ISIL-kodo

3 views
Skip to first unread message

Roland Rotsaert

unread,
Sep 15, 2011, 1:49:09 PM9/15/11
to bibli...@googlegroups.com
Mi ĵus eksciis ke ekzistas internacia identiga sistemo por bibliotekoj
kaj arĥivoj. Kelkaj informoj estas je http://isil.arch.be/ (eblas elekti
inter kvar lingvoj).

Nia biblioteka projekto ankoraŭ estas en tro frua fazo, sed ni iam pensu
pri tia kodo por la grandaj E-bibliotekoj.

Roland Rotsaert

Maier, Utho

unread,
Sep 15, 2011, 2:09:05 PM9/15/11
to bibli...@googlegroups.com

________________________________________
Von: bibli...@googlegroups.com [bibli...@googlegroups.com] im Auftrag von Roland Rotsaert [roland....@gmail.com]
Gesendet: Donnerstag, 15. September 2011 19:49
An: bibli...@googlegroups.com
Betreff: [bibliotekoj] ISIL-kodo

Maier, Utho

unread,
Sep 15, 2011, 2:16:08 PM9/15/11
to bibli...@googlegroups.com, roland....@gmail.com
Karaj,

pardonu chiuj, ke fushe mi sendis maplenan retleteron!

Mi nur volis komuniki al Roland, kiel estas la ISIL-kodo de
Germana Esperanto-Biblioteko Aalen.

Oni povas trovi ghin je tiu adreso:
http://sigel.staatsbibliothek-berlin.de/suche/?id=1994&q=esperanto+aalen

Nia kodo estas
DE-M136
por kontaktoj internaciaj kaj
M136
por kontaktoj ene de Germanujo.

Krome ni havas identignumeron de la Germana statistiko de bibliotekoj:
BM210

kun koraj salutoj s-anaj

Utho Maier, Aalen

Reinhardt Wiewe

unread,
Sep 15, 2011, 2:51:05 PM9/15/11
to bibli...@googlegroups.com
Saluton! Ekzistas Du artikoloj en Vikipedio:
anglalingva: http://en.wikipedia.org/wiki/International_Standard_Identifier_for_Libraries_and_Related_Organizations
pli ampleksa germanlingva: http://de.wikipedia.org/wiki/Bibliothekssigel

Mi petas traduki gxin al E-lingva Vikipedio. Ni havu liston kun ISIL Kodoj aux en la artikolo mem aux en la diskutpagxo.
----

Antaux tri semajnoj mi tovis:http://en.wikipedia.org/wiki/International_Standard_Name_Identifier kaj http://www.isni.org/
Tiuj homoj klopodas perlabori monon. Ilia iniciato realigxos (se entute) nur en kelkaj Jaroj.

Amike Reinhardt Wiewe


-- 
Einhvers staðar verða vondir að vera.

-----Ursprüngliche Nachricht-----
Von: "Roland Rotsaert" <roland....@gmail.com>
Gesendet: Sep 15, 2011 7:49:09 PM

Geoffrey King

unread,
Sep 17, 2011, 10:08:58 AM9/17/11
to bibli...@googlegroups.com
Foje ŝajnas, ke baldaŭ nia tuta vivo konsistos el ciferoj en komputilo...
Por la ISIL-projekto, estos iom malfacila distingo scii kio estas biblioteko, kaj kio estas ies librokolekto. Sed sukceson al ili, la sistemo povos esti utila.
Eĉ pli utila estus sistemo por senambiguigi nomojn (la menciita ISNI-propono); sed ankaŭ ĉe tio, estos malfacile decidi kriteriojn por aperigo (ja ne eblas ĉiun homon de la planedo enmeti). Ekzemple, iam en la revuo Monato aperis unupaĝa artikolo mia, mi kelkfoje kontribuis al la mallonge vivinta revuo Biblioteka Bulteno, kaj kelkaj aferoj miaj aperis en la revuo Brita Esperantisto. Ĉu per tio mi fariĝas aŭtoro, kiun necesus malambiguigi disde la miloj da aliaj homoj kun nomo Geoffrey King?

Geoffrey King

> Date: Thu, 15 Sep 2011 20:51:05 +0200
> From: Reinh...@web.de
> To: bibli...@googlegroups.com
> Subject: Re: [bibliotekoj] ISIL-kodo

Reinhardt Wiewe

unread,
Sep 17, 2011, 4:20:22 PM9/17/11
to bibli...@googlegroups.com
Ni iru pasxon post pasxon: http://toolserver.org/~magnus/normdaten/?name=Geoffrey+King estas plibonigenda helpilo . Vi tiamaniere trovos kelkajn bibliotekajn informojn pri samnomulojn.

Cetere "Vanity numbers" telefonnumeroj komencantaj aux per 0700 aux internacie per 00700 jam ekzistas de pli ol dek jaroj. Homoj pagas por fieracxi per nomeroj kiel 0700mondsavanto ktp.


Estas treege bedauxrinda ke mi ne povis trovi ajnan germanlingvan bibliotekon menciantan ajnan verkon de Stefan Maul
http://eo.wikipedia.org/w/index.php?curid=37709 .
Tiamaniere manifestigxas kaj la mizero kaj la bankroto de la temo Esperanto cxilande.

Per http://toolserver.org/~magnus/normdaten/?name=Stefan+Maul oni povas trovi kun iom da peno
http://d-nb.info/gnd/152107517
Tamen tio estas la malgxusta / maltauxga tipo: "Name: Maul, Stefan"
Necesas trovi aux krei cxe Germana Nacia Biblioteko alia ligo d-nb.info/gnd/numero kun "Person: Maul, Stefan"

Cetere mi trovis:
a) http://viaf.org/viaf/166014753/ cxe Pola Nacia Biblioteko
b) http://viaf.org/viaf/109690847/ cxe (al mi ) nekonata sistema kolekto

Amike Reinhardt Wiewe


Von: "Geoffrey King" <ancien...@live.co.uk>
Gesendet: Sep 17, 2011 4:08:58 PM
An: bibli...@googlegroups.com
Betreff: RE: [bibliotekoj] ISIL-kodo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages