Plu kreskas la vikipedio en Esperanto
Nur tri tagojn post la 10-jara jubileo de la entuta vikipedio-projekto
-
en la 15-a de januaro - la Esperanto-vikipedio atingis 140.000
artikolojn, nome vespere de la 18-a de januaro. Nuntempe "nia" versio
de
la vaste konata internacia projekto enhavas pli ol 30 milionojn da
vortoj - simile granda kiel multvolumaj paperaj enciklopedioj. Ghi
aktuale okupas lau la nombro de artikoloj lokon 26 kompare kun
alilingvaj versioj de la reta vikipedio. Antau la tempo de interreto
kaj
rapida internacia kunlaboro oni simple ne povis revi en Esperantujo
pri
tia projekto - tiel granda kaj tiel rapida: http://eo.wikipedia.org
Pli ol 300.000 rigardoj tage
Chiuhore estas proksimume 15.000 rigardoj al pagho de la
Esperanto-vikipedio; per tio Esperanto okupas lokon 38 en komparo kun
aliaj lingvoj.
WikiTrans: Automata vikipedio-traduko kun 2,6 milionoj da artikoloj
Multe pli granda ol la Esperanto-vikipedio estas la aŭtomata traduko
de
la angla vikipedio en Esperanton, kiun preparis la dana entrepreno
/GrammarSoft/ gvidata de Eckhard Bick. Che http://epo.wikitrans.net/
eblas serchi en pli ol 2,6 milionoj da artikoloj mashine tradukitaj -
kun nivelo certe ne jam perfekta, sed kun kutime bone komprenebla
enhavo.
Chu vi shatus kunlabori en vikipedio?
La artikoloj de WikiTrans taugas ankau kiel bazo por kreado de
artikoloj
en la aktuala vikipedio, se oni volas cherpi almenau parton de la
enhavo
el la angla vikipedio. Se vi volas kunlabori en la granda libera
Esperanto-enciklopedio - jen eble bona komenco. Pliaj informoj
trovighas
sur la bonveniga pagho
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Bonvenon_al_la_Vikipedio .
Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand
--
Kelkaj ligiloj
http://eo.wikipedia.org
http://epo.wikitrans.net
http://meta.wikimedia.org/wiki/List_of_Wikipedias#100_000.2B_articles
http://stats.wikimedia.org/EO/TablesWikipediaEO.htm
http://stats.wikimedia.org/EO/Sitemap.htm
--
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
Internaciaj ferioj
Novjara Renkontigho (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)
PRINTEMPE
Internacia Kongreso (IK)
SOMERE