Por havi vocdonrajton, necesas ke vi havas Vikipedian konton kreitan
antau la 12-a de februaro 2006, kaj ke vi redaktis almenau 10-foje
per tiu konto.
Pli da informoj trovigxas sur la oficiala pagxo de la baloto:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Baloto_pri_majuskligo_de_familiaj_nomoj
Marcos.
la problemo kun Vikipedio estas, ke se oni entajpas sercxnomon per
minuskloj, gxi ne resendas al la koncerna artikolo redaktita kun
majuskla titolo. Tio estas ege gxena por uzantoj.
dominik
+
Kial kompliki cxion?
"raskolnikov" <rasko...@free.fr> escribió en el mensaje news:440534f7$0$29939$626a...@news.free.fr...
La ordo de familia nomo kaj persona nomo ne estas sama en ciuj lingvoj.
La tutmajuskligo permesas scii kiu estas la familia nomo.
Ekzemple :
- George BUSH
- MAO Zedong
Kaj kelkaj homoj insiste skribas ekz-e: Baldur RAGNARSSON, kvankam tio estas
malĝusta.
Kion fari, se homo familian nomon _ne_ _havas_? Oni devus skribi:
Baldur Ragnarsson
Sed por alfabete ordigi oni devus skribi:
BALDUR Ragnarsson
Evidente tio lasta estas stultaĵo.
Sebastiano
Mi ne vidas la problemon. Se vi serchas "pablo neruda", en pagho
http://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala:Search?search=pablo+neruda
vi trovas la artikolon tuj en la listo, kaj vi devas nur kliki.
Se vi serchas en Google, ghi aperas ankau tuj:
http://www.google.es/search?hl=es&q=pablo+neruda+kaj:
Jen: http://eo.wikipedia.org/wiki/Pablo_NERUDA
Amike:
Tonyo
http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/blogo.htm
De la 15-a de marto 2006 okazas la dua raundo de la baloto pri
majuskligo de familiaj nomoj, car en la unua raundo neniu alternativo
ricevis pli ol duonon de la vocoj. La dua (kaj certe lasta) raundo
dauros gis la 28-a de marto.