Dnia 04 grudnia 2025 04:11 Fernando Maia Jr. <fma...@gmail.com> napisał(a):
Estimata, saluton!La 9-an de decembro (mardon) je la 18:00 okazos la inaŭguro de la ekspozicio VOJAĜO. Per biciklo al Azio kun Esperanto (1928–1932) en la Nacia Biblioteko de Pollando (al. Niepodległości 213, Varsovio). La estrarano de UEA pri Kulturo, Zdravka Boytcheva, ĉeestos – kaj mi ŝatus afable inviti vin esti kun ŝi kaj aliaj esperantistoj dum tiu grava okazo. Se vi emas ĉeesti en la inaŭguro, necesas anticipe sciigi tion al la adreso rs...@bn.org.pl ĝis maksimume la 5-a de decembro. La ekspozicio – kiu rakontas pri la eksterordinara vojaĝo de la juna franca esperantisto Lucien Péraire (1906–1997) – okazas kunlabore kun Région Ile-de-France, CNRS kaj la landa asocio de UEA, Esperanto-France. Por ĝi havas gravan rolon eroj de la kolekto de Biblioteko Hector Hodler, kiu nun havas sian loĝlokon en la Nacia Biblioteko de Pollando. Kuratoroj estas Pascal Dubourg Glatigny kaj Gabriela Skonieczna. UEA estas tre fiera pri la atingo de tiuj personoj, kiuj ebligis la ekspozicion, kiu restos senpage vizitebla ĝis la 31-a de marto 2026. Zdravka, kiu ankaŭ helpas en la estrara fako Bibliotekoj, kadre de sia vojaĝo al Varsovio ankaŭ esploros pri partituroj de la Esperanto-muziko. Ni ĝojos, se vi povos akompani ŝin dum la inaŭguro (atentu anonci vin ĝis la 5-a de decembro!)Mi elkore salutas vin, plenbondezire,Fernando Maia Jr.Prezidanto de UEANOTO pri la ekspozicio (el la kuratoroj):
Bicikla vojaĝo tra du kontinentoj, miloj da dokumentoj malkovritaj post jardekoj, kaj la historio de Esperanto, kiu komenciĝis en Varsovio. Ekde la 9a de decembro ni invitas vin viziti la ekspozicion VOJAĜO. Per biciklo al Azio kun Esperanto (1928–1932) – kiu rakontas pri la eksterordinara vojaĝo de la juna esperantisto Lucien Péraire (1906–1997) kaj pri la strebo konservi la heredaĵon de movado kiu transpasas naciajn kaj kulturajn limojn.
En 1928 Lucien Péraire, tiam 22- jaraĝa, ekveturis el Francio orienten ĉirkaŭ la mondo. Lia historio restas ĝis hodiaŭ apenaŭ konata. Vojaĝante tra Eŭropo, Sovetunio, Japanio, Ĉinio kaj Sudorienta Azio ĝis Indonezio, Lucien serĉis respondon al fundamenta demando kiu brule aktualas ankoraŭ hodiaŭ: kio kaŭzas militojn kaj malamon inter nacioj?
Dum sia vojaĝo li observis, spertis kaj dokumentis la politikajn, ekonomiajn kaj sociajn kondiĉojn de la travojaĝitaj landoj. La dokumentaro de ĉi tiu eksterordinara vojaĝo – miloj da objektoj, inter kiuj taglibroj, stenografiaj notoj, tekstoj en la franca kaj en Esperanto, fotoj, poŝtkartoj, korespondaĵoj kaj tekstaĵoj – estis antaŭ nelonge remalkovrita en la kelo de pariza asocio.
La malcerta sorto de ĉi tiu kolekto emfazas la plej urĝajn defiojn kiujn frontas la esperanta heredaĵo hodiaŭ. La Esperanto-movado, naskiĝinta en Varsovio antaŭ preskaŭ 150 jaroj, rapide disvastiĝis tra ĉiuj kontinentoj kaj en ĉiujn kampojn de homa agado: ne nur lingvo-propagandon sed ankaŭ literaturon, politikon, religion, sciencon kaj multajn aliajn fakojn. Esence transnacia, horizontala kaj tutmonda, la movado neniam disponis pri universitatoj aŭ bibliotekoj specife dediĉitaj al la flego de sia pasinto, kiu hodiaŭ frontas la tre realan riskon tute perdiĝi kaj forgesiĝi.
La dokumentaro de Péraire estis savita danke al cifereciga projekto financita de la Regiono Île-de-France. Tamen granda parto de la monda Esperanta heredaĵo restas minacata. En 2023 la Nacia Biblioteko de Pollando faris esencan decidon transpreni de la Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo la Hodler-kolekton, konsistantan el pli ol sep tunoj da neprilaboritaj materialoj. Varsovio, la naskiĝurbo de Esperanto, tiel fariĝas unu el la ĉefaj centroj por la konservado de ĉi tiu unika heredaĵo.
La ekspozicio VOJAĜO. Per biciklo al Azio kun Esperanto (1928–1932) malkaŝas la originalaĵojn de la Péraire-kolekto al la publiko por la unua fojo, prezentante zorge elektitan aron da objektoj kune kun dokumentoj konservataj en la Nacia Biblioteko de Pollando. La objektoj prezentiĝas en tri spacoj ritmitaj de centoj da fotoj kaj ilustras la evoluon de la Esperanto-movado ĉirkaŭ 1930.
VOJAĜO. Per biciklo al Azio kun Esperanto (1928–1932)
9 decembro 2025 – 31 marto 2026Nacia Biblioteko de Pollandoal. Niepodległości 213, Varsoviode lundo ĝis sabato, 8:30-20:30, senpaga eniro
Kuratoroj: Pascal Dubourg Glatigny, Gabriela Skonieczna
Kunlabore : Région Ile-de-France, CNRS, Esperanto-France