http://eo.wikipedia.org/wiki/Inovacio
Ĉu laŭ vi rekomendindas la formo "novigo" (eventuale "renovigo")? Ĉu
oni havas pli trafajn sugestojn?
Amike,
--
Fabio
> Ĉu laŭ vi rekomendindas la formo "novigo" (eventuale "renovigo")? Ĉu
oni havas pli trafajn sugestojn?
Novigo unuapense ŝajnas al mi bona.
Amike
Renato
José Antonio
http://eo.wikipedia.org/wiki/Inovacio
Mi ne estas tiel respondopreta pri tio ol Renato kaj Antonio.
Kompreneble iliaj solvoj estas akcepteblaj, sed 'innovatie' (nederlande) ne
senkauze akceptighis en multaj lingvoj.
La nederlanda vikipedio priskribas:
Innovatie is meer dan alleen een technische verbetering. Belangrijk hierbij
is de interactie tussen gebruiker en product. Innovatie kan ook in
bijvoorbeeld management of marketing plaatsvinden. ..........
Innovatie wordt door de overheid als noodzaak gezien om economische groei te
waarborgen. Achterliggende oorzaak hiervoor is dat de Europese economieën in
veel traditionele productie-industriesectoren steeds minder concurrerend
blijken, en er alternatieve bronnen van werkgelegenheid gevonden moeten
worden..........
(Innovatie estas pli ol nur tehhnika plibonigo. Gravas en tio la interagado
inter uzanto kaj la produkto. Innovatie povas ekzemple ankau okazi pri
managherado kaj merkatigado ........
La autoritatoj konsideras innovatie necesajho por garantii ekonoman kreskon.
Fona kazuo por tio estas ke la europaj ekonomioj en multaj tradiciaj
produkt-industriaj branchoj montrighas esti malpli konkurpovaj kaj ke oni
devaas trovi novajn fontojn de laboreblecoj ............)
Kio iritas min pli ol la novvortemo estas la fakto ke oni ne adaptas la
vorton al la bezonoj de Esperanto. Tiu finigho 'acio' estas tre maloportuna,
char ghi ne invitas al kreado de kunmetado kaj derivado. Oni povus pli bone
novvortigi 'inova'. Tiam oni havus prete inovigi, inovigado, inoveco ktp.,
dum neniam aperos 'inovaci(ig?)ita', 'inovaciado' kaj 'inovaci(ig?)iteco'.
Alia, pli terura ekzemplo: mediaciado !
Por tamen proponi ion, kio eble ankau plachos al aliaj: 'transnova' !?
transnovigi, transnovigado, transnoveco
Chio dependas de tio, chu oni sukcesos konvinki la pausemulojn.
Amike,
Johan
Mi ne jam entuziasmas. Kion signifu "portas postulon/profiton" ??
> Ĉu laŭ vi rekomendindas la formo "novigo" (eventuale "renovigo")?
Law mi tiuj malrekomendindas.La NL-a artikolo ekspliciti parolas pri
"fari ion law nova (prefere pli efika - RN) maniero", kaj law mi prave.
Temas ne pri novigo den malnova metodo, sed pri anstatawo per nova metodo.
gxis, Ronaldo N