ILEI-Konferenco en Afriko en 2008

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Aug 14, 2006, 6:02:17 AM8/14/06
to amk_h...@yahoogroups.com, esperanto-...@googlegroups.com, tanzanaj-es...@yahoogroups.com, esperanto-e...@yahoogroups.com, tejo-...@yahoogroups.com
ILEI-konferenco en Afriko – Kial?

C'ar:
• Esperanto-agado en Afriko bezonas sian ILEI-dimension:


- en Afriko estas multaj lernemuloj kaj malmultaj instruistoj de Esperanto


• Esperantistaj instruistoj de Afriko deziras pli firme komunikig'i kun siaj kolegoj el la tuta mondo por:


- spertig'i pri ILEI kaj lerni el g'ia historio

- perfektigi siajn lingvokapablojn kaj spertig'i pri didaktiko

- plikonatig'i kun instrumaterialoj, instruhelpiloj kaj rilataj metodoj por
E-instruado


• Afrika Esperantujo povas oferti al la tutmonda E-novado multon, sed:


- vojag'oj al E-arang'oj en aliaj mondopartoj estas tro multekostaj por esperantistoj el Afriko

- malmultaj vojag'oj kaj vizitoj per helpo de amikoj de Afriko ne sufic'as

ILEI-konferenco en Afriko estos grava evento por Esperanto-movado entute, por historio de ILEI kaj por E-movado en Afriko.

Partoprenu la konferencon por kurag'igi la samideanojn en Afriko kaj omag'i iliajn klopodojn por disvastigado de Esperantoo en la tuta mondo.

Helpu per enpagoj al la konto ilek-a de ILEI e UEA, au' al la Afrika Fondaj'o de UEA, kun indiko “Benino 2008”.




Porto-Novo, la vodu-urbo de Benino, gastigonto de
Konferenco de ILEI

Instruistoj de Esperanto por la Planedo Tero


[]
La urbo
[]
La nomo Porto-Novo certe sonas kutime por esperantistoj, kvankam g'i originis el portugala lingvo kiam portugalo Eucharistus de Campos, dum dum sia esplorvojag'o en 1730, rimarkis ke la tiama urbo ege similas al la urbo Porto de Portugalio. La nomo tiel restis ec' dum kaj post la franca influo. Tamen la multa log'antaro de Porto-Novo ne ofte uzas la portugalan devenvorton, sed Hogbonu kaj Ag'ac'e lau' la lingvoj gun kaj joruba respektive. Porto-Novo estas oficiale la c'efurbo de Benino. G'i gastigas la parlamenton kaj kelkajn aliajn tatadministrejojn. G'i situas apud la giganta lago en kiun alfluas riverego OUEME. C'irka tridek kilometrojn for de Porto-Novo situas Cotonou, la plej granda kaj ekonomie grava urbo de Benino. En Cotonou estas ankau' la flughaveno, facile atingebla el la konferencurbo. Porto-Novo estas ankau' transirurbo al la giganta Nig'erio. Estas preskau' neeble ne rimarki la ekziston de la praktiko de voduo, kiam oni promenas en la urbo de Porto-Novo. Voduo estas
religio por iuj, sed tradicia vivmaniero por aliaj.
[]
Log'ado
Porto-Novo disponigas c'iuspecajn hotelojn kaj gastejojn sufic'e tau'gajn c'u por eu'ropanoj c'u por afrikanoj, lau' iliaj bug'etoj. Averag'a kosto de unulita c'ambro por nokto c'e sufic'e luksa hotelo estas 19000 fcfa (655 FCFA = 1 EUR) kaj 13000 fcfa por mezluksa hotelo.
[]
Restoracioj
Kiel kutime en multaj afrikaj urboj, eblas restoracumi lau' eu'ropa standardo en Porto-Novo. Ankau' eblas mang'i afrikane c'u en restoracioj c'u c'e multnombraj afrikaj mang'ejoj je relative malalta kosto: c'irkau' 8000 fcfa tage.

Programo
La konferenco okazos kiel unu el antau'- au' post- kongresaj eblecoj de UK, do fine de julio au' komence de au'gusto en 2008. Por la konferenca programo oni antau'vidas jam taradiciajn programerojn: Inau'guron, komitat- kunsidojn, estarkunsidojn, ekzamenojn de ILEI/UEA en elementa kaj meza niveloj, Interkonan Vesperon, Nacian Vesperon, Internacian Artan Vesperon, Solenan Fermon, kaj tiujn kiuj nur ig'as tradiciaj: Simpozio pri konferenca temo kaj Lingva Festivalo. Ne mankos kleriga, kultura kaj turisma programo: seminarioj, specialaj kaj lingvaj kursoj, prelegoj, amuzaj vesperoj, ekskursoj ...
Bonvenas iuj proponoj, sinproponoj kaj sugestoj. Bonvolu skribi al ILEI: <mailto:in...@ilei.info>in...@ilei.info au' <mailto:aid...@mail.lt>aid...@mail.lt , au' al Afrika Oficejo de UEA <mailto:afrika....@uea.org>afrika....@uea.org.

eb6606.jpg
eb6625.jpg
eb6635.jpg
eb6644.jpg
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages