 |
Hej!! Malsimilaj
respondoj de malsimilaj homaj tipoj:
Kial la kokino transiris la
straton? Bazlerneja instruisto: Ĉar volis iri en la alian
flankon Platono: Ĉar ĝi serĉis bonon. Aristotelo: Ĉar en la kokina
naturo estas "transiri la straton" Biblio: Kaj Dio venis el la ĉielo
kaj diris al la kokino "Vi devas transiri la straton" kaj ĝi transiris
la straton, Dio vidis ke tio estis bona kaj ĉiuj ĝojis pro
tio. Ronald Reagan: Mi forgesis. Ŝipestro Kirk: Por iri tien kien
neniu kokino iam iris! Martin Luther King: Mi vidas mondon kie ĉiu
kokino estu libera transiri ĉiujn stratojn sen ke ĝiaj motivoj estu
pridemanditaj. Sigmund Freud: La fakto ke vi estas interesita scii
kialon de la kokino por trasiri la straton montras vian seksan
malsekurecon. Jung: Kaj se iu kokino transirus la straton en senhoma
urbo kie neniu atingis vidi ĝin, ĉu vere ĝi transirintus la
straton? René Descartes: La kokino pensis, poste ĝi ekzistis. Ĝi
pensis transiri la straton, poste ĝi agis. Obi-Ŭan Kenobi: Ĉar la
forto akompanis la kokinon. Zamenhofo: Ĉar en tiu flanko de la strato
oni ne parolis kokinan, sed hundan. Joda: Kokinon strata transiro ne
plibonigas. Fidi devas ĝi je la forto de sia flanko. Ĉuk Norris: Ĉar
mi batis ĝin per turnanta piedbato kaj ĝi transiris
mortante. Inĝeniero: La kokino kalkulis la larĝecon de la
strato. Advokato: Tio dependas, kiun kialon vi bezonas? Kokino:
Kokooo!! |