fino de 1-a alighperiodo de IIK, Internacia Infana-adoleska-junula Kongreseto dum UK

0 views
Skip to first unread message

Berto Ŝuman

unread,
Jan 30, 2016, 6:25:39 AM1/30/16
to Infana Internacia Kongreseto
UK kaj IIK okazos  de la 23a de julio ĝis 30a de julio 2016  en la slovaka urbo Nitro.

IIK atendas partoprenantojn de ĉiu aĝo kaj lingva nivelo.
Gepatroj de junaj infanoj povas dormi kun siaj gefiloj en la IIK-ejo kaj dumtage ĉeesti UKon.
Junuloj povas ĉeesti kiel helpantoj kaj gvidi programerojn.
Lernejaj grupoj povas veni kun sia instruisto.

La IIK-ejo havas proprajn sportejojn kaj ankaŭ bestojn pri kiuj ni rajtas zorgi.
Ĉiuj dormas en ĉambro kun 2-3 litoj kaj manĝas en granda manĝejo.
Vizitu rete la IIK-ejon.
La programo konstruiĝos dum la sekvaj monatoj.

La unua aliĝperiodo finiĝas fine de februaro, jen aliĝilo.


Ĝoje atendas vin Veronika Acsadi kaj la teamo de IIK 2016
Retejo de IIK 2016 -- Retejo de UK 2016


             



.

.

.



.


.


.



.




Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages