popolismo/popularismo

12 views
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Feb 19, 2016, 9:56:35 AM2/19/16
to ED.BL.DISKUTLISTO
Pri la signifo de la du vortoj mi komprenas jenan distingon
- popol-ismo koncernas popolan partion... ekzemple la Eŭropa Popola Partio;
- popular-ismo koncernas partiojn celantaj fariĝi "popularaj" ĉe la publika opinio.

Nu, en jena google-paĝo oni donas difinon, kiu ne konformiĝas al tiuj difinoj
https://eo.wikipedia.org/wiki/Popolismo

Se mi bone komprenis la signifojn, necesus ĝisdatigi tiun paĝon, ĉu ne?
JoKo

Vilhelmo Lutermano

unread,
Feb 19, 2016, 1:47:40 PM2/19/16
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne konsentas, ĉar tiam ĉiu el la mondvaste multegaj partioj, kiuj
havas en sia nomo la vorton "popl-" estus koncernata de la vorto
"popolismo" kaj NUR tiuj.
Ĝis nun, mi uzis en miaj tradukoj ĉe MAS kej ĉe la DIPLO nur la vorton
"popolismo", cetere ankaû laû la difino de la E-a vikio, kiun kiu mi
plene konsentas.

Kore,
Vilhelmo Lutermano.

2016-02-19 14:56 GMT, Johano Karlo Rinaldo <esperanto...@gmail.com>:
> --
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
> ---
> You received this message because you are subscribed to the Google Groups
> "la bona lingvo" group.
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
> email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
> For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
>


--
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto"
http://eo.mondediplo.com kaj la Monda Asembleo Socia (MAS)
http://mas-eo.org
--
Linukso - Esperanto de la komputiloj,
Esperanto - Linukso de la lingvoj. -vl

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Feb 20, 2016, 4:01:35 AM2/20/16
to la-bona...@googlegroups.com
Beadŭrinde la temo ĝis nun ne rikoltis tion da atento. Tial mi revenas al ĝi
tutunue precizigante ke la elekto de Vikipedio lingve tute ne estas decida.

Nu, oni startas de la du oficialaj radikoj, kies signifoj estas laŭ ReVo
- "popola" > koncernanta la popolon
- "populara" > komprenebla/konata/amata de la popolo

Miaopinie
- se iu partio/organizaĵo/movado sin difinas "popola", oni evidente devas
respekti ĝian elekton.
- se male iu partio/organizaĵo/movado, ne sin difinante "popola" kaj deklarite
celante postsekvi la popolajn inklinojn, temas pri "populara partio".

La du malsamaj vortoj permesas pli klare karakterizi la du malsamajn partiajn
kondutojn, per du malsamaj oficialaj vortoj.

Male esprimi la du malsamajn signifojn per ununura vorto ne laŭas la inklinon de
e-o doni al la vortoj precizajn signifojn. Tiukaze en la argumentado, oni
ekzemple devus precizigi
- popola partio (laŭ la signifo de centrema partio)...
- popola partio (laŭ la signifo de de popularisma partio)...
Ja estas grava distingo inter la du specifaj modeloj de partio.

Efektiva debato povus helpi por atingi la plej taŭgan uzon de la du vortosignifoj.
JoKo

> Vilhelmo Lutermano: ... ĉiu el la mondvaste multegaj partioj, kiuj
> havas en sia nomo la vorton "popl-" estus koncernata de la vorto
> "popolismo" kaj NUR tiuj.
>> JoKo: Pri la signifo de la du vortoj mi komprenas jenan distingon

Renato Corsetti

unread,
Feb 20, 2016, 5:18:26 PM2/20/16
to °listo 'lbl'
Vilhelmo:

​|    ​
Mi ne konsentas
​....

​Mi estas en dubo pro nia pricipa akcepto de oficialaj radikoj, kaj 'populara' estas tia.

Cetere ni ankaŭ havas la linion:
populism·o ~ popol·ism·o

Kion opinias la aliaj?

Amike

Renato
~~~
Renato Corsetti
117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

Vastalto

unread,
Feb 20, 2016, 5:41:38 PM2/20/16
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton!

Renato Corsetti <renato....@gmail.com> skribis:
>Cetere ni ankaŭ havas la linion:
>populism·o ~ popol·ism·o
>
>Kion opinias la aliaj?

"Populism-" ne estas oficiala radiko. Do ĝi devas esti:
populism·o → popol·ism·o

Amike,
Vastalto

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Feb 21, 2016, 3:06:19 AM2/21/16
to la-bona...@googlegroups.com
> Corsetti: Cetere ni ankaŭ havas la linion:
> populism·o ~ popol·ism·o
>
> Kion opinias la aliaj?
Mi pardonpetas se, antaŭ ol alveni al la kerno de la diskuto, mi komencas per
nepra enkonduko pri la evoluo de la uzo la vorto.

Historie estis ja la popolaj partioj/movadoj
- kiel (fine de '800 kaj komence de '900) en la rusa uzo
https://eo.wikipedia.org/wiki/Rusia_Socialdemokrata_Partio
- kaj poste la komunistaj partioj.
Tiuj partioj, baziĝantaj sur la "socialisma etiko", sume funkciis per REPREZENTA
DEMOKRATIO: la popolo loke elektis la reprezentantojn, kaj la reprezentantoj
poste administris la leĝopovon.

Sed nuntempe (en malgrandaj landoj - kiel Svislando, kie eblas efike uzi la
referendumojn - kaj post la alveno de komputiloj, kiuj permesas sondenketi pri
la popolaj emoj) disvastiĝis la nuntempa misuzo de iel REKTA DEMOKRATIO.

Kompreneble en la pasintaj popolaj partioj (ĉefe en la maldekstraj kaj en la
partioj religie viciĝintaj - ekzemple la Kristan-Demokrata germana Partio) estis
iu etiko, kiu favoris esencan solidarecon al malriĉuloj aŭ al migrulojn aŭ al
aliaj religianoj.

Sed nuntempe disvastiĝis partioj (ĉefe dekstremaj aŭ centremaj), kiuj
apelaciante al rekta demokratio fakte demagogie kondutas, oportunisme sekvante
malbonajn popolajn emojn kontraŭ enmigruloj aŭ aliaj religianoj. Ili estas
preskaŭ en ĉiuj eŭropaj landoj... do la afero ne estas bagatela.
Tial indas citas la signifon de DEMAGOGIO: Klopodo por iĝi estranto de popolo,
ekscitante ties pasiojn per belaj vanaj paroloj aŭ promesoj.
_____________________________

Post tiu enkonduko estas pli facile veni al la temo.
La neoficiala radiko "populismo" havas esence du signifojn
- laŭ la nuntempa uzo, partio/movado demagogie ekzaltanta la popolajn klasojn.
Temas sume pri eŭfemisma difino de "demagogio".
- laŭ la jama (fine de '800 kaj komence de '900) rusa uzo, politika/kultura
movado/partio funkcianta per "reprezenta demokratio"
https://eo.wikipedia.org/wiki/Rusia_Socialdemokrata_Partio

Nu, flankelasante la historian uzon, kaj restante pri la nuntempa uzo, devus
esti miaopinie
- populismo > popularismo (eŭfemisme), demagogio (laŭ strikta signifo)

JoKo


Leo De Cooman

unread,
Feb 21, 2016, 5:31:06 AM2/21/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 20/02/2016 om 23:41 schreef Vastalto:
> "Populism-" ne estas oficiala radiko. Do ĝi devas esti:
> populism·o → popol·ism·o
Mi samopinias.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Feb 21, 2016, 7:46:00 AM2/21/16
to la-bona...@googlegroups.com
Johano Karlo:


|   - populismo > popularismo (eŭfemisme), demagogio (laŭ strikta signifo)
Ĉu vi ankaŭ povus akcepti la linion:

populismo --> popolismo, popularismo, demagogio?

Amike

Renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com



Avast logo

Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
www.avast.com


Johano Karlo Rinaldo

unread,
Feb 21, 2016, 9:29:43 AM2/21/16
to la-bona...@googlegroups.com
Il 21/02/2016 13:45, Renato Corsetti ha scritto:
> Johano Karlo:
>
>> | - populismo > popularismo (eŭfemisme), demagogio (laŭ strikta signifo)
> Ĉu vi ankaŭ povus akcepti la linion:
>
> populismo --> popolismo, popularismo, demagogio?
Ja certe... ĝi induktus pripenson
JoKo

Renato Corsetti

unread,
Feb 21, 2016, 11:21:41 AM2/21/16
to la-bona...@googlegroups.com
Johano Karlo:


populismo --> popolismo, popularismo, demagogio?
Ja certe...
Tion mi metas provizore, sed la debato rajtas daŭri.

JFB-Mikro.fr

unread,
Feb 21, 2016, 3:46:56 PM2/21/16
to la-bona...@googlegroups.com
Mie, mi preferas krei la vortojn :

popolamata
popolŝatata
popolkonata
popolsciigata
popolpetata

por amstataŭi "populara"

mi ĉiam miras kiam oni kreas novradikon iomete malsama pri la signifo, sed kiu tamen povus anstataŭi la Fundamentan radikon, tiam kiam la Fundamenta ne povas anstataŭi ĝin.

Oni parolas pri la "popol", kial uzi "popular", estas same kiam oni parolas pri lumo kaj oni uzas ĉu "lum", ĉu "fot". Mi komprenas tion kiel idismiĝo de Esperanto, oni trovas "mis", "iv", "iz", "oz",… same kiam oni parolas pri "plant", oni uzas "fito", pri "best" oni uzas "zoo", Jes tio estas en la fundamento, sed ĉu estas eraro ne uzi vorton de la F-o, kaj anstataŭi ĝin per aliaj radikoj de la F-o. Mie, preferas diri, "ĝisneniame" anstataŭ "adiaŭ", "plantokuracado" anstataŭ "fitoterapio", ktp… 

Laŭ mi la problemo estas, ne ekzistas vortaro sen la kontraŭFundamentaj vortoj. Antaŭ kelkaj tagoj, en teksto mi trovis la a-vorton "lontana", Tuj mi tajpis la vorton sur "vortaro.net" kaj trovis ĝin, ĝi signifas "malproksima, fora". Ĉu la uzantoj de dulingvaj vortaroj uzu tiun radikon, se iu ne skribis ĝin enen, kaj eble, kiel oni plej ofte konstatas, ne envortarigis la F-an vorton. Ekzemple : oni trovas la vorton "heziti", kiu ne estas F-a, kaj ne la vorton "ŝanceliĝi", kiu estas F-a, kaj kiam oni legas la artikolon "Ŝanceli", oni ne trovas ke "Ŝanceliĝi" signifas ankaŭ "heziti".
Tiam, la unuaj, kiuj malpurigas la lingvon estas la vortarfaristoj. Mi miris ke en la dulingva vortaro ne estas signo por informi pri la Fundamenteco, akademialdoneco aŭ la deiu-iamproponiteco. Oni respondis al mi, tro malfrue por tion aldoni !

Ĝis, Amike
Jofo



--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
J'ai depuis quelques temps un problème de réception de Courriel. Je reçois ceux-ci 10 ou 20 jours après leur envoi. Pardonnez si une information importante n'est pas prise en compte.

De kelkiam estas ricevproblemo pri ret-mesaĝo. Mi ricevas ilin 10 aŭ 20 tagoj post la sendodato. Pardonu min ĉu grava informo ne konsideris.

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Feb 22, 2016, 12:58:18 AM2/22/16
to la-bona...@googlegroups.com
JFB-Mikro.fr
> Mie, mi preferas krei la vortojn :
>
> popolamata
> popolŝatata
> popolkonata
> popolsciigata
> popolpetata
> …
>
> por amstataŭi "*populara*"
tamen "populara" estas oficiala vorto, oficiale agnoskita
JoKo

Renato Corsetti

unread,
Feb 22, 2016, 5:08:32 AM2/22/16
to la-bona...@googlegroups.com
Nun ekestis alia debato pri la linio:

popular-a [2oa] ~ ....

Estis prezentitaj:

popolamata popolŝatata popolkonata popolsciigata popolpetata

Kion opinias la ceteraj?

Amike

Renato

--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

Leo De Cooman

unread,
Feb 22, 2016, 8:33:35 AM2/22/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 22/02/2016 om 11:08 schreef Renato Corsetti:
popular-a [2oa] ~ ....

Estis prezentitaj:
popolamata popolŝatata popolkonata popolsciigata popolpetata

Ĉu ne taŭgas la fundamenta vorto "fama"?
fama. Tre konata de la publiko

Amike salutas Leo

ro-esp

unread,
Feb 22, 2016, 6:40:54 PM2/22/16
to la bona lingvo

Necesas visxi la tutan wiki-artikolon, aw almenaw nuligi la redirekton al gxi de "Populismo".
Populismo estas speco de demagogio, per ruzaj fisimpligoj, njuwspikajxoj kaj apelacio al "ventro-emocioj".

Popolismo, tute logike kaj skemisme, indikas emon agi law interesoj de la popolo, do ne (nur) por la elito.



["populara" estas oficiala vorto, kaj mi ne vidas kial maloficialigi gxin. Gxi ne indikas ke la popolo sxatas ion, sed nur ke multe da homoj uzas ion.]

                                gxis, Ronaldo N



Pjer

unread,
Feb 23, 2016, 4:39:36 PM2/23/16
to la bona lingvo
Atentu, ke laŭ PIV la unua signifo de populara(OF.2) = triviala,(Fun)
Cetere mi aprobas , fama, popolamata... por la aliaj sencoj
Amike, Pjer.

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Feb 24, 2016, 2:29:25 AM2/24/16
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer
> laŭ PIV la unua signifo de populara(OF.2) = triviala
Vere neniu signifo de populara rilatas al "triviala"
JoKo

Pjer

unread,
Feb 25, 2016, 6:00:10 AM2/25/16
to la bona lingvo
Mi ne konsentas, laù iu kunteksto povas esti
Cetere PIV indikas en 1. : popular'a (Of.2) --> banal'a; element'a; (rudiment'a); trivial'a; sed estas ankoraù alia vorto samtempe oficialigita (Of.2) : vulgar'a
Fakte "vulgara" havas sencon pli proksima al "populara" ol "triviala".
Pjer.

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Feb 25, 2016, 8:09:15 AM2/25/16
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer:
> ...PIV indikas en 1. :* popular'a* (Of.2) --> banal'a; element'a;
> (rudiment'a); trivial'a; sed estas ankoraù alia vorto samtempe oficialigita
Efektive, mi ne legis la finajn indikojn.

> (Of.2) : *vulgar'a*
> Fakte "vulgara" havas sencon pli proksima al "populara" ol "triviala".
Sed "vulgara" ne estas en mia eldono, sufiĉe aktuala.

Nu, mi ege miras pri tiuj sinonimaj proponoj de PIV.

La signifo esence rolas sur la "facila komprenebleco". Tiu signifo
- povas rilati al "elementa, rudimenta"
- sed tute ne al "banaleco kaj trivialeco".

Dankon pro la atentigo... tamen, en ĉi okazo PIV tute misvojigas.
JoKo

Leo De Cooman

unread,
Feb 25, 2016, 9:56:44 AM2/25/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 25/02/2016 om 14:09 schreef Johano Karlo Rinaldo:
> tamen, en ĉi okazo PIV tute misvojigas.

En http://vortaro.net/#populara PIV ne diras, ke "populara" estas
sinonimo de "triviala", sed montras al kelkaj aliaj vortoj, inter kiuj
troviĝas "triviala". En mia papera versio el 2005 mi trovis la samon.
Oni ne komprenu la manforman vinjeton kiel indikon de sinonimo.

Amike salutas Leo


Johano Karlo Rinaldo

unread,
Feb 25, 2016, 11:05:28 AM2/25/16
to la-bona...@googlegroups.com
>> JoKo ... en ĉi okazo PIV tute misvojigas.
> Leo De Cooman: En http://vortaro.net/#populara PIV ne diras, ke "populara"
> estas sinonimo de "triviala", sed montras al kelkaj aliaj vortoj, inter kiuj
> troviĝas "triviala". En mia papera versio el 2005 mi trovis la samon.
Vere kiun mi ne trovis estis la vorto "vulgara"

> Oni ne komprenu la manforman vinjeton kiel indikon de sinonimo.
Se la manforma indiko signifas "komunuza senco", temas fakte pri sinonimeco en
la komuna uzo.
Tamen tion preterlasante, miaopinie estas malakcepteble ke "afero facile
komprenebla" estu "komune komprenata" kiel "banalaĵo, aŭ trivialaĵo aŭ vulgaraĵo".

Banalaĵo estas bagatelaĵo, sed tio ne parencas al popolamata/popolkonata aĵo.
Vulgaraĵo estas popola aĉaĵo. Kaj Trivialeco estas aĉaĵo aŭ eĉ fiaĵo.
Neniu el la tri parencas al popolamata aŭ popolkonata aĵo.

Se oni atribuas al mi la vorto "populara" mi ĉiam kontentas,
ĉar ĝi havas favoran signifon en tri malsamaj niveloj... ja FACILKOMPRENEBLECO
signifas nek banalecon, nek trivialecon.

Kaj se oni aldirektas al mi la vorton
- ordinara, mi komprenas senvaloran ulon
- triviala aŭ vulgara, mi eĉ pli ofendiĝas.
JoKo







Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages