> Do la neoportuneco estas la ne-oportuneco de scienco kiel ghenerala
> sufikso, ghuste kiel la AdE ankau deklaris ke -ujo estas tro ne-
> oportuna kiel ghenerala sufikso. (Cetere, tiu deklaro estas granda
> eraro kaj hontiga por la AdE el 1974.)
La Akademio ne deklaris ion tian en 1974, kaj ankaŭ en alia jaro. Aŭ
ĉu mi maltrafis ion?
> Tamen tiu vojo estas tre danghera. Ghi signifus, ke pashon post pasho
> la AdE implice subfosas la karakteron de Esperanto estiel izola lingvo
> (legu http://esperanto.org/Ondo/L-161mb.htm) kaj farus el ghi
> aglutinan lingvon.
Nu, ne vere. IK kiel sufiksa respondaĵo al SCIEN/ estus tute paralela
al IL/ = INSTRUMENT/, EJ/ = LOK/, UL/ = PERSON/, EM/ = INKLIN/ k.a. En
ĉiu tia okazo la sufikso kaj la ordinara radiko estas tre similaj
laŭsignife, sed tamen ne tute tute samsignifaj. Tio same validas por
SCIENC/ kaj IK/, ĉar IK/ ofte pli ĝuste respondas al FAK/.
Sed oni ne kredu, ke mi favoras la sufikson IK/. Mi forte
malrekomendas ĝin. Estas mutlaj malbonaĵoj pri ĝi. Sed ĝia enkonduko
tute ne signifas ian profundan ŝanĝon en la karaktero de Esperanto. Ĝi
simple estas maloportuna kaj ĝena kaj nebezonata.
> Tial la principeco de Renato Corsetti kaj Marc Bavant kaj mi estas
> sekvinda: Vortetoj povas nur funkcii kiel sufiksoj, se ili ankau havas
> memstaran signifon.
> Tial mi revenas al la demando: Kiel oni povas ekuzi 'iko' en la
> signifo de scienco (por ke postsekve oni uzu ghin sufiksece) ?
Principe nenio malhelpus paroli pri diversaj "ikoj".
--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com
Signifo: I= itala, H= hispana, P= portugala, A= angla, G= germana, R=
rusa, L= latina Gr= greka
Kvankam mi mem ne havas apartan problemon por prononci "scienco", mi
tamen trovas la prononcon de "iko" aŭ "fako" pli facila.
Amike salutas Leo
Amike salutas Leo
Temas preskaŭ ĉiam pri aliaj vortoj, ĉar mi konscie ellasis la vortojn,
en kiu "ik" ne rekte povus esti konsiderata kiel sufikso.
Amike salutas Leo
> Bertilo Wennergren:
> Johan Derks skribis:
>
>> sufikso, ghuste kiel la AdE ankau deklaris ke -ujo estas tro ne-
>> oportuna kiel ghenerala sufikso. (Cetere, tiu deklaro estas granda
>> eraro kaj hontiga por la AdE el 1974.)
>
> La Akademio ne deklaris ion tian en 1974, kaj ankaŭ en alia jaro. Aŭ
> ĉu mi maltrafis ion?
> Bone, ghi ne deklaris tion kun tiuj vortoj; ghi diris, ke -io estas
> permesota, char la uzado de -io, kontraue al la malrekomendo el 1922,
> plivastighis kaj ke akceptado de -io faras la landonomojn pli
> internaciaj (kio, se prenita ghenerale, ne estas ghusta: pensu pri
> Chinio, Japanio
En multaj okazoj la formoj kun "..io" estas pli internaciaj laŭforme
ol la respondaj nomoj kun "...ujo". Tion ne ŝanĝas kelkaj nomoj, en
kiuj la io-formo estas same neiinternacia kiel la ujo-formo. Tiaj
estas "Chinio" kaj "Japanio". Pli internaciaj estus "Chino" kaj
"Japano". Sendube ĝenerale la uzo de landnomoj kun "...io" anstataŭ
"...ujo", igas la landnomaron Esperantan pli internacia. Ja eblus eĉ
pli internaciaj formoj, sed tiam oni devus multe pli draste ŝanĝi la
tradicion.
> KAJ LA SENNOMBRAJ KAZOJ EN KIUJ NUN ESPERANTISTOJ
> PENSAS HAVI LA RAJTON UZI -IO, KVANKAM TIO TUTE NE KREAS PLI
> INTERNACIAN NOMON: Frisio, Bretonio, ..)
Jes, sed ankaŭ tio ne ŝanĝas la fakton, ke la tuto de la landnomaro de
I-emulo estas pli internacia laŭforme ol la tuto de landnomaro de
UJ-emulo.
> Tamen en la Antauparolo de la Fundamento mi trovas neniun alian lokon
> ol tiu kiun mi citis, de kie la AdE povas alproprigi la rajton shanghi
> la aplikadon de la Fundamento en tiu maniero.
> Chu vi, Bertilo, do povas indiki al mi de kie la AdE akiris tiun
> rajton ?
La Antaŭparolo donas la rajton enkonduki formojn pli oportunajn
paralelajn al la Fundamentaj formoj. Laŭ mi la io-formoj ne estas pli
oportunaj, sed aliaj, kiuj donas multe pli da pezo al la supraĵa
internacieco forma, pritaksas ton alimeniere.
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
> Vi 'forgesas' Britio (altern.: Britan(uj)o), Francio (Francujo,
> Franc(regn)o), Germanio (Alemanjo).
Estas multaj tiaj okazoj, sed tio ne ŝanĝas la fakton, ke neniu
landnomo farîgas malpli internacia, se oni ŝanĝas "...ujo" al "...io",
sed pluraj ja fariĝas pli internaciaj. Tial la _suma internacieco_
(forma) de la tuta landnomaro certe pliiĝas, se oni anstataŭigas ĉiujn
UJ-ojn per I-oj.
Kaj eĉ ĉe "Francujo" -> "Francio" la rezulto estas pli internacia, ĉar
en pluraj lingvoj estas "Francija"/"Francia"/"Francja" aŭ simile
(Rusa, Pola, Hispana...). Do, "Franco" estus eĉ pli internacia, sed
"Francio" ja estas pli internacia (forme) ol "Francujo". Kaj la samo
valida por "Germanio" kontraŭ "Germanujo". Neniu lingvo havas ion
similan al "Germanuj...", sed ja ekzistas pluraj lingvoj, kiuj uzas
ion similan al "Germani..." (Angla, Greka, Itala, Rusa...).
> Eble la mezepoke latinaj landonomoj kunhelpas starigi por filologoj en
> la Akademio tiun 'internaciecon'.
Tute ne necesas iri al Latino. Sufiĉas rigardi la modernajn lingvojn,
en kiuj ekzistas multaj landnomoj finiĝantaj per "..ia", "...ie" k.s.,
sed neniuj ajn kun "...uja", "...uje" aŭ simile.
Do, ne temas pri maksimuma internacieco ĉe ĉiu unuopa landnomo, sed
pri plia internacieco ĉe pluraj nomoj, kaj nenia malpli internacieco
ĉe iu ajn landnomo (se oni komparas la UJ-formojn kun la I-formoj).
> Sed alia principeca kontrauargumento estas, ke per tiu decido la AdE
> ekrigardas Esperanton kiel 'normalan' fandan (fleksian) lingvon, kie
> 'sufiksoj' estas okazaj finighoj. Tio faras brechon en la principo de
> libera kreeblo de kunmetitaj vortoj.
Tio estas maltrafa. Jam landnoma UJ estas iom tia. UJ kun landnoma
signifo ne uziĝas memstare. Do I kaj UJ kiel landnomaj sufiksoj estas
simile fandecetaj.
Mi fine ripetu, ke mi mem tute ne favoras la uzon de I anstataŭ UJ.
Sed maltrafaj argumentoj estas maltrafaj, eĉ se ili favorus la pli
bonan alternativon.