Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Esperantistino 100-jara

0 views
Skip to first unread message

CS

unread,
Mar 5, 2004, 2:34:58 PM3/5/04
to
Esperantistino de Romo (Italio) s-rino Zoraide CARRUBBA farigxos 100-jaragxa
la venontan 25an de marto.
La 26an de marto la Urbestro de Romo omagxos al sxi (kaj al aliaj romaj
100-jaruloj) dum publika ceremonio, je la cxeesto de televido.

La romaj esperantistoj petas al cxiuj, fari donaceton al cxi tiu veterana
esperantistino (tre mense vigla kaj esperanto-parolanta): bv. sendi
bildkarton de Via urbo kun bondeziraj vortoj al sxi:

S-rino Zoraide CARRUBBA
Via Monte Senario 80
IT-00141 ROMA RM
Italio

Instigu Viajn konatulojn fari la samon.

Sxi estos tre kontenta.

Dankegon!

Por la romaj esperantstoj
Carlo Sarandrea


Rick Wiegmann Koshko

unread,
Mar 5, 2004, 5:15:04 PM3/5/04
to
Se vi scias.... Kiom longe sxi estas Esperantisto?

Roberto PERES-FRANKO

unread,
Mar 5, 2004, 7:42:21 PM3/5/04
to
Bonege! Bela okazajxo. Mi kaj mia edzino sendos po unu bildkarton
cxiu, kaj mi petos al la Esperantistoj en MIT kaj Harvard sendi po unu
cxiu, ankaux. Dio benu sxin, kaj donu al sxi viglajn kaj san-plenajn
jarojn. Kaj dankon al vi por lasi nin scii pri tio.

Roberto

"CS" <negr...@miaadreso.com> wrote in message news:<c2akoc$uo$1...@lacerta.tiscalinet.it>...

Angelos TSIRIMOKOS

unread,
Mar 11, 2004, 7:28:47 AM3/11/04
to
Roberto PERES-FRANKO skribis:

> mi petos al la Esperantistoj en MIT kaj Harvard sendi po unu cxiu

Chu estas pluraj "Esperantistoj en MIT kaj Harvard"? En mia tempo
(malfruaj sepdekaj jaroj) estis nur po unu - respektive iu Russell Finn,
studento pri komputiko, kaj mi.

Angelos TSIRIMOKOS, Bruselo

Roberto PERES-FRANKO

unread,
Mar 11, 2004, 8:59:52 PM3/11/04
to
Angelos TSIRIMOKOS <ang...@FORIGU.belgacom.net> wrote in message news:<c2pm0b$o87$1...@lumo.pacujo.net>...

> Chu estas pluraj "Esperantistoj en MIT kaj Harvard"?

Saluton, Angelos!

Laux mia scio, en MIT estas almenaux kvar Esperantistoj (Jakobo,
Erinja, Brian kaj mi), kaj en Harvard nur unu (Ruth).

Roberto

Angelos TSIRIMOKOS

unread,
Mar 12, 2004, 8:46:18 AM3/12/04
to
Roberto PERES-FRANKO skribis:

>
> Laux mia scio, en MIT estas almenaux kvar Esperantistoj (Jakobo,
> Erinja, Brian kaj mi), kaj en Harvard nur unu (Ruth).

Mi ghojas pri tio. Mi estus scivola, chu ili lernis Esperanton en Usono,
au estas eksterlandaj esperantistoj, venintaj tien (kiel mi, antau 30+
jaroj...) por studi.
Angelos TSIRMOKOS, Bruselo

0 new messages