Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Baloto ce Vikipedio pri tutmajuskligo de familiaj nomoj

0 views
Skip to first unread message

Marcos

unread,
Feb 28, 2006, 7:35:19 PM2/28/06
to
En la Vikipedio, nun okazas baloto pri la tutmajuskligo de familiaj
nomoj (ekz-e George BUSH, MAO Zedong), kiun oni jam dekomence uzas en
la Esperanto Vikipedio. La baloto okazas, cxar pluraj Vikipediistoj
kritikis la nunajn regulojn pri tutmajuskligo (ili volas aux entute
forigi la tutmajuskligon de familiaj nomoj, aux almenaux forigi gxin el
la titoloj de la artikoloj, kaj nur tutmajuskligi en la unua frazo en
la artikolo).

Por havi vocdonrajton, necesas ke vi havas Vikipedian konton kreitan
antau la 12-a de februaro 2006, kaj ke vi redaktis almenau 10-foje
per tiu konto.

Pli da informoj trovigxas sur la oficiala pagxo de la baloto:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Baloto_pri_majuskligo_de_familiaj_nomoj

Marcos.

raskolnikov

unread,
Mar 1, 2006, 12:45:27 AM3/1/06
to

la problemo kun Vikipedio estas, ke se oni entajpas sercxnomon per
minuskloj, gxi ne resendas al la koncerna artikolo redaktita kun
majuskla titolo. Tio estas ege gxena por uzantoj.
dominik
+

Jakvo

unread,
Mar 1, 2006, 1:49:19 AM3/1/06
to
Kia problemo okazos se ni skribas nur la unua litero majuskle kiel oni kutime faras?
Ekzemple: George Bush, Mao Zedong.

Kial kompliki cxion?

"raskolnikov" <rasko...@free.fr> escribió en el mensaje news:440534f7$0$29939$626a...@news.free.fr...

Nikocxjo

unread,
Mar 1, 2006, 4:52:56 AM3/1/06
to
Jakvo wrote:
> Kial kompliki cxion?

La ordo de familia nomo kaj persona nomo ne estas sama en ciuj lingvoj.
La tutmajuskligo permesas scii kiu estas la familia nomo.

Ekzemple :
- George BUSH
- MAO Zedong

Sebastian Hartwig

unread,
Mar 1, 2006, 6:48:55 AM3/1/06
to
Nikocxjo wrote:

Kaj kelkaj homoj insiste skribas ekz-e: Baldur RAGNARSSON, kvankam tio estas
malĝusta.

Kion fari, se homo familian nomon _ne_ _havas_? Oni devus skribi:

Baldur Ragnarsson

Sed por alfabete ordigi oni devus skribi:

BALDUR Ragnarsson

Evidente tio lasta estas stultaĵo.

Sebastiano

TdB

unread,
Mar 1, 2006, 11:20:10 AM3/1/06
to
"raskolnikov"

>
> la problemo kun Vikipedio estas, ke se oni entajpas sercxnomon per
> minuskloj, gxi ne resendas al la koncerna artikolo redaktita kun majuskla
> titolo. Tio estas ege gxena por uzantoj.

Mi ne vidas la problemon. Se vi serchas "pablo neruda", en pagho
http://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala:Search?search=pablo+neruda
vi trovas la artikolon tuj en la listo, kaj vi devas nur kliki.

Se vi serchas en Google, ghi aperas ankau tuj:
http://www.google.es/search?hl=es&q=pablo+neruda+kaj:

Jen: http://eo.wikipedia.org/wiki/Pablo_NERUDA

Amike:
Tonyo
http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/blogo.htm

Marcos

unread,
Mar 15, 2006, 11:50:43 AM3/15/06
to
Grava novajxo:

De la 15-a de marto 2006 okazas la dua raundo de la baloto pri
majuskligo de familiaj nomoj, car en la unua raundo neniu alternativo
ricevis pli ol duonon de la vocoj. La dua (kaj certe lasta) raundo
dauros gis la 28-a de marto.

0 new messages