La romaj esperantistoj petas al cxiuj, fari donaceton al cxi tiu veterana
esperantistino (tre mense vigla kaj esperanto-parolanta): bv. sendi
bildkarton de Via urbo kun bondeziraj vortoj al sxi:
S-rino Zoraide CARRUBBA
Via Monte Senario 80
IT-00141 ROMA RM
Italio
Instigu Viajn konatulojn fari la samon.
Sxi estos tre kontenta.
Dankegon!
Por la romaj esperantstoj
Carlo Sarandrea
Roberto
"CS" <negr...@miaadreso.com> wrote in message news:<c2akoc$uo$1...@lacerta.tiscalinet.it>...
Chu estas pluraj "Esperantistoj en MIT kaj Harvard"? En mia tempo
(malfruaj sepdekaj jaroj) estis nur po unu - respektive iu Russell Finn,
studento pri komputiko, kaj mi.
Angelos TSIRIMOKOS, Bruselo
Saluton, Angelos!
Laux mia scio, en MIT estas almenaux kvar Esperantistoj (Jakobo,
Erinja, Brian kaj mi), kaj en Harvard nur unu (Ruth).
Roberto
Mi ghojas pri tio. Mi estus scivola, chu ili lernis Esperanton en Usono,
au estas eksterlandaj esperantistoj, venintaj tien (kiel mi, antau 30+
jaroj...) por studi.
Angelos TSIRMOKOS, Bruselo