Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Bonan Nokton

8 views
Skip to first unread message

Piero

unread,
Jun 5, 2008, 12:44:53 PM6/5/08
to
Saluton.
Mi ŝatus fari etan sondadon pri la saluto: Bonan Nokton.
En la itala ĉi tiu saluto estas uzata nur por adiaûi kaj ne dum renkonto.
Ĉu en Esperanto vi sentas tion kiel adiaûo aû kel neûtra saluto (ankaû por
renkontiĝo)?
Kaj en via lingvo?

Pier Luigi

Dario Rodriguez

unread,
Jun 5, 2008, 1:42:43 PM6/5/08
to
En la hispana "buenas noches" estas uzata kiel saluto se oni
renkontighas dum la lastaj horoj de la tago (au fruaj horoj de la
sekvanta). Ankau kiel adiaŭo; alternative "hasta mañana" (ĝis morgaŭ).

Dario

Stephan B. WEBANCK (Kolonjano) @ web.de

unread,
Jun 5, 2008, 1:45:18 PM6/5/08
to
Saluton!

Piero skribis:

En la germana "Bonan nokton!" ("Gute Nacht!") nepre estas adiaŭa.

Do germanlingvanoj devas uzi aŭ "Bonan vesperon!" ("Guten Abend!") aŭ
"Bonan matenon!" ("Guten Morgen!") por saluti alilulojn dum la noktaj
horoj.

[Ni nek havas apartan saluton por posttagmezo, do dum granda parto de la tago
nur povas uzi "Bonan tagon!" ("Guten Tag!"). Uzado de salutoj dum la lumaj
horoj de la tago dependas ankaŭ de la horo de onia el- resp. enlitiĝo. ;-) ]

Ne ekzistas precizaj reguloj. Mi mem emas konsideri vesperon la horoj antaŭ
noktomezo, matenon tiujn post la komenciĝo de la nova tago kaj konforme al
tio uzas la salutojn.

En babilejoj, kie ofte renkontiĝas malsamlingvanoj, oni eble uzu ĉiam
nur "Saluton!" kaj "Ĝis!" por eviti konfuziĝon. Ili certe estas sufiĉe
internaciaj kaj nemiskompreneblaj, ĉu ne?

Oni ja povas indiki sian lokan horon al la babilantaro laŭbezone.

Tiuj, kiuj scias, ke la tero estas globo kaj turniĝas orienten, eĉ facile
divenos, ĉu li celis luman aŭ malluman horon, se babilanto uzis la fifaman
12-horan sistemon kaj estas konata la lando, en kiu suferas lia klavaro. ;-)

Denove mi skribis pli ol necese, sed ne povis maltrafi la okazon. :-)

Vespere el Rejnlando (kie oni vivas nun laŭ UTC+2 [somera tempo]),
Kolonjano

--
Stephan B. WEBANCK --- Kolonjano | I have always wished that my computer
mailto:web...@web.de | would be as easy to use as my telephone.
http://kolonjano.blogspot.com | My wish has come true. I no longer know
Linguae: Deutsch Esperanto English | how to use my telephone. (B. Stroustrup)

Marko Rauhamaa

unread,
Jun 5, 2008, 4:37:53 PM6/5/08
to
Piero <p...@tin.it>:

La suomlingva respondaĵo "Hyvää yötä" konvenas nur kiel adiaŭo kaj nur
ĝuste antaŭ la dormotempo.

Ankaŭ la anglalingva esprimo "Good night" estas nur adiaŭo, sed oni
povas uzi ĝin ekzemple por adiaŭi la kolegojn je la fino de labortago.


Marko

Piero

unread,
Jun 5, 2008, 5:00:04 PM6/5/08
to
Piero wrote:

Dum atendo de kromaj "spertoj", la demando estas: ĉu en esperanto ĝi estu
nur adiaûa aû, kiel la hispana, ankaû "renkonta"?

Pier Luigi

Tiguliano

unread,
Jun 5, 2008, 5:10:51 PM6/5/08
to
Piero ha scritto:
> Piero wrote:

> Dum atendo de kromaj "spertoj", la demando estas: ĉu en esperanto ĝi estu
> nur adiaûa aû, kiel la hispana, ankaû "renkonta"?

laŭ mi ĝi estas nur adiaŭa.
aŭ eble ĝi povas esti ankaŭ renkonta, se ekzemple oni renkontiĝas en
diskdancejo post la noktomezo?

Mireille Corobu

unread,
Jun 5, 2008, 5:42:13 PM6/5/08
to

Saluton,
France "bonne nuit" estas adiaŭa. Kiam oni renkontiĝas personojn ĉirkaŭ
vespermanĝa horo aŭ poste (sen transiri en novan tagon), oni diras
"bonsoir".

En Esperanto mi komprenus "Bonan nokton" foje adiaŭa foje saluta laŭ la
kunteksto de la diro. Se la kunteksto ne povas helpi, pli bone estus
diri "saluton" aŭ "ĝis", kiel prave alia forumano atentigis nin.
Ĝis!
Mireja

Piero

unread,
Jun 6, 2008, 8:20:41 AM6/6/08
to
Piero wrote:

Ŝajnas ke la senco de "bonan nokton" estas paûsata de propra lingvo. Hispano
eksalutus senprobleme per "bonan nokton" dum kelkaj alilingvanoj ne. Ĉu
estas vere io logika en tio? Kial "bonan vesperon" eksalutas kaj "bonan
nokton" devus ĝissaluti?
Ĉu slavlingvanoj sentas tiun saluton iamaniere?

Pier Luigi

Hans Jaeger

unread,
Jun 6, 2008, 1:59:12 PM6/6/08
to
Stephan B. WEBANCK (Kolonjano) @ web.de schrieb:

> Ne ekzistas precizaj reguloj.

mateno 6-12
posttagmezo 12-18
vespero 18-24
nokto 24-6

amike
Hans

Stephan B. WEBANCK (Kolonjano) @ web.de

unread,
Jun 7, 2008, 12:02:42 PM6/7/08
to
Saluton!

Hans Jaeger skribis:

>> Ne ekzistas precizaj reguloj.
>
> mateno 6-12

Do vi kaj mi tiam uzus "Bonan matenon!".

> posttagmezo 12-18

Supozeble ni ambaŭ uzus "Bonan tagon!" tiam.

> vespero 18-24

Sendube ni salutus per "Bonan vesperon!" dum tiuj horoj

> nokto 24-6

Sed ĉu ankaŭ vi uzus "Bonan matenon!" dum tiu horsesopo?

Ankoraŭ ekzistas precizemaj (inter ili verŝajne mi) kaj akuratemaj (inter
ili ne nepre ankaŭ mi) germanoj. :-)

Do ĵus vesperiĝis ĉi tie. ;-)

El Rejnlando,
Kolonjano

--
Stephan B. WEBANCK --- Kolonjano | "Ne ekzistas stultaj demandoj, sed
mailto:web...@web.de | ili estas plej facile respondeblaj."
http://kolonjano.blogspot.com |
Linguae: Deutsch Esperanto English | (autoro nekonata)

Giuseppe Castelli

unread,
Jun 7, 2008, 6:22:58 PM6/7/08
to
Piero:

> Ŝajnas ke la senco de "bonan nokton" estas paûsata de propra lingvo.
> Hispano eksalutus senprobleme per "bonan nokton" dum kelkaj alilingvanoj
> ne. Ĉu estas vere io logika en tio? Kial "bonan vesperon" eksalutas kaj
> "bonan nokton" devus ĝissaluti?

Laŭ mi, ĉar en E-o oni ĉiam povas saluti (kaj praktike ĉiam salutas) per
"saluton" kaj "ĝis [revido]", por la ceteraj esprimoj ("bonan X-on")
restis nur malgrandaj signifo-niĉoj. Ekzemple, kutime, "bonan matenon"
signifas pli-malpli "bonan ĵusvekitecon" kaj "bonan nokton" signifas
"bonan dormadon". "Bonan tagon" kaj bonan vesperon" laŭ mia sperto oni
uzas kiam oni deziras esprimon pli impresan, pli pompan ol simpla
"saluton"; ekzemple kiam oni alparolas multajn homojn samtempe.

Fakte la situacio en la itala estas pli problema, ĉar - nur pro via afiŝo
mi rimarkis tion - preskaŭ ne ekzistas maniero por saluti dum la nokto
iun, al kiu oni ne havas amikan rilaton. "Ciao" estas tro malformala kaj
"Buona notte" estas adiaŭa, do eblas nur diri "Salve", kiu dum la tago
utilas nur se oni hezitas inter formala kaj malformala saluto...

Piero

unread,
Jun 8, 2008, 2:55:29 AM6/8/08
to
Giuseppe Castelli wrote:


Oni salutas per Bonan Vesperon, ankaû je la 23.00.

La fakto estas: kiu logiko devas gvidi en Esperanto la signifon de tiuj
salutoj? Kial Bonan Matenon devas nur eksaluti kaj bonan nokton ĝissaluti?
Interalie en Italio Bonan Tagon oni utiligas kelkfoje ankaû por adiaûi. Tio
okazas dum noktaj skipofinoj.

Pier Luigi

Jens S. Larsen

unread,
Jun 8, 2008, 4:21:38 AM6/8/08
to
On Jun 6, 7:59 pm, Hans Jaeger <hansimne...@compuserve.de> wrote:
> Stephan B. WEBANCK (Kolonjano) @ web.de schrieb:
>
> > Ne ekzistas precizaj reguloj.
>
> mateno 6-12

mateno 6-9:30
antaŭtagmezo 9:30-12

> posttagmezo 12-18
> vespero 18-24
> nokto 24-6

Sed oni salutas laŭ aliaj reguloj:

Bonan matenon ~= ni laboru
Bonan tagon ~= agrable renkonti vin
Bonan vesperon ~= ni amuziĝu
Bonan nokton ~= mi iras dormi

"Bonan tagon" kaj "bonan vesperon" havas iom formalan guston; kutime
oni diras simple "saluton".

Giuseppe Castelli

unread,
Jun 8, 2008, 3:52:10 PM6/8/08
to
Piero:

>> Fakte la situacio en la itala estas pli problema, ĉar - nur pro via
>> afiŝo mi rimarkis tion - preskaŭ ne ekzistas maniero por saluti dum la
>> nokto iun, al kiu oni ne havas amikan rilaton.

[...]

> Oni salutas per Bonan Vesperon, ankaû je la 23.00.

Sed ne je la 04:00, laŭ mi...

> La fakto estas: kiu logiko devas gvidi en Esperanto la signifon de tiuj
> salutoj? Kial Bonan Matenon devas nur eksaluti kaj bonan nokton
> ĝissaluti?

Tute ne temas pri devoj, sed nur pri kutimoj. Kiel mi jam diris, "bonan
nokton" kutime signifas "bonan dormon", do ĝi havas sencon nur je la
disiĝo; kaj "bonan matenon" fakte signifas "bonan ĵusvekitecon", do ĝi
havas sencon nur je la renkontiĝo.

Piero

unread,
Jun 8, 2008, 4:04:47 PM6/8/08
to
Giuseppe Castelli wrote:


>> Oni salutas per Bonan Vesperon, ankaû je la 23.00.
>
> Sed ne je la 04:00, laŭ mi...

Eble eĉ ne bonan nokton je tiu horo...


>> La fakto estas: kiu logiko devas gvidi en Esperanto la signifon de tiuj
>> salutoj? Kial Bonan Matenon devas nur eksaluti kaj bonan nokton
>> ĝissaluti?
>
> Tute ne temas pri devoj, sed nur pri kutimoj. Kiel mi jam diris, "bonan
> nokton" kutime signifas "bonan dormon",

Ĉu hispano sentas same tiun signifon?

> do ĝi havas sencon nur je la
> disiĝo; kaj "bonan matenon" fakte signifas "bonan ĵusvekitecon", do ĝi
> havas sencon nur je la renkontiĝo.

Kaj do, se vi sentas tion, kiun sencon havas eksaluti sinjorinon per "bonan
nokton"?

Pier Luigi

Giuseppe Castelli

unread,
Jun 8, 2008, 4:37:17 PM6/8/08
to
Piero:

> kiun sencon havas eksaluti sinjorinon per "bonan nokton"?

Se vi aludas mian kantotradukon "Bonan nokton sinjorino", laŭ mi en tiu
teksto ne nepras, ke li ĵus renkontis ŝin. Ili povus esti kune jam de
horoj, sed ĉar nun noktiĝis, li deziras al ŝi "bonan nokton" (kun la
implico, ke la plej bona maniero pasigi la nokton estas "dormi" kun li).
Ja tuj poste li petas "bon-noktan kison".

Jubilo {Meksikurbo}

unread,
Jun 9, 2008, 8:39:26 AM6/9/08
to
On Jun 5, 11:44 am, Piero <p...@tin.it> wrote:
> Mi ŝatus fari etan sondadon pri la saluto: Bonan Nokton.
> Kaj en via lingvo?

en la hispana... sciu vi ke la hispana malsamas multe laŭ la lando...
de Meksiko.. BUENAS NOCHES (kiu estas ekzakte BONAN NOKTON) estas por
saluti aŭ adiaŭi post la 18a aŭ 19a vespere...

same kiel BONAN TAGON (antaŭ meztago) kaj BONAN VESPERON (inter
tagmezo kaj la 18a aŭ 19a)

0 new messages