Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Asia esperanto

12 views
Skip to first unread message

Fernando G. del Cueto

unread,
Jul 7, 2004, 8:39:44 PM7/7/04
to
Cxu iu scias se eksistas chinaj aux japanaj vortoj en la esperanta
leksikono?

Dank'

F

Eugen Fabian

unread,
Jul 8, 2004, 6:31:06 AM7/8/04
to

"Fernando G. del Cueto" <fejiks...@yahoo.com> ha scritto nel
messaggio news:cci54g$lf9$1...@joe.rice.edu...

> Cxu iu scias se eksistas chinaj aux japanaj vortoj en la esperanta
> leksikono?

Ili certe ekzistas sed ne estas facile trovi ilin. "pingpong" estas
vorto vaste konata tamen pro imageblaj motivoj esperantistoj preferas
nomi cxi tiun sporton "tabloteniso". La vorto "fabkazeo" ne estas cxina
sed gxi estas cxinorigina vortkunmetajxo....Jxudo karateo kaj kamikazo
estas japanoriginaj vortoj adaptitaj al la esperanta prononco.
"Harakiri" estas same japanorigina kaj gxi ne signifas akiri harojn. ;o)
>
> Dank'
>
> F

Eugenio

LEE Sau Dan

unread,
Jul 8, 2004, 4:39:47 AM7/8/04
to
>>>>> "Fernando" == Fernando G del Cueto <fejiks...@yahoo.com> writes:

Fernando> Cxu iu scias se eksistas chinaj aux japanaj vortoj en la
Fernando> esperanta leksikono?

"teo" venis ultime (nedirekte) el Cxinio. Tamen, gxi venis direkte el
franclingvo/anglalingvo/aliaj euxropalingvoj.

Ekzistas esperanta vorto por "tofu"? "karate"? "silk"?

--
Lee Sau Dan 李守敦 ~{@nJX6X~}

E-mail: dan...@informatik.uni-freiburg.de
Home page: http://www.informatik.uni-freiburg.de/~danlee

Raymond S. Wise

unread,
Jul 8, 2004, 7:55:27 AM7/8/04
to
"Eugen Fabian" <efabia...@jumpy.it> wrote in message
news:ccj7b5$8c$1...@newsread.albacom.net...

>
> "Fernando G. del Cueto" <fejiks...@yahoo.com> ha scritto nel
> messaggio news:cci54g$lf9$1...@joe.rice.edu...
> > Cxu iu scias se eksistas chinaj aux japanaj vortoj en la esperanta
> > leksikono?
>
> Ili certe ekzistas sed ne estas facile trovi ilin. "pingpong" estas
> vorto vaste konata tamen pro imageblaj motivoj esperantistoj preferas
> nomi cxi tiun sporton "tabloteniso".


Lau *Online Etymology Dictionary*, etimologiaro de anglalingvaj esprimoj,
che http://www.etymonline.com/p6etym.htm , la vorto "ping-pong" imitas sonon
de rakedo frapanta pilketon. Ghi do estas onomatopeajho. "Ping-Pong" estas
komerca marko. Konsekvence, ghi estas evitinda kiel ghenerala anglalingva
nomo por "tabloteniso" : "table tennis" estas preferinda.

La nomon de la ludo "goo" oni adoptis el la japana lingvo.


La vorto "fabkazeo"
ne estas cxina
> sed gxi estas cxinorigina vortkunmetajxo....Jxudo karateo kaj kamikazo
> estas japanoriginaj vortoj adaptitaj al la esperanta prononco.
> "Harakiri" estas same japanorigina kaj gxi ne signifas akiri harojn. ;o)
> >
> > Dank'
> >
> > F
>
> Eugenio


--
Raymond S. Wise
Minneapolis, Minesoto Usono

mplsray @ yahoo . com


Sebastian Hartwig

unread,
Jul 8, 2004, 8:08:00 AM7/8/04
to
LEE Sau Dan ha scrit:

>>>>>> "Fernando" == Fernando G del Cueto <fejiks...@yahoo.com> writes:
>
> Fernando> Cxu iu scias se eksistas chinaj aux japanaj vortoj en la
> Fernando> esperanta leksikono?
>
> "teo" venis ultime (nedirekte) el Cxinio. Tamen, gxi venis direkte el
> franclingvo/anglalingvo/aliaj euxropalingvoj.
>
> Ekzistas esperanta vorto por "tofu"? "karate"? "silk"?

Ekzistas en Esperanto vortoj, kiuj rekte au (pli ofte) nerekte venis el la
china au japana lingvoj.

Tohuo/tofuo, karateo, silko. (Chu silko devenas el la china au japana? Mi
dubas.) Krome gejsho, bonzo, mandareno, jhudo, jokano, jhonko, getaoj,
tankao, hajko ktp.

Sebastiano

--
sebastian.hartwigQinterlingue.org

tnhryk

unread,
Jul 9, 2004, 4:35:03 AM7/9/04
to
> Tohuo/tofuo, karateo, silko. (Chu silko devenas el la china au
japana? Mi
> dubas.)

"silko" estas el la angla. Ghia fora etimologio estas la greka
"seres".
Silko en la japana estas "kinu", kiu devevas el la china "juan" (el
ghia antikva prononco "kiuan"). Esperanta "silko" ne rilatas
etimologie al orientaziaj lingvoj.

--
Tani Hiroyuki, jp


tnhryk

unread,
Jul 9, 2004, 4:44:30 AM7/9/04
to
> Cxu iu scias se eksistas chinaj aux japanaj vortoj en la esperanta
> leksikono?

Kvankam neologismo, mia plej amata Esperanta vorto prenita el la
japana estas "karaoko".
Oni karaokas en karaokejo uzante karaokilon. Se vi shatas kanti
karaoke, vi estas karaokulo.

--
Tani Hiroyuki, jp

Alejandro MEJIA [ttt.jubilo.ca]

unread,
Jul 9, 2004, 10:59:19 AM7/9/04
to

"Fernando G. del Cueto" skribis...

>
> Cxu iu scias se eksistas chinaj aux japanaj vortoj en la esperanta
> leksikono?
>

Krom cxiu respondoj jam diritaj.. mi redemandu...

Cxu eksistas cxinaj aux japanaj vortoj en esperanto, por nomi ion kiu ne
estas tradicie cxina ux japana?

Dankon


--
Alejandro MEJIA (Meksikurbo, Meksiko)
===============================
Mia Taglibro (Blogo):
http://ttt.jubilo.ca/taglibro
Vindozo kaj Unikodo: Tajpiloj:
http://ttt.jubilo.ca/tajpi

Sebastian Hartwig

unread,
Jul 9, 2004, 11:41:41 AM7/9/04
to
Alejandro MEJIA [ttt.jubilo.ca] ha scrit:

> Krom cxiu respondoj jam diritaj.. mi redemandu...
>
> Cxu eksistas cxinaj aux japanaj vortoj en esperanto, por nomi ion kiu ne
> estas tradicie cxina ux japana?

Teo? Hajko?

Kion Chinio au Japanio aldonis al la internacia, monda kulturo? Kutime tiuj
aferoj retenas siajn originajn nomojn, kiujn oni adaptas nur forme.

Sebastiano

--
sebastian.hartwigQinterlingue.org

tnhryk

unread,
Jul 9, 2004, 12:51:41 PM7/9/04
to
> Krom cxiu respondoj jam diritaj.. mi redemandu...
>
> Cxu eksistas cxinaj aux japanaj vortoj en esperanto, por nomi ion
kiu ne
> estas tradicie cxina ux japana?

"cunamo" estas el la japana 'tsunami', sed ghi ne estas tradicie
japana proprajho.
"ugviso" el la japana 'uguisu" estas birdo, kiu loghas ne nur en
Japanio.

"hordo" estas el la mongola 'orda', kiu tamen signifas "palacon" en
la mongola.
"Kremlo" de Rusio devenas el la mongola 'kermen', kiu signifas
"muregon".

--
Tani Hiroyuki, jp

Aarono Brown

unread,
Jul 9, 2004, 1:07:22 PM7/9/04
to
tnhryk skribis:

> Kvankam neologismo, mia plej amata Esperanta vorto prenita
> el la japana estas "karaoko". Oni karaokas en karaokejo
> uzante karaokilon. Se vi shatas kanti karaoke, vi estas
> karaokulo.

Saluton! Mi mem estas karaokulo!

Cxu estas vortaroj kiuj scias pri tiu vorto? Mi mem uzas la
radikon "karaoke" (ekz., "mi karaokeas", aux ofte kun
dividostreko por klareco, "mi karaoke-as"), sed mi ne trovis
gxin en vortaro.

--
Aarono BROWN
Farmington Hills, Micxigano, Usono
arundelo @ hotmail.com

tnhryk

unread,
Jul 9, 2004, 1:16:32 PM7/9/04
to
> "Kremlo" de Rusio devenas el la mongola 'kermen', kiu signifas
> "muregon".

korekto: ne "kermen" sed "kerem" estas la pli ghusta ghenerala formo.
--
Tani Hiroyuki

Bertilo Wennergren

unread,
Jul 9, 2004, 4:25:05 PM7/9/04
to
Alejandro MEJIA [ttt.jubilo.ca]:

> Cxu eksistas cxinaj aux japanaj vortoj en esperanto, por nomi ion kiu ne
> estas tradicie cxina ux japana?

Mi povas kontribui per la vorto "longano", kiu laŭ NPIV estas arbo kaj
frukto el Hindujo kaj Srilanko kultivata ankaŭ en Florido kaj
Kalifornio, kaj kies nomo laŭ Cherpillod (Konciza Etimologia Vortaro)
devenas de la Ĉina "lóngyǎn" ("okulo de drako").

--
Bertilo Wennergren <bert...@gmx.net> <http://www.bertilow.com>

Manuel M Campagna

unread,
Jul 9, 2004, 5:20:30 PM7/9/04
to
Sebastian Hartwig (s...@mailinator.com) writes:
> Alejandro MEJIA [ttt.jubilo.ca] ha scrit:
>> Krom cxiu respondoj jam diritaj.. mi redemandu...
>> Cxu eksistas cxinaj aux japanaj vortoj en esperanto, por nomi ion kiu ne
>> estas tradicie cxina ux japana?
> Teo? Hajko?
> Kion Chinio au Japanio aldonis al la internacia, monda kulturo? Kutime tiuj
> aferoj retenas siajn originajn nomojn, kiujn oni adaptas nur forme.

La presarton. La mangxbastonetojn. La nudelojn kaj aliajn
pastajxojn. Fajroteknikon. La cxinan cxielan divenadon ("horoskopo").
Kotopo.

Sed tiuj survoje perdis siajn originajn nomojn...

Kaj Gutenbergo ? Nu, li ne elpensis la presarton. Li nur unuafoje
presis per _intersxangxeblaj signoblokoj_. Estas cxio. Sed ja estis
multego...

> Sebastiano

Manvxelo

Manuel M Campagna

unread,
Jul 9, 2004, 5:27:49 PM7/9/04
to
"tnhryk" (tnhryk...@msn.com) writes:
>> "Kremlo" de Rusio devenas el la mongola 'kermen', kiu signifas
>> "muregon".
> korekto: ne "kermen" sed "kerem" estas la pli ghusta ghenerala formo.

Kaj ne nur en Rusio (Moskvo). Cxiuj antikvaj slavaj urboj ja havis
sian kremlon -- "kremlj" simple signifas la samon kiel "akropolis",
t/e supr'urb'o, do ne nur en Moskvo kaj ne nur en Ateno, cxar cxiuj
slavaj kaj helenaj urboj kompreneble bezonis gxin.

> Tani Hiroyuki

Manvxelo

Sebastian Hartwig

unread,
Jul 9, 2004, 8:16:06 PM7/9/04
to
Manuel M Campagna ha scrit:

>> Kion Chinio au Japanio aldonis al la internacia, monda kulturo? Kutime
>> tiuj aferoj retenas siajn originajn nomojn, kiujn oni adaptas nur forme.
>
> La presarton. La mangxbastonetojn. La nudelojn kaj aliajn
> pastajxojn. Fajroteknikon. La cxinan cxielan divenadon ("horoskopo").
> Kotopo.
>
> Sed tiuj survoje perdis siajn originajn nomojn...
>
> Kaj Gutenbergo ? Nu, li ne elpensis la presarton. Li nur unuafoje
> presis per _intersxangxeblaj signoblokoj_. Estas cxio. Sed ja estis
> multego...

Ne, vi miskomprenis. La chinoj ne aldonis la presarton al la internacia
kulturo. En Chinio oni inventis eble pli frue ol aliloke la tehhnikon de
presado, sed la aldonita al la internacia kulturo presarto estis inventita
sufiche sendependa de la china, se mi ghuste estas informita. Simile pri la
fajrotehhniko, chiela divenado ktp.

Sebastiano

--
sebastian.hartwigQinterlingue.org

Lan Yu

unread,
Jul 9, 2004, 10:10:18 PM7/9/04
to

"Alejandro MEJIA [ttt.jubilo.ca]" <gru...@jubilo.ca.FORIGU-TION-CXI> wrote
in message news:2l7q6gF...@uni-berlin.de...

>
> "Fernando G. del Cueto" skribis...
> >
> > Cxu iu scias se eksistas chinaj aux japanaj vortoj en la esperanta
> > leksikono?
> >
>
> Krom cxiu respondoj jam diritaj.. mi redemandu...
>
> Cxu eksistas cxinaj aux japanaj vortoj en esperanto, por nomi ion kiu ne
> estas tradicie cxina ux japana?
>
> Dankon

Tifono: elvenas el cxina "Taifeng", japana "Taifu" - ambaux lingvoj skribas
tion uzante samajn ideogramojn.

Salutante vin,

Lan Yu, el Sxanhajo

Bertilo Wennergren

unread,
Jul 10, 2004, 5:34:07 AM7/10/04
to
Lan Yu:

>> Cxu eksistas cxinaj aux japanaj vortoj en esperanto, por nomi ion kiu ne
>> estas tradicie cxina ux japana?

> Tifono: elvenas el cxina "Taifeng", japana "Taifu" - ambaux lingvoj skribas
> tion uzante samajn ideogramojn.

Laŭ NPIV la formo "tajfuno" estas preferinda.

Same laŭ NPIV, la signifo de "tajfuno" kaj "tifono" estas "Ciklono, kiu
okazas en la Ĉiniaj maroj inter Majo kaj Nov.", kaj tial tamen temas pri
io Ĉina.

Aŭ eble NPIV malbone difinis...

Lan Yu

unread,
Jul 10, 2004, 5:31:03 AM7/10/04
to

"Bertilo Wennergren" <bert...@gmx.net> wrote in message
news:ccod4t$h63$01$1...@news.t-online.com...

> Lan Yu:
>
> >> Cxu eksistas cxinaj aux japanaj vortoj en esperanto, por nomi ion kiu
ne
> >> estas tradicie cxina ux japana?
>
> > Tifono: elvenas el cxina "Taifeng", japana "Taifu" - ambaux lingvoj
skribas
> > tion uzante samajn ideogramojn.
>
> Laŭ NPIV la formo "tajfuno" estas preferinda.
>
> Same laŭ NPIV, la signifo de "tajfuno" kaj "tifono" estas "Ciklono, kiu
> okazas en la Ĉiniaj maroj inter Majo kaj Nov.", kaj tial tamen temas pri
> io Ĉina.
>
> Aŭ eble NPIV malbone difinis...
>

Pli bone dirite, taifuno estas ciklono, kiu okazas en la norda Pacifiko.
Taifunoj povas okazi en Cxinujo aux en teritorioj, kiuj neniam estis cxinaj:
Filipinoj, Japanio, Havajo...

Eugen Fabian

unread,
Jul 10, 2004, 6:58:11 AM7/10/04
to

"Lan Yu" <la...@nospam.sh.cn> ha scritto nel messaggio
news:5b49a55bb8ee4fad...@news.meganetnews.com...

Saluton Lan Yu!

Konsiderante la nombran superecon de Cxinujo estas okulfrapa la relative
eta kvanto de la internacie disvastigxintaj cxinaj vortoj. Mi nur provas
diveni esperante ke iu spertulo en cxi tiu fako klarigos la kialon. Mi
povas fari apenaux pli ol meti demandojn. Cxu pro nacia orgojlo cxu pro
alia motivo grekoj rusoj bulgaroj serboj ktp. ne akceptis la latinan
alfabeton kiu estis jam sukcese disvastigxinta en duono de la mondo.
Kiun avantagxon aux
malavantagxon portis cxi tiu malakcepto?... Se la cxinoj kaj japanoj
skribus per latinaj literoj kaj la angloj anstatauxe per cxinaj
ideogramoj, cxu sxangxus la proporcio de disvastigxinteco inter tiuj
lingvoj? ;o)


>
> Salutante vin,
>
> Lan Yu, el Sxanhajo

Antauxdankante kaj auxgurante al cxiuj agrablajn feritagojn,
amike vin salutas Eugenio.

tnhryk

unread,
Jul 10, 2004, 9:30:02 AM7/10/04
to
> Saluton! Mi mem estas karaokulo!

Saluton! Ankau mi!

> Cxu estas vortaroj kiuj scias pri tiu vorto? Mi mem uzas la
> radikon "karaoke" (ekz., "mi karaokeas", aux ofte kun
> dividostreko por klareco, "mi karaoke-as"), sed mi ne trovis
> gxin en vortaro.

Jes, estas uzata ankau la formo "karaokeo".
Mi iam vidis surrete ambau formojn, kaj mi mem uzas "karaoko"n, char
ghi estas pli mallonga kaj pli glate prononcebla, kiam uzata kun
sufikso (karaokeilo/karaokilo).

Bedaurinde ghi (au ili) ankorau estas tro nova(j) por enlistighi en
vortaroj. Ni do uzu la radikon tiel ke ghi eniru en estontaj
vortaroj!

--
Tani Hiroyuki, jp

Lan Yu

unread,
Jul 10, 2004, 12:11:57 PM7/10/04
to

"Eugen Fabian" <efabia...@jumpy.it> wrote in message
news:ccoi06$o1o$1...@newsread.albacom.net...

(snipped)

> Saluton Lan Yu!

Ciao Eugen!

> Konsiderante la nombran superecon de Cxinujo estas okulfrapa la relative
> eta kvanto de la internacie disvastigxintaj cxinaj vortoj. Mi nur provas
> diveni esperante ke iu spertulo en cxi tiu fako klarigos la kialon. Mi
> povas fari apenaux pli ol meti demandojn. Cxu pro nacia orgojlo cxu pro
> alia motivo grekoj rusoj bulgaroj serboj ktp. ne akceptis la latinan
> alfabeton kiu estis jam sukcese disvastigxinta en duono de la mondo.
> Kiun avantagxon aux
> malavantagxon portis cxi tiu malakcepto?... Se la cxinoj kaj japanoj
> skribus per latinaj literoj kaj la angloj anstatauxe per cxinaj
> ideogramoj, cxu sxangxus la proporcio de disvastigxinteco inter tiuj
> lingvoj? ;o)

Al mi ne sxajnas, ke la relative malforta disvastigxeco de la cxinaj vortoj
estu konsekvenco de la cxina skribsistemo. Mi prefere opinius, ke tio estas
konsekvenco de la cxina prononco. La cxina prononco ne estas facile auxdebla
por la Okcidentanoj kaj ofte ili tradukis aux aliigis cxinajn vortojn aux
esprimojn anstataux ol alpreni ilin.

La cxina lingvo same faris por multaj vortoj importitaj el okcidentaj
lingvoj. Ekzemple: komputilo cxine estas 电脑 => 电 = elektra, 脑 = cerbo.

Finfine, la disvastigxinteco de la cxinaj aux japanaj lingvoj eble cxefe
rezultas el historiaj cirkonstancoj. Rimarku tamen, ke la cxina lingvo estas
nuntempe tutmonde disvastigxita, dank al la cxinaj emigrantoj!

> Antauxdankante kaj auxgurante al cxiuj agrablajn feritagojn,
> amike vin salutas Eugenio.

Elkore salutante vin. Migliori saluti.

Lan Yu, el Sxanhajo

pierre.levy

unread,
Jul 10, 2004, 1:29:53 PM7/10/04
to

Mi iom miras, ke ankorau neniu menciis la tre belan
"Enciklopedieton Japanan" de T.Nakamura (Eldono de Kosmo,
Osaka, unua eldono: 1964).

Ghi enhavas dekojn da japanaj vortoj, kiuj rilatas specife
al japanajhoj kaj tial memevidente estas internaciaj (kiel
Sebastiano notis). Char ili estas internaciaj, ili plenrajte
estas esperantaj vortoj konforme al la 15-a regulo. Tiel
estas ech se oni trovas ilin en neniu vortaro.

Same estas por probable tre multaj chinaj kaj aliaj aziaj
vortoj, kiuj aperos en esperanto samtempe kiel la respektivaj
kulturoj disvastighos per Esperanto. Mi ne diras "penetros en
Esperanton", char ili jam estas plenrajte esperantaj vortoj.

Petro.

"Fernando G. del Cueto" <fejiks...@yahoo.com> a écrit
> dans le message de news:cci54g$lf9$1...@joe.rice.edu...

Remush

unread,
Jul 10, 2004, 1:45:35 PM7/10/04
to

> "Lan Yu" <la...@nospam.sh.cn> wrote in message news:28a0d6082ae6bfd0...@news.meganetnews.com...

> Al mi ne sxajnas, ke la relative malforta disvastigxeco de la cxinaj vortoj
> estu konsekvenco de la cxina skribsistemo.

Mi ankaŭ kiel vi, pensas ke tute kontraŭe la skriba sistemo estas la kaŭzo de la disvastiĝo.

>Mi prefere opinius, ke tio estas
> konsekvenco de la cxina prononco. La cxina prononco ne estas facile auxdebla

> por la Okcidentanoj ...

Efektive, la same skribita ideogramo havas la saman sencon sed ne estas prononcita sammaniere tra ĉinio (aŭ aziaj landoj).
Ne eblas transpreni la ideogramon, nur pli-malpi la sonon el unu el tiuj lingvoj (krom en al kazoj kiam ĝi estas prononcita
sammaniere).
Pluraj eŭropaj terminoj estas transprenitaj en ĉinaj lingvoj, sed ili estas por ni eŭropanoj preskaŭ ne rekoneblaj. Kiel ekzemplo,
oni povas preni la landnomoj.
Ĉu iu Ĉino ĉe ĉi forumo povus transkribi kelkajn landnomojn fonetike (laŭ esperanta; angla aŭ franca prononco).
Ekzemple USONO, Anglio, Francio. Notu ke la esperanta prononco estas tre malsimila al la landnomo aŭtoktona.
Se Ĉinoj ne povas transpreni niajn vortojn, inverse ni ankaŭ ne povas transpreni iliajn sen kriplado.
La Ĉinoj havas la avantaĝon, ke almenaŭ la skribo estas la sama en ĉiuj dialektoj, eĉ se la prononco malsimilas.

>kaj ofte ili tradukis aux aliigis cxinajn vortojn aux esprimojn anstataux ol alpreni ilin.
> La cxina lingvo same faris por multaj vortoj importitaj el okcidentaj
> lingvoj. Ekzemple: komputilo cxine estas 电脑 => 电 = elektra, 脑 = cerbo.

La vorkunmetado ĉina similas al la esperanta (kaj Nederlanda, Germana, ktp...).
France, oni diras "cerveau électronique" [servo' elektronik'] = cerbo elektronika. oni ne povas diri "électronique cerveau"; la
kutima termino estas nun "ordinateur" = pli malpli "ordigilo". "Cerveau électronique" signifas "komputatoro".

> Finfine, la disvastigxinteco de la cxinaj aux japanaj lingvoj eble cxefe
> rezultas el historiaj cirkonstancoj. Rimarku tamen, ke la cxina lingvo estas
> nuntempe tutmonde disvastigxita, dank al la cxinaj emigrantoj!

Pri kiu dilalekto vi parolas? Ĉu vi parolas pri la skribado?

Remuŝ (Belgio)


Manuel M Campagna

unread,
Jul 10, 2004, 4:07:57 PM7/10/04
to

1. Pri la presarto. Bonvolu pruvi, ke gxi ne unue aperis en Cxinio (por
presi tekstojn).

2. Pri la fajrotehxniko (artaj enaeraj spektakloj, kaj eksplodiletoj).
Estas bone jam dokumentite, kiel gxi vojagxis lavx la silkvojo. La turkoj
perfektigis (?) gxin por bombi urbojn, kaj Evxropo unuafoje ekkonis gxin
dum la lastaj Krucmilitoj. Gxi eknomigxis "feu grégeois" (helena fajro).
Sed baldavx ili lernis gxian uzon, kaj Evxropo bedavxris gxin.

3. Cxiela divenado mem aperis sub diversaj formoj diversloke. Tamen la
_cxina_ cxiela divenado aperis tie kun signoj cxevalo, kapro/sxafo, rato,
serpento, simio ktp.

4. Nudeloj. Onidire ili alvenis en Venicon unue kun Marko Pola.
Cxiuokaze ili alvenis tiuepoke.

KTP.

Skribarton tamen ili ne elpensis. Tion faris la Sumeranoj. La arto
poste vojagxis lavx du ondoj al Cxinio, kaj la du fazoj de la cxina
skribsistemo montras tion : unue bildskribajxo, poste strekskribajxo
(imitanta la kojnskribajxon de la Interriverega Lando.

Manvxelo

Manuel M Campagna

unread,
Jul 10, 2004, 4:13:59 PM7/10/04
to
Bertilo Wennergren (bert...@gmx.net) writes:
> Lan Yu:
>>> Cxu eksistas cxinaj aux japanaj vortoj en esperanto, por nomi ion kiu ne
>>> estas tradicie cxina ux japana?
>> Tifono: elvenas el cxina "Taifeng", japana "Taifu" - ambaux lingvoj skribas
>> tion uzante samajn ideogramojn.
> Laŭ NPIV la formo "tajfuno" estas preferinda.
> Same laŭ NPIV, la signifo de "tajfuno" kaj "tifono" estas "Ciklono, kiu
> okazas en la Ĉiniaj maroj inter Majo kaj Nov.", kaj tial tamen temas pri
> io Ĉina.
> Aŭ eble NPIV malbone difinis...

La difino estas gxusta sed eble iomete tro mallargxa. Gxenerale oni nomas
tifonon/tajfunon iun ajn ciklono, kiu okazas en la Pacifika Oceano.

> Bertilo Wennergren <bert...@gmx.net> <http://www.bertilow.com>

Manvxelo

Manuel M Campagna

unread,
Jul 10, 2004, 4:11:36 PM7/10/04
to

"Tajfeng/tajfu" farigxis tifono (okcidente typhon/typhoon) pro la
kontagxo de la nomo de iu helenaaltfablara titano, Typhon.

Manuel M Campagna

unread,
Jul 10, 2004, 4:52:52 PM7/10/04
to

La helena alfabeto aperis, kiam Italio ankoravx ne eksistis... krom kiel
vasta sovagxejo.
Kiam la unuaj italikaj alfabetoj aperis, Italio estis... helena kolonio.
La unuaj slavoj, kiuj ricevis alfabeton estis la Moravoj en Granda
Moravio, kie Grandprinco Rostislavo sendis ambasadon al Bizanco peti
misiistojn por instrui kristanismon kaj skribarton al la lando. Li petis
tion el Bizancio por kontravxpezigi la gxermanan Orientenpeligxon (Drang
nach Osten). Strange (hodiavx oni ne scias certe, kial) Kirilo kreis
alfabeton bazitan sur la karlogranda unciala minusklo. Tiam oni nomis
tiun alfabeto "Kirilico". Post la morto de Kirilo en Romo (cxepape) kaj
Metodo en Moravio, iliaj discxiploj devis fugxi, cxar la tiama Moraviestro
estis Svatopluko la Malbenita (cxar li sxatis muzikajn instrumentojn,
muzikistojn, poetojn, pentristojn... kaj gejunulojn), kiu klinegis al
Germanio (li edzigxis al germana princino). Svatopluko venigis germanajn
misiistojn, kaj tiam komencis la germanigon de Moravio kaj poste
Cxehxio... per gotika alfabeto (gxis la 20a jarcento la germana uzis la
gotikan alfabeton, kiun laste uzis Rabelazio en Francio).

Intertempe la discxiploj de Kirilo kaj Metodo misiadis en Panonio
speciale cxe Bölato[marcx]-Lagego (hodiavx Balaton en Hungario) kaj
poste fine atingis Ohxridon en (tiam) Granda Bulgario. Komence ili
volis konservi la tiam tiel nomatan "Kirilico"n. Tamen la Bulgaroj
jam havis sian alfabeton, simple la helena alfabeto (Bulgario iam
estis parto, ecx enhavanto, de Helenio) uzata de komercistoj por skribi
la bulgaran. Felicxe inteligenta misiisto adoptis la helenan alfabeton
jam uzatan, modifis kelkajn literojn pro la diferencoj (ekzemple la litero
B estas prononcata kiel V en la helena. Tamen la bulgara ja bezonas la
sonon B, do la litero B estas adaptigxo de la helena B (V). Aldone li
sensxangxe transportis la jam "kirilicajn" literojn mankantajn en la helena
sed prenitajn el la hebrea de Kirilo (jx, sx ktp). Grade la kopiistoj
kreis la nun elstare rekoneblan stilon de la moderna slava skribsistemo,
nomata "Kirilica". Kaj nun, por difercigi la fakte apartajn sistemojn,
oni nomas "Glagolica" la skribsistemon kreitan de Kirilo.

> malavantagxon portis cxi tiu malakcepto?... Se la cxinoj kaj japanoj
> skribus per latinaj literoj kaj la angloj anstatauxe per cxinaj
> ideogramoj, cxu sxangxus la proporcio de disvastigxinteco inter tiuj
> lingvoj? ;o)

Fakte la latina skribsistemo estis malmulte disvastigita antavx sia
eksploda disvastigxo ekde la Renaskigxepoko.

Antavxe Francio, Germanio, Anglio uzis la gotikan skribsistemon. Ejrio
kaj versxajne ankavx Skotio uzis la ejran skribsistemon. Skandinavio havis
siajn runojn kaj poste ekuzis la gotikan skribsistemon. La araba
plene forpusxigxis el Hispanio nur en 1492.

>> Salutante vin,
>> Lan Yu, el Sxanhajo
> Antauxdankante kaj auxgurante al cxiuj agrablajn feritagojn,
> amike vin salutas Eugenio.

Manvxelo

Arnold Victor

unread,
Jul 10, 2004, 9:08:00 PM7/10/04
to
Lan Yu wrote:

> "Eugen Fabian" <efabia...@jumpy.it> wrote in message
> news:ccoi06$o1o$1...@newsread.albacom.net...
>
> (snipped)
>
>
>>Saluton Lan Yu!
>
>
> Ciao Eugen!
>
>
>>Konsiderante la nombran superecon de Cxinujo estas okulfrapa la relative
>>eta kvanto de la internacie disvastigxintaj cxinaj vortoj. Mi nur provas
>>diveni esperante ke iu spertulo en cxi tiu fako klarigos la kialon. Mi
>>povas fari apenaux pli ol meti demandojn. Cxu pro nacia orgojlo cxu pro
>>alia motivo grekoj rusoj bulgaroj serboj ktp. ne akceptis la latinan
>>alfabeton kiu estis jam sukcese disvastigxinta en duono de la mondo.
>>Kiun avantagxon aux
>>malavantagxon portis cxi tiu malakcepto?... Se la cxinoj kaj japanoj
>>skribus per latinaj literoj kaj la angloj anstatauxe per cxinaj
>>ideogramoj, cxu sxangxus la proporcio de disvastigxinteco inter tiuj
>>lingvoj? ;o)
>
>
> Al mi ne sxajnas, ke la relative malforta disvastigxeco de la cxinaj vortoj
> estu konsekvenco de la cxina skribsistemo. Mi prefere opinius, ke tio estas
> konsekvenco de la cxina prononco. La cxina prononco ne estas facile auxdebla
> por la Okcidentanoj kaj ofte ili tradukis aux aliigis cxinajn vortojn aux
> esprimojn anstataux ol alpreni ilin.

Mi rememoras el la lasta UK en Pekino, ke cxina akademiano rifuzis
sugeston de enkonduko en Esperanton de cxina vorto por cxinstila cxapelo
"maodzo." Lia rezonado estis, ke la nuda silabo "mao" havas tiom multe
da signifoj, aparte sen Esperantlingva konsidero de tono, ke ne indas
uzi tian ambiguan cxinan silabon en Esperanto. Oni ne povas instigi al
prononco de cxina silabo aux vorto en Esperanto laux maniero rekonebla
por cxinoj.

>
> [...]
>

---
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <arvi...@Wearthlink.net> ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <arvi...@Wearthlink.net> ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/ ||
|| Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++

Lan Yu

unread,
Jul 10, 2004, 11:15:24 PM7/10/04
to

"Remush" <Rem...@pandora.be> wrote in message
news:3XVHc.181591$HQ1.8...@phobos.telenet-ops.be...

Saluton,

> Ĉu iu Ĉino ĉe ĉi forumo povus transkribi kelkajn landnomojn fonetike (laŭ
esperanta; angla aŭ franca prononco).
> Ekzemple USONO, Anglio, Francio. Notu ke la esperanta prononco estas tre
malsimila al la landnomo aŭtoktona.

Uzante la ĉina transskribsistemo (pinyin), sed sen tonaloj:
Usono = "Meiguo" (美国, laŭvorte "la lando de la beleco").
Anglio = "Yinggelan" (英格兰), aŭ "Yingguo" (英国) - "Guo" (国) signifas "lando".
Francio = "Falanxi" (法兰西), aŭ "Faguo" (法国)

Kiel vi rimarkis, al la pli formalaj vortoj "Yinggelan" kaj "Falanxi" oni
kutime anstataŭigas la vortojn "Yingguo" kaj "Faguo", verkitajn ol la unua
ideogramo kaj la ideogramo "Guo" (国), "lando".

> > Finfine, la disvastigxinteco de la cxinaj aux japanaj lingvoj eble cxefe
> > rezultas el historiaj cirkonstancoj. Rimarku tamen, ke la cxina lingvo
estas
> > nuntempe tutmonde disvastigxita, dank al la cxinaj emigrantoj!
>
> Pri kiu dilalekto vi parolas? Ĉu vi parolas pri la skribado?

Mi parolas pri la mandarena ĉina lingvo. Pravas, ke multaj elmigritaj Ĉinoj
parolas aliajn dialoktojn, sed nuntempe oni trovas en multaj urboj iun "Ĉina
Urbo" (Chinatown), kie oni ĉefe parolas mandarene. La kialo estas, ke
nuntempe la ĉinaj elmigrantoj elvenas el "kontinenta Ĉinio".

Salutante vin,

Lan Yu, el Ŝanhajo

tnhryk

unread,
Jul 11, 2004, 1:58:51 AM7/11/04
to
> "Tajfeng/tajfu" farigxis tifono (okcidente typhon/typhoon) pro la
> kontagxo de la nomo de iu helenaaltfablara titano, Typhon.

Lau mia scio, la etimologio de "tajfuno" ne estas finkonsentita de
chiuj. Estas tri kandidatoj: la china "taifeng" el "da(i) feng"
(granda vento) au el "tai feng" (tajvana vento); la araba "tufon"
(torneda ventego); au la greka "typhon".

Miasente, kvankam senbaza, la plej vershajna estas tiu araba. Dum
10-14a jarcentoj arabaj maristoj kaj islamaj komercistoj tre aktivis
en maroj de orienta Afriko ghis suda Chinio.

Eble la araba "tufon" devenis el la greka "typhon", sed ankau estas
eble ke la greka kaj la araba vortoj havas unu komunan etimologion.

--
Tani Hiroyuki, jp

Sebastian Hartwig

unread,
Jul 11, 2004, 7:16:30 AM7/11/04
to
Manuel M Campagna ha scrit:
>> Ne, vi miskomprenis. La chinoj ne aldonis la presarton al la internacia
>> kulturo. En Chinio oni inventis eble pli frue ol aliloke la tehhnikon de
>> presado, sed la aldonita al la internacia kulturo presarto estis
>> inventita sufiche sendependa de la china, se mi ghuste estas informita.
>> Simile pri la fajrotehhniko, chiela divenado ktp.
>> Sebastiano
>
> 1. Pri la presarto. Bonvolu pruvi, ke gxi ne unue aperis en Cxinio (por
> presi tekstojn).

Kial? La fakto, kie ghi aperis unue, estas tute sensignifa. Bv. relegi mian
supre cititan poshtajhon.

La samo validas pri la aliaj aferoj: Kie la problemo?

Sebastiano

--
sebastian.hartwigQinterlingue.org

Sebastian Hartwig

unread,
Jul 11, 2004, 7:18:44 AM7/11/04
to
Manuel M Campagna ha scrit:
> Fakte la latina skribsistemo estis malmulte disvastigita antavx sia
> eksploda disvastigxo ekde la Renaskigxepoko.
>
> Antavxe Francio, Germanio, Anglio uzis la gotikan skribsistemon. Ejrio
> kaj versxajne ankavx Skotio uzis la ejran skribsistemon. Skandinavio havis
> siajn runojn kaj poste ekuzis la gotikan skribsistemon. La araba
> plene forpusxigxis el Hispanio nur en 1492.

Tio estas erara prezento.

Sebastiano

--
sebastian.hartwigQinterlingue.org

Eugen Fabian

unread,
Jul 11, 2004, 9:23:14 AM7/11/04
to

"Lan Yu" <la...@nospam.sh.cn> ha scritto nel messaggio
news:28a0d6082ae6bfd0...@news.meganetnews.com...

Jes . Ekzemple la urbegon Bejghing ni okcidentaj esperantistoj prononcas
Pekino. Tamen preskau neniu scias kiel oni skribas ghin per la chinaj
ideogramoj.


>
> La cxina lingvo same faris por multaj vortoj importitaj el okcidentaj
> lingvoj. Ekzemple: komputilo cxine estas 电脑 => 电 = elektra, 脑 = cerbo.
>
> Finfine, la disvastigxinteco de la cxinaj aux japanaj lingvoj eble
cxefe
> rezultas el historiaj cirkonstancoj. Rimarku tamen, ke la cxina lingvo
estas
> nuntempe tutmonde disvastigxita, dank al la cxinaj emigrantoj!

Vi esprimis lerte vian vidpunkton tamen vi konvinkis min nur duone.
Ekzemple mi dubas ke tiuj chinaj elmigrintoj sukcesis disvastigi pli
efike la chinan skribon ol la chinajn vortojn. Fakte mi pensas ke apenau
ekzistas china fonemo kiu mankus en la europaj lingvoj. Sed lerni 4000
signojn anstatau 28 ne estas la sama afero.


>
> Elkore salutante vin. Migliori saluti.

Vi salutis min en la itala lingvo. Por mi estus multe pli malfacile fari
same.
Mi neniel povus fari tion per la 28 literoj de la esperanta alfabeto.
Mia komputilo ne kapablas skribi chine kvankam la ideogramojn 电脑 mi
vidas bone. Nu eble mi povus kopii kaj alglui salutvortojn prenitajn el
retvortaro. ;o)
>
> Lan Yu, el Sxanhajo
>
Agrablajn feritagojn!
Amike vin salutas Eugenio

Remush

unread,
Jul 11, 2004, 10:48:33 AM7/11/04
to

"Lan Yu" <la...@nospam.sh.cn> wrote in message news:f7685d59b49b8bc0...@news.meganetnews.com...

> Uzante la ĉina transskribsistemo (pinyin), sed sen tonaloj:
> Usono = "Meiguo" (美国, laŭvorte "la lando de la beleco").
> Anglio = "Yinggelan" (英格兰), aŭ "Yingguo" (英国) - "Guo" (国) signifas "lando".
> Francio = "Falanxi" (法兰西), aŭ "Faguo" (法国)
Mi malbone konas la pinjinan sistemon
Meiguo ne estas rekonebla
sed
Yinggelan similas al [Jinggelan] = England
kaj Falanxi similas al [Falanhi] = France (
sciante ke L/R estas konfuzitaj de Ĉinaj aŭ Japanaj parolantoj), kaj pluraj sinsekvaj konsonantoj ne estas facile elparoleblaj.
Bonvolu korekti min.


--
Remuŝ (Belgio)

Lan Yu

unread,
Jul 11, 2004, 10:39:36 AM7/11/04
to

"Remush" <Rem...@pandora.be> wrote in message
news:5rcIc.182393$8U.87...@phobos.telenet-ops.be...

Falanxi prononciĝas kiel "Falanŝi". Krome tio, vi tute pravas.

Salutante vin,

Lan Yu, el Ŝanhajo
> --
> Remuŝ (Belgio)
>

Arnold Victor

unread,
Jul 11, 2004, 8:44:45 PM7/11/04
to
Eugen Fabian wrote:
> "Lan Yu" <la...@nospam.sh.cn> ha scritto nel messaggio
> news:28a0d6082ae6bfd0...@news.meganetnews.com...
>
>>"Eugen Fabian" <efabia...@jumpy.it> wrote in message
>>news:ccoi06$o1o$1...@newsread.albacom.net...
>>
>> [...]

>>
>>Al mi ne sxajnas, ke la relative malforta disvastigxeco de la cxinaj
>
> vortoj
>
>>estu konsekvenco de la cxina skribsistemo. Mi prefere opinius, ke tio
>
> estas
>
>>konsekvenco de la cxina prononco. La cxina prononco ne estas facile
>
> auxdebla
>
>>por la Okcidentanoj kaj ofte ili tradukis aux aliigis cxinajn vortojn
>
> aux
>
>>esprimojn anstataux ol alpreni ilin.
>
>
> Jes . Ekzemple la urbegon Bejghing ni okcidentaj esperantistoj prononcas
> Pekino. Tamen preskau neniu scias kiel oni skribas ghin per la chinaj
> ideogramoj.

Tio estas misprononco. La dekomenca intenco de transskribo de la speco
"pekin" estas senvocxa kaj senaspiracia "p," "-ki-" laux la
romanidmaniero signifas senvocxan kaj senaspiracian "gxi," kaj "-n"
estas esceptokaze la nazaleca konsonanto "-ng" konata en la angla.
Kunaspiraciajn konsonantojn sekvas "'", ekz., pa kaj p'a. Laux pinyin
oni faras tiun distingon b-p, do "Beijing" komencigxas per senvocxa
konsonanto. La intenco de la transskriba maniero por "ki" neniam estis
gxuste komprenata, do, gvidis al kontauxintenca misprononco.

Raymond S. Wise

unread,
Jul 11, 2004, 10:46:25 PM7/11/04
to
"Arnold Victor" <arvi...@earthlink.net> wrote in message
news:2le57tF...@uni-berlin.de...


Chu la /p/ de Esperanto ne estas pli proksima al la konsonanto, pri kiu vi
parolas, ol la Esperanta /b/ ? La Esperanta /p/ pli similas al la /p/ de la
franca vorto "pas", ol al la /p/ de la angla "pa".


--
Raymond S. Wise
Minneapolis (Minesoto), Usono

mplsray @ yahoo . com


gunananda

unread,
Jul 12, 2004, 5:21:11 AM7/12/04
to
Am Sun, 11 Jul 2004 14:58:51 +0900 schrieb tnhryk:

> Miasente, kvankam senbaza, la plej vershajna estas tiu araba. Dum
> 10-14a jarcentoj arabaj maristoj kaj islamaj komercistoj tre aktivis
> en maroj de orienta Afriko ghis suda Chinio.

mi ankau pensas cxi tion , ke la araba estas la plej versxajna
cxar mi pensas en la hindia ekzistas ia vorto nomigxe "tuufan" , kiu
tre versxajne venas de la araba tra la persa kiel multaj vortoj
de tiu lingvo .

LEE Sau Dan

unread,
Jul 12, 2004, 4:33:38 AM7/12/04
to
>>>>> "Arnold" == Arnold Victor <arvi...@earthlink.net> writes:

Arnold> Laux pinyin oni faras tiun distingon b-p, do "Beijing"
Arnold> komencigxas per senvocxa konsonanto. La intenco de la
Arnold> transskriba maniero por "ki" neniam estis gxuste
Arnold> komprenata, do, gvidis al kontauxintenca misprononco.

"P'eking" estis alta (antaŭ cirkaŭ 1-2 jarcentoj) prononcado. Dum la
lasta 2 jarcentoj ŝhanĝis la pekina prononcado de ĉiuj "ki" al "ĝi"
(ambaŭ tiuj "ki" kaj "ĝi" estas senvoĉa kaj senaspiracia). Tial
ekzistas en Pinyino neniam "gi-", "ki-", "xi-". Tiuj altaj sonoj
estas hodiaŭ Pinyinaj "ji-", "qi-", "xi-".

Do, jen la maladvantaĝon de fonetikaj skribsistemoj.

--
Lee Sau Dan 李守敦 ~{@nJX6X~}

E-mail: dan...@informatik.uni-freiburg.de
Home page: http://www.informatik.uni-freiburg.de/~danlee

gunananda

unread,
Jul 12, 2004, 8:25:24 AM7/12/04
to
> Do, jen la maladvantaĝon de fonetikaj skribsistemoj.

tiuj etaj maladvantaggoj praktike ggenas neniun kaj
la saman problemon havas ankau la ccina ideografa sistemo .
se iu ekzemple legas vian nomon en la ccinsignoj li prononcos
ian kiel li shou dun (se li estas okcidentulo) kaj se li
estas japano au koreano kiu ne scias la ccinan , do ege
dubegas ccu tiu iel samsonas kun via nomo .

kaj kion vi faras se vi venas al ccinsigno kion vi ne konas ?

Marko Rauhamaa

unread,
Jul 12, 2004, 11:15:58 AM7/12/04
to
LEE Sau Dan <dan...@informatik.uni-freiburg.de>:

> Tial ekzistas en Pinyino neniam "gi-", "ki-", "xi-". Tiuj altaj sonoj
> estas hodiaŭ Pinyinaj "ji-", "qi-", "xi-".
>
> Do, jen la maladvantaĝon de fonetikaj skribsistemoj.

Tiu vere estas kvalito de fonetikaj skribsistemoj, sed tio, ĉu tio estas
profito ĉu malprofito, estas neevidenta.

Almenaŭ la angla, sveda, franca, rusa kaj hispana lingvoj similas al la
ĉina lingvo je tio, ke la ortografio ne normigas la prononcon. Rezultas,
ke ĉiu skribas pli-malpli same sed prononcas eĉ tiel malsame, ke
interkompreno povas esti malfacila.

La suoma lingvo estas preskaŭ fonetika. Rezultas, ke la suomlingvuloj
laŭtlegas skribitan tekston same sendepende de la dialekta fono de la
leganto. Tamen la skriba lingvoformo estas aparta de la parolaj
lingvoformoj (kiujn oni malofte skribas).

Suomlingvaj gazetistoj devas traduki intervjuojn en la skriban formon.
Jen imagita ekzemplo:

Efektive en la intervjuo:

D: Onks näistä uusista lääkkeistä sit jotaih haittaa?
R: Emmä tiiä, onks niistä varsinaista haittaa, mut...

Poste en la gazeto:

D: Onko näistä uusista lääkkeistä sitten jotain haittaa?
R: En tiedä, onko niistä varsinaista haittaa, mutta...


Du aferojn la suoma ortografio ignoras: la intonacion kaj la tiel
nomatajn fantomkonsonantojn. Rezulte ĉiuj laŭtlegas tekston per la
intonacio kaj fantomkonsonantoj de sia propra dialekto.


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:ma...@pacujo.net http://pacujo.net/marko/

Bertilo Wennergren

unread,
Jul 12, 2004, 11:48:45 AM7/12/04
to
Marko Rauhamaa:

> Du aferojn la suoma ortografio ignoras: la intonacion kaj la tiel
> nomatajn fantomkonsonantojn.

Kio estas fantomkonsonanto?

--

Marko Rauhamaa

unread,
Jul 12, 2004, 1:51:50 PM7/12/04
to
Bertilo Wennergren <bert...@gmx.net>:

> Marko Rauhamaa:
>
> > Du aferojn la suoma ortografio ignoras: la intonacion kaj la tiel
> > nomatajn fantomkonsonantojn.
>
> Kio estas fantomkonsonanto?

Multaj vortoj kaj gramatikaj finaĵoj iam finiĝis per konsonanto, kiu
poste malaperis. Tamen la malaperinta konsonanto ankoraŭ duobligas la
sekvantan konsonanton -- eĉ la glotan ŝtopon implicitan antaŭ ĉiu
vokalkomenca vorto.

Ekzemple:

Syö itse ruokasi. /'syöʔ 'ʔitser 'ruokasi/
(Manĝu vi mem vian manĝaĵon.)

Tervetuloa. /'tervet'tuloa/
(Bonvenu.)

Ota hernekeittoa. /'ʔotah 'hernek,keittoa/
(Prenu pizosupon.)

Ĉar la skriba formo tute ne indikas la fantomkonsonanton, do je fojoj
okazas konfuzoj, ĉar la ĉeesto aŭ foresto de la fantomkonsonanto povas
ŝanĝi la signifon de la frazo. La plej fama ekzemplo estas en la nacia
himno de Suomujo, en kiu tekstas:

soi, sana kultainen. /'sois 'sana 'kultainen/
(sonoru, vorto ora.)

sed kiun plej multaj suomoj miskantas:

soi sana kultainen. /'soi 'sana 'kultainen/
(sonoras la vorto ora)

En kelkaj sudokcidentaj kaj sudorientaj dialektoj la fantomkonsonanto
tute ne ekzistas. En aliaj ĝi ekzistas, kvankam ekzistas iom da variado.

Manuel M Campagna

unread,
Jul 12, 2004, 7:55:26 PM7/12/04
to
"Lan Yu" (la...@nospam.sh.cn) writes:
> "Remush" <Rem...@pandora.be> wrote in message
> news:3XVHc.181591$HQ1.8...@phobos.telenet-ops.be...
> Saluton,
>> Ĉu iu Ĉino ĉe ĉi forumo povus transkribi kelkajn landnomojn
>> fonetike (laŭ esperanta; angla aŭ franca prononco).
>> Ekzemple USONO, Anglio, Francio. Notu ke la esperanta prononco estas tre
> malsimila al la landnomo aŭtoktona.
> Uzante la ĉina transskribsistemo (pinyin), sed sen tonaloj:
> Usono = "Meiguo" (美国, laŭvorte "la lando de la beleco").
> Anglio = "Yinggelan" (英格兰), aŭ "Yingguo" (英国) - "Guo" (国) signifas "lando".
> Francio = "Falanxi" (法兰西), aŭ "Faguo" (法国)
> Kiel vi rimarkis, al la pli formalaj vortoj "Yinggelan" kaj "Falanxi" oni
> kutime anstataŭigas la vortojn "Yingguo" kaj "Faguo", verkitajn ol la unua
> ideogramo kaj la ideogramo "Guo" (国), "lando".

Kion signifas "Falanxi" kaj "Fa" en "Faguo" ?

Mi dezirus scii, kiel vi diras _Kanadio_n en la mandarena, mi petas.

Kaj ankavx _kloro_n, mi petas.

>> > Finfine, la disvastigxinteco de la cxinaj aux japanaj lingvoj eble cxefe
>> > rezultas el historiaj cirkonstancoj. Rimarku tamen, ke la cxina lingvo
> estas
>> > nuntempe tutmonde disvastigxita, dank al la cxinaj emigrantoj!
>> Pri kiu dilalekto vi parolas? Ĉu vi parolas pri la skribado?
> Mi parolas pri la mandarena ĉina lingvo. Pravas, ke multaj elmigritaj Ĉinoj
> parolas aliajn dialoktojn, sed nuntempe oni trovas en multaj urboj iun "Ĉina
> Urbo" (Chinatown), kie oni ĉefe parolas mandarene. La kialo estas, ke
> nuntempe la ĉinaj elmigrantoj elvenas el "kontinenta Ĉinio".

Cxu vi sciis, ke la nuna sxtatestro (vicregxino) de Kanadio estas cxino ?
Sxi nomigxas Adrienne Clarkson, naskigxis en Cxinio kaj infane enmigris
Kanadion. Sxi flue parolas la cxinan, anglan kaj francan. Antavxe sxi
estis fama jxurnalistino cxe la nacia anglalingva televido.

> Salutante vin,
> Lan Yu, el Ŝanhajo

Manvxelo
el Otavo

Manuel M Campagna

unread,
Jul 12, 2004, 7:58:46 PM7/12/04
to

Se mi eraras, montru gxin. Alie trankviligxu.

Manvxelo

Manuel M Campagna

unread,
Jul 12, 2004, 7:57:33 PM7/12/04
to

Por disvastigxi el iu loko, la afero devis unue aperi en tiu loko.

Evidente vi ne estas fakulo pri historio.

Manvxelo

Arnold Victor

unread,
Jul 12, 2004, 9:06:16 PM7/12/04
to
Raymond S. Wise wrote:
> "Arnold Victor" <arvi...@earthlink.net> wrote in message
> news:2le57tF...@uni-berlin.de...
>
>>Eugen Fabian wrote:
>>
>>>"Lan Yu" <la...@nospam.sh.cn> ha scritto nel messaggio
>>>news:28a0d6082ae6bfd0...@news.meganetnews.com...
>>>
>>>[...]

>
>
>
> Chu la /p/ de Esperanto ne estas pli proksima al la konsonanto, pri kiu vi
> parolas, ol la Esperanta /b/ ? La Esperanta /p/ pli similas al la /p/ de la
> franca vorto "pas", ol al la /p/ de la angla "pa".
>

Mi konsentas pri via teorio de esperanta fonologio, sed gxi apenaux
estas legxigita aux legxigebla. La granda plejparto de flue parolantoj
de Esperanto malmulte tion atentas laux mia sperto. Tamen, la pinyin-a
"b" estas senvocxa (kaj senaspiracia) sed la esperanta "b" estas kunvocxa.

Lan Yu

unread,
Jul 13, 2004, 9:22:12 AM7/13/04
to

"Manuel M Campagna" <fa...@FreeNet.Carleton.CA> wrote in message
news:ccv8de$54p$1...@freenet9.carleton.ca...

Saluton,


> > Uzante la ĉina transskribsistemo (pinyin), sed sen tonaloj:
> > Usono = "Meiguo" (美国, laŭvorte "la lando de la beleco").
> > Anglio = "Yinggelan" (英格兰), aŭ "Yingguo" (英国) - "Guo" (国) signifas
"lando".
> > Francio = "Falanxi" (法兰西), aŭ "Faguo" (法国)
> > Kiel vi rimarkis, al la pli formalaj vortoj "Yinggelan" kaj "Falanxi"
oni
> > kutime anstataŭigas la vortojn "Yingguo" kaj "Faguo", verkitajn ol la
unua
> > ideogramo kaj la ideogramo "Guo" (国), "lando".
>
> Kion signifas "Falanxi" kaj "Fa" en "Faguo" ?

"Falanxi" ne signifas multe. Estas vorto kun tri ideogramoj, kiujn oni
elektis pro iliaj prononcadoj, por ke la vorto prononciĝu proksimume kiel
"France". La ideogramo "Fa" signifas "leĝo" aŭ "metodo", do oni povas diri,
ke "Faguo" signifas "lando de la leĝo" aŭ "lando de la metodo".

> Mi dezirus scii, kiel vi diras _Kanadio_n en la mandarena, mi petas.

Kanadio = 加拿大 (prononciĝas kiel "Jiānádà")

Tio ankaŭ estas vorto, kiu estis formita ol tri ideogramoj elektitaj pro
iliaj prononciadoj. La unua signifas "adicii, pliiĝi", la dua signifas
"preni, teni", la tria signifas "granda". Eble la tria estas la plej tipa de
Kanadio :-)

> Kaj ankavx _kloro_n, mi petas.

Kloro = 氯 (prononciĝas kiel "Lǜ")

> Cxu vi sciis, ke la nuna sxtatestro (vicregxino) de Kanadio estas cxino ?
> Sxi nomigxas Adrienne Clarkson, naskigxis en Cxinio kaj infane enmigris
> Kanadion. Sxi flue parolas la cxinan, anglan kaj francan. Antavxe sxi
> estis fama jxurnalistino cxe la nacia anglalingva televido.

Tion mi tute ne sciis. Elkoran dankon por la informaĵo. Ŝajnas al mi, ke tio
ankaŭ elvokas la ŝanĝojn de la kanadia socio, ĉu ne?

Sebastian Hartwig

unread,
Jul 13, 2004, 9:52:54 AM7/13/04
to
Manuel M Campagna ha scrit:
> Sebastian Hartwig (s...@mailinator.com) writes:
>> Manuel M Campagna ha scrit:
>>> 1. Pri la presarto. Bonvolu pruvi, ke gxi ne unue aperis en Cxinio (por
>>> presi tekstojn).

>> Kial? La fakto, kie ghi aperis unue, estas tute sensignifa. Bv. relegi
>> mian supre cititan poshtajhon.
>> La samo validas pri la aliaj aferoj: Kie la problemo?

> Por disvastigxi el iu loko, la afero devis unue aperi en tiu loko.


>
> Evidente vi ne estas fakulo pri historio.

Sendepende de tio, chu mi estas au ne estas fakulo pri historio, mi ne
bezonas esti fakulo pri historio por scii, ke samaj aferoj sufiche ofte
inventighas en diversaj lokoj kaj tempoj sendepende unu de la alia.

Tiel okazis pri diversaj skribsistemoj en la mondo, tiel okazis pri la
diversaj surskribataj materialoj, tiel okazis ankau pri la presarto.

Sebastiano

--
sebastian.hartwigQinterlingue.org

Sebastian Hartwig

unread,
Jul 13, 2004, 10:34:05 AM7/13/04
to

Mi estas sufiche trankvila.

Do, ni komencu en la jaro 600 antau Kristo. Tiam la romianoj jam transprenis
sian alfabeton supozeble de la etruskoj, kiuj siavice supozeble transprenis
ghin de la grekoj, kiuj ja ankau jam transprenis ghin. Tiu skribsistemo dum
la jarcentoj iom shanghighas, sed principe restas.

La runoj _supozeble_ evoluis el alfabetoj similaj al la etruskaj kaj grekaj
el la nordalpa regiono. Tamen pri tio mankas firmaj pruvoj. La runaj
sistemoj etendighis norden kaj okcidenten ghis Groenlando, suden kaj
orienten ghis Sarajevo.Skandinavio. Ili elmortis proks. en la 13a jc. Estas
rimarkinde, ke ili vivis kelkan tempon flank-che-flanke kun la latina
skribo. Tiel la plej malnovaj islandaj manuskriptoj estas en negotika
skribo, kiu ankorau sufiche similas al la Karola minuskla skribo, kvankam
kun kelkaj insulaj influoj (chefe che w kaj f, kiuj restis sufiche longe en
Islando, parte ghis hodiau).

Al Irlando la latina skribo venis en la formo de la duonuncialo de la 5a jc.
Rapide evoluas el ghi pli rapide skribebla formo, la irlanda minuskla
skribo, kiu forme ne multe diferencas. Ek de la 12a jc. ghi ne plu multe
shanghighas kaj estas foje uzata ankorau hodiau.

Samtempe evoluas multaj regionaj variantoj de tiu latina skribo en tuta
Europo.

Ilin reformas la gheneralighinta Karola minuskla skribo. Praktike ghi apenau
diferencas de la nunaj minuskloj. Ghi estis uzata chie ajn en la imperio de
Karolo la Granda. Dum la jarcentoj mezepokaj denove formighis diversaj
regionaj kaj tempaj variantoj, kiujn oni ofte nomas 'gotikaj'. Ili estis
uzataj chefe sur la teritorioj de Francujo kaj Germanujo. Paralele tamen
evoluis, chefe en Italio, itala skribo, kiu en la 15a jc. estis la bazo de
la humanisma minuskla skribo (al kiu oni aldonis majusklojn), kiu poste per
la Renesanco disvastighis chie en Europo.

En Germanujo kaj la kulture dependaj de ghi teritorioj tamen restis ankau la
specifaj formoj de la gotikaj skriboj, chefe la Frakturo (kaj la rilataj
manskriboj). Ili unue malfortighis en Norvegio kaj Islando, char tiuj volis
substreki sian sendependecon de Danio, nur poste en Danio kaj fine en la
jaro 1940 Hitler malpermesis en Germanio frakturecajn skribojn.

Do, la prezento estas erara chefe rilate al la asertoj pri Skandinavio:

Ne Skandinavio havis siajn runojn, sed la runoj estis chie uzataj, kie
trovighis ghermanaj triboj: En Groenlando, Islando, Jugoslavio, Rumanio,
Francio, che la Ladoga-lago kaj la Dnepro.

La runojn ne forpushis 'la gotika skribsistemo', sed unue formoj de la
Karola minuskla skribo. Poste tiu Karola minuskla skribo ricevis en
Skandinavio influojn de la insulaj skriboj. Nur poste komencis la procezo
de la 'gotikigho'.

Sebastiano

--
sebastian.hartwigQinterlingue.org

Manuel M Campagna

unread,
Jul 13, 2004, 7:41:59 PM7/13/04
to
Arnold Victor (arvi...@earthlink.net) writes:
> Raymond S. Wise wrote:
>> "Arnold Victor" <arvi...@earthlink.net> wrote in message
>> news:2le57tF...@uni-berlin.de...
>>>Eugen Fabian wrote:
>>>>"Lan Yu" <la...@nospam.sh.cn> ha scritto nel messaggio
>>>>news:28a0d6082ae6bfd0...@news.meganetnews.com...
>> Chu la /p/ de Esperanto ne estas pli proksima al la konsonanto, pri kiu vi
>> parolas, ol la Esperanta /b/ ? La Esperanta /p/ pli similas al la /p/ de la
>> franca vorto "pas", ol al la /p/ de la angla "pa".
> Mi konsentas pri via teorio de esperanta fonologio, sed gxi apenaux
> estas legxigita aux legxigebla. La granda plejparto de flue parolantoj
> de Esperanto malmulte tion atentas laux mia sperto. Tamen, la pinyin-a
> "b" estas senvocxa (kaj senaspiracia) sed la esperanta "b" estas kunvocxa.
> ||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <arvi...@Wearthlink.net> ||

Alivorte la pinjina <p> prononcigxas kiel la angla <p>, dum la pinjina <b>
prononcigxas kiel la franca <p>.

Manvxelo

Manuel M Campagna

unread,
Jul 13, 2004, 8:18:36 PM7/13/04
to
"Lan Yu" (la...@nospam.sh.cn) writes:
> "Manuel M Campagna" <fa...@FreeNet.Carleton.CA> wrote in message
> news:ccv8de$54p$1...@freenet9.carleton.ca...
> Saluton,
>> > Uzante la ĉina transskribsistemo (pinyin), sed sen tonaloj:
>> > Usono = "Meiguo" (美国, laŭvorte "la lando de la beleco").
>> > Anglio = "Yinggelan" (英格兰), aŭ "Yingguo" (英国) - "Guo" (国) signifas
> "lando".
>> > Francio = "Falanxi" (法兰西), aŭ "Faguo" (法国)
>> > Kiel vi rimarkis, al la pli formalaj vortoj "Yinggelan" kaj "Falanxi"
> oni
>> > kutime anstataŭigas la vortojn "Yingguo" kaj "Faguo", verkitajn ol la
> unua
>> > ideogramo kaj la ideogramo "Guo" (国), "lando".
>> Kion signifas "Falanxi" kaj "Fa" en "Faguo" ?
> "Falanxi" ne signifas multe. Estas vorto kun tri ideogramoj, kiujn oni
> elektis pro iliaj prononcadoj, por ke la vorto prononciĝu proksimume kiel
> "France". La ideogramo "Fa" signifas "leĝo" aŭ "metodo", do oni povas diri,
> ke "Faguo" signifas "lando de la leĝo" aŭ "lando de la metodo".

Tute gxuste ! La franca delonge havas reputacion pri klareco, eble
metodeco. Kartezio (René Descartes), la fama filozofo kaj matematikisto,
plej konatas pro sia "Discours de la méthode" (Prelego pri la metodo).

>> Mi dezirus scii, kiel vi diras _Kanadio_n en la mandarena, mi petas.
> Kanadio = 加拿大 (prononciĝas kiel "Jiānádà")
> Tio ankaŭ estas vorto, kiu estis formita ol tri ideogramoj elektitaj pro
> iliaj prononciadoj. La unua signifas "adicii, pliiĝi", la dua signifas
> "preni, teni", la tria signifas "granda". Eble la tria estas la plej tipa de
> Kanadio :-)

Mi opinias, ke la tri estas tute tavxgaj. En sia historio ekde la
Kunfederigxo (1887) Kanadio tempaltempe "pliigxis", aldonante al si novajn
provincojn (internaj memregaj sxtatoj) nun dek (ekde 1949) kaj teritoriojn
(iom memregaj sxtatoj) nun tri (ekde 1999).

Gxi enprenas kaj entenas multajn kulturajn komunumojn.

Evidente Kanadio estas konsterne vasta -- la dua en la mondo. Kiam on
konscias pri tiu vasteco, oni povas resti senspira dum sekundo.

>> Kaj ankavx _kloro_n, mi petas.
> Kloro = 氯 (prononciĝas kiel "Lǜ")

Bedavxrinde mi malkapablas vidi cxu la idesignon cxu la prononcon, kiun vi
proponas. La sistemo en cxi tiu biblioteko ne ebligas tion. Cxu vi
afablu kaj reaperigu la cxinajn vortojn pinjine ? Ankavx la
Esperanto-literojn mi ne vidas. Mi tamen vidas la francajn
supersignitajn literojn.

>> Cxu vi sciis, ke la nuna sxtatestro (vicregxino) de Kanadio estas cxino ?
>> Sxi nomigxas Adrienne Clarkson, naskigxis en Cxinio kaj infane enmigris
>> Kanadion. Sxi flue parolas la cxinan, anglan kaj francan. Antavxe sxi
>> estis fama jxurnalistino cxe la nacia anglalingva televido.

> ankaŭ elvokas la ŝanĝojn de la kanadia socio, ĉu ne?

La sxtatestroj de Kanadio estis de 1608 gxis 1760 francaj altrangaj
nobeluloj.

De 1763 gxis 1867 ili estis britaj altrangaj nobeluloj.

De 1867 gxis cxirkavx 1950 ili estis parencoj de regxino Viktorio.

Ekde tiam ili estas kanadianoj. Kompreneble ili estis cxefe brit- kaj
franc-devenintoj. Tamen la unua, kiu devenis nek el Britio nek el Francio
estis Ed Schreier [sxraj@r], kies patro enmigris el Avxstrio. La nuna
vicregxino estas la unua, kiu ecx ne naskigxis en Kanadio (nu sxi ja
edukigxis kaj karieris en Kanadio).

Preskavx cxiuj vicregxoj ekde cx. 1950 estis ekspolitikistoj. Tio ne
placxas al mi. Gxis nun nur du vicregxoj ne devenis el la politika medio.
La unua estis Jules Léger, kiu estis universitata profesoro. Dum sia
vicregxado li parte paralizigxis. Tamen li rifuzis rezigni, donante
elstaran ekzemplon de kuragxo kaj de plenumo de la devo. Li devis
reedukigxi por paroli denove. La plej tusxa momento de tiu
postparalizigxa tempo estis dum disdonado de kuragxmedaloj. Dum
lavxtlegado de la afero, kiu meritigis iun medalon, li ekploris. Venkita
de la emocio, li donis la tekston al sia edzino, dirante : "Vi legu, mi
ploru."

Mi dezirus pli da neekspolitikistoj kiel vicregxoj, ne nur s-ro Léger kaj
s-no Clarkson. Mi trovigxas inter la multegaj kanadianoj, kiuj dezirus
vidi Markon Garnelan (Marc Garneau [garno'], la nian unuan spacveturinton,
kiel la venontan vicregxon.

> Salutante vin,
> Lan Yu, el Ŝanhajo

Fartu bone.

Manvxelo

Postskribo - Mi esperas, ke vi havis la felicxon vidi la cxinan filmon
"Together". Gxi estas tute bela. Oni diris al mi, ke la bildoj de
pentrindaj antikvaj domoj cxe kanalo estas filmitaj en Sxanhajo. M.

Marko Rauhamaa

unread,
Jul 13, 2004, 8:04:04 PM7/13/04
to
fa...@FreeNet.Carleton.CA (Manuel M Campagna):

> Alivorte la pinjina <p> prononcigxas kiel la angla <p>, dum la pinjina
> <b> prononcigxas kiel la franca <p>.

Mi iam vidis Kanad-francan kinaĵon, kaj al mi sonis, kvazaŭ la
Kanad-franclingva <p> prononciĝas kun ioma aspiracio. Ĉu mi misaŭdis?

Lan Yu

unread,
Jul 13, 2004, 9:00:00 PM7/13/04
to

"Manuel M Campagna" <fa...@FreeNet.Carleton.CA> wrote in message
news:cd1u4s$pgc$1...@freenet9.carleton.ca...

(snipped)

> >> Kaj ankavx _kloro_n, mi petas.
> > Kloro = 氯 (prononciĝas kiel "Lǜ")
>
> Bedavxrinde mi malkapablas vidi cxu la idesignon cxu la prononcon, kiun vi
> proponas. La sistemo en cxi tiu biblioteko ne ebligas tion. Cxu vi
> afablu kaj reaperigu la cxinajn vortojn pinjine ? Ankavx la
> Esperanto-literojn mi ne vidas. Mi tamen vidas la francajn
> supersignitajn literojn.

Mi skribis tion unikode (UTF-8), sed eble vi tutkaze ne kapablos vidi la
ideogramon, kiu estas iomete malsimpla. Mi tamen povas skribi al vi du ofte
uzatajn ideogramojn: 气 ("Qì" = "aero, spirito") kaj 录 ("Lù" = "kopii,
registri"). La ideogramon de "kloro" oni skribas enmetante la duan
ideogramon _sub_ la unuan. La prononcado estas "Lü" (kiel germanlingve
"Lübeck").

(interesantega diskuto pri la kanadiaj sxtatestroj kurtigita)

> Postskribo - Mi esperas, ke vi havis la felicxon vidi la cxinan filmon
> "Together". Gxi estas tute bela. Oni diris al mi, ke la bildoj de
> pentrindaj antikvaj domoj cxe kanalo estas filmitaj en Sxanhajo. M.

Tio eblas. Ankoraux estas kelkajn tiajn antikvajn domojn en Sxanhajo, kiujn
la sxanhaja urbregistaro nuntempe (finfine) sxirmas ek la ega
konstruindustrio, kiu sendube volus konstrui novajn altegajn domturojn.

Salutante vin elkore,

Lan Yu, el Sxanhajo

Raymond S. Wise

unread,
Jul 14, 2004, 12:21:54 AM7/14/04
to
"Manuel M Campagna" <fa...@FreeNet.Carleton.CA> wrote in message
news:cd1s07$jc7$1...@freenet9.carleton.ca...


Se tie vi pravas, sekvas, ke mi pravis, char mi diris, parolante de la sono
/p/ en "Pekino", ke la Esperanta sono /p/ estas pli proksima al la prononco
de la pinjina <b> ol la Esperanta sono /b/ !

(Notu, ke la angla sonon /p/ che la *fino* de vorto, kiel "ship" kaj "top",
oni prononcas simile al la pinjina <b> kaj la franca <p>.)


--
Raymond S. Wise
Minneapolis, Minesoto Usono

@falsa.falsa KaGu:-}

unread,
Jul 14, 2004, 2:37:29 AM7/14/04
to

Mi bone vidas la ĉinajn ideogramojn en mia komputilo.

Pri elparolo de ĉinoj mi spertis interesan aferon. Mi havas amikon en la
anhuia provinco. Kiam li vizitis min en Svedio mi notis ke li ofte konfuzis
la literojn L kajn N.

Ekz. anstatŭ diri "infano" li diris "infaLo" anstataŭ "ŝtono" li diris
"ŝitoLo" (ĉina vorto por ŝtono ja estas "shí" aŭ "shítou" ). Mi kredis ke
lia elparolmaniero estas unika, tamen je vizito al la Anhuia provinco ĉi
jare mi konstatis ke pluraj esperantistoj en tiu provinco ankaŭ konfuzas la
sonon por la litero L je la sono por la litero N.

Ofte mi aŭdis "Na libro, na domo" anstataŭ "la libro" aŭ "la domo". Ĉar
Shanhajo ja ne estas tro for de la Anhuia provinco estus intrese scii ĉu oni
havas saman problemon en tiu regiono.

Miaj spertoj pri la litero "ro" estas ke tiu litero kutime ne kaŭzis iajn
problemojn ĉar la sono ja troviĝas en pluraj la ĉina vorto ekz. róu (mola,
milda laŭ mia vortaro). Mi bone scias ke la litero "r" en la pinjina ne
estas tute klara ro-sono sed ĝi tamen estas tiel klara ke se ĉino elparolas
laŭ tiu modelo estas preskaŭ neeble miskrompreni kion oni celas. La konfuzo
inter N kaj L estas multe pli ĝena en la komenco.

KaGu:-}


"Lan Yu" <la...@nospam.sh.cn> skrev i meddelandet
news:57327c7044377bff...@news.meganetnews.com...

Remush

unread,
Jul 14, 2004, 4:55:09 AM7/14/04
to
"Manuel M Campagna" <fa...@FreeNet.Carleton.CA> wrote in message news:cd1u4s$pgc$1...@freenet9.carleton.ca...

> "Lan Yu" (la...@nospam.sh.cn) writes:
> > "Falanxi" ne signifas multe. Estas vorto kun tri ideogramoj, kiujn oni
> > elektis pro iliaj prononcadoj, por ke la vorto prononciÄ u proksimume kiel
> > "France". La ideogramo "Fa" signifas "leÄ o" aĹ­ "metodo", do oni povas diri,
> > ke "Faguo" signifas "lando de la leÄ o" aĹ­ "lando de la metodo".

>
> Tute gxuste ! La franca delonge havas reputacion pri klareco, eble
> metodeco. Kartezio (René Descartes), la fama filozofo kaj matematikisto,
> plej konatas pro sia "Discours de la méthode" (Prelego pri la metodo).

Mi _ne_ konsilas al vi legi kiel li aplikas sian propran metodon por klarigi la funkciadon de la homa korpo: vi seniliziigus pri la
tuta metodo.
Tiu teksto sekvas la "Discours de la méthode" kaj neniam estas priparolata. Mi kredas ke oni preferas kasi gin.
Vi konkludus ke ekzistas abismo inter logikeco nuba (= Kartezianismo), kaj realeco tera.
Li sajnas tiom fidi la intelekton ke li taksas anatomion senutila.
Mi pli alte estimas la "De Bono" metodon: http://www.edwdebono.com/

"Fa", plej eble, estas nur kripla fonetika transkribo. Francio ne estas la lando de "la metodo", felice.
Descartes malmulte kontribuis al tiu reputacio.
Pli bone legi Claude Bernard (1813-1878), Principes de médecine
expérimentale:
http://www.uqac.uquebec.ca/zone30/Classiques_des_sciences_sociales/classiques/bernard_claude/principes_medecine_exp/principes_tdm.html

--
Remus (Belgio)

Manuel M Campagna

unread,
Jul 14, 2004, 7:41:35 PM7/14/04
to
Sebastian Hartwig (s...@mailinator.com) writes:
> Manuel M Campagna ha scrit:
>> Sebastian Hartwig (s...@mailinator.com) writes:
>>> Manuel M Campagna ha scrit:
>>>> 1. Pri la presarto. Bonvolu pruvi, ke gxi ne unue aperis en Cxinio (por
>>>> presi tekstojn).
>>> Kial? La fakto, kie ghi aperis unue, estas tute sensignifa. Bv. relegi
>>> mian supre cititan poshtajhon.
>>> La samo validas pri la aliaj aferoj: Kie la problemo?
>> Por disvastigxi el iu loko, la afero devis unue aperi en tiu loko.
>> Evidente vi ne estas fakulo pri historio.
> Sendepende de tio, chu mi estas au ne estas fakulo pri historio, mi ne
> bezonas esti fakulo pri historio por scii, ke samaj aferoj sufiche ofte
> inventighas en diversaj lokoj kaj tempoj sendepende unu de la alia.

Tio ja povas okazi, sed tute ne nepre okazas cxiufoje.

> Tiel okazis pri diversaj skribsistemoj en la mondo, tiel okazis pri la
> diversaj surskribataj materialoj, tiel okazis ankau pri la presarto.

En tiuj kazoj ja estis disvastigxo en la Malnova mondo el unu loko.

Pri skribarto, okazis nur tri kazoj, pri kiuj gxis nun oni ne montris
rilaton kun alia sistemo. Sed tio ja povas pli poste sxangxigxi.

1. Gxis plua informo la skribarto sendepende aperis en Mez-Ameriko.

2. La antikvaj peruvianoj havis unikan sistemon egalvaloran al la
skribarto. Temis pri "quipù" [kipu'], sistemo de nodoj, kiu per distingoj
de faden-koloroj kaj nod-grandecoj kaj -formoj ebligis la konservadon kaj
transdonadon de informoj tiom precizajn kiom per la skribarto. Tiu
sistemo ebligis la pretigon de la testamento de la lasta cxefinkao, kiu
neniam konis la hispanojn. Tiu nodarta testamento klare ordonis, ke lia
posteulo estu Atahualpa [atavxalpa], lia filo cxe lia plej favorata
kromedzino, anstatavx Huascar [vxaskar], lia filo cxe lia formala edzino.

Eksterdube -- pro sia unikeco -- la nodarto de la antikvaj peruvianoj
memstare aperis.

La mezamerika skribsistemo eble devenas el la malnovmonda arbo da
sistemoj, sed tion gxis nun ne eblas pruvi.

Pri la presarto gxi eksterdube aperis nur en Cxinio kaj disvastigxis cxefe
lavx la silkvojo gxis Evxropo kaj suden gxis Indonezio, kie gxi farigxis
la mondfama negativa presarto, cxefe sur teksajxoj.

Tio evidentigxas speciale pro tio, ke la gravurado de artaj bildoj
komencigxis en Evxropo _post_ Gutenbergo. Gxuste la unua gravuristo (sur
ligno) estis via samlandano, filo de hungara meblofarista majstro Ajtosi
("porda"), mondkonata artisto, kompreneble gejo ;-D))), Albrecht DÜRER de
Nurembergo en la Libera Sxtato Bavario en Germanio. Li kiel la unua ne
nure eksperimentis per gravurado. Li jam portis tiun arton al la plej alta
nivelo, kaj nur la transigo al kupro kaj poste al aliaj metaloj ebligis
plibeligi la rezulton.

Vi estas nescia ne nur pri la historio de la presarto kaj skribarto, vi
estas nescia pri la alta arto en via propra lando.

> Sebastiano

Manuel M Campagna

unread,
Jul 14, 2004, 8:14:18 PM7/14/04
to
Sebastian Hartwig (s...@mailinator.com) writes:
> Manuel M Campagna ha scrit:
>> Sebastian Hartwig (s...@mailinator.com) writes:
>>> Manuel M Campagna ha scrit:
>>>> Fakte la latina skribsistemo estis malmulte disvastigita antavx sia
>>>> eksploda disvastigxo ekde la Renaskigxepoko.
>>>> Antavxe Francio, Germanio, Anglio uzis la gotikan skribsistemon. Ejrio
>>>> kaj versxajne ankavx Skotio uzis la ejran skribsistemon. Skandinavio
>>>> havis siajn runojn kaj poste ekuzis la gotikan skribsistemon. La araba
>>>> plene forpusxigxis el Hispanio nur en 1492.
>>> Tio estas erara prezento.
>>> Sebastiano
>> Se mi eraras, montru gxin. Alie trankviligxu.
> Mi estas sufiche trankvila.
> Do, ni komencu en la jaro 600 antau Kristo. Tiam la romianoj jam transprenis
> sian alfabeton supozeble de la etruskoj, kiuj siavice supozeble transprenis
> ghin de la grekoj, kiuj ja ankau jam transprenis ghin. Tiu skribsistemo dum
> la jarcentoj iom shanghighas, sed principe restas.

Vi prezentas la aferon lineece. Tio lavx mi (kaj aliaj) estas malgxuste.
La klasika latina alfabeto rezultis el diversaj fontoj, ne nur el la
etruskoj. Nepras konsideri la helenan influon kaj tre versxajne la fenican.

La helenoj ne elpensis la alfabeton. Ili ricevis de la fenicoj alfabeton,
kiu enhavis unuavice nur konsonantojn sed tro da ili. Ili do decidis
ekuzi iujn el tiuj por siaj vokaloj, ecx du el la longaj vokaloj. Poste
ili aldonis novajn literojn por precizigi /ph/ (la anglan pon) disde /p/
(la francan pon). La literon hebree nomitan samehx ili ekuzis nur kiel
nombrosignon.

Ankavx la fenicoj ne elpensis la alfabeton. La unua alfabeto konsistis en
22 literoj kaj aperis en ministdometoj en Sinajo.

La unua sistemo enhavante signojn por reprezenti fonemojn aperis en
Urarteo (nun Armenio) pro la hindevxropa gramatiko. Tiu konsistis en
kojnformaj signoj por la aldonaj fonemoj, por la alfiksoj kaj por la radikoj.

La unua sistemo enhavante signojn por reprezenti neleksikajn morfemojn
aperis en Akkad cxar la sxemida gramatiko postulis tion. Tiu sistemo
konsistis el kojnformaj signoj por la gramatikajxoj kaj por la radikoj.

La unua sistemo entute estis tiu en Sumero. Gxi konsistis nurnure el
signoj por radikoj (tute kiel la mandarena) sen variajxoj. Unue la signoj
estis bildsignoj, kiuj vojagxis lavx la silkvojo al Cxinio, kaj poste ili
farigxis kojnsignoj, kiam oni malkovris la avantagxon uzi kojnoj por
desegni la bildojn sur argilaj platajxoj antavx ol sekigi ilin. Ankavx
tiu sistemo vojagxis al Cxinio, kaj tie cxinstiligita davxre uzatas.

> La runoj _supozeble_ evoluis el alfabetoj similaj al la etruskaj kaj grekaj
> el la nordalpa regiono. Tamen pri tio mankas firmaj pruvoj. La runaj
> sistemoj etendighis norden kaj okcidenten ghis Groenlando, suden kaj
> orienten ghis Sarajevo.Skandinavio. Ili elmortis proks. en la 13a jc. Estas
> rimarkinde, ke ili vivis kelkan tempon flank-che-flanke kun la latina
> skribo. Tiel la plej malnovaj islandaj manuskriptoj estas en negotika
> skribo, kiu ankorau sufiche similas al la Karola minuskla skribo, kvankam
> kun kelkaj insulaj influoj (chefe che w kaj f, kiuj restis sufiche longe en
> Islando, parte ghis hodiau).

Kompreneble ne vavo kaj fo sed dorno (= th) kaj edzo (=dh).

> Al Irlando la latina skribo venis en la formo de la duonuncialo de la 5a jc.
> Rapide evoluas el ghi pli rapide skribebla formo, la irlanda minuskla
> skribo, kiu forme ne multe diferencas. Ek de la 12a jc. ghi ne plu multe
> shanghighas kaj estas foje uzata ankorau hodiau.

Bedavxrinde oni forlasis gxi pro la t/n "Celtic Revival" (kelta
revivigxo), kiu enkondukis la stulte komplikegan literumadon nun uzatan.
Aldone la ejra alfabeto estas eksterdube multe pli bela.

> Samtempe evoluas multaj regionaj variantoj de tiu latina skribo en tuta
> Europo.
> Ilin reformas la gheneralighinta Karola minuskla skribo. Praktike ghi apenau
> diferencas de la nunaj minuskloj. Ghi estis uzata chie ajn en la imperio de
> Karolo la Granda. Dum la jarcentoj mezepokaj denove formighis diversaj
> regionaj kaj tempaj variantoj, kiujn oni ofte nomas 'gotikaj'. Ili estis
> uzataj chefe sur la teritorioj de Francujo kaj Germanujo.

Kaj en Anglio.

> Paralele tamen
> evoluis, chefe en Italio, itala skribo, kiu en la 15a jc. estis la bazo de
> la humanisma minuskla skribo (al kiu oni aldonis majusklojn), kiu poste per
> la Renesanco disvastighis chie en Europo.

Nun oni nomas gxin "italique" (kursiva).

La t/n "romaine" estas variajxo genie ellaborita de la franca presisto
Garamond, siatempe multe pli fama pro siaj "le grecs du Roy" (la helenaj
[signoj] de la Regxo [Francesko Unua]), t/n pro tio, ke ilin mendintis tiu
regxo. Tiu signaro estas davxre tiom sukcesa, ke gxi davxre uzatas en
Helenio (kaj aliloko por la helena) -- nun kun eta modifeto enkondukita de
iama kulturministro Melino Merkuria.

> En Germanujo kaj la kulture dependaj de ghi teritorioj tamen restis ankau la
> specifaj formoj de la gotikaj skriboj, chefe la Frakturo (kaj la rilataj
> manskriboj). Ili unue malfortighis en Norvegio kaj Islando, char tiuj volis
> substreki sian sendependecon de Danio, nur poste en Danio kaj fine en la
> jaro 1940 Hitler malpermesis en Germanio frakturecajn skribojn.

Bonvolu klarigi, kial li posedis tajpilon kun egaj gotikaj karaktroj, per
kiu oni tajpis liajn prelegojn (li malvolis vidigxi publike surhavante
okulvitrojn, opiniante tion malfortajxo netolerebla cxe pura arja ha ha.

> Do, la prezento estas erara chefe rilate al la asertoj pri Skandinavio:
> Ne Skandinavio havis siajn runojn, sed la runoj estis chie uzataj, kie
> trovighis ghermanaj triboj: En Groenlando, Islando, Jugoslavio, Rumanio,
> Francio, che la Ladoga-lago kaj la Dnepro.
> La runojn ne forpushis 'la gotika skribsistemo', sed unue formoj de la
> Karola minuskla skribo. Poste tiu Karola minuskla skribo ricevis en
> Skandinavio influojn de la insulaj skriboj. Nur poste komencis la procezo
> de la 'gotikigho'.
> Sebastiano

Manvxelo

Manuel M Campagna

unread,
Jul 14, 2004, 8:18:21 PM7/14/04
to
Marko Rauhamaa (ma...@pacujo.net) writes:
> fa...@FreeNet.Carleton.CA (Manuel M Campagna):
>> Alivorte la pinjina <p> prononcigxas kiel la angla <p>, dum la pinjina
>> <b> prononcigxas kiel la franca <p>.
> Mi iam vidis Kanad-francan kinaĵon, kaj al mi sonis, kvazaŭ la
> Kanad-franclingva <p> prononciĝas kun ioma aspiracio. Ĉu mi misaŭdis?
> Marko

Mi ne povas komenti sen avxdi. Restas, ke iuj franckanadianoj pro
angllingva influo misprononcas.

Manvxelo

Sebastian Hartwig

unread,
Jul 14, 2004, 8:32:16 PM7/14/04
to
Manuel M Campagna ha scrit:
> La unua sistemo entute estis tiu en Sumero.

Malghusta.

>> kvankam kun kelkaj insulaj influoj (chefe che w kaj f, kiuj
>> restis sufiche longe en Islando, parte ghis hodiau).
>
> Kompreneble ne vavo kaj fo sed dorno (= th) kaj edzo (=dh).

Kompreneble w (duobla v) kaj f! Se vi ne scias, ne parolu!

>> Ili estis uzataj chefe sur la teritorioj de Francujo kaj Germanujo.
>
> Kaj en Anglio.

Kaj en multaj aliaj regionoj. Mi skribis "chefe".

>> Paralele tamen
>> evoluis, chefe en Italio, itala skribo, kiu en la 15a jc. estis la bazo
>> de la humanisma minuskla skribo (al kiu oni aldonis majusklojn), kiu
>> poste per la Renesanco disvastighis chie en Europo.
>
> Nun oni nomas gxin "italique" (kursiva).

Ne.

>> fine en la jaro 1940 Hitler malpermesis en Germanio frakturecajn
>> skribojn.
>
> Bonvolu klarigi, kial li posedis tajpilon kun egaj gotikaj karaktroj, per
> kiu oni tajpis liajn prelegojn (li malvolis vidigxi publike surhavante
> okulvitrojn, opiniante tion malfortajxo netolerebla cxe pura arja ha ha.

Mi ne interesighas pri la personaj kutimoj kaj posedajhoj de s-ro Hitler. Mi
ankau ne vidas iun rilaton al tiu diskuto. Kaj la fakto, ke li kaj mi estas
germanoj, tamen ne kapabligas min enrigardi lian animon.

Sebastiano

--
sebastian.hartwigQinterlingue.org

pierre.levy

unread,
Jul 15, 2004, 2:36:07 AM7/15/04
to

"Manuel M Campagna" <fa...@FreeNet.Carleton.CA> a écrit dans le message de
news:cd4igd$nur$1...@freenet9.carleton.ca...

Tiu partikulara prononco (se mi bone komprenis pri kio temas) ne estas
misprononco sed ankau estas audebla che franciaj franclingvanoj.

Petro.


Lan Yu

unread,
Jul 15, 2004, 9:26:05 AM7/15/04
to

"KaGu:-}" <falsa.falsa @falsa.falsa> wrote in message
news:Jw4Jc.98525$dP1.3...@newsc.telia.net...

>
> Mi bone vidas la ĉinajn ideogramojn en mia komputilo.
>
> Pri elparolo de ĉinoj mi spertis interesan aferon. Mi havas amikon en la
> anhuia provinco. Kiam li vizitis min en Svedio mi notis ke li ofte
konfuzis
> la literojn L kajn N.
>
> Ekz. anstatŭ diri "infano" li diris "infaLo" anstataŭ "ŝtono" li diris
> "ŝitoLo" (ĉina vorto por ŝtono ja estas "shí" aŭ "shítou" ). Mi kredis ke
> lia elparolmaniero estas unika, tamen je vizito al la Anhuia provinco ĉi
> jare mi konstatis ke pluraj esperantistoj en tiu provinco ankaŭ konfuzas
la
> sonon por la litero L je la sono por la litero N.
>
> Ofte mi aŭdis "Na libro, na domo" anstataŭ "la libro" aŭ "la domo". Ĉar
> Shanhajo ja ne estas tro for de la Anhuia provinco estus intrese scii ĉu
oni
> havas saman problemon en tiu regiono.
>
> Miaj spertoj pri la litero "ro" estas ke tiu litero kutime ne kaŭzis iajn
> problemojn ĉar la sono ja troviĝas en pluraj la ĉina vorto ekz. róu (mola,
> milda laŭ mia vortaro). Mi bone scias ke la litero "r" en la pinjina ne
> estas tute klara ro-sono sed ĝi tamen estas tiel klara ke se ĉino
elparolas
> laŭ tiu modelo estas preskaŭ neeble miskrompreni kion oni celas. La
konfuzo
> inter N kaj L estas multe pli ĝena en la komenco.
>
> KaGu:-}

Saluton,

Mi konfirmas al vi, ke multaj ŝanhajanoj havas saman prononcadoproblemon. Mi
tamen nesciis, ke tion oni ankaŭ povas rimarki ĉe la anhuianoj. Laŭ mi, la
kaŭzo de tiu problemo estas, ke la ĉiulokaj dialektoj konfuzas la sonojn "L"
kaj "N".

Manuel M Campagna

unread,
Jul 15, 2004, 7:29:03 PM7/15/04
to
"Lan Yu" (la...@nospam.sh.cn) writes:
> "Manuel M Campagna" <fa...@FreeNet.Carleton.CA> wrote in message
> news:cd1u4s$pgc$1...@freenet9.carleton.ca...
>
> (snipped)
>
>> >> Kaj ankavx _kloro_n, mi petas.
>> > Kloro = æ°¯ (prononciÄ as kiel "LÇœ")

>> Bedavxrinde mi malkapablas vidi cxu la idesignon cxu la prononcon, kiun vi
>> proponas. La sistemo en cxi tiu biblioteko ne ebligas tion. Cxu vi
>> afablu kaj reaperigu la cxinajn vortojn pinjine ? Ankavx la
>> Esperanto-literojn mi ne vidas. Mi tamen vidas la francajn
>> supersignitajn literojn.
> Mi skribis tion unikode (UTF-8), sed eble vi tutkaze ne kapablos vidi la
> ideogramon, kiu estas iomete malsimpla. Mi tamen povas skribi al vi du
> ofte uzatajn ideogramojn: æ ° ” (" Q Ã ¬ " = "aero, spirito") kaj
> å ½ • (" L Ã ¹ " = "kopii,

> registri"). La ideogramon de "kloro" oni skribas enmetante la duan
> ideogramon _sub_ la unuan. La prononcado estas "L Ã ¼ " (kiel
> germanlingve "L Ã ¼ beck").

> (interesantega diskuto pri la kanadiaj sxtatestroj kurtigita)

Malfelicxe mi davxre ne kapablas vidi la signojn. Cxu vi simple tajpu
pinjine, mi petas. Mi apartigis per spacoj la signoj, kiujn mi vidas, ke
vi komprenu, kion mi dirvolas.

>> Postskribo - Mi esperas, ke vi havis la felicxon vidi la cxinan filmon
>> "Together". Gxi estas tute bela. Oni diris al mi, ke la bildoj de
>> pentrindaj antikvaj domoj cxe kanalo estas filmitaj en Sxanhajo. M.

> Tio eblas. Ankoraux estas kelkaj* tiaj* antikvaj* domoj* en Sxanhajo, kiujn


> la sxanhaja urbregistaro nuntempe (finfine) sxirmas ek la ega
> konstruindustrio, kiu sendube volus konstrui novajn altegajn domturojn.
> Salutante vin elkore,
> Lan Yu, el Sxanhajo

Iam la cxiniaj filmoj destinitaj montrigxi ekster Cxinio estis
malpermesitaj al cxinoj. Supozinde tio felicxe sxangxigxis.

Fartu bone. Cai jin.

Manvxelo

Manuel M Campagna

unread,
Jul 15, 2004, 7:36:39 PM7/15/04
to

Prave. Ankavx inter <s> kaj vokalo la <p> estas simila al la pinjina <b>
kaj la franca <p>. Ekzemple la karec- kaj famili-nomo de la cxefpersono en
Grandaj Esperoj de Karlo Dikensa -- Spip Pirrip /spip phirip/ !
(Noto : /ph/ estas la angla aspirata po, ne la sono /f/ de <philosopher>.)

> Raymond S. Wise

Manvxelo

pierre.levy

unread,
Jul 16, 2004, 3:09:48 AM7/16/04
to

"pierre.levy" <pierre...@wanadoo.fr> a écrit dans le message de
news:cd58ks$bf5$1...@news-reader1.wanadoo.fr...

Cetere, la fakto, ke unu partikulara prononcmaniero estas francia (au
pli precize pariza kaj ech propra al "pariza klerulo") jam de longe ne plu
estas kriterio pri ghia ghusteco. Ekzistas tre rekoneblaj belgaj, svisaj,
kanadaj prononcmanieroj de la franca lingvo. Ankau mia prononcmaniero estas
tre rekoneble parizregiona. Ekzistas multaj aliaj, el kiuj chiu karakterizas
iun franclingvan regionon, sed neniu estas la sola ghusta au estas
"misprononco". Mi ne pretendas, ke tiu chi opinio estas unuanima inter
franclingvanoj.

Petro.

gunananda

unread,
Jul 16, 2004, 5:12:56 AM7/16/04
to
mi ne volas ggeni vin , ccar al vi ssajne placcas vivi en via
propra mondo . sed kial la peruanoj uzis tian malpraktikan
notsistemon .

kaj ccu vi certas ke ekzistas pruvo ke tiu sistemo vere funkciis .
mi pensis ke mi iam audis ke tiu cci sole estis ia matematika
numera sistemo .

Sebastian Hartwig

unread,
Jul 16, 2004, 6:59:29 AM7/16/04
to
gunananda ha scrit:

> kaj ccu vi certas ke ekzistas pruvo ke tiu sistemo vere funkciis .
> mi pensis ke mi iam audis ke tiu cci sole estis ia matematika
> numera sistemo .

Ghuste. Per kipuoj oni "skribis" nur nombrojn. Ghi do ne estas vera skribo
en la senco de fiksado de io parolata lingve.

Sebastiano

--
sebastian.hartwigQinterlingue.org

Manuel M Campagna

unread,
Jul 16, 2004, 4:26:18 PM7/16/04
to

Gxenerale prave. Tamen mi mem, kiu neniam vizitis Evxropon, prononcas la
francan literon <p> kiel malfortan (lenis) neaspiratan surdan dulipan
eksplodkonsonanton kaj la francan literon <b> kiel fortan (fortis)
neaspiratan sonoran dulipan eksplodkonsonanton. Kaj mi neniel dubas, ke
tio estas la plej gxeneraligita maniero prononci tiujn literojn en la franca.
Aliflanke mi prononcas la francan literon <t> sekvatan de <i>, <u> avx <y>
kiel afrikaton, kiel la plio de franckanadianoj sed malkiel la akadianoj.
Rimarku, ke mi avxdis registrajxojn de la vocxo de Alberto Kamuza (Albert
Camus) : ankavx li tiel prononcas. Kaj tio ja montras, ke tia prononco
nek estas limigita al Kanadio nek universala en Kanadio.

Manvxelo

Manuel M Campagna

unread,
Jul 16, 2004, 5:21:25 PM7/16/04
to
gunananda (guna...@epatra.com) writes:
> mi ne volas ggeni vin , ccar al vi ssajne placcas vivi en via
> propra mondo . sed kial la peruanoj uzis tian malpraktikan
> notsistemon .

Tiu notsistemo estis do nodsistemo...

Gxi ne estis disvastigita. Iom kiel skribado en la Antikva Egipta Imperio
(tiu de la piramidoj).

> kaj ccu vi certas ke ekzistas pruvo ke tiu sistemo vere funkciis .
> mi pensis ke mi iam audis ke tiu cci sole estis ia matematika
> numera sistemo .

Gxi ekzistis kaj funkciis, cxar inter la inkaoj tute ne estis dubo pri la
preciza signifo de la teksto (nodo estas ia teksajxo, cxu ne ? -- do temis
pri teksto, cxar la deveno de "tekst" estas la sama kiel tiu de "teks").
Ecx la flankenlasita Vxaskaro (Huascar) ne protestis : la testamento
_p-a-r-o-l-i-s_ !!!

La hispanoj intervenis sxajnsxokite, opiniante, ke nelegitima filo
malrajtas heredi regxecon pro la malmoraleco de kromedzinado. Do ili
okazigis amasmortigon kaj kaptis la imperion.

Manvxelo

Manuel M Campagna

unread,
Jul 16, 2004, 5:24:54 PM7/16/04
to
Sebastian Hartwig (s...@mailinator.com) writes:
> gunananda ha scrit:
>> kaj ccu vi certas ke ekzistas pruvo ke tiu sistemo vere funkciis .
>> mi pensis ke mi iam audis ke tiu cci sole estis ia matematika
>> numera sistemo .
> Ghuste. Per kipuoj oni "skribis" nur nombrojn. Ghi do ne estas vera skribo
> en la senco de fiksado de io parolata lingve.
> Sebastiano

Kompreneble Sebastiano scias tion, ecx tion, kion li ne scias. Mi ja
studis tiun parton de historio.

Tamen mi cedus, ke eble tiu testamento ne celis la reproduktadon de la
parolado mem, sed la transdonon de precizaj informoj -- nome la lastajn
volojn de la mortinta imperiestro, kaj tio ne estas nura matematikajxo.

Manvxelo

Lan Yu

unread,
Jul 16, 2004, 11:48:48 PM7/16/04
to

"Manuel M Campagna" <fa...@FreeNet.Carleton.CA> wrote in message
news:cd73vv$855$1...@freenet9.carleton.ca...

(snipped)

> Malfelicxe mi davxre ne kapablas vidi la signojn. Cxu vi simple tajpu
> pinjine, mi petas. Mi apartigis per spacoj la signoj, kiujn mi vidas, ke
> vi komprenu, kion mi dirvolas.

Do vi cxion vidis.

Qì = "aero, spirito"
Lù = "kopii, registri"
Lü = "kloro" - kiel germanlingve "Lübeck", malsuprene prononcu.

> >> Postskribo - Mi esperas, ke vi havis la felicxon vidi la cxinan filmon
> >> "Together". Gxi estas tute bela. Oni diris al mi, ke la bildoj de
> >> pentrindaj antikvaj domoj cxe kanalo estas filmitaj en Sxanhajo. M.
> > Tio eblas. Ankoraux estas kelkaj* tiaj* antikvaj* domoj* en Sxanhajo,
kiujn
> > la sxanhaja urbregistaro nuntempe (finfine) sxirmas ek la ega
> > konstruindustrio, kiu sendube volus konstrui novajn altegajn domturojn.
> > Salutante vin elkore,
> > Lan Yu, el Sxanhajo
>
> Iam la cxiniaj filmoj destinitaj montrigxi ekster Cxinio estis
> malpermesitaj al cxinoj. Supozinde tio felicxe sxangxigxis.

Iomete sxangxigxis. Oni nuntempe trovas multajn cxinajn filmojn, sed
ankoraux ne tutajn ;-)

> Fartu bone. Cai jin.

Zài jiàn.

Lan Yu, el Sxanhajo

Manuel M Campagna

unread,
Jul 17, 2004, 3:25:56 PM7/17/04
to
"Lan Yu" (la...@nospam.sh.cn) writes:
> "Manuel M Campagna" <fa...@FreeNet.Carleton.CA> wrote in message
> news:cd73vv$855$1...@freenet9.carleton.ca...
>> Malfelicxe mi davxre ne kapablas vidi la signojn. Cxu vi simple tajpu
>> pinjine, mi petas. Mi apartigis per spacoj la signoj, kiujn mi vidas, ke
>> vi komprenu, kion mi dirvolas.
> Do vi cxion vidis.
> Qì = "aero, spirito"
> Lù = "kopii, registri"
> Lü = "kloro" - kiel germanlingve "Lübeck", malsuprene prononcu.

Fine mi vidas. Kaj mi dankegas.

Cxu eble Qì signifas ankavx "gaso"-n ?

Sed diable de kie "kopii, registri" ?

La kialo de mia demando estas, ke mi demandis min, kiel eblus diri
en Esperanto "kloro"n nur uzante fundamentajn radikojn.
Eble "verdgaso" ? Avx cxu ekzistas aliaj verdaj gasoj ?

>> >> Postskribo - Mi esperas, ke vi havis la felicxon vidi la cxinan filmon
>> >> "Together". Gxi estas tute bela. Oni diris al mi, ke la bildoj de
>> >> pentrindaj antikvaj domoj cxe kanalo estas filmitaj en Sxanhajo. M.
>> > Tio eblas. Ankoraux estas kelkaj* tiaj* antikvaj* domoj* en Sxanhajo,
> kiujn
>> > la sxanhaja urbregistaro nuntempe (finfine) sxirmas ek la ega
>> > konstruindustrio, kiu sendube volus konstrui novajn altegajn domturojn.
>> > Salutante vin elkore,
>> > Lan Yu, el Sxanhajo
>> Iam la cxiniaj filmoj destinitaj montrigxi ekster Cxinio estis
>> malpermesitaj al cxinoj. Supozinde tio felicxe sxangxigxis.
> Iomete sxangxigxis. Oni nuntempe trovas multajn cxinajn filmojn, sed
> ankoraux ne tutajn ;-)

Ho ! Cxu vi dirvolas, ke oni cenzuras ? Tion mi kredus. Tamen en
"Together" mi dubas, ke oni volus ion ajn cenzuri.

>> Fartu bone. Cai jin.
> Zài jiàn.

Dankon pro la korekto. Xie xie !

> Lan Yu, el Sxanhajo

Manvxelo, el la Sabla Monteto en Otavo

Lan Yu

unread,
Jul 17, 2004, 7:59:08 PM7/17/04
to

"Manuel M Campagna" <fa...@FreeNet.Carleton.CA> wrote in message
news:cdbug4$ijl$1...@freenet9.carleton.ca...
> "Lan Yu" (la...@nospam.sh.cn) writes:

> > Do vi cxion vidis.
> > Qì = "aero, spirito"
> > Lù = "kopii, registri"
> > Lü = "kloro" - kiel germanlingve "Lübeck", malsuprene prononcu.
>
> Fine mi vidas. Kaj mi dankegas.
>
> Cxu eble Qì signifas ankavx "gaso"-n ?

Jes, la saman ideogramon oni uzas por "gaso".

> Sed diable de kie "kopii, registri" ?

Tio tute ne aludas la senson de la ideogramo, sed gxian prononcadon. La
ideogramo "kopii, registri" aldonis gxian prononcadon al la ideogramo
"kloro" (kun ioma sxangxigxo: u => ü).

> La kialo de mia demando estas, ke mi demandis min, kiel eblus diri
> en Esperanto "kloro"n nur uzante fundamentajn radikojn.
> Eble "verdgaso" ? Avx cxu ekzistas aliaj verdaj gasoj ?

Tion mi tute nescias :-(

> > Iomete sxangxigxis. Oni nuntempe trovas multajn cxinajn filmojn, sed
> > ankoraux ne tutajn ;-)
>
> Ho ! Cxu vi dirvolas, ke oni cenzuras ? Tion mi kredus. Tamen en
> "Together" mi dubas, ke oni volus ion ajn cenzuri.

Jes, kelkajn filmojn oni cenzuras; "Together" tamen ne estas cenzurata kaj
oni povas malkarege acxeti tiun DVD-on (kiel oni dirus "DVD" esperante?).

Salutante vin

Sebastian Hartwig

unread,
Jul 18, 2004, 5:00:46 AM7/18/04
to
Lan Yu ha scrit:

> (kiel oni dirus "DVD" esperante?).

lumdiskego

Sebastiano

--
sebastian.hartwigQinterlingue.org

Lan Yu

unread,
Jul 18, 2004, 9:31:13 AM7/18/04
to

"Sebastian Hartwig" <s...@mailinator.com> wrote in message
news:cdde76$2jj$07$1...@news.t-online.com...

Elkore dankas vin. Lumdiskegojn oni povas malkarege acxeti en Cxinujo -
pravas, ke tiuj estas kontrauxlegxaj pirataj lumdiskegoj).

Salutante vin,

Lan Yu, el Sxanhajo

Marko Rauhamaa

unread,
Jul 18, 2004, 2:15:36 PM7/18/04
to
Sebastian Hartwig <s...@mailinator.com>:

> Lan Yu ha scrit:
> > (kiel oni dirus "DVD" esperante?).
>
> lumdiskego

"Diskego", ĉu? Al mi ĝi ne aspektas speciale granda.

Paul Ebermann

unread,
Jul 18, 2004, 5:47:34 PM7/18/04
to
"Manuel M Campagna" skribis:

> Tio evidentigxas speciale pro tio, ke la gravurado de artaj bildoj
> komencigxis en Evxropo _post_ Gutenbergo. Gxuste la unua gravuristo (sur
> ligno) estis via samlandano, filo de hungara meblofarista majstro Ajtosi
> ("porda"), mondkonata artisto, kompreneble gejo ;-D))), Albrecht DÜRER de
> Nurembergo en la Libera Sxtato Bavario en Germanio.

Parenteze: La Germana "Freistaat" (kiun vi tradukis per
"Libera Sxtato") signifas "respubliko" (la uzo en la
landnomoj aperis post la unua mondmilito), kaj respubliko
en la tempo de Dürer Bavario certe ne estis.

Pauxlo

Manuel M Campagna

unread,
Jul 20, 2004, 8:18:37 PM7/20/04
to

Eble "(kompakta) viddisko".

Manvxelo

Manuel M Campagna

unread,
Jul 21, 2004, 7:32:00 PM7/21/04
to
Marko Rauhamaa (ma...@pacujo.net) writes:
> Sebastian Hartwig <s...@mailinator.com>:
>> Lan Yu ha scrit:
>> > (kiel oni dirus "DVD" esperante?).
>> lumdiskego
> "Diskego", ĉu? Al mi ĝi ne aspektas speciale granda.
> Marko

Efektive gxi estas suficxe malpli vasta ol la longsonigaj etsulkaj plastaj
diskoj.

Manvxelo

Manuel M Campagna

unread,
Jul 21, 2004, 7:41:19 PM7/21/04
to

Pardonu, mi nur lernis tion cxe Gojt-Instituto el germanaj instruistoj,
kiuj asertis, ke la rajton afisxi cxe cxiuj enirejoj en Bavarion "Freistaat
Bayern" tiu regxlando akiris jam en la Mezepoko.

Tio neniel sxajnis al mi neebla, konsiderante la ekziston jam en la
Mezepoko de "Freisstadt"-oj (liberaj urboj). Kaj, se "Freistadt" ne
signifas "respublikon", kial "Freistaat" signifus tion ?

Aldone regxlando povas ja nomi sin "respubliko". Fama estas Polio pri tio
gxis la tria dispartigxo. Oficiale gxi nomis sin "Respublica Poloniae".

Manvxelo

Raymond S. Wise

unread,
Jul 22, 2004, 1:29:10 AM7/22/04
to
"Manuel M Campagna" <fa...@FreeNet.Carleton.CA> wrote in message
news:cdmuuv$61m$1...@freenet9.carleton.ca...


Oni povas nomi sin iumaniere, chu ne ? Mi konas du urbetojn en la Usona
shtato de Ilinojo, kiuj havas, respektive, chirkau 600 loghantoj kaj chirkau
50 loghantoj, kiuj nomighas "Dalton City" kaj "Hervey City", "city"
signifante "urbo" en la angla.


--
Raymond S. Wise
Minneapolis, Minesoto Usono

mplsray @ yahoo . com


Marko Rauhamaa

unread,
Jul 22, 2004, 2:21:07 AM7/22/04
to
"Raymond S. Wise" <mplsra...@gbronline.com>:

> Oni povas nomi sin iumaniere, chu ne ? Mi konas du urbetojn en la
> Usona shtato de Ilinojo, kiuj havas, respektive, chirkau 600 loghantoj
> kaj chirkau 50 loghantoj, kiuj nomighas "Dalton City" kaj "Hervey
> City", "city" signifante "urbo" en la angla.

Almenaŭ en Kalifornio "city" signifas administran unuon, kiun mi nomus
municipo. Speciala estas tio, ke ne ĉiu landpeco en Kalifornio apartenas
al municipo. Ĉiu landpeco apartenas al gubernio ("county"). Municipo
kreiĝas, kiam komunumo oficiale organiziĝas per municipa konstitucio.

La municipan policon oni nomas "police", kaj la gubernian policon oni
nomas "sheriff".

Raymond S. Wise

unread,
Jul 22, 2004, 5:13:35 AM7/22/04
to
"Marko Rauhamaa" <ma...@pacujo.net> wrote in message
news:m3k6wwh...@elektro.pacujo.net...

> "Raymond S. Wise" <mplsra...@gbronline.com>:
>
> > Oni povas nomi sin iumaniere, chu ne ? Mi konas du urbetojn en la
> > Usona shtato de Ilinojo, kiuj havas, respektive, chirkau 600 loghantoj
> > kaj chirkau 50 loghantoj, kiuj nomighas "Dalton City" kaj "Hervey
> > City", "city" signifante "urbo" en la angla.
>
> Almenau en Kalifornio "city" signifas administran unuon, kiun mi nomus
> municipo. Speciala estas tio, ke ne ciu landpeco en Kalifornio apartenas
> al municipo. Ciu landpeco apartenas al gubernio ("county"). Municipo
> kreigas, kiam komunumo oficiale organizigas per municipa konstitucio.

> La municipan policon oni nomas "police", kaj la gubernian policon oni
> nomas "sheriff".


Oficiale, Dalton City estas "village", kun "village board" (vilagha
estraro), de kiu la vilaghestro ("mayor", la sama vorto uzata por urbestro)
estas unu membro. Tamen, en la chiutaga vivo, neniu nomas Dalton City
"village", sed parolas de ghi kiel "small town" (urbeto). Dalton City estas
en Moultrie County, Hervey City en Macon County.

Manuel M Campagna

unread,
Jul 27, 2004, 7:20:23 PM7/27/04
to
"Raymond S. Wise" (mplsra...@gbronline.com) writes:
> "Marko Rauhamaa" <ma...@pacujo.net> wrote in message
> news:m3k6wwh...@elektro.pacujo.net...
>> "Raymond S. Wise" <mplsra...@gbronline.com>:
>> > Oni povas nomi sin iumaniere, chu ne ? Mi konas du urbetojn en la
>> > Usona shtato de Ilinojo, kiuj havas, respektive, chirkau 600 loghantoj
>> > kaj chirkau 50 loghantoj, kiuj nomighas "Dalton City" kaj "Hervey
>> > City", "city" signifante "urbo" en la angla.
>> Almenau en Kalifornio "city" signifas administran unuon, kiun mi nomus
>> municipo. Speciala estas tio, ke ne ciu landpeco en Kalifornio apartenas
>> al municipo. Ciu landpeco apartenas al gubernio ("county"). Municipo
>> kreigas, kiam komunumo oficiale organizigas per municipa konstitucio.
>> La municipan policon oni nomas "police", kaj la gubernian policon oni
>> nomas "sheriff".

Mi cxiam komprenis, ke "sheriff" estas persono, ne organizo. Eble tio
estas, cxar mi de 57 jaroj vivas en brita lando.

> Oficiale, Dalton City estas "village", kun "village board" (vilagha
> estraro), de kiu la vilaghestro ("mayor", la sama vorto uzata por urbestro)
> estas unu membro. Tamen, en la chiutaga vivo, neniu nomas Dalton City
> "village", sed parolas de ghi kiel "small town" (urbeto). Dalton City estas
> en Moultrie County, Hervey City en Macon County.

> Raymond S. Wise

En Kanadio estas kvar niveloj de municipoj :
- vilagxoj
- urbetoj (town)
- urboj (city)
- kantono (township)
- gubernioj (county / regional municipality)

Kebekio ne distingas inter urbeto kaj urbo. Cxiuj estas "ville"oj.
Aliflanke gxi distingas inter la kantono kaj la "municipalité de paroisse"
(parohxmunicipo).

Cxiu nivelo dependas el la cxarto, kiun la municipo havas. Cxiu nivelo
enhavas iujn povojn kaj iujn devojn.

Manvxelo

0 new messages