Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.

Unikodo

4 baxış
İlk oxunmamış mesaja keçin

John Wells

oxunmamış,
21 noy 1997, 03:00:0021.11.97
kimə

Mi aldonis al mia artikolo "Hiperteksto kaj la TTT" novan pagxon, por ke
oni provi la kapablon de foliumilo gxuste interpreti Unikodon.

Rigardu http://www.phon.ucl.ac.uk/home/wells/html-ttt/uniktest.htm

John Wells


Bertil Wennergren

oxunmamış,
21 noy 1997, 03:00:0021.11.97
kimə

John Wells <j.w...@ucl.ac.uk> skribis:

>Mi aldonis al mia artikolo "Hiperteksto kaj la TTT" novan pagxon, por ke
>oni provi la kapablon de foliumilo gxuste interpreti Unikodon.

Oni povas ankau iom provi che miaj paghoj, precipe la paghoj pri Landoj kaj
lingvoj enhavas nun multajn Unikodajhojn.

Mi mem nun sufiche bone sukcesis vidi Unikodajhojn per Netscape Navigator
4.0 kaj per Hot Java. Hot Java tamen shajne enhavas strangajn erarojn, ne
pri Unikodo, sed pri aliaj aferoj. Iuj paghoj montrigas tute erare.

Cetere mi shatus, ke chiuj, kiuj nun jam povas vidi Unikodajhojn en
TTT-paghoj (kaj aliloke) raportu pri tio chi tie. Estus interese
ekscii, kiom da ni estas. Eble indus starigi apartan diskutrondon
(e-poshtan?) pri uzo de Unikodo.

======================================================================
Bertilo Wennergren
<http://www.algonet.se/~bertilow/>
<bert...@hem1.passagen.se>
======================================================================


Marko Rauhamaa

oxunmamış,
22 noy 1997, 03:00:0022.11.97
kimə

bert...@algonet.se (Bertil Wennergren):

> Mi mem nun sufiche bone sukcesis vidi Unikodajhojn per Netscape Navigator
> 4.0 kaj per Hot Java. Hot Java tamen shajne enhavas strangajn erarojn, ne
> pri Unikodo, sed pri aliaj aferoj. Iuj paghoj montrigas tute erare.

Strange. Mi provis Netscape 4.03-on, kaj en ři la unikodaĽoj aperis kiel
demandosignoj "?". Eble Netscape ne scias uzi la signarojn de X11.


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:ma...@iswest.net http://www.iswest.net/~marko/
Suomenkielinen esperantokurssi http://www.iswest.net/~marko/esperanto/kurssi/
Free Esperanto Course http://www.iswest.net/~marko/esperanto/course/

Don HARLOW

oxunmamış,
22 noy 1997, 03:00:0022.11.97
kimə

On 22 Nov 1997 05:12:03 GMT, Marko Rauhamaa
<ma...@calnet28-100.gtecablemodem.com> wrote:

>bert...@algonet.se (Bertil Wennergren):
>
>> Mi mem nun sufiche bone sukcesis vidi Unikodajhojn per Netscape Navigator
>> 4.0 kaj per Hot Java. Hot Java tamen shajne enhavas strangajn erarojn, ne
>> pri Unikodo, sed pri aliaj aferoj. Iuj paghoj montrigas tute erare.
>
>Strange. Mi provis Netscape 4.03-on, kaj en ři la unikodaĽoj aperis kiel
>demandosignoj "?". Eble Netscape ne scias uzi la signarojn de X11.
>

Oni devas esti iom singarda pri la literaroj, kiujn oni uzas. Sur sia
pagxo John Wells ordonas uzon de la nova "Verdana". En mia Netscape
4.03, mi uzas Lat3 TimesNewRoman kaj Courier SudEuro por miaj Latin-3
literaroj kaj por Unicode Ariel SudEuro kaj Ariel SudEuro (diable!
Kiel tio lasta okazis?). Mi kontrolis cxe mia pagxo de la poemo
"Velga" de Devjatnin
(http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Poezio/velga.html),
kie oni povas transiri inter la du kodigoj kaj kie mi ne uzas la <FONT
FACE=> komandon. Ambaux sxajnas funkcii tute bone en mia Netscape.
Alia bona kontrolloko estas la poemkolekto de Jurij FINKEL, kiu
gxenerale provizas kaj Latin-3 kaj Unikodajn versiojn.

Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/
(English version available at http://www.webcom.com/~donh/dona.html)

Martin Weichert

oxunmamış,
22 noy 1997, 03:00:0022.11.97
kimə

Se vi volas testi -
esperantaj pagxoj kun Unikodo:

http://www.phon.ucl.ac.uk/home/wells/html-ttt/uniktest.htm
http://esperanto.agoranet.be/fel/mon/priutf/utf8.html
http://www.simtts.mv.ru/Eo/
http://purl.oclc.org/NET/lanlin
http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Poezio/velga_poemo_utf8.html
http://www.unicode.org/unicode/iuc10/x-ncr.html
http://www.unicode.org/unicode/iuc10/x-utf8.html

Mi povas uzi "Netscape Navigator 4.03" sur Unix, kiu lauxsxajne
estas Unikodo-kapabla.

Gxi montras bele la "okcidenteuxropajn", la cxinajn kaj la japanajn
literojn, sed NE la arabajn, hebreajn, kartvelajn aux esperantajn;
kaj nur parte(?!) la rusajn.
La X-tiparojn gxi sxajnas ignori kiam gxi montru unikode...

Martin

da Hiasl

oxunmamış,
22 noy 1997, 03:00:0022.11.97
kimə

Se vi volas provi Unikodo vi ankaux povas uzi mia hejmpagxo .
Ćion bonan ! Cxion bonan ! Ois guade !

da Hiasl

----------------------------------------------------------------------------
------------
|
|Mia TTT-pařo :
|
| http://www.geocities.com/SiliconValley/Vista/3856/
|
|Mia natura adreso :
|
|ćambro kvin cento du dek ses
|Mittelgasse dek ok
|unu mil ses dek Vieno
|
|Teleparolnumero : kvincento naýdek ses dekdu kvardek sep kvincento dudek
ses
|

|Mi vere estas . Vi povas poţti al mi aý teleparoli kun mi .
----------------------------------------------------------------------------
------------


Bertil Wennergren

oxunmamış,
23 noy 1997, 03:00:0023.11.97
kimə

hi...@geocities.com (da Hiasl) skribis:

>Se vi volas provi Unikodo vi ankaux povas uzi mia hejmpagxo .

>Æion bonan ! Cxion bonan ! Ois guade !

Funkcias tute bone viaj Unikodajhoj tie, sed la Esperantajn literojn vi
skribis lau Latino 3, kio rezultigis strangan mikson. Almenau mi ne havas
tiparon kiu estas kaj Unikoda kaj Latino-3-a samtempe.


Lee Sau Dan

oxunmamış,
24 noy 1997, 03:00:0024.11.97
kimə

>>>>> "da" == da Hiasl <hi...@geocities.com> writes:

da> Se vi volas provi Unikodo vi ankaux povas uzi mia hejmpagxo .

Ne. Danke!

Mi ne havas suficxan monon por acxeti komputilon por uzi legilojn
Unikodo-kapablajn.


Bertil Wennergren

oxunmamış,
24 noy 1997, 03:00:0024.11.97
kimə

Lee Sau Dan <sd...@dan486.cs.hku.hk> skribis:

>Mi ne havas suficxan monon por acxeti komputilon por uzi legilojn
>Unikodo-kapablajn.

Laudire Netscape Navigator 4 ekzistas por Linukso (la sistemo, kiun uzas
Lee Sau Dan). La Vindoza versio estas Unikodo-kapabla, supozeble ankau la
Linuksa versio.

Lee Sau Dan ~{@nJX6X~}

oxunmamış,
25 noy 1997, 03:00:0025.11.97
kimə

>>>>> "Bertil" == Bertil Wennergren <bert...@algonet.se> writes:


Bertil> Laudire Netscape Navigator 4 ekzistas por Linukso (la
Bertil> sistemo, kiun uzas Lee Sau Dan). La Vindoza versio estas
Bertil> Unikodo-kapabla, supozeble ankau la Linuksa versio.

Mia komputilo ne havas suficxan memoron por uzi na Netscape Nagivator
4, kiu estas tro malrapidega en masxinoj kun nur 16MB da memoro.
Krome, NN4 bezondas grandecan diskspacon, kiun mi ne havas suficxe.

Do, mi uzas Linkson, kiu estas simpla, eleganta kaj (tre grave)
*rapida*. Mi ne volas malsimpligi, maleleganti kaj malrapidigi mian
legadon de la TTT. Cxu vi?

La TTT estas, laux mia idealo, por dissendi kaj trovi *informon*, ne
malutilan dekorajxon. Do, hejmpagxoj devas enhavi informon anstataux
belaJn (kaj grandaJn laux dosiergrandecoJ) dekorajxoJn. La
dekorajxojn oni ofte forlasas post kelkaj sekundoj. La informon oni
utiladas dum pli longega tempo.


--
Lee Sau Dan �,X)wAV(Big5) ~{@nJX6X~}(HZ)
.----------------------------------------------------------------------------.
| http://www.cs.hku.hk/~sdlee e-mail: sd...@cs.hku.hk |
`----------------------------------------------------------------------------'

Bertil Wennergren

oxunmamış,
25 noy 1997, 03:00:0025.11.97
kimə

sd...@phoenix.cs.hku.hk (Lee Sau Dan ~{@nJX6X~}) skribis:

> Bertil> Laudire Netscape Navigator 4 ekzistas por Linukso (la
> Bertil> sistemo, kiun uzas Lee Sau Dan). La Vindoza versio estas
> Bertil> Unikodo-kapabla, supozeble ankau la Linuksa versio.

>Mia komputilo ne havas suficxan memoron por uzi na Netscape Nagivator
>4, kiu estas tro malrapidega en masxinoj kun nur 16MB da memoro.
>Krome, NN4 bezondas grandecan diskspacon, kiun mi ne havas suficxe.

Mia komputilo havas nur 16 MB, sed Netscape bonege funkcias.

>Do, mi uzas Linkson, kiu estas simpla, eleganta kaj (tre grave)
>*rapida*. Mi ne volas malsimpligi, maleleganti kaj malrapidigi mian
>legadon de la TTT. Cxu vi?

Kompreneble ne. Sed estas neniaj problemoj por mi. Mia komputilo havas 16
MB da interna memoro, 640 MB da diskospaco (duono estas uzata), kaj 166
MHz-an procezoron. Vindozo kun Netscape, Emacs kaj kelkaj aliaj programoj,
funkcias senprobleme.

>La TTT estas, laux mia idealo, por dissendi kaj trovi *informon*, ne
>malutilan dekorajxon. Do, hejmpagxoj devas enhavi informon anstataux
>belaJn (kaj grandaJn laux dosiergrandecoJ) dekorajxoJn. La
>dekorajxojn oni ofte forlasas post kelkaj sekundoj. La informon oni
>utiladas dum pli longega tempo.

Estas tre bedaurinde, ke neniu faris simplan TTT-legilon, kiu povas legi
Unikodon.

Belaj dekorajhoj ne havas rilaton al Unikodo. Unikodo estas rimedo por
ebligi skribadon kaj legadon de chiuj lingvoj en la mondo, ekz. la China.
Chiu serioza komputila sistemo devus nun ekhavi Unikodokapablajn
programojn.

Efektive Hot Java iom pli bone reagas al Unikodajhoj, sed ghi postulas
ankorau pli da memoro kaj ankorau pli rapidan komputilon ol Netscape
Navigator (lau mia impreso).

Lee Sau Dan ~{@nJX6X~}

oxunmamış,
25 noy 1997, 03:00:0025.11.97
kimə

>>>>> "Bertil" == Bertil Wennergren <bert...@algonet.se> writes:

Bertil> Mia komputilo havas nur 16 MB, sed Netscape bonege
Bertil> funkcias.

Cxu via estas 486a masxino?

Bertil> Kompreneble ne. Sed estas neniaj problemoj por mi. Mia
Bertil> komputilo havas 16 MB da interna memoro, 640 MB da
Bertil> diskospaco (duono estas uzata), kaj 166 MHz-an
Bertil> procezoron.

Vi havas pli luksan masxinon ol mi. Mi nur havas 486DX2-66
procezoron, kun 600MB da diskspaco (preskaux tute okupita). :(

Bertil> Vindozo kun Netscape, Emacs kaj kelkaj aliaj
Bertil> programoj, funkcias senprobleme.

Emacs (versio 20.2), GCC kaj LaTeX cxiuj funkcias senprobleme kaj
rapide je mia masxino, uzanta Linukson. Tamen, Netscape uzas tro
multan memoron kaj procezorkapablon. Do, Netscape (precipe la plej
nova versio) estas efektive neuzebla (la pli nova versio, la pli
neuzebla).

Bertil> Estas tre bedaurinde, ke neniu faris simplan TTT-legilon,
Bertil> kiu povas legi Unikodon.

Pli bedauxrinde estas, ke (preskaux) cxiuj ne plu metas simplan
TTT-pagxojn legeblataj per simplajn legilojn. Tro often, la aldonita
malsimpleco en la pagxoj estas (nur) ne-utila dekorajxo anstatux utila
informo. Krome, la ne-utila dekorajxo uzas tre grandecon da la
transdoni-kapableco de la linioj. Tio longegigas la tempon por
transondi informon en la Interreto.

Do, la TTT igxadas pli kaj pli neuzebla kaj neutila.

Bertil> Chiu serioza
Bertil> komputila sistemo devus nun ekhavi Unikodokapablajn
Bertil> programojn.

(Cxiuj kapablaj personoj devus scipovas cxiujn skribsistemojn, cxu
ne?)


Cxiuj komputilo dev*I*s *jam* havi "8-bite sanita" (8-bit clean)
manipulon da datumo. Bedauxrinde, ...

Kiu pagas por modernigi la komputilojn (kaj gxiajn programojn) jam
operaciantajn en la tuta reto?

Marko Rauhamaa

oxunmamış,
25 noy 1997, 03:00:0025.11.97
kimə

bert...@algonet.se (Bertil Wennergren):

> Mia komputilo havas nur 16 MB, sed Netscape bonege funkcias.

Ću vi uzas la version 4.03? Mia linuksa sistemo rulas du
Netscape-procezojn paralele (unu por mia edzino kaj unu por mi). Mi
havis 24MB da memoro, sed tio estis tro malmulte, kaj la maţino estis
malrapidega. Antaý du tagoj mi aćetis pli da memoro (kiu estas tre
malmultekosta en Usono nuntempe); 48MB ţajnas fine satigi du Netskapojn,
du X-servilojn, du fvwm-ojn kaj unu emakson.

Tamen Netscape ne apogas unikodon, kaj ne permesas al la uzanto difini
la signaron. Estas strange, ke Netscape ja permesas al la dokumento
difini la signaron sed al la uzanto -- tute male al la idealo.

Yves Bellefeuille

oxunmamış,
25 noy 1997, 03:00:0025.11.97
kimə

sd...@phoenix.cs.hku.hk (Lee Sau Dan ~{@nJX6X~}) skribis:

> Emacs (versio 20.2), GCC kaj LaTeX cxiuj funkcias senprobleme kaj


> rapide je mia masxino, uzanta Linukson. Tamen, Netscape uzas tro
> multan memoron kaj procezorkapablon. Do, Netscape (precipe la plej
> nova versio) estas efektive neuzebla (la pli nova versio, la pli
> neuzebla).

Mia procezilo estas 486 33 MHz, do iom malpli rapida ol tiu de Lee Sau
Dan, kaj mi tute konsentas kun li ke Netscape 3 estas praktike neuzebla
kun tia mashino. (Mi ne provis Netscape 4.) Mi nun uzas Netscape 1.22.
Kia arkaikajho: ghi aperis antau du jaroj! ;-)

Yves

--
Yves Bellefeuille
Ottawa, Canada
y...@storm.ca
Francais / English / Esperanto

Bertil Wennergren

oxunmamış,
25 noy 1997, 03:00:0025.11.97
kimə

sd...@phoenix.cs.hku.hk (Lee Sau Dan ~{@nJX6X~}) skribis:

> Bertil> Mia komputilo havas nur 16 MB, sed Netscape bonege
> Bertil> funkcias.

>Cxu via estas 486a masxino?

Ha ne. Ghi estas Penciumo - au pli vere temas pri Cyrix-a procezoro. Tio
vershajne faras grandan diferencon. Por mi PC-komputiloj estas sufiche nova
afero, tial mi forgesis pri tiu grava detalo.

> Bertil> Kompreneble ne. Sed estas neniaj problemoj por mi. Mia
> Bertil> komputilo havas 16 MB da interna memoro, 640 MB da
> Bertil> diskospaco (duono estas uzata), kaj 166 MHz-an
> Bertil> procezoron.
>
>Vi havas pli luksan masxinon ol mi. Mi nur havas 486DX2-66
>procezoron, kun 600MB da diskspaco (preskaux tute okupita). :(

Bedaurinde. Sed mi pensis, ke kun Linukso jag 486-a mashino povus funkcii
bonege.

> Bertil> Estas tre bedaurinde, ke neniu faris simplan TTT-legilon,
> Bertil> kiu povas legi Unikodon.

>Pli bedauxrinde estas, ke (preskaux) cxiuj ne plu metas simplan
>TTT-pagxojn legeblataj per simplajn legilojn. Tro often, la aldonita
>malsimpleco en la pagxoj estas (nur) ne-utila dekorajxo anstatux utila
>informo. Krome, la ne-utila dekorajxo uzas tre grandecon da la
>transdoni-kapableco de la linioj. Tio longegigas la tempon por
>transondi informon en la Interreto.

Miaj paghoj tamen estas chiuj perfekte legeblaj per Linko. Unikodo estas
nur unu el pluraj alternativoj por la legantoj, kaj apenau iu bildo estas
esenca.

>Do, la TTT igxadas pli kaj pli neuzebla kaj neutila.

Mi longe uzadis nur Linkon, kaj tamen trovis TTT tre utila kaj interesa.

> Bertil> Chiu serioza
> Bertil> komputila sistemo devus nun ekhavi Unikodokapablajn
> Bertil> programojn.
>
>(Cxiuj kapablaj personoj devus scipovas cxiujn skribsistemojn, cxu
>ne?)

Ne. Oni sciu nur la skribsistemojn de tiuj lingvoj, kiujn oni konas. Por mi
ne utilas la Chinaj partoj de Unikodo, char mi chiuokaze nenion komprenas
de la China. Sed por tiu, kiu scias ekz. la Chinan kaj la Korean, Unikodo
farighos tre utila.

>Kiu pagas por modernigi la komputilojn (kaj gxiajn programojn) jam
>operaciantajn en la tuta reto?

Mi ne scias. Sed kiel alie ebligi uzadon de chiuj lingvoj? Chu vi ne volas,
ke chiuj lingvoj egalighu en la Reto?

Bertil Wennergren

oxunmamış,
25 noy 1997, 03:00:0025.11.97
kimə

Marko Rauhamaa <ma...@calnet28-100.gtecablemodem.com> skribis:

>bert...@algonet.se (Bertil Wennergren):
>
>> Mia komputilo havas nur 16 MB, sed Netscape bonege funkcias.

>Ću vi uzas la version 4.03?

Ghi nomas sin 4.04.

> Mia linuksa sistemo rulas du
>Netscape-procezojn paralele (unu por mia edzino kaj unu por mi). Mi
>havis 24MB da memoro, sed tio estis tro malmulte, kaj la maţino estis
>malrapidega. Antaý du tagoj mi aćetis pli da memoro (kiu estas tre
>malmultekosta en Usono nuntempe); 48MB ţajnas fine satigi du Netskapojn,
>du X-servilojn, du fvwm-ojn kaj unu emakson.

Mi pensis, ke Linukso ne postulas tiom de la komputilo.

>Tamen Netscape ne apogas unikodon, kaj ne permesas al la uzanto difini
>la signaron. Estas strange, ke Netscape ja permesas al la dokumento
>difini la signaron sed al la uzanto -- tute male al la idealo.

Estas menuoj por elekti kodsistemon. Sed ankau mi spertis, ke foje ne
funkcias. Ekz. che Alis estas plena tabelo de chiuj Unikodaj signoj, sed
Netscape ial rifuzas ilin montri. Sed se mi la samajn paghojn legas rekte
de mia disko, la signoj montrighas! En Hot Java ne estas problemo. Ankau
pri iu Bulgara pagho estis strangegaj problemoj, sed post mil musaj
alklakoj ial funkciis. Mi vere ne komprenas. Sed ghenerale ne estas
problemoj, kaj pri la Esperantaj signoj funkcias chie krom che Alis.

Simon Payne

oxunmamış,
25 noy 1997, 03:00:0025.11.97
kimə

En artikolo <65dcuh$6qt$2...@zingo.tninet.se> skribis bert...@algonet.se
(Bertil Wennergren) jene:

> Efektive Hot Java iom pli bone reagas al Unikodajhoj, sed ghi postulas

>
> ankorau pli da memoro kaj ankorau pli rapidan komputilon ol Netscape

> Navigator (lau mia impreso).> .

Kaj pravas. HotJavon oni programis en Javo. La Navigilon en C++. Pro tio
estas la malsamaj rapidecoj. C++ estas kompila lingvo, Javo estas por
interpretilo, aı plejbonokaze, kompretilo.

Simono


--
TTT:
http://ourworld.compuserve.com/homepages/simono/

Retposxto:
1001...@compuserve.com

Marko Rauhamaa

oxunmamış,
26 noy 1997, 03:00:0026.11.97
kimə

bert...@algonet.se (Bertil Wennergren):

> Marko Rauhamaa <ma...@calnet28-100.gtecablemodem.com> skribis:


> > Mia linuksa sistemo rulas du Netscape-procezojn paralele (unu por
> > mia edzino kaj unu por mi). Mi havis 24MB da memoro, sed tio estis
> > tro malmulte, kaj la maţino estis malrapidega. Antaý du tagoj mi
> > aćetis pli da memoro (kiu estas tre malmultekosta en Usono
> > nuntempe); 48MB ţajnas fine satigi du Netskapojn, du X-servilojn, du
> > fvwm-ojn kaj unu emakson.
>
> Mi pensis, ke Linukso ne postulas tiom de la komputilo.

Linukso mem postulas apenaý iom. La aplikprogramoj postulas jene da
memoro:

emaksoj po 13,7MB
netskapoj po 40,3MB
fvwm95-2-oj po 6,9MB
X-serviloj po 10,8MB

Kaj nia maţino rulas po du instancoj de ćiu programo. Kompreneble
linukso havas virtualan memoron, kaj grandaj partoj el la programoj (kaj
precipe el la instancoj de la sama programo) estas kunposedataj. Kaj ćar
la procezoj uzas nur parton el sia memoro aktive, nuraj 48MB-oj praktike
silentigas mian malmoldiskon.

> >Tamen Netscape ne apogas unikodon, kaj ne permesas al la uzanto difini
> >la signaron. Estas strange, ke Netscape ja permesas al la dokumento
> >difini la signaron sed al la uzanto -- tute male al la idealo.
>
> Estas menuoj por elekti kodsistemon.

Ho, mi Ľus rimarkis, ke mi simple ne sciis uzi mian netskapon! Netskapo
4.03 ja apogas latin-3-on en linukso!!! La elekto
Edit/Preferences/Fonts/User-Defined permesas al mi uzi ćiujn tiparojn,
kiujn mia X-servilo konas.

Pardonu, kompreneble ći tio ne koncernas unikodon, sed mi ne povas kaţi
mian ekřojon.

Franck Arnaud

oxunmamış,
26 noy 1997, 03:00:0026.11.97
kimə

Bertil Wennergren:

> Laudire Netscape Navigator 4 ekzistas por Linukso (la sistemo, kiun
> uzas Lee Sau Dan).

> La Vindoza versio estas Unikodo-kapabla, supozeble ankau la
> Linuksa versio.

la problemo povas esti ke Vindozo (NT kaj iugrade 95) estas
Unikodo-kapabla dum ke la fenestra sistemo de Linukso (X11) ne estas
tiel mi kredas. do povas manki al klienta programo la rimedo por afisxi
la unikodajxojn.

Franck Arnaud

oxunmamış,
26 noy 1997, 03:00:0026.11.97
kimə

Bertil Wennergren:

> Mi pensis, ke Linukso ne postulas tiom de la komputilo.

nu, sen fenestra sistemo... la plej uzata fenestra sistemo, X11, estas
opcia, sed kiam vi uzas gxin, gxi ne tre malsamas de Vindozo, almenaux
en memoruzo.

Attila SZEP

oxunmamış,
26 noy 1997, 03:00:0026.11.97
kimə

Lee Sau Dan skribis:

> Do, mi uzas Linkson, kiu estas simpla, eleganta kaj (tre grave)

Cxu vi uzas Linukson? Kaj kian Linukson? Mi nun deziras uzi
gxin, sed mi ne scias cxu mi uzu, aux ne?
--
Attila Szep
sz...@mail.tolna.net
http://www.tolna.net/~szep/

Lee Sau Dan ~{@nJX6X~}

oxunmamış,
27 noy 1997, 03:00:0027.11.97
kimə

>>>>> "Franck" == Franck Arnaud <Franck...@stratus.com> writes:

Franck> la problemo povas esti ke Vindozo (NT kaj iugrade 95)
Franck> estas Unikodo-kapabla dum ke la fenestra sistemo de
Franck> Linukso (X11) ne estas tiel mi kredas. do povas manki al
Franck> klienta programo la rimedo por afisxi la unikodajxojn.

La problemo ne estas, ke oni ne povas trovi programojn kapablajn je
uzi kaj montri Unikodon. La problemo estas, ke tiaj programoj normale
estas tro luksaj, kaj do la *malricxuloj* ne povas legi dokumentojn
skribitajn laux Unikodo.


Se vi volas, ke nur ricxuloj povas legi viajn dokumentojn, bone, uzu
Unikodon laux via preferenco. Tamen, se vi volas, ke *ankaux* la
malricxuloj povas legi viajn dokumentojn, vi devu konsideri pri iliaj
(malluksaj) legiloj.

Marko Rauhamaa

oxunmamış,
27 noy 1997, 03:00:0027.11.97
kimə

Attila SZEP <sz...@mail.tolna.net>:

> Cxu vi uzas Linukson?

Jes.

> Kaj kian Linukson?

RedHat 4.2. Mi aćetis la codon per 50 USD. Tamen oni povas akiri řin
senkoste per la reto, sed tio postulas iom pli da sperto.

> Mi nun deziras uzi gxin, sed mi ne scias cxu mi uzu, aux ne?

Tio dependas. La maţino de nia familio havas kaj vindozo-95-on kaj
linukson. Fakte kvankam mi donis al vindozo duonon el mia malmoldisko,
ni neniam uzas řin (kia malţparo!).

Vindozo havas du utilajn programojn, kiujn ni ne povas uzi, ćar linukso
ćiam ruliřas: tekstotraktilon kaj enciklopedion. Laý mia scio por
linukso ankoraý ne estas akirebla bona, senkosta tekstotraktilo. Oni
povas aćeti efektivajn tekstotraktilojn por proksimume 200 USD. Fakte eć
řenerale al linukso mankas aplikprogramoj.

Netskapo estas akirebla senkoste por kaj vindozo kaj linukso, do
retumado ne favoras unu nek la alian.

Linukso enhavas ćiajn retservilojn: http, nntp, smtp, ftp. Nia maţino
estas en konstanta konekto al la reto. Ni povas komlete regi niajn
servilojn.

Linukso enhavas senkostan, bonegan programarevoluigan sistemon:
redaktilon, tradukilojn, funkciarojn, korektilojn.

Linukso permesas pli ol unu uzantojn. Fakte mia edzino kaj mi havas
apartajn X-sesiojn. Kvankam nur unu el ni povas esti će la komputilo en
unu tempo (unu el ni devas ćiam esti kun nia filino), ni neniam bezonas
rekomenci niajn sesiojn. Ni havas apartajn dosierojn kaj dosierujojn, do
niaj preferoj ne interkonfuziřos.

La instalado de linukso povas esti malfacila eć al spertulo, ćar la sama
liveraĽo devas servi ćiajn aparatarajn kombinaĽojn. La gvidiloj ne donas
respondojn al ćiuj demandoj, do oni devas mem esplori. Oni devas ankaý
certiři pri tio, ke linukso apogas ćiujn aparatojn en la maţino.

Lee Sau Dan ~{@nJX6X~}

oxunmamış,
27 noy 1997, 03:00:0027.11.97
kimə

>>>>> "Attila" == Attila SZEP <sz...@mail.tolna.net> writes:

Attila> Lee Sau Dan skribis:


>> Do, mi uzas Linkson, kiu estas simpla, eleganta kaj (tre grave)

...................^^^^^^^
Pardonu min. Devus esti "Linkon".


Attila> Cxu vi uzas Linukson? Kaj kian Linukson? Mi nun deziras
Attila> uzi gxin, sed mi ne scias cxu mi uzu, aux ne?

Mi uzas ambaux Linukson kaj Linkon. Trovu!

Franck Arnaud

oxunmamış,
27 noy 1997, 03:00:0027.11.97
kimə

Marko Rauhamaa:

> RedHat 4.2. Mi aćetis la codon per 50 USD. Tamen oni povas akiri řin
> senkoste per la reto, sed tio postulas iom pli da sperto.

50 dolarojn! kia multekost'! Linuksaj KD-oj felicxe ankaux haveblas por
10 dolaroj aux malpli.

Lee Sau Dan ~{@nJX6X~}

oxunmamış,
27 noy 1997, 03:00:0027.11.97
kimə

>>>>> "Marko" == Marko Rauhamaa <ma...@calnet28-100.gtecablemodem.com> writes:


Marko> RedHat 4.2. Mi a -Cćetis -A la codon per 50 USD.

Mi ankaux uzas RedHat 4.2. Tamen, mi instalis gxin direkte el la reto
tra direkta linko al mia universitato. Do, gxi estas tute senkosta.

Marko> Oni povas a -Cćeti -A
Marko> efektivajn tekstotraktilojn por proksimume 200 USD. Fakte
Marko> e -Cć -A -Cřenerale -A al linukso mankas aplikprogramoj.

Mi estas skribinta multajn artikolojn akademiajn, literojn, ajxojn por
instruii, ajxojn por prezentado, mian tezon, ktp., sur Linukso. Mi
uzas Emakson por redakti, "ispell" por korekti la literumon, kaj LaTeX
por komposti. LaTeX estas tre kapabla (precipe je tute-automatike
meti, kun 'Perl' aux 'awk', tablojn aux figurojn (kun 'gnuplot') el
datumo eksperimenta). Gxi kompostas belegajn dokumentojn, precipe
belegegajn egalajxojn. Krome, gxi estas senkosta.

Marko> Netskapo estas akirebla senkoste por kaj vindozo kaj
Marko> linukso, do retumado ne favoras unu nek la alian.

Netskapo tamen estas luksa: Gxi bezondas grandegecon da diskspaco kaj
memoro por rapide funkcii. Do, kvankam vi povas akriri gxin senkoste,
vi bezondas monon por la aldonita memoro kaj diskspaco.

Marko> Linukso enhavas senkostan, bonegan programarevoluigan
Marko> sistemon: redaktilon, tradukilojn, funkciarojn,
.................................^^^^^^^^^^^
Marko> korektilojn.

Cxu tradukiloj de homlingvoj aux de komputlingvoj?

--
Lee Sau Dan $(0,X)wAV (B(Big5) ~{@nJX6X~}(HZ)

Simon Payne

oxunmamış,
27 noy 1997, 03:00:0027.11.97
kimə

En artikolo <347C2E...@stratus.com> skribis Franck Arnaud
<Franck...@stratus.com> jene:

> nu, sen fenestra sistemo... la plej uzata fenestra sistemo, X11, estas
> opcia, sed kiam vi uzas gxin, gxi ne tre malsamas de Vindozo, almenaux
> en memoruzo

Ho, ho! Kia ekkono! Do ne nur VindozaĽoj estas ege komfortaj - tamen pro
tio pli grandaj kaj pli malrapidaj. Ćiu ajn grafikfasada programo
bezonas pli da risurcoj ol teksta programo. Tre strange, al la plej
multaj Linuksuloj ţajnas tiu ekkono komplete manki. Ili ćiuj entuziasmas
pri siaj belegaj malgrandaj rapidegaj programoj. Mi mem estas delonge
rezigninta klopodi klarigi al iu, ke temas en vero pri malmultkapablaj
malkomfortegaj programetaćoj.

Antaý nelonge mi tenis afereton de konata E-terminologo en la manoj.
Temis pri "datumbanka" programo en DOS-a aspekto por terminologia aplika
o. Ři ne kapablis eć serći kun Ľokeroj - mi ne eć menciu SQL-an
LIKE-formulon, la datumoj estis en du nenormaj formatoj, la ćapelitaĽoj
estis laý du malsamaj nenormaj kodoj, la funkciklavoj estis
manipuladlogike inverse aranřitaj kaj la implicitaj elektoj
kontraýsencaj. Do la tuta afero estis por la rubujo kaj mi malakceptis
recenzi řin. Tre mirige, oni skribis tiun programon en 1995, ne en 1985.

Aldone la programo plene superfluas. En nur centono de la tempo necesa
por programi la "programon" oni povus reformi la datumojn en ikse iun
popularan datumbankan formaton kaj samtempe konverti la kodon al Latino
3. Tiam ćiu Vindozulo povus ege pli komforte priserći la datumbazon kaj
aldone havis la eblon produkti senfinan varion da raportoj per tute
norma (kaj eć senkosta) datumbanklegilo. Tiuj kutime subtenas tridekon
da diversaj datumbankaj formatoj plus ODBC. Aldone ili traktas kelkajn
ćelarajn formatojn, CSV kaj eć Word-ajn dokumentojn.

Nu, kion diri? Jen Esperantujo.

Simono

PS. Mi ne mokas tiun aferon, mi simple konstatas řin.

Yury Finkel

oxunmamış,
28 noy 1997, 03:00:0028.11.97
kimə

Lee Sau Dan:

>La problemo ne estas, ke oni ne povas trovi programojn kapablajn je
>uzi kaj montri Unikodon. La problemo estas, ke tiaj programoj normale
>estas tro luksaj, kaj do la *malricxuloj* ne povas legi dokumentojn
>skribitajn laux Unikodo.


Eblas verki simpajn programetojn, kiuj konvertas unikodan tekston en simpan
tekston (ekzemple, per 'cx gx sx'-maniero). Tio eblas ne nur por Esperanto,
sed ankaux por aliaj lingvoj. Tiam eblos legi unikodajn dokumentojn per
simplaj tekstaj montriloj.

Sub Unikso (kies speco estas Linukso) fari tion estas pli facile, ol sub
Vidozo, cxar por Unikso ekzistas fontaj tekstoj de preskaux cxiu programo.
Fakte suficxus sxangxi nur Linkon, cxar por cxio alia oni povas uzi apartajn
filtrojn. Kredeble tio estas ne tro malfacila tasko, kaj, se mi vere bezonus
tion, mi eble tion farus. Sed cxar mi uzas vindozan MS IE 4.0 por retumado,
mi preferas lasi tiun taskon al alia volontulo :)

Cetere mi mem, laborante sub Vindozo, skribas cxion per x-maniero kaj poste,
se necesas, uzas simplan programeton, konvertantan x-skribon al Latina-3 aux
Unikodo.

--
Jurij FINKEL


Yves Bellefeuille

oxunmamış,
28 noy 1997, 03:00:0028.11.97
kimə

sd...@phoenix.cs.hku.hk (Lee Sau Dan ~{@nJX6X~}) skribis:

> La problemo ne estas, ke oni ne povas trovi programojn kapablajn je


> uzi kaj montri Unikodon. La problemo estas, ke tiaj programoj normale
> estas tro luksaj, kaj do la *malricxuloj* ne povas legi dokumentojn
> skribitajn laux Unikodo.

Mi pensas ke tiuj kiuj serioze okupighas pri dokumentado komprenas ke
oni ne uzu la plej pintajn teknikojn, sed male la malplej pintajn, do
plej facile uzeblajn. Teksto estu en formato ASCII, ne en Word, RTF au
simila formato. HTML-dokumentoj respektu la normon HTML 3.2, au ech HTML
2.0, kaj ne uzu kadrojn, Java, kaj similajn kromajhojn. Pri la legilo
decidu la leganto, ne la verkinto.

En la esperanta medio, mi deziras laudi la Flavajn Paghojn de Martin
Weichert, kiuj estas faritaj bone kaj zorge. Estas klare ke Martin multe
zorgis por ke chiuj povu konsulti la informojn komforte. La WWW-pagharoj
de Ken Caviness kaj de Don Harlow ankau estas bone faritaj kaj estas tre
informo-richaj.

Cetere, parolante pri tio, chu mi povas demandi kial vi "ghustigas" la
dekstran marghenon de viaj tekstoj? Tio ne estas la kutimo en la reto,
kaj lau mia opinio ghi neniel helpas la legadon.

Yves


P.S. - Eble mi donu la URL-ojn de la paghoj kiujn mi menciis.

"Flavaj Paghoj" de Martin Weichert:
http://www.cs.chalmers.se/~martinw/esperanto/flavaj-pagxoj.html

Ken Caviness:
http://www.southern.edu/~caviness/

Don Harlow:
http://www.webcom.com/~donh/

Attila SZEP

oxunmamış,
28 noy 1997, 03:00:0028.11.97
kimə

Lee Sau Dan skribis:


> Mi ankaux uzas RedHat 4.2. Tamen, mi instalis gxin direkte el la reto
> tra direkta linko al mia universitato. Do, gxi estas tute senkosta.

Oni diris al mi, ke por unua fojo la instalo el la reto ne
estas tro facila. Cxe ni en Hungario, unu komputila gazeto
cxiam aperigas codon, sur kiu estas ankaux programoj por
Linukso. La gazeto kun codo entute kostas cx. 3 dolarojn. Mi
havas codon kun RedHat 4.2. Mi jam instalis senprobleme
gxin, sed mi ne uzas. Mi havis (havas) malmulte da spaco,
kaj mi ne instalis cxion. Mi petas helpon de vi cxiuj
Linuks-uzantoj, cxar mi ne scias kiujn partojn mi devas
instali. Se iu helpus al mi, mi dirus kion mi deziras uzi,
kaj aliajn detalojn. Mi pensas, la plej bona estus per
retletero, kaj ne en SCE.

Charles R.L. Power

oxunmamış,
29 noy 1997, 03:00:0029.11.97
kimə

On Fri, 21 Nov 1997 12:51:14 GMT, John Wells <j.w...@ucl.ac.uk>
wrote:

>Mi aldonis al mia artikolo "Hiperteksto kaj la TTT" novan pagxon, por ke
>oni provi la kapablon de foliumilo gxuste interpreti Unikodon.
>
>Rigardu http://www.phon.ucl.ac.uk/home/wells/html-ttt/uniktest.htm

Sur tiu pagxo, vi mencias diversajn literojn, kiujn ne eblas vidi,
cxar ili estas ekster WGL-4. La hebrea bet estis tamen videbla al mi,
cxar mi aldonis la hebrean al la lingvoj de mia Internet Explorer 4
pro la uzo de tiuj literoj en Psalmo 119 (mi nuntempe HTML-igas la
Biblion, farante pagxon el cxiu cxapitro). Oni elektas: View, Internet
Options, General (folio), Languages. Mi ne scias, cxu estas praktikaj
malhelpoj aldoni grandan nombron da lingvoj.
----
Charles R.L. Power ftp://ftp.clark.net/pub/karlpov/
Jewish and Christian Bibles in Esperanto, the International
Language, for free download (Envoy reader format)

Lee Sau Dan

oxunmamış,
29 noy 1997, 03:00:0029.11.97
kimə

>>>>> "Yury" == Yury Finkel <yu...@mv.ru> writes:

Yury> Eblas verki simpajn programetojn, kiuj konvertas unikodan
Yury> tekston en simpan tekston (ekzemple, per 'cx gx
Yury> sx'-maniero).

Jes. Mi nun uzas programeton (skribata da mi en la E-lisp lingvo) por
legi Latin-3ajn posxtajxojn en s.c.e. Tamen, ne cxiuj legantoj de tiu
novajxgroupo cxi uzas tiel flekseblan legilon, kiel Emakson.


Yury> Sub Unikso (kies speco estas Linukso) fari tion estas pli
Yury> facile, ol sub Vidozo, cxar por Unikso ekzistas fontaj
Yury> tekstoj de preskaux cxiu programo. Fakte suficxus sxangxi
Yury> nur Linkon, cxar por cxio alia oni povas uzi apartajn
Yury> filtrojn.

Tamen, mi ne NUR uzas Esperanton, sed ankaux la anglan, la francan kaj
la cxinan. Tiuj lingvoj uzas malsamajn kodojn. (Unikodkapablaj
il-programoj NE estas cxie cixam faciletroveblaj kaj uzeblaj.) Estas
maloportuna, ke mi sxangxas la tiparon (fonton) de tempo al tempo.

Yury> Kredeble tio estas ne tro malfacila tasko,

Ne estus malfacila SE oni restus uzi Latin-3an tiparon dum horoj.
Estas malfacila kiam oni devas uzi malsamajn kodojn por multaj
lingvoj.


Lee Sau Dan

oxunmamış,
29 noy 1997, 03:00:0029.11.97
kimə

>>>>> "Yves" == Yves Bellefeuille <y...@storm.ca> writes:


Yves> Mi pensas ke tiuj kiuj serioze okupighas pri dokumentado
Yves> komprenas ke oni ne uzu la plej pintajn teknikojn,

Jes. Mi konsentas.

Bedauxrinde, la plej parto de uzantoj de interreto ne estas tiaj
personoj. Ili ofte ne konas la reton bone.


Yves> Cetere, parolante pri tio, chu mi povas demandi kial vi
Yves> "ghustigas" la dekstran marghenon de viaj tekstoj? Tio ne
Yves> estas la kutimo en la reto, kaj lau mia opinio ghi neniel
Yves> helpas la legadon.

Nek malhelpas gxi la legadon. Dum gxi neniel malhaps la legadon, mi
dauxrigos gxin.

Lee Sau Dan

oxunmamış,
29 noy 1997, 03:00:0029.11.97
kimə

>>>>> "Attila" == Attila SZEP <sz...@mail.tolna.net> writes:

Attila> Oni diris al mi, ke por unua fojo la instalo el la reto ne
Attila> estas tro facila.

Gxi estis tre facilega! Mi kompletis la instaladon dum nur 1 horo.
(Tamen, mi estas spertulo de UNIXo kaj de la instalado de Slakware.)

Attila> Se iu helpus al mi, mi dirus
Attila> kion mi deziras uzi, kaj aliajn detalojn.

Diru vian deziron cxe tauxga(j) novajxgrupo(j) sub "comp.os.linux.*".
Multaj uzantoj kaj spertuloj estus helpontaj vin.


Edmund Grimley-Evans

oxunmamış,
29 noy 1997, 03:00:0029.11.97
kimə

^Car oni jam babilas pri Linukso, mi kaptas la okazon por
demandi, ^cu iu jam uzis Linukson kun ne-IBM-kongrua
komputilo? La^udire ^gi ekzistas por PowerPC, ekzemple ...

Edmundo

Laurent MOUSSAULT

oxunmamış,
30 noy 1997, 03:00:0030.11.97
kimə

Edmund Grimley-Evans <et...@cl.cam.ac.uk> wrote:

Ekzistas du versioj de Linukso por PowerPC : Linukso/PPC, kaj (fare de
Apple) MkLinukso . La dua ne estas "vera" Linukso, sed pli moderna (t.e.
mikrokerna) sistemo fonte kongrua kun la tradicia PC Linukso (kaj kode
kongrua kun Linukso/PPC).

Tamen, char Apple jhus mortigis la klonojn (t.e. la Mak-kongruaj
komputiloj), mi ne pensas, ke estus bona ideo acheti Makintoshon por uzi
Linukson. (la Apple-aj mashinoj ne tre bonas, kompare kun la PC-aj, kaj
Linukso multi pli shatas la PC-ojn. Eble Alpha mashinoj estus ankau bona
elekto.)

Finfine, chu vi jam audis pri BeOS? Ghi estas junega operaciumo, ankorau
pli malpeza ol Linukso. Kaj la tuta sistemo uzas Unikodon! Mi pensas, ke
ghi povas farighi bonega "Esperanto-pova" sistemo. Ghi nun ekzistas por
Makoj kaj klonoj, kaj baldau ankau por Intelaj kaj kongruoj. (la
hejmpagho de Be estas http://www.be.com )

--
Laurent MOUSSAULT
retposhto : laurent....@mail.dotcom.fr
(ankau : laurent....@hol.fr, lmou...@ufr.lirmm.fr)
Don't dream it, Be it. -- Frank N Furter

Yury Finkel

oxunmamış,
1 dek 1997, 03:00:0001.12.97
kimə

Lee Sau Dan:

>>>>>> "Yury" == Yury Finkel <yu...@mv.ru> writes:
> Yury> Eblas verki simpajn programetojn, kiuj konvertas unikodan
> Yury> tekston en simpan tekston (ekzemple, per 'cx gx
> Yury> sx'-maniero).
>Jes. Mi nun uzas programeton (skribata da mi en la E-lisp lingvo) por
>legi Latin-3ajn posxtajxojn en s.c.e. Tamen, ne cxiuj legantoj de tiu
>novajxgroupo cxi uzas tiel flekseblan legilon, kiel Emakson.

Ha, mi opinias programlingvon C multe pli oportuna kaj potenca, ol Lisp! :)
Krome, Unikso per si mem estas suficxe fleksebla, cxar oni povas uzi
programetojn-filtrojn por eligo de teksto sur ekranon.

> Yury> Sub Unikso (kies speco estas Linukso) fari tion estas pli
> Yury> facile, ol sub Vidozo, cxar por Unikso ekzistas fontaj
> Yury> tekstoj de preskaux cxiu programo. Fakte suficxus sxangxi
> Yury> nur Linkon, cxar por cxio alia oni povas uzi apartajn
> Yury> filtrojn.
>
>Tamen, mi ne NUR uzas Esperanton, sed ankaux la anglan, la francan kaj
>la cxinan. Tiuj lingvoj uzas malsamajn kodojn. (Unikodkapablaj
>il-programoj NE estas cxie cixam faciletroveblaj kaj uzeblaj.) Estas
>maloportuna, ke mi sxangxas la tiparon (fonton) de tempo al tempo.

Ja ne temas pri sxangxo de la tiparo! Gxuste male, mi proponas konverti
literojn, neekzistatajn en via tiparo, al iu legebla literkombinajxo:
ekzemple, Latin-3-an 0xE6 al 'cx', aux Unikodan 0x109 al 'cx'. Tio helpos
ankaux legi tekstojn en aliaj lingvoj, ekzemple, francajn literojn kun
supersignoj oni povus konverti en literkombinajojn kiel "a'" ktp. Oni povus
konverti ankaux cirilajn literojn en respektivajn latinajn ktp.

Kaj por detekti, kiaj konvertoj estas necesaj, oni povas (ecx devas) uzi
indikon pri 'charset'.

> Yury> Kredeble tio estas ne tro malfacila tasko,
>
>Ne estus malfacila SE oni restus uzi Latin-3an tiparon dum horoj.
>Estas malfacila kiam oni devas uzi malsamajn kodojn por multaj
>lingvoj.

Gxuste por uzado de malsamaj kodoj por multaj lingvoj mi proponis la supre
diritan. Mi ja estas ruslingvano kaj devas cxiam uzi cirilan alfabeton, kio
ankaux kreas kelkajn malfacilajxojn en uzado de pluraj lingvoj. Kaj la
proponitaj sxangxoj en Linko estus tre utilaj ankaux por ruslingvanoj.

Fakte mi jam delonge pripensas tiajn sxangxojn en Linko, tamen mi ne havas
suficxan tempon por okupigxi pri tio (tamen, se mi konstante uzus Linkon por
retumado, mia deziro igxus pli forta ol mia tempomanko).

--
Jurij FINKEL


Mark RISON

oxunmamış,
1 dek 1997, 03:00:0001.12.97
kimə

Edmund Grimley-Evans <et...@cl.cam.ac.uk>:

> ^Car oni jam babilas pri Linukso, mi kaptas la okazon por
> demandi, ^cu iu jam uzis Linukson kun ne-IBM-kongrua
> komputilo? La^udire ^gi ekzistas por PowerPC, ekzemple ...

Enlo^ganto de Bufo House ^sajne planas instali je ARM Linux en
sian ne-Intelan ma^sinon (Acorn R140, ARM procesilo (evidente)).

Mark

--
Mark RISON, Software Engineer English/Esperanto/Francais
Acorn Computers Ltd Tel: +44 1223 725258
Acorn House, 645 Newmarket Road Fax: +44 1223 725358
Cambridge, United Kingdom, CB5 8PB WWW: http://www.acorn.com/


PILCH Hartmut

oxunmamış,
1 dek 1997, 03:00:0001.12.97
kimə

Attila SZEP <sz...@mail.tolna.net> writes:

>Lee Sau Dan skribis:
>
>> Mi ankaux uzas RedHat 4.2. Tamen, mi instalis gxin direkte el la reto
>> tra direkta linko al mia universitato. Do, gxi estas tute senkosta.

>Oni diris al mi, ke por unua fojo la instalo el la reto ne


>estas tro facila. Cxe ni en Hungario, unu komputila gazeto
>cxiam aperigas codon, sur kiu estas ankaux programoj por

mi longe miris kio estas codo (mi pensis ke vi intencis "kodo",
sed tio ne funkciis). Eble oni plibone dirus "k-disko".

>Linukso. La gazeto kun codo entute kostas cx. 3 dolarojn. Mi
>havas codon kun RedHat 4.2. Mi jam instalis senprobleme
>gxin, sed mi ne uzas. Mi havis (havas) malmulte da spaco,
>kaj mi ne instalis cxion. Mi petas helpon de vi cxiuj
>Linuks-uzantoj, cxar mi ne scias kiujn partojn mi devas

>instali. Se iu helpus al mi, mi dirus kion mi deziras uzi,

Law mia memoro, RedHat ofertas minimuman instalmanieron, kion vi povas
selekti. Aliaj sistemoj kiel SuSE (ne por 3 dolaroj) ofertas ankaw
sistemon en kiu la pluparto vivas sur la kdisko.

>kaj aliajn detalojn. Mi pensas, la plej bona estus per
>retletero, kaj ne en SCE.

eble en sce.linux? oni povus krei tion. Law mi, la libersoftvara
movado similas al la Esperanta movado. Ghi volas anstatawigi
monopolon bazitan sur komercsekreto de la merkata plejfortulo
per malferma racia sistemo en kio chiuj povas partopreni.
Linux ech estas la unua funkcianta anarkhia organizo. Eble SAT
devus forgesi pri klasbataloj kaj serchi novan politikan celon,
al kio oni povas strebi PER esperanto.

+=========================================================================+
|PILCH Hartmut <p...@a2e.de> PEI2 , Han2mu4 |
|MA phil., shtatekzaminita tradukisto por la =||= ,---, | /__ |
|Germana, Japana kaj China (inkl. Kantona) lingvoj -||- ## /+-/ / |
|Adr: D-80636 [Muenchen] Blutenburgstr 17 -*-- ---- | x |
|Tel: -49-89-1278960-8, fax -9, http://www.a2e.de /|\* / .\ /| / \ |
|ftp://ftp.lrz-muenchen.de/pub/culture/ostasien / \ / | \ |
+=========================================================================+
--
+=========================================================================+
|PILCH Hartmut <p...@a2e.de> PEI2 , Han2mu4 |
|MA phil., shtatekzaminita tradukisto por la =||= ,---, | /__ |
|Germana, Japana kaj China (inkl. Kantona) lingvoj -||- ## /+-/ / |

PILCH Hartmut

oxunmamış,
1 dek 1997, 03:00:0001.12.97
kimə

Mark RISON <mri...@acorn.com> writes:

>Edmund Grimley-Evans <et...@cl.cam.ac.uk>:

>> ^Car oni jam babilas pri Linukso, mi kaptas la okazon por
>> demandi, ^cu iu jam uzis Linukson kun ne-IBM-kongrua
>> komputilo? La^udire ^gi ekzistas por PowerPC, ekzemple ...

>Enlo^ganto de Bufo House ^sajne planas instali je ARM Linux en
>sian ne-Intelan ma^sinon (Acorn R140, ARM procesilo (evidente)).

Chu? Mi awdis pri Linukso sur platformoj DEC Alpha, Amiga, Atari, Sparc,
SGI, Mac, Mach, miaj konatuloj uzas ghin sur DEC Alpha kaj Sparc,
sed pri Acorn/ARM mi ne awdis. Kiam okazis tio? Chu ekzistas artikolo
pri tio, eble io publikigebla en monatjhurnalo?

Lee Sau Dan ~{@nJX6X~}

oxunmamış,
2 dek 1997, 03:00:0002.12.97
kimə

>>>>> "Yury" == Yury Finkel <yu...@mv.ru> writes:

>> Jes. Mi nun uzas programeton (skribata da mi en la E-lisp
>> lingvo) por legi Latin-3ajn posxtajxojn en s.c.e. Tamen, ne
>> cxiuj legantoj de tiu novajxgroupo cxi uzas tiel flekseblan
>> legilon, kiel Emakson.

Tamen, cxu via *favorata* legilo (flekseble) ebligas vin manipuli
cxiujn e-posxtojn per via propra C-programo antaux gxi montras ilin je
la ekrano? Mia favorata legilo, sur Emakso, ja elbigas min tiel! Mi
ne jam povas trovi aliajn legilojn havantajn tian flekseblecon.


Yury> Ha, mi opinias programlingvon C multe pli oportuna kaj
Yury> potenca, ol Lisp! :)

Ne gravas, cxu la programeton skribas oni en Lispo aux C-o aux C++-o
aux Java-o, ... Pli gravas estas la fleksebleco ke vi povas manipuli
la e-posxtojn laux via propra maniero.


Yury> Krome, Unikso per si mem estas suficxe
Yury> fleksebla, cxar oni povas uzi programetojn-filtrojn por
Yury> eligo de teksto sur ekranon.

Cxu vi mem samtempe uzas aliajn ekzistantajn ilojn por orientaj
lingvoj (por legi e-posxtojn en tiuj orientaj lingvoj)?

Yury> Ja ne temas pri sxangxo de la tiparo! Gxuste male, mi
Yury> proponas konverti literojn, neekzistatajn en via tiparo, al
Yury> iu legebla literkombinajxo: ekzemple, Latin-3-an 0xE6 al
Yury> 'cx', aux Unikodan 0x109 al 'cx'.

Do, kial uzi Unikodon, se mi finfine vidas "cx", "sx" anstaux la
verajn kapatajn literojn?

Yury> Tio helpos ankaux legi
Yury> tekstojn en aliaj lingvoj, ekzemple, francajn literojn kun
Yury> supersignoj oni povus konverti en literkombinajojn kiel "a'"
Yury> ktp. Oni povus konverti ankaux cirilajn literojn en
Yury> respektivajn latinajn ktp.

Doni sugeston por la cxinalingvo, bonvolu!

Yury> Kaj por detekti, kiaj konvertoj estas necesaj, oni povas
Yury> (ecx devas) uzi indikon pri 'charset'.

Cxu cxiuj e-posxtiloj korekte meti la "charset" kaplinion?

Tio de Simono sxajne ne. Liaj afisxoj diras "charset=us-ascii",
kvankam li uzas Latin-3ajn literojn.

Yury> Kredeble tio estas ne tro malfacila tasko,

Vekigxu! Praktiko kaj teorio malsamas cxe la temo pri kodo por
retposxto/afisxo.

--
Lee Sau Dan �,X)wAV(Big5) ~{@nJX6X~}(HZ)

Simon Payne

oxunmamış,
2 dek 1997, 03:00:0002.12.97
kimə

En artikolo <01bcfe1e$b5141f00$7261...@fin.simt ts.mv.ru> skribis
yu...@mv.ru (Yury Finkel) jene:

> Ha, mi opinias programlingvon C multe pli oportuna kaj potenca, ol
> Lisp! :)> )

Lispo facile ebligas kelkajn aferojn, kiujn por atingi en C "maljuna
avino devus ege longe triki".

Cetere, rilate la temlinion, mi nun okupiřas iomete pli detale pri la
praktika apliko de Unikodo por Esperanto lige al pretaj produktoj. La
unuaj esploroj ne estas tre esperigaj. Evidente ćiu liveras alian
subaron de Unikodo en siaj tiparoj. Ću Esperanto estas kompleta aý ne
estas pura hazardo. Kelkaj lasas sin gvidi de altradukeblaj kodpařoj.
Ćar fakte neniu provizis řis nun Latin-3-an kodpařon, iu kaj iu tipara
liveranto tute ne konsideras niajn signojn enmetindaj.

Simono

Yury Finkel

oxunmamış,
2 dek 1997, 03:00:0002.12.97
kimə

Lee Sau Dan:

>Tamen, cxu via *favorata* legilo (flekseble) ebligas vin manipuli
>cxiujn e-posxtojn per via propra C-programo antaux gxi montras ilin je
>la ekrano? Mia favorata legilo, sur Emakso, ja elbigas min tiel! Mi
>ne jam povas trovi aliajn legilojn havantajn tian flekseblecon.

Nu, mi ne negas flekseblecon de Emakso. Tamen, mi tutegale ne uzas Unikson
en _cxiutaga_ laboro (mi uzas Windows'95 kun MS IE 4.0).

Aliflanke, simpla uniksa posxtolegilo ELM ebligas uzi filtrojn por
surekranigi tekton de letero; la filtro povus uzi informon pri 'charset'.
Same pri simpla novajxlegilo TIN.

>Cxu vi mem samtempe uzas aliajn ekzistantajn ilojn por orientaj
>lingvoj (por legi e-posxtojn en tiuj orientaj lingvoj)?

Ne. Sed cxu ili uzas grafikajxojn? Se ili estas nurtekstaj, mi ne vidas
principan diferencon.

> Yury> Ja ne temas pri sxangxo de la tiparo! Gxuste male, mi
> Yury> proponas konverti literojn, neekzistatajn en via tiparo, al
> Yury> iu legebla literkombinajxo: ekzemple, Latin-3-an 0xE6 al
> Yury> 'cx', aux Unikodan 0x109 al 'cx'.
>
>Do, kial uzi Unikodon, se mi finfine vidas "cx", "sx" anstaux la
>verajn kapatajn literojn?

Vi vidos 'cx', 'sx', sed aliaj vidos verajn cxapelitajn literojn. Temas pri
interna, ne pri ekstera aspekto.

Unikodo necesas por oni povu uzi diversajn lingvojn samtempe, en unu sama
dokumento. Kiel tio eblus uzante nur 8-bitajn kodojn por cxiu litero?
Ekzemple, mi, kiel ruslingvano, oftege renkontas tiajn malfacilajxojn,
legante, ekzemple, francan aux germanan tekston, cxar kodoj 128..255 estas
cxe mi okupitaj per cirilaj literoj. Certe, mi povas sxangxi tiparon, sed
kion fari, se mi bezonas citi francan frazon en rusa teksto? Sen Unikodo tio
estas apenaux ebla.

> Yury> Tio helpos ankaux legi
> Yury> tekstojn en aliaj lingvoj, ekzemple, francajn literojn kun
> Yury> supersignoj oni povus konverti en literkombinajojn kiel "a'"
> Yury> ktp. Oni povus konverti ankaux cirilajn literojn en
> Yury> respektivajn latinajn ktp.
>
>Doni sugeston por la cxinalingvo, bonvolu!

Vi mem devas scii pli multe pri tio, ol mi. Mi ne scias ecx unu hieroglifon.

> Yury> Kaj por detekti, kiaj konvertoj estas necesaj, oni povas
> Yury> (ecx devas) uzi indikon pri 'charset'.
>
>Cxu cxiuj e-posxtiloj korekte meti la "charset" kaplinion?
>
>Tio de Simono sxajne ne. Liaj afisxoj diras "charset=us-ascii",
>kvankam li uzas Latin-3ajn literojn.

Tamen eblas fari ankaux permanan elekton de 'charset', se al uzanto sxajnas,
ke defauxlta valoro estas nekorekta.

> Yury> Kredeble tio estas ne tro malfacila tasko,
>
>Vekigxu! Praktiko kaj teorio malsamas cxe la temo pri kodo por
>retposxto/afisxo.

Nu, mi havas kelkan sperton en verkado de programoj gxuste en tiu tereno: mi
dum kelkaj jaroj laboris pri ruslingva posxt- kaj novajx-legilo por DOSa
UUPC, kiu gxis nun havas certan popularecon. Krome, mi havas ioman sperton
pri korektado de aliulaj uniksaj programoj. Foje mi rigardis al kodon de
Lynx, kaj trovis gxin pli-malpli komprenebla, kvankam mi ne profundigxis.

Do, mi ripetas: se mi nur havus tempon...

--
Jurij FINKEL


Marko Rauhamaa

oxunmamış,
2 dek 1997, 03:00:0002.12.97
kimə

yu...@mv.ru (Yury Finkel):

> Nu, mi ne negas flekseblecon de Emakso. Tamen, mi tutegale ne uzas Unikson
> en _cxiutaga_ laboro (mi uzas Windows'95 kun MS IE 4.0).

Emakso ne dependas de unikso. Mia laboramiko, kiu devas uzi vindozon
(95), uzas emakson por tekstoredaktado.

Lee Sau Dan ~{@nJX6X~}

oxunmamış,
3 dek 1997, 03:00:0003.12.97
kimə

>>>>> "Yury" == Yury Finkel <yu...@mv.ru> writes:

Yury> Nu, mi ne negas flekseblecon de Emakso. Tamen, mi tutegale
Yury> ne uzas Unikson en _cxiutaga_ laboro (mi uzas Windows'95 kun
Yury> MS IE 4.0).

Dum tre longa tempo ekzistas versio de Emakso por DOS, Windows 3.1,
Windows 95 kaj Windows NT.

Yury> Aliflanke, simpla uniksa posxtolegilo ELM ebligas uzi
Yury> filtrojn por surekranigi tekton de letero; la filtro povus
Yury> uzi informon pri 'charset'. Same pri simpla novajxlegilo
Yury> TIN.

Kiam mi sxategas mian nunuzantan legilon, kial mi devas sxangxi? Cxu
NUR por legi Latin-3on? Sole tio ne estas suficxa kialo por sxangxi.
ELM mankas tiomegon da utilaj trajtoj, kiujn mi jam kutimas cxe mia
nunuzanta legilo.


>> Cxu vi mem samtempe uzas aliajn ekzistantajn ilojn por orientaj
>> lingvoj (por legi e-posxtojn en tiuj orientaj lingvoj)?

Yury> Ne. Sed cxu ili uzas grafikajxojn? Se ili estas nurtekstaj,
Yury> mi ne vidas principan diferencon.

Vi tute NE komprenas la situacio, cxar vi tute NE spertas gxin. provu
legi ne-ASCIIajn tekstojn cxe la programo 'cxterm', kaj vi eble povus
kompreni.

>> Do, kial uzi Unikodon, se mi finfine vidas "cx", "sx" anstaux
>> la verajn kapatajn literojn?

Yury> Vi vidos 'cx', 'sx', sed aliaj vidos verajn cxapelitajn
Yury> literojn. Temas pri interna, ne pri ekstera aspekto.

Kial ne uzas 'cx' kaj 'sx' interne, kaj montri la verajn kapatajn
literojn nur ekrane?

Yury> Unikodo necesas por oni povu uzi diversajn lingvojn
Yury> samtempe, en unu sama dokumento.

Teorie, jes. Praktike, ne.

Oni ne povas korekte montri AMBAUX la japanan kaj la cxinan samtempe,
cxar tiuj lingvoj kun-uzas multajon literojn de la unikodo por la
ideoliteroj, kiuj estas idee samaj sed havas malsimiletajn formojn
dependante je cxu la lingvo estas la cxina aux la japana. Ekzemploj
estas U??? kaj U???, ktp.


Yury> Kiel tio eblus uzante nur
Yury> 8-bitajn kodojn por cxiu litero? Ekzemple, mi, kiel
Yury> ruslingvano, oftege renkontas tiajn malfacilajxojn, legante,
Yury> ekzemple, francan aux germanan tekston, cxar kodoj 128..255
Yury> estas cxe mi okupitaj per cirilaj literoj. Certe, mi povas
Yury> sxangxi tiparon, sed kion fari, se mi bezonas citi francan
Yury> frazon en rusa teksto? Sen Unikodo tio estas apenaux ebla.

Via sperto estas tute pri 8-bitaj kodoj. Cxu vi iam spertas pri
16-bitaj (dubajtaj) kodoj? Evidente ne, cxar vi uzas neniun orientan
lingvon.

Mankante tian sperton, kiel vi povas vidi la problemojn, kiujn ni
orientuloj havas?

>> Doni sugeston por la cxinalingvo, bonvolu!

Yury> Vi mem devas scii pli multe pri tio, ol mi. Mi ne scias ecx
Yury> unu hieroglifon.

La cxina ne uzas hieroglifon, sed ideoglifon.

Vi neniam spertas tiajn lingvojn. Do, kial vi tiel certas, ke via
metodo funkcias bone je tiaj lingvoj?

>> Tio de Simono sxajne ne. Liaj afisxoj diras
>> "charset=us-ascii", kvankam li uzas Latin-3ajn literojn.

Yury> Tamen eblas fari ankaux permanan elekton de 'charset', se al
Yury> uzanto sxajnas, ke defauxlta valoro estas nekorekta.

Tamen, multaj (kaj grandigxante multaj) uzantoj ne scias ke la
defauxltoj estas nekorektaj. Multaj uzantoj ecx ne scias, ke ili
povas (kaj devas) doni korektajn valorojn por bona funkciado de la
programo. (Ili kredas, ke la legiloj estas tiel "user-friendly" kaj
"easy to use", kiel ili ne havas bezonon de sxangxi iujn ajn
sxangxeblajn valorojn.

Yury> Do, mi ripetas: se mi nur havus tempon...

Bedauxrinde, neniu havas tempon por unikodigi **cxiujn** ekzistantajn
kaj utilajn programojn. Do, por ne perdi tiujn utilajn ilojn, _kaj_
kiujn mi jam uzas dum longe, _kaj_ kiuj funkcias bonege, mi uzos nek
unikodon nek Latin-3n.

Mark RISON

oxunmamış,
3 dek 1997, 03:00:0003.12.97
kimə

PILCH Hartmut <phm@a2e>:

> > > ^Car oni jam babilas pri Linukso, mi kaptas la okazon por
> > > demandi, ^cu iu jam uzis Linukson kun ne-IBM-kongrua
> > > komputilo? La^udire ^gi ekzistas por PowerPC, ekzemple ...
> > Enlo^ganto de Bufo House ^sajne planas instali je ARM Linux en
> > sian ne-Intelan ma^sinon (Acorn R140, ARM procesilo (evidente)).
> Chu? Mi awdis pri Linukso sur platformoj DEC Alpha, Amiga, Atari, Sparc,
> SGI, Mac, Mach, miaj konatuloj uzas ghin sur DEC Alpha kaj Sparc,
> sed pri Acorn/ARM mi ne awdis. Kiam okazis tio? Chu ekzistas artikolo
> pri tio, eble io publikigebla en monatjhurnalo?

Mi scias preska^u nenion pri ARM Linux. Eble ekumu ^ce:

http://www.arm.uk.linux.org/~rmk/armlinux.html

Mark

P.S.: Via subskribo estas rompita.

PILCH Hartmut

oxunmamış,
3 dek 1997, 03:00:0003.12.97
kimə

yu...@mv.ru (Yury Finkel) writes:

>Unikodo necesas por oni povu uzi diversajn lingvojn samtempe, en unu sama
>dokumento. Kiel tio eblus uzante nur 8-bitajn kodojn por cxiu litero?
>Ekzemple, mi, kiel ruslingvano, oftege renkontas tiajn malfacilajxojn,
>legante, ekzemple, francan aux germanan tekston, cxar kodoj 128..255 estas
>cxe mi okupitaj per cirilaj literoj. Certe, mi povas sxangxi tiparon, sed
>kion fari, se mi bezonas citi francan frazon en rusa teksto? Sen Unikodo tio
>estas apenaux ebla.

Uzante kombinon de Multlingva Emacs kaj LaTeX tio estas ebla, ech sen
Unikodo kaj sen iu malavantagho kaj sen konvertado. Tio estas unu el la
kialoj per kio "Emacs estas mia OperaciSistemo kaj Linukso estas mia
aparato-drajvilo".

Edmund Grimley-Evans

oxunmamış,
4 dek 1997, 03:00:0004.12.97
kimə

|> Uzante kombinon de Multlingva Emacs kaj LaTeX tio estas ebla, ech sen
|> Unikodo kaj sen iu malavantagho kaj sen konvertado. Tio estas unu el la
|> kialoj per kio "Emacs estas mia OperaciSistemo kaj Linukso estas mia
|> aparato-drajvilo".

"Emakso estas mia mastruma sistemo, kaj Linukso estas mia aparatzorgilo"?

Eble mi povas konsenti kun tio. Mia preferata po^stilo estas rmail
parte pro tio, ke mi povas ricevi mesa^gojn, verki mesa^gojn kaj
redakti dosierojn per precize la sama programo, ^san^gante de unu
tasko al alia sen tu^si la damnindan muson.

Se mi tajpas ^H ^A sube de la fenestro aperas "Pse^udonomo: ", kaj
mi povas tajpi la unuajn kelkajn literojn de ies pse^udonomo, tajpi
TAB por kompletigi la vorton, kaj RET por en^sovi la kompletan
retadreson en la redaktatan dokumenton, kiu eble estas verkata
retmesa^go, eble iu dosiero. Aldonite al Emakso, tiu funkcio
samtempe i^gas parto de mia po^stilo. Estus malkomforte vivi
sen tiaj funkcioj ...

Edmundo

Lee Sau Dan ~{@nJX6X~}

oxunmamış,
4 dek 1997, 03:00:0004.12.97
kimə

>>>>> "PILCH" == PILCH Hartmut <phm@a2e> writes:

PILCH> Attila SZEP <sz...@mail.tolna.net> writes:

>> Oni diris al mi, ke por unua fojo la instalo el la reto ne
>> estas tro facila. Cxe ni en Hungario, unu komputila gazeto
>> cxiam aperigas codon, sur kiu estas ankaux programoj por

PILCH> mi longe miris kio estas codo (mi pensis ke vi intencis
PILCH> "kodo", sed tio ne funkciis). Eble oni plibone dirus
PILCH> "k-disko".

"CD" prononcigxas "co-do". Do, "CD"n --> "codon".

Kial ne nomas gxin "lumdisko"? Gxi legigxas per lumo.

sebastiano hartviga

oxunmamış,
4 dek 1997, 03:00:0004.12.97
kimə

On 4 Dec 1997 sd...@phoenix.cs.hku.hk wrote:

> PILCH> mi longe miris kio estas codo (mi pensis ke vi intencis
> PILCH> "kodo", sed tio ne funkciis). Eble oni plibone dirus
> PILCH> "k-disko".
>
> "CD" prononcigxas "co-do". Do, "CD"n --> "codon".

la nomo de la litero "c" estas "co". la nomo de la litero "d" estas "do".
por formi substantivon oni aldonu "o"n. tiel "codoo", "codoa" ktp.

> Kial ne nomas gxin "lumdisko"? Gxi legigxas per lumo.

en la islanda ghi nomighas "radidisko", char ghi legighas per radio. la
(ne tre grava) problemo en esperanto estus, ke la kombino "lum-disk-o"
povas havi tre vastan signifon; ekz-e "disko el lumo", "disko, tra kiu
brilas lumo (ronda fenestro)", "sondisko, legata per lumradio" ktp.
kontraue, CD estas unusenca.

sebastiano


sebastiano hartviga

oxunmamış,
4 dek 1997, 03:00:0004.12.97
kimə

On Wed, 3 Dec 1997, PILCH Hartmut wrote:

[pri plurlingvaj skribajhoj]

> Uzante kombinon de Multlingva Emacs kaj LaTeX tio estas ebla, ech sen
> Unikodo kaj sen iu malavantagho kaj sen konvertado.


chu eblas en latex fari dokumenton en kaj la islanda kaj la pola samtempe?

sebastiano

Marko Rauhamaa

oxunmamış,
4 dek 1997, 03:00:0004.12.97
kimə

sd...@phoenix.cs.hku.hk (Lee Sau Dan ~{@nJX6X~}):

> "CD" prononcigxas "co-do". Do, "CD"n --> "codon".

"Codo" estas bona źargonaźo, kiu tamen (ankoraý) ne konvenas en seriozaj
kuntekstoj.

> Kial ne nomas gxin "lumdisko"? Gxi legigxas per lumo.

"Lumdisko" estas bona kandidato por seriozaj kuntekstoj, pli bona ol
"kompakta disko" kaj multe pli bona ol (la neprononcebla kaj
neanalizebla) "kompaktdisko". Alia eblo estas "laserdisko", kiun oni
uzas en kelkaj landoj sed kies malbona flanko estas, ke ekzemple en
Usono "laser disk" signifas ion tute alian.

Marko Rauhamaa

oxunmamış,
4 dek 1997, 03:00:0004.12.97
kimə

sebastiano hartviga <h044...@rz.hu-berlin.de>:

> On 4 Dec 1997 sd...@phoenix.cs.hku.hk wrote:
>

> > "CD" prononcigxas "co-do". Do, "CD"n --> "codon".
>

> la nomo de la litero "c" estas "co". la nomo de la litero "d" estas "do".
> por formi substantivon oni aldonu "o"n. tiel "codoo", "codoa" ktp.

"Codo" estas bona _vorto_. Ři ne estas mallongigo sed devenas el
mallongigo. Komparu: [pomego] < PMEG (kaj ne: [pomoegoo]), Uno < UN,
Usono < USN(?).

Alia afero estas, ke estas pridebatate, ću la o en la konsonantnomoj
estas vortklasfinaĽo. Tiel ţajnas esti almenaý etimologie (vortaroj ofte
metas la nomon "bo" antaý ćiujn aliajn vortojn komencantajn per b; la
elekto de la vokalo o en liternomoj apenaý estas hazardo). Oni povas
ankaý analizi ilin kiel senfinaĽajn vortojn, en kiu kazo ili fleksiiřas
simile al la vortoj "mi", "du" kaj "tri". Tamen mallongigoj povas
konvene trakti la finan o-n kiel vortklasfinaĽon:

A B I PV FTP

mi a bo i povo fotopo [foTOpo]
min an bon in povon fotopon
aj boj i-literoj povoj fotopoj
ajn bojn i-literojn povojn fotopojn
mia aa boa ia pova fotopa
mian aan boan ian povan fotopan
miaj aaj boaj iaj povaj fotopaj
miajn aajn boajn iajn povajn fotopajn

miumi aumi boumi iumi povumi fotopumi

Laý mia opinio formoj kiel "ba", "ban", "baj", "bajn" kaj "bumi" estas
eblaj, kvankam la o inklinas resti pro sia akcento.

Oni povas eć analizi la vorton "pomego" kiel laýregulan vorton
kunmetitan el "po", "mo", "e" kaj "go"; la o de P restas nur por
prononcebleco.

Martin Weichert

oxunmamış,
4 dek 1997, 03:00:0004.12.97
kimə

Amuze, ţajne nun du malsamaj diskutfadenoj "malkovris" la saman
temon de liternomoj ;-)

(Eksperimente mi provos uzi la saman literkodigon, Latin-3,
kiu tiu artikolo al kiu mi respondas. Ću funkcios?)

En artikolo <666kom$fus$1...@gte2.gte.net>,
Marko Rauhamaa <ma...@calnet28-100.gtecablemodem.com> skribis:

> A B I PV FTP
>
> mi a bo i povo fotopo [foTOpo]
> min an bon in povon fotopon
> aj boj i-literoj povoj fotopoj
> ajn bojn i-literojn povojn fotopojn
> mia aa boa ia pova fotopa
> mian aan boan ian povan fotopan
> miaj aaj boaj iaj povaj fotopaj
> miajn aajn boajn iajn povajn fotopajn
>
> miumi aumi boumi iumi povumi fotopumi

Ću vere vi parolas tiel? Do ekzemple:
"Mi foTOpas, elţutas dosierojn per foTOpo el la fotoPEjo"?
Tio ja sonas strangege al mi!
Por mi validas tute klare la prononco:
"Mi fotoPOas, elţutas dosierojn per fo to po el la fotopoEjo."

> Laý mia opinio formoj kiel "ba", "ban", "baj", "bajn" kaj "bumi" estas
> eblaj, kvankam la o inklinas resti pro sia akcento.

Teorio eble, sed en realo mi neniam aýdis esperantistojn paroli
tiel, aý prononci ekz-e AIS, UEA, PIV, SAT kiel "aIso", "uEa",
"poIvo", "soAto". Mi ćiam nur aýdis prononcojn kiel "a i so",
"u e a", "po i vo" (aý "piv", aý "PIvo"), "so a to" (aý "sat").

Miaopinie Bertilo tre bone priskribas tion en sia PMEG.
(Kaj la nomo "pomego" sajnas pli esti lingva ludaźo ol ekzemplodona,
regula derivaźo!)

Do, denove: ću Brazzaville havas du zoojn? ;-)

Amike,
Martin

Eśoţanřo ćiuźaýde!
(Nur ći-foje; post tiu ći afiţo mi ja reiros al la teśnike
malpintaj iksoj...)

Simon Payne

oxunmamış,
4 dek 1997, 03:00:0004.12.97
kimə

En artikolo <666kom$fus$1...@gte2.gte.net> skribis Marko Rauhamaa
<ma...@calnet28-100.gtecablemodem.co m> jene:

> Oni povas eć analizi la vorton "pomego" kiel laýregulan vorton
> kunmetitan el "po", "mo", "e" kaj "go"; la o de P restas nur por
> prononcebleco.

Fakte niaj kutimoj trakti mallongigojn estas plene śaosaj, eć pli śaosaj
ol kelkaj aliaj ne tre gravaj aferetoj.

Franck Arnaud

oxunmamış,
4 dek 1997, 03:00:0004.12.97
kimə

Edmund:

> Eble mi povas konsenti kun tio. Mia preferata po^stilo estas rmail
> parte pro tio, ke mi povas ricevi mesa^gojn, verki mesa^gojn kaj
> redakti dosierojn per precize la sama programo, ^san^gante de unu
> tasko al alia sen tu^si la damnindan muson.

bedauxrinde, gxi sendas po du kopiojn de cxiuj mesagxoj.

Simon Payne

oxunmamış,
4 dek 1997, 03:00:0004.12.97
kimə

En artikolo <665hrf$31a$1...@gte1.gte.net> skribis Marko Rauhamaa
<ma...@calnet28-100.gtecablemodem.co m> jene:

> "Codo" estas bona źargonaźo, kiu tamen (ankoraý) ne konvenas en
> seriozaj kuntekstoj.

La akuzativo de CD estas laý mi ja CD-on, do codo-on.

Edmund Grimley-Evans

oxunmamış,
4 dek 1997, 03:00:0004.12.97
kimə

|> > Uzante kombinon de Multlingva Emacs kaj LaTeX tio estas ebla, ech sen
|> > Unikodo kaj sen iu malavantagho kaj sen konvertado.
|>
|>
|> chu eblas en latex fari dokumenton en kaj la islanda kaj la pola samtempe?

se eblas fari ilin aparte, eblas fari ilin kune, principe. kaj, ^car
LaTeX havas la econ de programlingvo, ke oni povas per ^gi esprimi
^cion komputeblan, ^cio eblas, principe.

pri la praktika flanko mi ne multe spertas, sed e^c la manlibro de
baza TeX mencias {\l} por &lstrok; ...

Edmund Grimley-Evans

oxunmamış,
4 dek 1997, 03:00:0004.12.97
kimə

|> > "Codo" estas bona źargonaźo, kiu tamen (ankoraý) ne konvenas en
|> > seriozaj kuntekstoj.
|>
|> La akuzativo de CD estas laý mi ja CD-on, do codo-on.

Certe, sed kio estas "CD"? ^Cu temas pri speco da angla KD?

PILCH Hartmut

oxunmamış,
4 dek 1997, 03:00:0004.12.97
kimə

sebastiano hartviga <h044...@rz.hu-berlin.de> writes:

>[pri plurlingvaj skribajhoj]

>> Uzante kombinon de Multlingva Emacs kaj LaTeX tio estas ebla, ech sen
>> Unikodo kaj sen iu malavantagho kaj sen konvertado.


>chu eblas en latex fari dokumenton en kaj la islanda kaj la pola samtempe?

Eblas fari dokumenton en kaj china kaj japana kaj rusa kaj germana kaj
vietnama kaj angla kaj germana kaj esperanta lingvoj samtempe, sen iu
konflikto. Eblas ankaw aperigi chiujn tiujn lingvojn samtempe sur
ekrano de Multlingva Emacs, ech uzante na Latin-3 por Esperanto kaj
nacia kodo por chiu lando. Ekzistas LaTeX-pakajho kiuj subtenas
tiun Emacsan miksadon, sed mi ne spertas pri ghi. Kiam mi uzas
ekzemple Germanlingvon inter Chinaj literoj, mi skribas (aw konvertas
al) ne en Latin-1 sed per \"a \"o \"u {\ss}.

+=========================================================================+
|Hartmut Pilch <p...@a2e.de> PEI2 , Han2mu4 |
|MA phil., staatl.gepr. Uebersetzer und Dolmetscher =||= ,---, | /__ |
|fuer Japanisch und Chinesisch (+Kantonesisch u.a.) -||- ## /+-/ / |


|Adr: D-80636 [Muenchen] Blutenburgstr 17 -*-- ---- | x |

|Tel: +49891278960-8, fax:-9, http://www.a2e.de/phm/ /|\* / .\ /| / \ |
|PGP-Schluessel: http://www.a2e.de/phm/pgpkeyde.html / \ / | \ |
+=========================================================================+

Lee Sau Dan ~{@nJX6X~}

oxunmamış,
5 dek 1997, 03:00:0005.12.97
kimə

>>>>> "Edmund" == Edmund Grimley-Evans <et...@cl.cam.ac.uk> writes:

Edmund> Certe, sed kio estas "CD"? ^Cu temas pri speco da angla
Edmund> KD?

Cxu KD estas vere _kompakta_ disko?

Mi malamas tian nomon, kian "kompakta", "malgranda", ktp. Tiaj nomoj
montras la manko de vidopunkto pri la venonta de la nomantoj. Poste
ne longe, oni inventos novajn versiojn de tiuj ajxoj pli kompaktaj kaj
pli malgrandaj. Nuntempe, jam inventis la "DVD", kiu estas multe pli
kompakta ol la KD. Do, cxu "DVD" devus nomigxas "Kompaktega Disko",
kaj gxia sekvanto "Kompaktegega Disko" ... gxis eterno?

Lee Sau Dan ~{@nJX6X~}

oxunmamış,
5 dek 1997, 03:00:0005.12.97
kimə

>>>>> "sebastiano" == sebastiano hartviga <h044...@rz.hu-berlin.de> writes:

sebastiano> en la islanda ghi nomighas "radidisko", char ghi
sebastiano> legighas per radio.

Radio? Cxu tiu 'radio' inkluzivas na "LASER"? Cxu gxi inkluzivas
videblajn kolorojn?

Laux mia kompreno, la angla vorto "radio" inkluzivas nek videblajn
kolorojn nek na "LASER". Cxu la Esperanta aux islanda vorto malsamas?

sebastiano> la (ne tre grava) problemo en
sebastiano> esperanto estus, ke la kombino "lum-disk-o" povas havi
sebastiano> tre vastan signifon; ekz-e "disko el lumo", "disko,
sebastiano> tra kiu brilas lumo (ronda fenestro)", "sondisko,
sebastiano> legata per lumradio" ktp.

Do, "radidisko" ankaux povus malkomprenigxas kiel "disko el radio" aux
"disko kiu brilas radi-ondon" aux aliaj.


sebastiano> kontraue, CD estas unusenca.

Cxu vi estas el la "hospitalo/skolo" kampo?

Do, por eviti plursencojn, oni DEVAS inventi tute novajn vortojn por
cxiuj ideoj, kiel "hospitalo" kaj "skolo". Oni devus ne inventi
novajn vortojn el ekzistantaj vortoj, kiel "malsanulejo" kaj
"lernejo". Tio estas kontraux facileco kaj logikeco.

Lee Sau Dan ~{@nJX6X~}

oxunmamış,
5 dek 1997, 03:00:0005.12.97
kimə

>>>>> "sebastiano" == sebastiano hartviga <h044...@rz.hu-berlin.de> writes:


sebastiano> chu eblas en latex fari dokumenton en kaj la islanda
sebastiano> kaj la pola samtempe?

Mi kredas (ne klara memoras), ke la "babel" TeX-programeto ebligas
skribadon en islanda (kaj ecx la Vjetnama).

Yves Bellefeuille

oxunmamış,
5 dek 1997, 03:00:0005.12.97
kimə

sd...@phoenix.cs.hku.hk (Lee Sau Dan ~{@nJX6X~}) skribis:

> Radio? Cxu tiu 'radio' inkluzivas na "LASER"? Cxu gxi inkluzivas
> videblajn kolorojn?

"Radio" signifas "elsendajhojn de fonto de energio". Angle estas "ray".

Lau mi, lasero kaj koloroj certe estas radioj, sed eble fizikisto
korektos min...

> Do, por eviti plursencojn, oni DEVAS inventi tute novajn vortojn por
> cxiuj ideoj, kiel "hospitalo" kaj "skolo". Oni devus ne inventi
> novajn vortojn el ekzistantaj vortoj, kiel "malsanulejo" kaj
> "lernejo". Tio estas kontraux facileco kaj logikeco.

"Skolo" ne signifas "lernejon", sed "adeptojn de la sama doktrino,
principo au afero". Angle estas "school of thought".

Yves

--
Yves Bellefeuille
Ottawa, Canada
y...@storm.ca
Francais / English / Esperanto

Lee Sau Dan ~{@nJX6X~}

oxunmamış,
5 dek 1997, 03:00:0005.12.97
kimə

>>>>> ">" == =?x-user-defined?Q?Carlos Andr=E9s Villegas V ?= <x-user-defined> writes:

>>>> Kial ne nomas gxin "lumdisko"? Gxi legigxas per lumo.

>> Mi tre placxas vian vorton!

Mi jxus tradukis el la cxina nomo de "CD".

--
Lee Sau Dan 李守敦(Big5) ~{@nJX6X~}(HZ)

Sergio Pokrovskij

oxunmamış,
5 dek 1997, 03:00:0005.12.97
kimə p...@pcgw.nips.nsk.su

In article <Pine.SOL.3.91.971204133305.16117C-100000@amor>,
sebastiano hartviga <h044...@rz.hu-berlin.de> wrote:
....

> > Kial ne nomas gxin "lumdisko"? Gxi legigxas per lumo.
>
> en la islanda ghi nomighas "radidisko", char ghi legighas per radio. la
> (ne tre grava) problemo en esperanto estus, ke la kombino "lum-disk-o"
> povas havi tre vastan signifon; ekz-e "disko el lumo", "disko, tra kiu
> brilas lumo (ronda fenestro)", "sondisko, legata per lumradio" ktp.
> kontraue, CD estas unusenca.

Cxu vi certas, ke "CD" estas unusenca? Estas dekoj da tiaj mallongigoj,
ekde la fakte ekzistanta "Carrier Detect" (modemsignalo) gxis facile
imagebla "Centra Direktejo". Kaj tiaj mallongigoj estas malpli informivaj
ol "lumdisko".

"Lumdisko" estas tre sistemema: Jen "magneta disko", kiu funkcias per
magnetismo, kaj jen "luma disko", kiu funkcias per lumo (ruse oni ankavx
diras "optika disko"). Tio estas ege pli bona ol la kretena "kompakta
disko", kiu misinformas, ke la disko estas sentrua (cxar "kompakta"
proprasence indikas ion sentruan: "li vidis antavx si grandan kompaktan
mason"). Ke tiu kretenajxo estas tre internacia, malfavore karakterizas
la intelekton de la internacia publiko...

Sergio.

-------------------==== Posted via Deja News ====-----------------------
http://www.dejanews.com/ Search, Read, Post to Usenet

sebastiano hartviga

oxunmamış,
5 dek 1997, 03:00:0005.12.97
kimə

On 4 Dec 1997, Martin Weichert wrote:

> (Eksperimente mi provos uzi la saman literkodigon, Latin-3,

> kiu tiu artikolo al kiu mi respondas. =C6u funkcios?)

jes, bone funkcias. kial vi post tiu chi afisho volas reiri al la iksado?

sebastiano

> E=B6o=FEan=F8o =E6iu=BCa=FDde!

sebastiano hartviga

oxunmamış,
5 dek 1997, 03:00:0005.12.97
kimə

On 4 Dec 1997, Edmund Grimley-Evans wrote:

> |> chu eblas en latex fari dokumenton en kaj la islanda kaj la pola samte=
mpe?
>=20


> se eblas fari ilin aparte, eblas fari ilin kune, principe. kaj, ^car
> LaTeX havas la econ de programlingvo, ke oni povas per ^gi esprimi
> ^cion komputeblan, ^cio eblas, principe.

>=20


> pri la praktika flanko mi ne multe spertas, sed e^c la manlibro de
> baza TeX mencias {\l} por &lstrok; ...

jes, bone. tial mi uzas latex-on por miaj tekstoj en la soraba. sed la=20
islanda havas kromsignojn kiel =F0 kaj =FE kaj la pola havas la subhokitajn=
a=20
kaj e. tial mia demando.

sebastiano

Franck Arnaud

oxunmamış,
5 dek 1997, 03:00:0005.12.97
kimə

Lee Sau Dan ~{@nJX6X~}:

> Nuntempe, jam inventigxis la "DVD", kiu estas multe pli
> kompakta ol la KD.

DVD diskoj estas ekzakte same grandaj kiel ordinaraj KDoj.

sebastiano hartviga

oxunmamış,
5 dek 1997, 03:00:0005.12.97
kimə

On 5 Dec 1997 sd...@phoenix.cs.hku.hk wrote:

> sebastiano> la (ne tre grava) problemo en
> sebastiano> esperanto estus, ke la kombino "lum-disk-o" povas havi
> sebastiano> tre vastan signifon; ekz-e "disko el lumo", "disko,
> sebastiano> tra kiu brilas lumo (ronda fenestro)", "sondisko,

> sebastiano> legata per lumradio" ktp. =20
>=20


> Do, "radidisko" ankaux povus malkomprenigxas kiel "disko el radio" aux
> "disko kiu brilas radi-ondon" aux aliaj.

jes. fakte en la islanda la vorto "geisladiskur" (radidisko) samtempe=20
ankau nomas fishon. "radidisko" estas neniel pli bona en esperanto ol=20
"lumdisko". cetere, mi ja indikis, ke tiu problemo praktike ne gravas.

> sebastiano> kontraue, CD estas unusenca.

>=20


> Cxu vi estas el la "hospitalo/skolo" kampo?

ne.

lau mi estas pli bone formi novajn vortojn el jam ekzistantaj esperantaj=20
elementoj. sed tamen tiu maniero povas kauzi ankau problemojn. kio ekz-e=20
estas "vortaro"? ke ghi estas libro klariganta la vortojn de iu lingvo=20
tute ne estas esprimite per la vorteroj, kaj oni devas lerni tiun chi=20
signifon same tiel, kiel novan vorton. la art-lingvo volapuko havas la=20
saman kunmeton kiel esperanto: v=F6d - vorto, -em - aro: "v=F6dem" tamen ne=
=20
signifas "vortaro" sed "teksto".

sebastiano

sebastiano hartviga

oxunmamış,
5 dek 1997, 03:00:0005.12.97
kimə

On Fri, 5 Dec 1997, Sergio Pokrovskij wrote:

> sebastiano hartviga <h044...@rz.hu-berlin.de> wrote:

> > kontraue, CD estas unusenca.
>
> Cxu vi certas, ke "CD" estas unusenca? Estas dekoj da tiaj mallongigoj,
> ekde la fakte ekzistanta "Carrier Detect" (modemsignalo) gxis facile
> imagebla "Centra Direktejo". Kaj tiaj mallongigoj estas malpli informivaj
> ol "lumdisko".

konvinke.

[pri "kompakt-disko"]:

> Ke tiu kretenajxo estas tre internacia, malfavore karakterizas
> la intelekton de la internacia publiko...

tiun mi ne opinias. fakte la tasko de vorto ne estas detale priskribi iun
objekton, sed esti unuo facile uzebla, per kiu oni signas objekton.

sebastiano
________
m.b.p.b.


Marko Rauhamaa

oxunmamış,
5 dek 1997, 03:00:0005.12.97
kimə

Franck Arnaud <Franck...@stratus.com>:

Sed kiuj estas pli kompaktaj?

Simon Payne

oxunmamış,
5 dek 1997, 03:00:0005.12.97
kimə

En artikolo <6673d1$cu2$4...@lyra.csx.cam.ac.uk> skribis
et...@cl.cam.ac.uk (Edmund Grimley-Evans) jene:

> Certe, sed kio estas "CD"? ^Cu temas pri speco da angla KD?

Semajnfine mi sidis inter kelkaj Esperantaj komputilaj fakuloj. Iu
proponis "codoromon" kaj mi tuj reagis kiel vi. Aliflanke "kodoromo"
vere ne estas tre konvena.

Edmund Grimley-Evans

oxunmamış,
5 dek 1997, 03:00:0005.12.97
kimə

|> Edmund> Certe, sed kio estas "CD"? ^Cu temas pri speco da angla
|> Edmund> KD?
|>
|> Cxu KD estas vere _kompakta_ disko?
|>
|> Mi malamas tian nomon, kian "kompakta", "malgranda", ktp. Tiaj nomoj
|> montras la manko de vidopunkto pri la venonta de la nomantoj. Poste
|> ne longe, oni inventos novajn versiojn de tiuj ajxoj pli kompaktaj kaj
|> pli malgrandaj. Nuntempe, jam inventis la "DVD", kiu estas multe pli
|> kompakta ol la KD. Do, cxu "DVD" devus nomigxas "Kompaktega Disko",
|> kaj gxia sekvanto "Kompaktegega Disko" ... gxis eterno?

Mi konsentas kun via mal^sato. Mi konas almena^u du tiajn ege stultajn
seriojn de nekompreneblaj mallongigoj en la angla. Unu estas pri
integraj cirkvitoj: LSI, VLSI, ... Kaj alia estas pri radiofrekvencoj:
LF, MF, HF, VHF, UHF, ... Mi tute ne emas parkerigi tiajn stulta^jojn.
Pli simple estus uzi ciferojn.

Tamen CD/KD jam estas establitaj esprimoj, kiuj nomas ne nur la
teknikon, sed anka^u la datenaran^gon, kaj oni ne havas pli bonan
proponon.

Cetere, ^cu KD-oj balda^u malaperos? Por muziko oni ne bezonas pli
ol unu horon da sono, ^car malmultaj muzikistoj povus plenigi
pli longan tempon, almena^u por sia unua disko. Kaj la sonkvalito
de KD jam sufi^cas. Pli granda kapacito utilus por vendi ekzemple
la plenan verkaron de Beethoven, Bach, Chopin, ktp sur unu disko,
sed la industrio ne multe profitus per tio.

Edmundo

Edmund Grimley-Evans

oxunmamış,
5 dek 1997, 03:00:0005.12.97
kimə

(Oni diskutas la saman aferon sub diversaj temlinioj.)

Sergio:

|> "Lumdisko" estas tre sistemema: Jen "magneta disko", kiu funkcias per
|> magnetismo, kaj jen "luma disko", kiu funkcias per lumo (ruse oni ankavx
|> diras "optika disko"). Tio estas ege pli bona ol la kretena "kompakta
|> disko", kiu misinformas, ke la disko estas sentrua

Kion vi proponas precize? "Magneta disko" estas ia ajn, nu, magneta
disko, kaj "optika disko" a^u "laserdisko" estas ia ajn disko, kiun
oni legas per lumo. Tamen KD estas unu difinita speco de optika
disko kun difinita grando kaj difinita datenstrukturo, por ke mi
povu a^udi muzikon, kiam mi metas ^gin en mian muzikaparaton. Oni
bezonas specialan nomon por tiu difinita speco de optika disko,
^car ^gi estas komerce grava varo, vendata al homoj, kiuj tute ne
interesi^gas pri la tekniko. Estas jam tro malfrue enkonduki alian
esprimon ol "KD", tamen, e^c se via malklara propono estus alveninta
anta^u multaj jaroj, ^gi ne estus tre bona.

^Cu ni jam havis ^ci tiun diskuton, a^u ^cu temas pri tiu iluzio
"d&eacute;j&agrave; vu"?

Edmundo

Martin Howard

oxunmamış,
5 dek 1997, 03:00:0005.12.97
kimə

"One Pen", "Unu Plumo" de Xerion eble helpos Sebastiano Hartviga kaj aliaj.
La priskribo, usona, pri gxi estas:-

"OnePen is a multilingual program that has the capability to insert blocks
of text into mostly any Windows program that is capable of text editing."

UnuPlumo estas multlingva programo kiu kapablas enmeti tekstarojn en preskau
cxiun Vindozan programon kiu povas redakti tekston.

Mi uzas gxin por pola kaj esperanta skribajxoj. Oni sxangxas la klavaron lau
via bezonoj kaj povas sxalti de unu lingvo al alia ege rapide. Gxi ne estas
perfekta, sed, cxar la firmao, Xerion de Los Angeles, havas bonan rilaton al
Microsoft, ni eble vidos la rezultojn en novajn MS programoj.

Esperanto estas unu de la multaj lingvoj en la programo, sed mi ankau uzas
Cxapelilon, cxar tiu havas esperantan vortaron!
--
Martin Howard
Webb's Cottage, Woolpits Road, Great Saling, BRAINTREE, Essex CM7 5DZ
Anglio
tel/fax +44/1371 850 423 aran...@gn.apc.org

Sergio Pokrovskij

oxunmamış,
5 dek 1997, 03:00:0005.12.97
kimə p...@iis.nsk.su

In article <m0xe27d...@fwd00.btx.dtag.de>,

pro...@t-online.de (Simon Payne) wrote:
>
> En artikolo <6673d1$cu2$4...@lyra.csx.cam.ac.uk> skribis
> et...@cl.cam.ac.uk (Edmund Grimley-Evans) jene:
>
> > Certe, sed kio estas "CD"? ^Cu temas pri speco da angla KD?
>
> Semajnfine mi sidis inter kelkaj Esperantaj komputilaj fakuloj. Iu
> proponis "codoromon" kaj mi tuj reagis kiel vi. Aliflanke "kodoromo"
> vere ne estas tre konvena.

Mi mem adoptis "codoromo"n en KL. La argumentado estis proksimume tiu de
sebastiano hartviga <h044...@rz.hu-berlin.de>:

sh> fakte la tasko de vorto ne estas detale priskribi iun
sh> objekton, sed esti unuo facile uzebla, per kiu oni signas objekton.

Pli precize, en CD ROM estas du formoj, la interna kaj la ekstera (lavx
la terminoj de E.Wuester). La interna estas fusxa kaj stulta, do ne
reteninda. La ekstera estas suficxe internacia (cxar la internacia
publiko estas adekvate stulta), sekve uzebla. Tial mi opiniis konvena
reteni la internacian formon, sen zorgi pri la senutila formo interna
(simile al "asembla lingvo", kiu neniel rilatas al "kunmetado", malgravx
la misinformo de la angla termino).

Tamen nun mi hezitas, cxu tamen la "lumdisko" ne estus preferinda:

1. Gxi klare indikas DISKOn, kiu estas la cxefa vorto. Se temas pri muzika
sondisko, la nura "disko" plej ofte estus suficxa.

2. "Lumdisko" estas pli belsona kaj ne pli longa ol CD ROM (kaj je 1
silabo pli mallonga ol "codoromo").

3. Se oni bezonos precizigon, kontrastigon kontravx magneta avx vinila
disko, oni havos suficxe sisteman familion.

Marko Rauhamaa

oxunmamış,
6 dek 1997, 03:00:0006.12.97
kimə

Sergio Pokrovskij <p...@nbsp.nsk.su>:

> Tamen nun mi hezitas, cxu tamen la "lumdisko" ne estus preferinda:

Ne hezitu. Aldonu řin en vian vortaron! Aldonu ankaý lumfibron,
lumkablon, lumfendilon kaj lumripetilon.

Fakte la prefikso "lum-" estas sinonima al la tradicia teknika adjektivo
"optika". Tamen la "lum-"-prefikso sonas pli bela kaj malpli teda.

Jen ni vidas, kiel esperanto ricevas orientajn vortojn: TTT-on elpensis
Qiyao kaj lumdiskon Sau Dan. Ţajnas, ke la ena spirito de esperanto ne
estas tute fremda al la ćina menso.

Lee Sau Dan

oxunmamış,
6 dek 1997, 03:00:0006.12.97
kimə

>>>>> "sebastiano" == sebastiano hartviga <h044...@rz.hu-berlin.de> writes:

sebastiano> lau mi estas pli bone formi novajn vortojn el jam
sebastiano> ekzistantaj esperantaj elementoj. sed tamen tiu
sebastiano> maniero povas kauzi ankau problemojn.

sebastiano> kio ekz-e estas "vortaro"?

"Vortaro" estas, laux mia opinio, tre malbone formata vorto. Plibona
estas "vortlibro" (c.f. germana "Woerterbuch", cxina
<zi4dian3>/<ci2dian3>). Unu vortaro estas ia libro. Do, gxi devus
estas XXX-libro.


--
Lee Sau Dan �,X)wAV(Big5) ~{@nJX6X~}(HZ)

Lee Sau Dan

oxunmamış,
6 dek 1997, 03:00:0006.12.97
kimə

>>>>> "Franck" == Franck Arnaud <Franck...@stratus.com> writes:

Franck> Lee Sau Dan ~{@nJX6X~}:
>> Nuntempe, jam inventigxis la "DVD", kiu estas multe pli
>> kompakta ol la KD.

Franck> DVD diskoj estas ekzakte same grandaj kiel ordinaraj KDoj.

Unu DVDo estas 8-oble pli kompakta ol unu KD-o.

Unu DVDo havas 2 funkicantajn surfacojn. Krome, DVD legigxas per blua
lasero (anstaux rugxa). Tio 4-oblas la kompaktecon de unu surfaco.
Do totale, unu DVDo havas 8-oblon de la bit-spaco de KD-o. Tamen, gxi
estas same fizike granda al KD-o. Tial, la kompakteco (denseco) de
DVD estas 8-oble pli granda.

Lee Sau Dan

oxunmamış,
6 dek 1997, 03:00:0006.12.97
kimə

>>>>> "Simon" == Simon Payne <pro...@t-online.de> writes:


Simon> Semajnfine mi sidis inter kelkaj Esperantaj komputilaj
Simon> fakuloj. Iu proponis "codoromon"

Faru gxin pli komplete: "codoro'omo" por CDROM.

Lee Sau Dan

oxunmamış,
6 dek 1997, 03:00:0006.12.97
kimə

>>>>> "Marko" == Marko Rauhamaa <ma...@calnet28-100.gtecablemodem.com> writes:


Marko> Jen ni vidas, kiel esperanto ricevas orientajn vortojn:
Marko> TTT-on elpensis Qiyao kaj lumdiskon Sau Dan.

Jes. Tamen tio estas tro malofta kaj malfacila. Multaj Euxropanoj
ankoraux opinias, ke "lumdisko" estas malpli bela/bona ol "codo", kiel
multaj homoj preferas "skolo" ol "lernejo" kaj "hispotalo" ol
"malsanulejo".

Marko> Sxajnas, ke la
Marko> ena spirito de esperanto ne estas tute fremda al la cxina
Marko> menso.

Nur sxajne... La plejparto de Esperanto ankoraux estas tre Euxropeca
kaj do tretre (kvankam ne "tute") fremda al la cxina menso.

sebastiano hartviga

oxunmamış,
6 dek 1997, 03:00:0006.12.97
kimə

On 6 Dec 1997, Lee Sau Dan wrote:

> Jes. Tamen tio estas tro malofta kaj malfacila. Multaj Euxropanoj
> ankoraux opinias, ke "lumdisko" estas malpli bela/bona ol "codo", kiel
> multaj homoj preferas "skolo" ol "lernejo" kaj "hispotalo" ol
> "malsanulejo".

kiuj estas tiuj "multaj"?

sebastiano


Edmund Grimley-Evans

oxunmamış,
6 dek 1997, 03:00:0006.12.97
kimə

|> > Semajnfine mi sidis inter kelkaj Esperantaj komputilaj fakuloj. Iu
|> > proponis "codoromon" kaj mi tuj reagis kiel vi. Aliflanke "kodoromo"
|> > vere ne estas tre konvena.
|>
|> Mi mem adoptis "codoromo"n en KL.

Kaj mi preferas paroli pri "komputila KD", "KKD", a^u simple "KD",
^car ^generale estas klare en la kunteksto, ^cu temas pri KD
por komputilo, a^u por muzikaparato. [*]

Cetere, el kelkaj vidpunktoj, ekzemple el la vidpunkto de la
fabrikado, temas pri esence la sama afero.

Edmundo


[*] A^u por cimhava ludstacio.

Simon Payne

oxunmamış,
6 dek 1997, 03:00:0006.12.97
kimə

En artikolo <Pine.SOL.3.91.971205143603.4247D-10 0000@amor> skribis
sebastiano hartviga <h044...@rz.hu-berlin.de> jene:

> sed almenau ili sukcesis forigi la naziojn.

Se oni pritraktas la aferon rigore, ili ne sukcesis forigi la Naziojn.
Unue kelkaj tre eminentaj eskapis kaj due naskiřis nova generacio de
Nazioj. Fakte oni sukcesus nur politike senpovigi la Naziojn kaj tion
nur en Germanujo.

Aldone estas menciinde, ke praktike la tuta Germana popolo estis
Naziiřinta kaj tiun oni same ne forigis. Oni post la milito simple
"reedukis" řin - iomete naiva nocio.

Bedaýrinde tiu konfuza Nazia idearo transvivis řis en la hodiaýa epoko.
Ćiuj okcidentaj demokratioj havas nun sian nov-Nazian partion. Aldone
preskaý ćiuj landoj havas nacieman frakcion, ćiuj landoj havas
kontraýfremdulan rasisman frakcion, ćiuj landoj kontraý-Judan frakcion.
Rigardante nun mian malgrandan liston, mi konstatas, ke tiuj aferoj
plejparte ekzistas, antaý ol la Nazioj eć nasikiřis. Eble řuste pro tio
ne estas eble ekstermi ilin. Aldone estas menciinde, ke la tendenco de
popolo maldemokratiiři inverse rilatas al la bonfarto de la populanoj.
Evidente pro tio la elcenta inklino al Naziismo rekte laýas la
senlaborecan raporton.

Simon Payne

oxunmamış,
6 dek 1997, 03:00:0006.12.97
kimə

En artikolo <8813851...@dejanews.com> skribis Sergio Pokrovskij
<p...@nbsp.nsk.su> jene:

> 1. Gxi klare indikas DISKOn, kiu estas la cxefa vorto. Se temas pri
> muzika sondisko, la nura "disko" plej ofte estus suficxa.
>
> 2. "Lumdisko" estas pli belsona kaj ne pli longa ol CD ROM (kaj je 1
> silabo pli mallonga ol "codoromo").
>
> 3. Se oni bezonos precizigon, kontrastigon kontravx magneta avx vinila
> disko, oni havos suficxe sisteman familion.

Ankaý mi subtenus "lumdiskon".

Simono

!^NavFont02F019E0004HH9F73D2

sebastiano hartviga

oxunmamış,
8 dek 1997, 03:00:0008.12.97
kimə

On 6 Dec 1997, Simon Payne wrote:

> En artikolo <Pine.SOL.3.91.971205143603.4247D-10 0000@amor> skribis=20
> sebastiano hartviga <h044...@rz.hu-berlin.de> jene:
>=20


> > sed almenau ili sukcesis forigi la naziojn.

>=20


> Se oni pritraktas la aferon rigore, ili ne sukcesis forigi la Naziojn.

> Unue kelkaj tre eminentaj eskapis kaj due naski=F8is nova generacio de


> Nazioj. Fakte oni sukcesus nur politike senpovigi la Naziojn kaj tion
> nur en Germanujo.

almenau.

sebastiano
m.b.p.b.


Franck Arnaud

oxunmamış,
8 dek 1997, 03:00:0008.12.97
kimə

Lee Sau Dan:

> Unu DVDo estas 8-oble pli kompakta ol unu KD-o.

laux mi, "kompakta" rilatas al la grandeco de la disko mem, ne la
enhavo.

sxajnas al mi, ke "kompatkaj" diskoj nacilingve estas nomitaj tiel, cxar
ili estas malpli grandaj ol la ~30 centimetraj nigraj plastaj diskoj,
kiujn oni uzis antauxe por meti muzikon.

> la kompakteco (denseco)

cxu vere kompateco signifas denseco? min surprizas tio.

Mark RISON

oxunmamış,
8 dek 1997, 03:00:0008.12.97
kimə

Edmund Grimley-Evans <et...@cl.cam.ac.uk>:

> [*] A^u por cimhava ludstacio.

Mi FURZAS vin. Pli bone tio ol magnolia-muroj kaj brita ki^co!

Cetere mi havas tre belan ludstacion (pl'ejstej^sn) vendotan.
GBP 99, kaj ^car temas pri samideanoj, mi inkluzivos la belan
ludon distrak^sn dabi.

Mi ne akceptas kreditkartojn a^u eksterlandajn ^cekojn.

Mark

--
Mark RISON, Software Engineer English/Esperanto/Francais
Acorn Computers Ltd Tel: +44 1223 725258
Acorn House, 645 Newmarket Road Fax: +44 1223 725358
Cambridge, United Kingdom, CB5 8PB WWW: http://www.acorn.com/


Marko Rauhamaa

oxunmamış,
8 dek 1997, 03:00:0008.12.97
kimə

Franck Arnaud <Franck...@stratus.com>:

> laux mi, "kompakta" rilatas al la grandeco de la disko mem, ne la
> enhavo.

"Kompakta" signifas: "enhavanta multon en malgranda spaco". Ćio
malgranda ne estas kompakta.

> cxu vere kompateco signifas denseco? min surprizas tio.

Ne en iu absoluta senco sed jes en relativa.

PV: "Densa k nedisiřema : ~a amaso, grundo; mal~a tero[Z] ; mal~a aera k
lansimila floro[Z]." Alidire: "kunpakita".

0 yeni mesaj