Jam de longa tempo mi deziras sendi ĉi tiun mesaĝon, ne nur al ĉi tiu
listo, sed ankaŭ al aliaj.
La Dua Leĝo de Termodinamiko, laŭ unu el siaj versioj, asertas, ke
estas maleble inventi maŝinon kun 100%-a efiko: iom de la enmetata
energio ne estas utiligebla por laboro, ĉar ĝi fariĝas entropia.
Ekzemple, turniĝanta akso de motoro suferas efikon de froto, kio
produktas varmon. Se la froto tro intensas, malmulta utila laboro
produktiĝas, kaj oni riskas difekti la motoron pro trovarmiĝo.
Multaj el niaj diskutlistoj memorigas min pri motoro kun tre malalta
termodinamika efiko. Ni malŝparas nian energion per personaj atakoj,
senutila harfendado, defendado de amataj ĉevaletoj kaj miskondukaj
temdevojiĝoj, el kio ofte rezultas nenia utilaĵo.
Mi rigardas la evoluon de lingvo kiel dialektikan procezon, en kiu ĉiam
agas kontraŭaj fortoj. Unuj uzantoj estas konservativaj, aliaj estas
neologismemaj; unuj interpretas gramatikon laŭlitere, aliaj pli
liberale ktp. La kunpuŝiĝado de tiaj kontraŭaj fortoj estas esenco de
la evoluo kaj ni devas agnoski ĝin tia.
Malkonsentoj inter diskutantoj estas normalaj kaj eĉ dezirindaj, ĉar
el malsameco de opinioj devus fine fonti ia solvo. Nia tasko en tiu ĉi
listo estas, klare kaj simple, helpi Tulion plibonigi sian vortaron. Ni
penu do minimumigi la froton, por ne fandi niajn motorojn nek droni en
maron de entropio...
----
Francisco Stefano Wechsler
P.S.: Tulio, mi profitas la okazon por atentigi vin pri la manko, en la
kapvorto "rendimento", de la esperantigo "efiko" aŭ, se necese,
"termodinamika efiko". Kiel fizikisto, vi certe pritraktos la temon
kompetente.
Nia tasko en tiu ĉi listo estas, klare kaj simple, helpi Tulion plibonigi
sian vortaron. Ni
penu do minimumigi la froton, por ne fandi niajn motorojn nek droni en maron
de entropio...
-----
Jes, Francisco. Kaj se oni volas konstrui benzinan motoron kaj ekkonas, ke
iu volas konstrui vapor-masxinon, estas sagxe diri al li: "Auxskultu, homo,
tio ne estas nia celo, iru al la konstruantoj de vapor-masxinoj kaj lasu nin
trankvile labori laux la voj' elektita".
Amike
Bernhard
P.S.: Foje inspira cetere estas la Ipernity-grupo "Kiel diri en Esperanto?",
vd. ekzemple tie cxi pri la aziaj batal-bastonoj "nuncxako":
// http://www.ipernity.com/group/38154/discuss/33460
jen pri esperantigo de "shuttle bus"
// http://www.ipernity.com/group/38154/discuss/33255
ktp.
-----Ursprüngliche Nachricht-----
Von: "Francisco S. Wechsler" <espe...@fswechsler.org>
An: <vtf-di...@googlegroups.com>
Gesendet: Donnerstag, 23. Dezember 2010 02:20
Betreff: [vtf-diskutejo: 487] Entropio
Estimataj:
----
Francisco Stefano Wechsler
--
Vi ricevis ĉi tiun mesaĝon, ĉar vi estas registrita en la grupo "Vortaro
Tulio
Flores", ĉe Guglo-grupoj.
Por sendi mensaĝon al la grupo: vtf-di...@googlegroups.com
Por malmembriĝi, sendu mesaĝon al vtf-diskutej...@googlegroups.com
Por sendi privatan mesaĝon al Tulio Flores: tulio....@uol.com.br
Por konsulti la vortaron: http://vortaro.brazilo.org/vtf
> Mi rigardas la evoluon de lingvo kiel dialektikan procezon, en kiu ĉiam agas kontraŭaj fortoj. . . . Nia tasko en tiu ĉi listo estas, klare kaj simple, helpi Tulion plibonigi sian vortaron.
Mi konsentas pri ambaŭ asertoj.
Amike
Renato
Amike,
João José Santos