“Mi scivolas, ĉu eble vi ŝatas tiun ĉi kanton pro la vortoj. La rakonto estas tre pripensinda je la militado.” – Chris Nelson
http://www.youtube.com/watch?v=Z1xc48OtgyA
Esperanto-traduko de Chris Nelson
Kara Milagros - El último de la fila (La lasta de la vico)
Tiun ĉi matenon, elirinta por patroli,
Ni ekvidas mortan la soldaton Adrianon,
Kiel endas la reglaro, ni procedas serĉi,
La objektojn kiujn li eble portus,
Ni nur malkaŝas tiun ĉi leteron:
Kara Milagros,
Mi pasigis ses tagojn tie ĉi,
Mi sentas vian mankon, mi ne povas vivi sen vi.
Mi vidadis la eksplodojn brilantajn ĉirkaŭ mi.
Mi timiĝas, mi ne tion kaŝas,
Nur via amo restas por mi.
Ĉiurkaŭ nun la sorto ridetadas al mi.
Mi bezonas vidi vin. Tie ĉi ne estas amikoj.
Ne estus troa afero tio, ke iu al mi klarigu.
Kion gravecon havas tio ĉi por vi kaj por mi.
Kara Milagros,
Restas tiom por kiu vivi.
Estus absurdaĵo restigi la haŭton tie cxi.
Kara Milagros,
Mi ankoraŭ ne povas dormi.
Sonĝo malvarma min anoncas, ke alvenas la fino.
Kiam vi legos tiun ĉi leteron, parolu al la steloj.
Ekde kiam mi alvenis tien ĉi, mi estas parolinta nur al tiuj.
Ĉirkaŭ nun la sorto ridetadas al mi.
Mi bezonas vidi vin. Tie ĉi ne estas amikoj.
Ne estus troa afero tio, ke iu al mi klarigu.
Kion gravecon havas tio ĉi por vi kaj por mi.
Mi vidis virojn plorantajn kiel infanoj;
Mi vidis la morton kiel stranga birdo
Glisanta silente super la vojoj,
Formanĝanta la sunon, kiu estas vian kaj mian
Kara Milagros,
Mi pasigis ses tagojn tie ĉi,
Mi sentas vian mankon, mi ne povas vivi sen vi.
Kara Milagros,
Restas tiom por kiu vivi.
Estus absurdaĵo restigi la haŭton tie ĉi.
Kara Milagros,
Mi pasigis ses tagojn tie ĉi,
Multaj personoj mortis, preskaŭ ĉiuj mortos.
Kara Milagros, mi devas adiaŭi vin.
Ĉiam mi vin amas:
Via soldato Adriano