Diftongoj

3 views
Skip to first unread message

Tulio Flores

unread,
Jun 27, 2011, 2:31:26 AM6/27/11
to La Karavelo, VTF-diskutejo
Amikoj,

en la portugala lingvo ekzistas du specoj de diftongoj: "crescente" (= kreskanta, kiel en 'qUAdro') kaj "decrescente" (= malkreskanta, kiel en 'mAU'). Ekzistas ankaŭ la nazalaj diftongoj (kiel en 'mãe' kaj aliaj). En Vikipedio (http://eo.wikipedia.org/wiki/Diftongo) oni nomas 'crescente' - 'malfalanta' kaj 'decrescente' - 'falanta'. Krome oni mencias "centra", "ŝvebanta", "longa" kaj "mallonga" diftongoj.

Ĉu 'falanta' kaj 'malfalanta' estas bonaj priskriboj por tiuj sonoj?

Por portugallingvanoj: kiel traduki portugalen 'ŝvebanta diftongo'?

Amike,
Tulio Flores

-------------------------------------------------------------------------------------------
http://vortaro.brazilo.org/vtf/

Francisco S. Wechsler

unread,
Jun 27, 2011, 9:15:42 AM6/27/11
to vtf-di...@googlegroups.com
Saluton, Túlio!

Ĝoje mi konstatas, ke vi denove vin dediĉas al la diskutlisto. Dum tiu
paŭzo, mi kolektis multajn proponojn kaj demandojn, kiujn nun espereble
mi povos prezenti al la kunlistanoj.

Rilate vian demandon pri diftongoj: la nomoj, kiujn mi ĉiam uzas kaj
kiujn sankcias ReVo, estas "kreska" kaj "malkreska". Sed mi ankaŭ vidas
"falanta" kaj "malfalanta".

Tutsincere, mi ne scias, kio estas "ŝveb(ant)a diftongo".

Aldone: PIV-2005 malrekomendas la uzon de la vorto "diftongo" por nomi
songrupojn kiel "aŭ", "oj", "je" ktp, ĉar temus pri vokalo +
konsonanto aŭ inverse. Kvankam veras, ke, laŭ la Fundamento "ŭ" kaj
"j" ja estas konsonantoj, laŭ fonetika vidpunkto ili estas duonvokaloj.
Almenaŭ ĉi tiele mi lernis kaj nomas...

Amike,

Francisco Stefano Wechsler

JJSantos

unread,
Jun 27, 2011, 9:43:44 AM6/27/11
to vtf-di...@googlegroups.com
Saluton al ĉiuj!

On 2011-06-27 14:15, Francisco S. Wechsler wrote:
> Rilate vian demandon pri diftongoj: la nomoj, kiujn mi ĉiam uzas kaj
> kiujn sankcias ReVo, estas "kreska" kaj "malkreska". Sed mi ankaŭ vidas
> "falanta" kaj "malfalanta".

Ne plaĉas al mi la difinojn de Revo nek de NPIV pri la afero.
Mi uzas la terminojn "kreska diftongo" kaj "malkreska diftongo".
La voĉalteco kreskas en unu el la situacioj, kaj malkreskas en la alia.

> Tutsincere, mi ne scias, kio estas "ŝveb(ant)a diftongo".

Vidu "ŝvebi" en Revo. atentu la noton.

> Aldone: PIV-2005 malrekomendas la uzon de la vorto "diftongo" por nomi
> songrupojn kiel "aŭ", "oj", "je" ktp, ĉar temus pri vokalo +
> konsonanto aŭ inverse.

Ne konsonanto, sed duonvokalo.

> Kvankam veras, ke, laŭ la Fundamento "ŭ" kaj
> "j" ja estas konsonantoj,

Precize en kiuj lokoj de la Fundamento?

> laŭ fonetika vidpunkto ili estas duonvokaloj.
> Almenaŭ ĉi tiele mi lernis kaj nomas...

Same mi kaj milionoj da homoj.

> Amike,
>
> Francisco Stefano Wechsler


Amike,
Santos


--
_________________________________________

D-ro João José Santos
joaojosesantos(ĉe)gmail.com
Tel.: (00351) 960 131 515
_________________________________________

Francisco S. Wechsler

unread,
Jun 27, 2011, 10:34:05 AM6/27/11
to vtf-di...@googlegroups.com
Francisco diris kaj Santos replikis:


> > Aldone: PIV-2005 malrekomendas la uzon de la vorto "diftongo" por nomi
> > songrupojn kiel "aŭ", "oj", "je" ktp, ĉar temus pri vokalo +
> > konsonanto aŭ inverse.
>
> Ne konsonanto, sed duonvokalo.

Pri tio ĉi ni lasu la gramatikistojn tiri al si la harojn reciproke...

Laŭ NPIV (ĉe "diftongo"):
"[...] analoge (sed evi) en E., kombino de du malsamaj vokoidoj,
unusilabe prononcataj, el kiuj unu estas vokalo k la alia /konsonanto/,
ekz. aŭ, eŭ, aj, ej, oj, uj. [...]" (Reliefigo mia).

En PMEG: "Rimarku, ke Ŭ kaj J ne estas vokaloj, sed speco de
konsonantoj. Oni nomas Ŭ kaj J duonvokaloj." Kaj poste:
"Konsonantoj estas sonoj farataj per ia baro de la aerfluo. Ili
diferencas inter si laŭ maniero (kiel oni baras la aeron), laŭ loko
(kie en la buŝo oni baras la aeron), kaj laŭ voĉeco (ĉu la
voĉkordoj vibras aŭ ne).
Tio tamen ne validas por la duonvokaloj (Ŭ kaj J). Ili estas vokaloj
laŭ la elparola maniero (sen baro de la aerfluo), sed ili estas uzataj
kiel konsonantoj."

Laŭ praktika vidpunkto, ĉio ĉi malmulte helpas. Mi memoras, ke oni
antaŭ kelkaj jaroj draŝis la brazilajn geaŭtorojn de libreto por
infanoj, ĉar ili nomis "j" kaj "ŭ" duonvokaloj, ne konsonantoj. Tro da
preciozismo, miaopinie...


> > Kvankam veras, ke, laŭ la Fundamento "ŭ" kaj
> > "j" ja estas konsonantoj,
>
> Precize en kiuj lokoj de la Fundamento?

Mi eraris. Efektive la Fundamento ne pritraktas tion ĉi. Ĉio estas
"litero". Mi pensis pri niaj gramatikoj kaj mismetis la Fundamenton en
la saman grupon.

Konklude: "kreska" kaj "malkreska" ŝajnas al Santos kaj mi taŭgaj
nomoj.

Amike,

Francisco


JJSantos

unread,
Jun 27, 2011, 12:02:07 PM6/27/11
to vtf-di...@googlegroups.com
On 2011-06-27 15:34, Francisco S. Wechsler wrote:
> Francisco diris kaj Santos replikis:
>>> Aldone: PIV-2005 malrekomendas la uzon de la vorto "diftongo" por nomi
>>> songrupojn kiel "aŭ", "oj", "je" ktp, ĉar temus pri vokalo +
>>> konsonanto aŭ inverse.
>> Ne konsonanto, sed duonvokalo.
> Pri tio ĉi ni lasu la gramatikistojn tiri al si la harojn reciproke...
En ĉiuj miaj fakoj pri lingviko, mi ĉiam vidis tion kiel duonvokalon.
Kompreneble, ili ne havas trajtojn de konsonantoj, sed de vokaloj.

> Laŭ NPIV (ĉe "diftongo"):
> "[...] analoge (sed evi) en E., kombino de du malsamaj vokoidoj,
> unusilabe prononcataj, el kiuj unu estas vokalo k la alia /konsonanto/,
> ekz. aŭ, eŭ, aj, ej, oj, uj. [...]" (Reliefigo mia).
>
> En PMEG: "Rimarku, ke Ŭ kaj J ne estas vokaloj, sed speco de
> konsonantoj. Oni nomas Ŭ kaj J duonvokaloj." Kaj poste:
> "Konsonantoj estas sonoj farataj per ia baro de la aerfluo. Ili
> diferencas inter si laŭ maniero (kiel oni baras la aeron), laŭ loko
> (kie en la buŝo oni baras la aeron), kaj laŭ voĉeco (ĉu la
> voĉkordoj vibras aŭ ne).
> Tio tamen ne validas por la duonvokaloj (Ŭ kaj J). Ili estas vokaloj
> laŭ la elparola maniero (sen baro de la aerfluo), sed ili estas uzataj
> kiel konsonantoj."
Kaj prave.

> Laŭ praktika vidpunkto, ĉio ĉi malmulte helpas. Mi memoras, ke oni
> antaŭ kelkaj jaroj draŝis la brazilajn geaŭtorojn de libreto por
> infanoj, ĉar ili nomis "j" kaj "ŭ" duonvokaloj, ne konsonantoj. Tro da
> preciozismo, miaopinie...
Ĉu vi konas la fablon de la avo, la nepo kaj la azeno?

>
>>> Kvankam veras, ke, laŭ la Fundamento "ŭ" kaj
>>> "j" ja estas konsonantoj,
>> Precize en kiuj lokoj de la Fundamento?
> Mi eraris.
Ĉiokaze des pli bone! ;)

> Efektive la Fundamento ne pritraktas tion ĉi. Ĉio estas
> "litero". Mi pensis pri niaj gramatikoj kaj mismetis la Fundamenton en
> la saman grupon.
>
> Konklude: "kreska" kaj "malkreska" ŝajnas al Santos kaj mi taŭgaj
> nomoj.
>
> Amike,
>
> Francisco

Brakumon, amiko!

Tulio Flores

unread,
Jun 28, 2011, 3:49:32 AM6/28/11
to vtf-di...@googlegroups.com
Dankon pro viaj opinioj!

Mi ĝisdatigos la respektivajn artikolojn en VTF.

Amike,
Tulio
-------------------------------------------------------------------------------------------
http://vortaro.brazilo.org/vtf/

Brakumon, amiko!

Santos


--
_________________________________________

--
Vi ricevis ĉi tiun mesaĝon, ĉar vi estas registrita en la grupo "Vortaro Tulio
Flores", ĉe Guglo-grupoj.
Por sendi mensaĝon al la grupo: vtf-di...@googlegroups.com
Por malmembriĝi, sendu mesaĝon al vtf-diskutej...@googlegroups.com
Por sendi privatan mesaĝon al Tulio Flores: tulio....@uol.com.br
Por konsulti la vortaron: http://vortaro.brazilo.org/vtf

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages