Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

...la morto kauxzita de la kontrauxmeto al la povo...

23 views
Skip to first unread message

Marko_IT

unread,
Mar 30, 2011, 9:09:04 AM3/30/11
to
Alberto kaj Rikardo akompanis nin cxijare en la legado de kelkaj
evangelieroj el la Evangelio laux Sankta Marko; gxi estas kroniko de
la vojirado de Jesuo al Jerusalemo, sed gxi estas ankaux simboliko pri
la itinero al la morto kauxzita de la kontrauxmeto al la povo, kaj al
la sxangxo enkondukita en la rilaton inter la homo kaj lia Kreinto.

La agordo kun Dio ne dependas de la rilato kun la religia medio, nek
de la disigo inter purajxo kaj malpurajxo enkondukita de la homoj, sed
gxi dependas de la amrilato kiun oni sukcesas starigi kun la aliuloj.
Fakte, ne estas kio devenas de ekstere kiu povas malproksimigi la
homon de Dio, sed prefere estas la inklinoj kaj la obsedantaj deziroj
kiuj eliras el la koro de la homoj tiuj kiuj
malhelpas vidi la vizagxon de la aliuloj kaj do tiun de Dio. La
religio konvinkis la homon kredi ke la amo al Dio, pere de la Legxo,
estas pli granda ol tiu kiun oni sxuldas al aliulo; tiu cxi amo ne
povas esti transdonata de iu ajn legxo, sed nur pere de agoj kiuj
komunikas vivon...


http://www.studibiblici.it/ESPERANTO/bibliasemajno.html

Plej amike

Markoi

simono

unread,
Mar 30, 2011, 1:31:42 PM3/30/11
to

"Marko_IT" <mark...@gmail.com> schrieb im Newsbeitrag
news:34ff97f9-9637-455e...@p13g2000yqh.googlegroups.com...

> Alberto kaj Rikardo akompanis nin cxijare en la legado de kelkaj
> evangelieroj el la Evangelio laux Sankta Marko; gxi estas kroniko de
> la vojirado de Jesuo al Jerusalemo, sed gxi estas ankaux simboliko pri
> la itinero al la morto kauxzita de la kontrauxmeto al la povo, kaj al
> la sxangxo enkondukita en la rilaton inter la homo kaj lia Kreinto.

Ĉu ne estas iu inter ni, kiu sufiĉe proksime al tiu ĉi povrulo loĝas, por
povi afable konduki lin en frenezulejon? Laŭŝajne li kredas sin ankoraŭ
vivanta en la frua Mezepoko kaj obstinas senĉese regali nin kun la tiamaj
stultaĵoj el jena fora epoko. Mankas nur: "Kiom da anĝeloj havas lokon sur
pinglopinto?"

Simono

CS

unread,
Mar 30, 2011, 4:06:46 PM3/30/11
to
> Simono Cu ne estas iu inter ni, kiu sufice proksime al tiu ci povrulo
> logas, por povi afable konduki lin en frenezulejon?

Kara Simono,
cxiu kiu sendas mesagxon rajtas je respekto. Tio ne signifas, ke oni ne
rajtas rebati kaj prezenti firman kontrautezon.
En frenezulejon politikaj regantoj dum la historio alsendis opoziciantojn.
Respekto kaj dialogo estu male gvidlinio de esperantistoj (se vere ni volas
esti tiuj).
Se Vi ne volas legi specifajn mesagxojn, filtriloj taugas.
Mi male volas povi legi cxion el cxiuj, por povi diri: "Vi ne rajtas skribi
tion, cxar...", au por decidi, ke mi legu nenion.
Se mi miskomprenis Vian reagon, bv. diri tion klare. Mi volonte legos.
Amike, Carlo Sarandrea


Dario Rodriguez

unread,
Mar 30, 2011, 5:15:06 PM3/30/11
to
Mi plene apogas la reagon de Carlo Sarandrea.

SCE estas libera forumo kaj neniel estas malpermesata aperigi en ĝi tekstojn
pri religiaj temoj.

Mi mem estas kristano kaj postulas respekton por miaj religiaj ideoj, pri
kiuj cetere mi neniam skribas en SCE.

Kiel Carlo diras, nenio malhelpas ke ateistoj faru rebatojn, sed sen
insultoj al kredantoj.

Dario

ClaWi

unread,
Mar 30, 2011, 11:00:34 PM3/30/11
to
Cxiu identigo de persono kun religio, nacieco aux raso estas spirita
koncentrejo.

Mario Vargas Llosa (peruana verkisto)

"Marko_IT" <mark...@gmail.com> schrieb im Newsbeitrag
news:34ff97f9-9637-455e...@p13g2000yqh.googlegroups.com...

simono

unread,
Mar 31, 2011, 4:17:47 AM3/31/11
to
> Mi plene apogas la reagon de Carlo Sarandrea.
>
> SCE estas libera forumo kaj neniel estas malpermesata aperigi en ĝi
> tekstojn
> pri religiaj temoj.

Mi ne malpermesis ion ajn. Mi petis iun helpi al la povrulo per tio, ke li
konduku lin en frenezulejon - cetere, mi aldonu, frenezulejon sufiĉe
komfortan, bone hejtatan, kun abundo da nutraĵoj kaj kun sufiĉe da afablaj
flegistoj.

> Mi mem estas kristano kaj postulas respekton por miaj religiaj ideoj, pri
> kiuj cetere mi neniam skribas en SCE.

Frenezaĵoj neniam ajn meritis respekton. Frenezuloj estas simple
bedaŭrinduloj, ne pli, ne malpli. Cetere, ankaŭ iu, kredante sin Napoleono,
precize same kiel vi nun tie ĉi en s.c.e., "postulas respekton". Kia
ridindaĵo!

> Kiel Carlo diras, nenio malhelpas ke ateistoj faru rebatojn, sed sen
> insultoj al kredantoj.

Ne, tiel tute ne estas. Kiu asertas strangaĵojn, al tiu apartenas la tasko
science pruvi ilin kaj ne inverse.

Do mi ne rebatu ion ajn. Vi pruvu unue -

- ke estas iu dio kaj difinu kio estas dio, kaj, se jese, kiom da ili estas,

- ke iu specifa Jesuo antaŭ dumil jaroj havis "superhomajn fortojn",
supozeble kiel Uri Geller,

- ke iu Maria naskis virguline - evidente sen tio, ke iu injektis spermon
per injektilo rekte en ŝiajn ovujojn tra ŝia ventrohaŭto,

- ke iu povis marŝi trans kaj ne nur tra akvo,

- ke iu povos postmorte subite reviviĝi - evidente ne plene mortinte, ne
ŝajnmortinte

- kaj kulmine, ke iu post ĉiuj ĉi mirindaĵoj povis, kiel Ariano 5, eklanĉi
sin ĉielen.

Mi estas tute kun Rikardo Davkinzo - li plene pravas. Jam sufiĉe longe oni
aŭdas ĉiujn ĉi ĉiam denove gurdatajn frenezaĵojn ĉirkaŭ si kaj iuj emas
deklari al ni, ke oni montru respekton al tiuj ĉi stranguloj senĉese
voĉantaj tiuspecan senkoheran mumbo-ĵumbon.

Mi preferas iam kaj iam nomi frenezaĵojn frenezaĵoj kaj frenezulojn
frenezuloj - eksplicite tiam, kiam ili komencas tedegi min per publika
predikado de siaj frenezaĵoj.

Kaj finkomente, se mi asertus, ke jam de jaroj troviĝas ruĝa duetaĝa Londona
buso orbitanta la Venuson, estus mia tasko pruvi mian aserton, ne la tasko
de la tutmonda sciencularo pruvi al mi la malon.

Simono

Alex Shap

unread,
Mar 31, 2011, 4:34:19 AM3/31/11
to
On 31 мар, 07:00, "ClaWi" <CWespera...@t-online.de> wrote:
> Cxiu identigo de persono kun religio, nacieco aux raso estas spirita
> koncentrejo.
>
> Mario Vargas Llosa (peruana verkisto)

Tio estas tro emocie. Ĉiu persono estas libera en sia memidenteco. Li
ĉiam libere elektas tiu vojo en kiu estas lin pli facile moviĝi.

--
A.

Tiguliano

unread,
Mar 31, 2011, 7:22:31 AM3/31/11
to
unuafoje en mia vivo mi plene konsentas kun Simono ;-)

Tiel iras la mondo: veraj frenezulaĵoj kiel la religioj estas
konsideritaj respektindaj, kaj en la sama tempo raciaj ideoj kiel
esperanto estas konsideritaj frenezulaĵoj!

Sed en la sama tempo ni ja scias ke efektive kredi al veraj frenezulaĵoj
ne signifas esti frenezuloj! ni mire devas agnoski ke multaj
fablkredantoj estas bonegaj kaj valoraj homoj! (kelkfoje tamen
malbonegaj aŭ almenaŭ tedeguloj, kio montras ke religio ne estas
garantio) kaj povas ankaŭ okazi ke kontraŭe multaj homoj kiuj estas
perfekte raciaj homoj estas malbonegaj homoj (aŭ almenaŭ tedeguloj)!
Do ankaŭ esti raciaj homoj ne estas garantio.

Pro tio ni devas juĝi homojn de iliaj faroj kaj ne de iliaj kredoj;
Evidente ĉiuj el ni rajtas esti infanoj kaj ŝati fablojn. Mi ja ŝategas
multajn fablkredantojn kaj pri multaj el ili mi scias ke ili estas multe
pli bonaj kaj valoraj homoj ol mi.

Ni nur penu malhelpi al ĉiuj fablkredantoj, (ne nur religiaj) decidi
politikon nur baze de iliajn kredojn. Tio ja estus danĝere por la bono
de la homaro. Politiko ja devus esti laŭ bono kaj racio. (sed eble
esperi tion estas ankoraŭ alian fablon ;-)

Jim Rosebud

unread,
Mar 31, 2011, 12:04:22 PM3/31/11
to
>> evangelieroj el la Evangelio laux Sankta Marko; gxi estas kroniko de
> vivanta en la frua Mezepoko kaj obstinas senĉese regali nin kun la tiamaj
> stultaĵoj el jena fora epoko. Mankas nur: "Kiom da anĝeloj havas lokon sur


Saluton,

Freneza/malsagha religio kontrau kompetenta scienco?

Biblio diras:
"Char la priparolo de la kruco estas por la pereantoj *malsagheco*;
sed por ni, la savatoj, ghi estas la potenco de Dio. char estas
skribite: Mi pereigos la saghecon de la saghuloj, Kaj la
kompetentecon de la kompetentuloj Mi malaperigos."

"malsagheco" en aliaj tradukoj: locura, Torheit/Dummheit, folie,
foolishness.

Do, chio estas en ordo.
Samideano 1 agis kontrau la "frenezajhoj" lau sia vidpunkto.
Samideano 2 havas konfirmon de vereco de Biblio lau la frazo chi
supren.

Chiokaze diskutado pri religio vershajnege shanghos la opinion de
*neniu*. Tamen ni ghuu la liberecon de havi kaj propagi niajn
opiniojn kaj kredojn, frenezajn aux ne.

Jim, hlfhnrrw (@) trashmail.net

0 new messages