Google Groups unterstützt keine neuen Usenet-Beiträge oder ‑Abos mehr. Bisherige Inhalte sind weiterhin sichtbar.

ret-info: George Soros parolas pri Esperanto

19 Aufrufe
Direkt zur ersten ungelesenen Nachricht

Eventoj-Budapesxto

ungelesen,
22.09.2008, 07:22:1022.09.08
an
Ecx se ni ne povas vere fieri pri la "esperantisteco" de George Soros, povas tamen esti utile (eventuale por kompletigi artikolon pri li en Vikipedio: ( http://eo.wikipedia.org/wiki/George_Soros ) koni la jenan informon aperinta hieraux (la 21-an de septembro en 2008) en "*El País Semanal*", la dimancxa suplemento de "*El País*", la plej disvastigxinta gazeto en Hispanio.

Dankon al Tono del Barrio pro lia jena resumo en la listo [Reago]:

Henri Masson

-----

Hieraux, la jxurnalo "*El País Semanal*" (dimancxa suplemento de "*El País*") intervjuis al George Soros. Estas pluraj mencioj pri Esperanto:

http://www.elpais.com/articulo/portada/SOROS/millonario/queria/ser/filosofo/elpepusoceps/20080921elpepspor_7/Tes/


* *Demando* : Parolante pri viaj opinioj, mi kredas ke ili
grandparte forgxigxis pro la familiaj spertoj. Via patro, Tivadar,
estis, krom advokato, verkisto en Esperanto, kaj li igis vin
paroli gxin kiam infano. Cxu vi ankoraux parolas gxin?

* *Respondo* : Ne, mi ne plu parolas gxin, sed mi tion faris, kaj mi
ankoraux povus tion fari. Estas fascina lingvo, fascina elpensajxo,
sed nun gxi ne havas utilecon. Gxia rolo kiel internacia lingvo
estis anstatauxita de la angla; malbone parolita angla, sed gxi
estas la universala lingvo kiun ni havas.

Poste estas pluraj mencioj al la pacxjo Tivadar, kaj al ties libro "Maskerado" (memoru, originale verkita en Esperanto).

Poste denove :
[George Soros] , forfugxis el la sovetanoj en 1946 danke al sia cxeesto en Esperanto-kongreso okazinta en Okcidento, kaj li alvenis en Londonon.

La titolo de la artikolo estas "El millonario que quería ser filósofo" (La milionulo kiu volis esti filozofo)
Nu, pri li kaj pri tiu cxi lia faceto, mi iam verkis en miaj blogoj http://www.delbarrio.eu/2006/09/george-soros-universalismo-liberala.htm

Ne eblas reagi en la artikolo mem, en la reto, sed se iu deziras skribi rekte al la revuo, la adreso estas: "elpaissemanalcartas @ elpais.es"

Mi skribis al la auxtoro de la artikolo (kiu estas la subdirektoro de la jxurnalo, la plej disvastigata en Hispanio), kaj ankaux verkis en alia blogo havigita de la jxurnalo: http://lacomunidad.elpais.com/tonyo/2008/9/21/papa-soros-mas-interesante-su-hijo

Krome, laux informo de István Ertl, mi atentigas ke mencio pri la homo, kaj pri lia kompreno de Esperanto aperas ankaux en "Le Monde": http://www.lemonde.fr/le-monde-2/article/2008/09/12/george-soros-le-philanthrope-qui-aime-se-faire-detester_1094429_1004868.html

Amike,

Tono
http://www.delbarrio.eu/

-----
*Rimarko HM* : La titolo de Le Monde estas malsama "George Soros, le philanthrope qui aime se faire détester" (George Soros, la filantropo, kiu sxatas estigi sin malsxatata). Ankaux la enhavo estas malsama. La aludo al la fakto ke li komprenas Esperanton estas malpli longa kaj preciza (traduko):
"George Soros naskigxis [kun nomo] György Schwartz en 1930 en Budapesxto en burgxa juda familo. Lia patro, Tivadar, advokato, edizigxis kun virino devenanta el influa familio kaj decidis labori nur du horojn cxiutage. Li
povis tiel sin dedicxi al la edukado de tiuj du filoj el kiuj György estis duenaskito, kaj al pripensado. Konvinkita internaciisto, li pasiigxis por Esperanto, la universala lingvo inventita en la 19-a jarcento, kiun lia filo plue komprenas. Tiu cxi travivis felicxan infanagxon gxis la nazia invado en 1944. Danke al la mondosperteco de
Tivadar, la familio Soros ricevis falsajn identigilojn kaj eskapis al la amasa deportado de judoj de Hungario"


laux informo de: Henri Masson

-----
fonto: Ret-Info:
http://www.eventoj.hu

=======================================================================
Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj: RET-INFO
Aligxoj kaj malaligxoj cxe: http://www.eventoj.hu
=======================================================================

.

Anton Oberndorfer

ungelesen,
22.09.2008, 09:39:5722.09.08
an

"Eventoj-Budapeŝto" skribis:
> *Respondo* (de George Soros): Ne, mi ne plu parolas ĝin,
> sed mi tion faris, kaj mi ankoraŭ povus tion fari.
> Estas fascina lingvo, fascina elpensaĵo, sed nun ĝi ne
> havas utilecon. Ĝia rolo kiel internacia lingvo estis
> anstataŭita de la angla; malbone parolita angla, sed ĝi

> estas la universala lingvo kiun ni havas.

Soros el sia vidpunkto certe pravas. Se temas pri sferoj en kiuj la kvalito
de la parolata lingvo ne ludas grandan rolon, la angla ne cedas lokon al
Esperanto. Sed aliflanke li malpravas: Esperanto tie estas utilega kie la
kvalito de la parolata lingvo estas necese alta. Ni pensu pri televidaj
diskutoj kun diskutantoj el diversaj landoj. Tiaj diskutoj okazas, se
entute, nur en anglalingvaj TV-stacioj kun ĵurnalistoj el aliaj landoj kiuj
jam delonge vivas en anglalingva lando kaj tial regas la anglan sufiĉe bone
por povi diskuti. Estas ja granda diferenco ĉu oni interparolas en fermita
rondo kun malmultaj homoj aŭ ĉu oni havas spektantojn en multaj landoj kiuj
atentas pri ĉiu vorto kiun oni diras. Por paroli al internacia publiko
necesas regi aktive la lingvon je alta nivelo por esprimi sin kun ĉiuj
necesaj nuancoj.

Mi konscias ke hodiaŭ ne ekzistas multaj E-parolantoj kiuj povus plenumi
tian taskon, sed oni devas konsideri ke la plej multaj E-parolantoj nur tre
malofte parolas la lingvon kaj do mankas al ili la praktiko. Tamen Esperanto
ebligas regadon de la lingvo post tre mallonga tempo kompare kun la angla.
Do la ŝanco de Esperanto estas evoluigi la parolkapablon de homoj el la tuta
mondo al alta nivelo tiel ke ili sur neŭtrala lingva fundamento povos
interparoli.

Sed mi konscias ke plej multaj E-uzantoj estas kontentaj pri baza scipovo de
Esperanto. Sed kiu serioze strebas al progreso de nia lingvo devas meti la
akcenton sur la evoluigon de la parolnivelo. Esperanto-renkontiĝoj devus
havi ekzercejojn kaj devus ekzisti videoregistraĵoj de diskutoj aŭ aliaj
internaciaj interparoloj.

Sed ŝajnas al mi ke mi tiurilate estas vokanto en dezerto.

Anton Oberndorfer
http://aldone.de/video

0 neue Nachrichten