Peeter Aitai
unread,Dec 14, 2009, 3:33:17 PM12/14/09Sign in to reply to author
Sign in to forward
You do not have permission to delete messages in this group
Sign in to report message
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to Estonio
Antonina Apolo
SALUTO
poemaro (36 poemoj)
eldonitaj de KADRO, Skotlando 1986
Rigardu klarigojn de Albert Goodheir fotite sube.
----------------------------------------------------------------------------------
ENHAVO:
1. Saluto
2. Lapo
3. Feliĉa Tago
4. En Malhelo
5. Soifo
6. Promenado
7. Koletantoj
8. Tulipoj
9. Aŭtuna preludo
10. Aprilo
11. Sub Ombrelo
12. bildkarto pri la Maro
13. Maro
14. Novjara Meditado
15. Al Fora Amiko
16. Unua neĝo
17. Letero al KM.
18. Pluvo
19. Letero al Tibor I
20. Silento
21. Vespero
22. Rememoro
23. Al Budapest
24. Al S.A.
25. Adiaŭo
26. Oktobro
27. Al Tibor II
28. Dum Kunveno
29. El Malnova Tallinn
30. Kukurbo
31. Mia Fato
32. Karelio
33. Respondo al Letero
34. Reveno
35. En Trajno
36. Nokte
---------------------------------------------------------------
================================
SALUTO
-----------------
Pereas laŭvice eventoj dum jaroj,
en animo de ili restas nur spuroj,
ĝin nebuligas la devoj kaj faroj,
ni zorgas kutime pri nia futuro.
Sed kiam aperas en la vivofluo
io, veninta el la malproksimo -
ĉu letero, bildkarto aŭ la revuo,
kaj portas saluton de iu trans limo, -
kiel per fulmo en la nokto malhela
en fermita angulo de la memoro,
ekviviĝas en mi pasinteco bela
kaj la ĝojo denove floras en koro.
----------------------------------------------------------------------
LAPO
-------------
Alte ĝis la kapo
sen ordon' kaj ord',
kreskas unu lapo
antaŭ mia pord'.
Pompe kaj fiere
ĝi etendas sin,
sentas sin libere
kaj neglektas min.
Ĉiu ĝin rondiras
kun la ĝentilec',
sed al ĝi ne diras
pri la nedecec'.
Ĝis la lapo restas
pensas ĉiu hom',
ke neniu estas
en malplena dom'.
Eble fato trompas
kaj en urĝa hast'
tiun lapon rompos
unu fremda gast'.
Eble iun fojon
el la fora for'
iu portos ĝojon
al ribela kor'.
Povas esti pace
vivos ĝi ĝis fin'.
Multe kaj senlace
gardas lapo min.
----------------------------------------------------------------------
FELIĈA TAGO
-----------------------
Se vi malkovris, ke estas sola,
ke malplena staras via fotel',
ke triste kuŝas kuseno mola, -
ne pensu pri tiu ĉi bagatel'.
Matene okazis renkonto ĝoja
kun najbaro sur la mallarĝa strat',
kredu, ke ĝi ne restos lastfoja,
ĉar li estas kora kiel frat'.
Al vi ridetis eta infano,
iu donis lokon en aŭtobus',
hodiaŭ ne turmentis malsano
kaj de foro venis leteroj ĵus,
ĵus nun, de ili disiĝas varmo,
mi legas priskribon de la vojaĝ',
ĉiu vorto fascinas per ĉarmo,
sur ĉiu linio - bona novaĵ'.
Konatulo per kiso salutis,
alia venis kun odora flor'.
Per feliĉo min tago surŝutis,
pereis la zorgoj kaj plor'.
-----------------------------------------------------------------------
EN MALHELO
------------------------
En nokta silento
ekdormis la vento
kaj ĉesis la bruo
en sombra malfruo.
Ripozas najbaroj
post devigaj faroj.
En plena malhelo
vagadas sen celo
sur stratoj senhomaj
nur ombroj fantomaj.
Aŭdeblas nek sono,
nur en unisono
horloĝo tiktakas
kaj kor' bat-atakas.
----------------------------------------------------------------------
SOIFO
--------------
Mi longe iradis tra seka ebeno,
ĉirkaŭe videblis nur sablo kaj ŝtonoj;
la vasta, senlima, senhoma malpleno,
nur fore altiĝis montaraj tronoj.
Mi sentis, ke jam elcerpiĝis la forto,
mi stumblis, mi falis, mi kuŝis sur tero,
min pro la soifo minacis la morto,
por la savo restis neniu espero.
Kun peno mi tamen denove ekstaris
malgraŭ de la suno bruliga infero,
la paŝon post paŝo antaŭen mi faris,
ne devas mi morti. Ne estas la vero,
ke venis la fino ... Sed tute subite -
povas esti, ke Dio aŭdis la peton -
atendata okazas ja neatendite -
mi ekvidis antaŭe la rivereton.
Al ĝi kun peno mi kuregis rapide,
la akvon kristalan en manojn mi prenis,
brilantan trezoron rigardis avide,
kaj tuta mi pro feliĉo ektremis.
La akvon savantan ne povis mi tenti,
tra fingroj ĝi falis, ĝin glutis la tero,
kaj volis denove la akvon mi preni,
sed ... plu ne ekzistis, perdiĝis rivero.
Ĉu tio estis nur miraĝo, fantomo? -
min ĉirkaŭis la sama sabla ebeno.
Ĉu Dio mem sendas suferojn al homo,
pro kia kulpo persekutas malbeno?
-----------------------------------------------------------------------
PROMENADO
-------------------------
Densfolie staras la arbaro,
pace kuŝas ripozanta maro,
mevoj krias.
Kial laŭ marbordo mi iradas?
Kies ombro apud mi vagadas?
Mi ne scias.
Kiu miajn harojn kisas? Kiu?
Tio povas esti ja neniu
krom venteto.
Kiu flustras kaŝe sorĉajn vortojn:
"Venu! Kredu, kara, vian sorton,
mian peton."
Flamo brilas arde en okuloj.
"Diru, kiu estas vi, fremdulo?
Nomo via?"
"Kvankam mi unue vin ekvidis,
fato min al vi hodiaŭ gvidis,
milda mia."
Mia vango lian brakon tuŝas,
sur la ŝultro forta mano kuŝas,
kaj mi cedas.
Ĉu li vere estas tiu viro?
Mi rigardis lin kun duba miro
kaj ne kredas,
ke reale nun efektiviĝis
sonĝo, kiun mi delonge vidis
pri karulo.
Eble estas sonĝo promenado,
liaj vortoj - nur la susurado
de betulo?
Kaj ne kisojn sentas mi sur haroj,
sed blovetas vento de la maro
en vespero?
Tamen, iam io foje estis,
kaj de tio rememoro restis
sen espero.
-----------------------------------------------------------------------
KOLEKTANTO
-------------------------
Ne kolektas mi la veturilojn,
nek aliajn nebezonajn ilojn;
ne kolektas mi la troajn vestojn,
nek skulptitajn birdojn, fiŝojn, bestojn;
ne kolektas mi la ornamaĵojn,
nek diversajn tute vanajn aĵojn.
Povas multon kolektadi homo.
Sed en mia silentema domo
staras sur mallarĝaj etaj bretoj
kelkaj plenŝtopitaj skatoletoj.
Kuŝas en skatoloj la trezoroj -
la leteroj de amikoj foraj,
plenaj de allogaj vortoj;
ili skribas pri kaprica sorto,
ke forpasis bone ĉi-evento,
ankaŭ pri la pluvo kaj la vento.
La leteroj strangan forton havas,
ili per la sincereco ravas,
trafluginte la altegan limon
mildan pacon portas en animon.
Mi kolektas ion tre valoran:
de amikoj miaj varmon koran.
-----------------------------------------------------------------------
TULIPOJ
----------------
Vin salutas printempaj tulipoj,
riverecante sur sveltaj trunketoj,
ridetas iliaj petaloj-lipoj,
kvazaŭ plenaj de kares-petoj.
Aldono de Albert Goodheir.jpg
Poemaro de Antonina Apollo.jpg