4/01
to

"Edmund GRIMLEY EVANS" <edm...@r-a-n-o.org> a écrit dans le message news:
2001040315...@daisy.vocalis.com...
[...]
>
> mi ne scias, kion vi celas per "pure teśnika rolo", sed programlingvo
> estas ćefe uzata por komunikado inter programistoj, kiuj ja funkcias
> en iuspeca socio.
>
[...]

per 'pure texhnika rolo' mi volas diri, ke programlingvo estas esence
destinita al ellaborado de programo, kiu instrukcios al komputilo fari ion -
ke programistoj komprenas unu la alian legante aliies programon sxangxas
nenion. Programistoj parolas normale, almenaw mi supozas, uzante ne
programan sed homan lingvon. Ili eventuale povas sxerci cxerpante vortojn el
komputila medio (mi awdis cxi-matene : re-sxuti - reboot- kafmasxinon), sed
tiu jxargono restas homa - parola - lingvo.
DC
http://esperanto.online.fr
+

Pejno Simono

unread,
Apr 4, 2001, 1:16:08 AM4/4/01
to

"Bertilo Wennergren" <bert...@chello.se> schrieb im Newsbeitrag

> > Mi ankau supozas ke iuj raportistoj konkludis, lau dubenda logiko,
> > ke 250,000 vendataj ekzempleroj de The Klingon Dictionary signifas
> > ke 250,000 Trek'uloj jam plenlernis la lingvon kaj chiutage
> > interkomunikas per tiu internacie fama lingvo.

> Mi konas similan rezonadon pri la nombro de venditaj lernolibroj
> de Esperanto...

Nu, mi takso pri la nombro da fluparolantoj estas ja konata.

(Se de iuj ne konata, legu en http://come.to/simono.)

Simono

Pejno Simono

unread,
Apr 4, 2001, 1:17:43 AM4/4/01
to

"Edmund GRIMLEY EVANS" <edm...@r-a-n-o.org> schrieb im Newsbeitrag

> mi ne scias, kion vi celas per "pure teĥnika rolo", sed programlingvo
> estas ĉefe uzata por komunikado inter programistoj, kiuj ja funkcias
> en iuspeca socio.

Stranga tezo.

Fakte programlingvo estas ĉefe uzata por komunikado de programisto al
komputilo.

Simono


Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Apr 4, 2001, 7:02:19 AM4/4/01
to
Pejno Simono <pro...@t-online.de>:

> > mi ne scias, kion vi celas per "pure teĥnika rolo", sed programlingvo
> > estas ĉefe uzata por komunikado inter programistoj, kiuj ja funkcias
> > en iuspeca socio.
>
> Stranga tezo.

Sufiĉe konata tezo. Mi renkontis ĝin ofte.

> Fakte programlingvo estas ĉefe uzata por komunikado de programisto al
> komputilo.

Mi malkonsentas kaj jam respondis tion.

Edmundo

Radovan Garabik

unread,
Apr 4, 2001, 11:09:46 AM4/4/01
to
Edmund GRIMLEY EVANS <edm...@r-a-n-o.org> wrote:
: Radovan Garabik <garabi...@spam.melkor.dnp.fmph.uniba.sk>:

:> : mi ne scias, kion vi celas per "pure teĹ nika rolo", sed programlingvo
:> : estas Ä efe uzata por komunikado inter programistoj, kiuj ja funkcias


:> : en iuspeca socio.
:>
:> Ne! Programlingvoj cxefe estas uzata por programigi la komputerojn.

: Se programo estas verkata de pluraj homoj, tiuj homoj interkomunikas

: per la programo. EÄ se programo estas verkata de nur unu homo, tiu

vere, estas komunikado kaj komunikado....

ekzemple, vi ne estus malprava se vi dirus ke muzikistoj
interkomunikas per la muziko - sed cxi tia formo de komunikado
ne estas la sama formo kiel komunikado per (homa) lingvo
(nun ni forgesu solresolon :-))
kaj por komunikado _pri_ la muziko ili uzas ne muzik(lingv)on,
sed homan lingvon. Simile, por komunikado _pri_ la programoj kaj
komputiloj, programistoj ne uzas programlingvojn. Ili uzas
programlingvojn por komunikado kun komputeroj.
Sed mi pensas ke vi bonege scias pri cxi tia malsameco :-)

: homo komunikas kun si mem per la programo: komparu kun noto, kiun oni
: skribas por si mem en kalendaro aĹ­ sur dorso de koverto.

: Se vi ne komprenas, ke programlingvo estas por komunikado inter

: programistoj, eble vi mem ne multe okupiÄ is pri komputilaj programoj.

fakte, mi suficxe multe okupigxis pri programado.

: Mi pasigis milojn da horoj en legado de komputilaj programoj, kaj al

<AOLE>ankaux mi</AOLE>

: mi estas tre evidente, ke la aĹ­toroj de la programoj komunikas kun mi,
: la leganto.

jes, same kiel Bach aux Mozart komunikas kun la auxskultantoj per muziko....

Marko Rauhamaa

unread,
Apr 4, 2001, 9:45:00 AM4/4/01
to
"Dominik Cornice" <dom...@esperant0.zzn.com>:

> per 'pure texhnika rolo' mi volas diri, ke programlingvo estas esence
> destinita al ellaborado de programo, kiu instrukcios al komputilo fari
> ion - ke programistoj komprenas unu la alian legante aliies programon
> sxangxas nenion. Programistoj parolas normale, almenaw mi supozas,
> uzante ne programan sed homan lingvon.

La programlingvoj estas _formalaj lingvoj_. Lingvo estas (infinita) aro
de serioj de simboloj kune kun ia semantiko. Formala lingvo estas
lingvo, kies sintakson kaj semantikon oni difinis komplete kaj precize.
Oni uzas formalajn lingvojn ne nur por komuniki kun mashinoj sed ankau
kiam ajn absoluta precizeco estas necesa.

Oni povas argumenti, ke la impostodeklarenketilo estas simpla formala
lingvo, kiun oni uzas por komuniki inter homoj.

La filozofoj uzas formalajn lingvojn por komuniki inter si reciproke pri
la naturo de pensado, kredado, sciado, devo ktp. La matematikistoj uzas
formalajn lingvojn por komuniki inter si reciproke pri abstraktaj
strukturoj.

Ghis nun neniu povis komplete difini la sintakson kaj semantikon de iu
homa lingvo. Kiam tio okazos, oni povas difini formalajn lingvojn por
ghenerala homa uzo. Eble esperanto iam farighos tia.


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:ma...@pacujo.nu http://www.pacujo.nu/marko/

George Partlow

unread,
Apr 4, 2001, 12:07:02 PM4/4/01
to
Edmund GRIMLEY EVANS skribis:
>
> Pejno Simono <pro...@t-online.de>:
>
> > > mi ne scias, kion vi celas per "pure teśnika rolo", sed programlingvo
> > > estas ćefe uzata por komunikado inter programistoj, kiuj ja funkcias

> > > en iuspeca socio.
> >
> > Stranga tezo.
>
> Sufiće konata tezo. Mi renkontis řin ofte.
>
> > Fakte programlingvo estas ćefe uzata por komunikado de programisto al

> > komputilo.
>
> Mi malkonsentas kaj jam respondis tion.

Mi iom miras, ke simono malsamopinias. Sxajne estas tre malaltnivela
konstato, ke programlingvoj estas tre "homecaj" precize pro tiu fakto
(por komunikado inter programistoj: inter la verkanto de la programo k
aliaj programisto... ecx se temas pri komunikado inter mi kiel iama
verkinto de iu programo, k mia nuna mio, kiu devas rapide kompreni, kio
"okazas" en la programo!); por komuniki kun komputilo, necesas tradukilo
("compiler" aux "interpreter"), kiu liveras masxinlingvan "tekston",
kiun la komputilo en si mem kapablas "kompreni" (mi uzas citilojn, cxar
la tuta afero estas tre metafora). Eventual simono simple miskomprenis
tion, kion vi celis per via komento, cxu?

Marko Rauhamaa

unread,
Apr 4, 2001, 12:29:39 PM4/4/01
to
Radovan Garabik <garabi...@spam.melkor.dnp.fmph.uniba.sk>:

> : mi estas tre evidente, ke la autoroj de la programoj komunikas kun


> : mi, la leganto.
>
> jes, same kiel Bach aux Mozart komunikas kun la auxskultantoj per
> muziko....

Ne nur tiel. Du muzikistoj apenau povas intershanghi siajn pensojn pri
muziko sen notoj au muzikado, char la ech la faklingvo estas pli malefika
kaj maloportuna.

Simile programistoj intershanghas ideojn per formalaj lingvoj, char ech la
faklingvo estas pli malefika kaj maloportuna. Ofte tiaj formallingvaj
esprimoj ekzistas nur por interhoma komunikado. Provu ekzemple klarigi
al aliulo la algoritmon "quicksort" sen la uzo de formallingvajho.

Pejno Simono

unread,
Apr 6, 2001, 2:32:27 AM4/6/01
to

"George Partlow" <George_...@labor.state.ak.us> schrieb im Newsbeitrag

> > > Fakte programlingvo estas ĉefe uzata por komunikado de programisto al


> > > komputilo.
> >
> > Mi malkonsentas kaj jam respondis tion.
>
> Mi iom miras, ke simono malsamopinias. Sxajne estas tre malaltnivela
> konstato, ke programlingvoj estas tre "homecaj" precize pro tiu fakto
> (por komunikado inter programistoj: inter la verkanto de la programo k
> aliaj programisto... ecx se temas pri komunikado inter mi kiel iama
> verkinto de iu programo, k mia nuna mio, kiu devas rapide kompreni, kio
> "okazas" en la programo!); por komuniki kun komputilo, necesas tradukilo
> ("compiler" aux "interpreter"), kiu liveras masxinlingvan "tekston",
> kiun la komputilo en si mem kapablas "kompreni" (mi uzas citilojn, cxar
> la tuta afero estas tre metafora). Eventual simono simple miskomprenis
> tion, kion vi celis per via komento, cxu?

Evidente mi tuj pensis pri tio, ke unu programisto legas la programon de
alia programisto. Same mi tuj pensis pri la klarigado de algoritmo helpe de
formulado en programlingvo.

Sed malgraŭ tio, mi konkludis, ke la baza funkcio de programlingvo estas
ebligi la komunikadon de programisto kun komputilo. Ĉio alia estas nur
flanka.

Ekzemple, konsiderinde alie status pri muzika notacio. Tiu vere ekzistas nur
por la komunikado inter muzikistoj.

Simono

Yves Bellefeuille

unread,
Apr 7, 2001, 12:58:27 AM4/7/01
to
d...@donh.vip.best.com ("Donald J. HARLOW") skribis:

> Interese, en la lasta numero de "National Review" (usona dekstra
> politika revuo) aperis artikolo, en kiu oni ripetis la saman konatan
> urban legendon (pri la nombro de parolantoj de la klingona lingvo
> kompare kun Esperanto).

Se iam aperos io ghusta en la usona gazeto "National Review", bonvolu
informi nin, char tio ja estos novajho.

0 new messages