Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

McDonald's malvenkis en Dana kortumo

2 views
Skip to first unread message

Byrial Jensen

unread,
Dec 4, 1996, 3:00:00 AM12/4/96
to

Jen historio el la vera vivo.

Allan Pedersen en la Dana urbo Silkeborg havas budon kie li vendas
kolbasojn. La kolbasvendejon li nomigis "McAllan" [Mak Alan], laux
propra "karesnomo" en amika rondo.

Iun tagon la cxie-estanta internacia kompanio McDonald's ekvidis la
kolbasbudon en Silkeborg, kaj al gxi ne placxis la nomo McAllan. Tial
gxia advokato sendis afablan leteron al Allan Pedersen petante ke li
renomigu la budon tiel ke la nomo ne komencigxu per "Mc". Sed Allan
Pedersen sxatus la nomon de sia budo kaj ne emis sxangxi gxin.

Tiam McDonald's kolerigxis kaj petis al la ekzekuciisto malpermesi al
Allan Pedersen la nomon McAllan. Ili renkontigxis antaux tribunalo,
sed tute ne interpacigxis. Tuj kiam tribunalo ion verdiktis, la
malvenkanta partio tuj apelaciis al pli supera tribunalo.

Sed hodiaux la plej supera kortumo de l' regno finigxis la disputon.
Gxi nome verdiktis ke la budo de Allan Pedersen rajtas nomi McAllan,
kaj tion McDonald's akceptu, krom pagu la kostojn de la proceso.

- Burjalo


Alan Iwi

unread,
Dec 5, 1996, 3:00:00 AM12/5/96
to

Byrial Jensen <byr...@post3.tele.dk>:

# Sed hodiaux la plej supera kortumo de l' regno finigxis la disputon.
# Gxi nome verdiktis ke la budo de Allan Pedersen rajtas nomi McAllan,
# kaj tion McDonald's akceptu, krom pagu la kostojn de la proceso.

JES! Bonege! La procesemuloj denove malvenkis!

Mi tiomege gxojas pro tio!

Kaj gratulon al s-ro Pedersen pro sia malemo cedi al la aroga giganto.

Alan

Alan Gould

unread,
Dec 6, 1996, 3:00:00 AM12/6/96
to

In article <5854je$q...@news.ox.ac.uk>, Alan Iwi
<lady...@ermine.ox.ac.uk> writes

>Kaj gratulon al s-ro Pedersen pro sia malemo cedi al la aroga giganto.
>
>Alan
Kiam acxetante produktajxojn de McDonald oni ne forgesu klarigi cxu si
deziras ricevi tiujn pretigatajn kun aux sen jenaj:
E-coli
E-numeroj
B.S.E.
Besta krueleco
Hormonaj kreskigiloj
Sklavaj salajroj
Antibiotikoj
Herbicidoj
Insekticidoj
Besta genetiko
Planta genetiko
Kemikaj fekundikigiloj
Pluvarba detruo
.....gxis la eterno
--
Alan Gould Life's not about what should be, it's about what is

Christopher ZERVIC

unread,
Dec 6, 1996, 3:00:00 AM12/6/96
to

> Byrial Jensen <byr...@post3.tele.dk>:
>
> # Sed hodiaux la plej supera kortumo de l' regno finigxis la disputon.
> # Gxi nome verdiktis ke la budo de Allan Pedersen rajtas nomi McAllan,
> # kaj tion McDonald's akceptu, krom pagu la kostojn de la proceso.

Cxi-tie en Ilinojo en la urbo Fairbury en la kamparo, estas sendependa
restoracio nomata McDonald's, kiun oni estis fondinita jxus antaux ol la
restoracia cxenego kreigxis. La sendependa restoracio ofte ricevas
minacajn leterojn de la korporacio demandantajn ke gxi sxangxu la nomon.

Antaux jardeko, la korporacio kreis novan strategion. Ili konstruis
koncesion en la sama urbo, ecx sur la sama strato. La sendependulo tiam
renomigxis nur "McDonald" post problemoj cxe la posxto okazis. Sed post
du jaroj, la koncesio malsukcesis, por McDonald's, maloftega okazo.
Poste "McDonald" denove renomigxis "McDonald's."

La minacaj leteroj de la advokatoj reprezentantaj la korporacion
versxajne ankoraux alvenas en Fairbury regule.

La unua McDonald's, konstruita en la 50aj trovigxas cxi tie en Cxikago
(efektive Des Plaines), ne tro malproksima de la gigantaj statuoj de
frankfurtbulkoj, kaj ankaux duon-granda repliko de la klinanta turo cxe
Pisa. (Superdawg kaj la klinanta turo cxe Niles)
--
Christopher M. A. ZERVIC E S P E R A N T O
Buffalo Grove, Illinois, Usono lingvo de cxampionoj

John Fisher

unread,
Dec 7, 1996, 3:00:00 AM12/7/96
to

In article <32a5d04...@news.inet.tele.dk>, Byrial Jensen
<byr...@post3.tele.dk> writes

>Sed hodiaux la plej supera kortumo de l' regno finigxis la disputon.

>Gxi nome verdiktis ke la budo de Allan Pedersen rajtas nomi McAllan,

>kaj tion McDonald's akceptu, krom pagu la kostojn de la proceso.

Mi tenas en mia mano la telefonlibron de la urbo de Edimburgo, kie mi
logxas. Gxi enhavas la Mc/Mac-komencantajn nomojn de cxirkaux mil
butikoj, firmoj kaj organizajxoj cxiaj. MacAdams: juristoj. MacAirds:
bakistoj. MacAlister: butiko muzika. McAlister: funebra solenajxoj (?).
McAlpine: horlogxbutiko. McAlpine: viandistoj. Ktp, ktp.

Cxu McDonald's procesos kontraux cxiuj? Mi esperas, ke ili provos :-)

--John
--
John Fisher jo...@drummond.demon.co.uk jo...@epcc.ed.ac.uk
Drummond is an independent site; its opinions are my own

Edmund Grimley-Evans

unread,
Dec 8, 1996, 3:00:00 AM12/8/96
to

|> >Sed hodiaux la plej supera kortumo de l' regno finigxis la disputon.
|> >Gxi nome verdiktis ke la budo de Allan Pedersen rajtas nomi McAllan,
|> >kaj tion McDonald's akceptu, krom pagu la kostojn de la proceso.
|>
|> Mi tenas en mia mano la telefonlibron de la urbo de Edimburgo, kie mi
|> logxas. Gxi enhavas la Mc/Mac-komencantajn nomojn de cxirkaux mil
|> butikoj, firmoj kaj organizajxoj cxiaj. MacAdams: juristoj. MacAirds:
|> bakistoj. MacAlister: butiko muzika. McAlister: funebra solenajxoj (?).
|> McAlpine: horlogxbutiko. McAlpine: viandistoj. Ktp, ktp.
|>
|> Cxu McDonald's procesos kontraux cxiuj? Mi esperas, ke ili provos :-)

Tamen oni povas plendi pri misuzo de markonomo, nur se temas pri la
sama "kampo". Do, MacDonald's ne povas procesi pri la uzado de la
nomo "Mac" fare de Macintosh, kondi^ce ke Macintosh plu okupi^gas
pri bona komputiloj kaj ne pri malbonaj man^ga^joj.

Tre amuza proceso okazis, mi pensas, en Germanio. Iu firmao ekvendis
hundonutra^jon kun la nomo "Mc" a^u "Mac" a^u simile, kaj MacDonald's
procesis. Tamen malsukcese, ^car la tribunalo decidis, ke hundonutra^joj
kaj tio, pri kio okupi^gas MacDonald's, apartenas al apartaj kampoj. Do
la tribunalo havis pli altan opinion pri la produktoj de MacDonald's ol
MacDonald's mem ...

Alan Iwi

unread,
Dec 8, 1996, 3:00:00 AM12/8/96
to

Edmund Grimley-Evans <et...@cl.cam.ac.uk>:

# Tre amuza proceso okazis, mi pensas, en Germanio. Iu firmao ekvendis
# hundonutra^jon kun la nomo "Mc" a^u "Mac" a^u simile, kaj MacDonald's
# procesis. Tamen malsukcese, ^car la tribunalo decidis, ke hundonutra^joj
# kaj tio, pri kio okupi^gas MacDonald's, apartenas al apartaj kampoj. Do
# la tribunalo havis pli altan opinion pri la produktoj de MacDonald's ol
# MacDonald's mem ...

Cxu nepre pli _altan_? Vi diris nur ke la tribunalo decidis ke temas pri
du apartaj kampoj, ne kiun kampon el la du gxi taksis supera...

Alan

Antonio Martins

unread,
Dec 10, 1996, 3:00:00 AM12/10/96
to

On Fri, 6 Dec 1996, Alan Gould wrote:

> deziras ricevi tiujn pretigatajn kun aux sen jenaj:
> E-coli
> E-numeroj
> B.S.E.

E-numeroj estas nura katalogo de substancoj kiujn oni povas / kutimas
aldoni en la mangxajxindustrio. Kompreneble en gxi listigxas la plej
stultaj nenecesaj venenajxoj sed ankaw tute normalaj aferoj kiujn cxiuj
uzas en hejma kuirado. Mi tion ne scias parkere sed mi povas posxti
post konsulto la E-kodojn por kuirsalo (natria klorido) aw sukrozo
(C6 H12 O6)...

Do, rifuzi iun produkton cxar en gxia etikedo tekstas E-numroj estas
histeriajxo: tio nur signifas ke gxi estas konvene etikedumita: necesas
ja scii pri kiu E- temas...

Kaj cetere, ne kredu (blinde) pri tiuj asertoj "sen dikigiloj nek kon-
serviloj" -- mi hejme uzas farunon por dikigi sawcon: dikigi per si mem
ne estas venena aw "nenatura". Nepras tamen scii per kio oni dikigis...

_]||/|[_ (\o_>_/\, -----------------------------------------------<-{@
<<Na~o invejo de quem tem
Anto'nio MARTINS carros, parelhas e montes.
Rua Alfredo Jose' Marques 21 c/v esq. So' invejo de quem bebe
PT-2735 CACE'M +351 (0)1 913 28 23 a a'gua em todas as fontes.>>
-----------------------------------------------------------------------

Daniel

unread,
Dec 13, 1996, 3:00:00 AM12/13/96
to

C. ZERVIC Skribis:

>
> La unua McDonald's, konstruita en la 50aj trovigxas cxi tie en Cxikago
> (efektive Des Plaines), ne tro malproksima de la gigantaj statuoj de
> frankfurtbulkoj, kaj ankaux duon-granda repliko de la klinanta turo cxe
> Pisa. (Superdawg kaj la klinanta turo cxe Niles)
> --
> Christopher M. A. ZERVIC E S P E R A N T O
> Buffalo Grove, Illinois, Usono lingvo de cxampionoj

Statuo al la hotdogo, kiaj frenezuloj tiuj usonanoj! (tok, tok, tok)

Tamen--mi unufoje legis, ke estas en Albanio granda statuo de forko
(cxar supozeble gxi estas albana kreajxo).

Daniel

--
Daniel A. Cuthbert,
Student, The Johns Hopkins University, Baltimore
<dan...@jhu.edu>, http://jhunix.hcf.jhu.edu/~danielac

"There can be no certainty that the past ever existed...but sanity and
security require us to believe that it did." --David Lowenthal

Adrian Boldan

unread,
Dec 22, 1996, 3:00:00 AM12/22/96
to

Daniel (dan...@jhu.edu) wrote:

: Tamen--mi unufoje legis, ke estas en Albanio granda statuo de forko

: (cxar supozeble gxi estas albana kreajxo).

Kompreneble. Antaue ili uzis nur la chinajn mangh-bastonetojn :-)

--
*** Learn Esperanto - the International Language! ***
*** BBS: 1-905-731-2667 ***
One language for all | Unu por chiuj,
the second for everyone! | la dua por chiu!

0 new messages