mi invitas vin al la diskutgrup VTF-Diskutejo por diskuti pri aferoj rilataj al tiu vortaro. Ĉar ĝi estas internacia grupo, la lingvo uzata estas Esperanto. Por membriĝi, sendu mesaĝon al:
vtf-diskute...@googlegroups.com
Amike,
Tulio Flores
-------------------------------------------------------------------------------------------
http://vortaro.brazilo.org/vtf/
mi ankoraŭ ne ricevis vian aniĝpeton. Mi faros specifan inviton al via retadreso.
Pri la demanditaj aferoj, mi respondos post kiam ĉio glatiĝos.
Tulio
-------------------------------------------------------------------------------------------
http://vortaro.brazilo.org/vtf/
Em 19/09/2011 19:14, wilson oliveira < wilsono...@gmail.com > escreveu:
Poste via retmesaĝo, mi tuj alliĝis al la diskutlisto, sed mia nomo
ankoraŭ ne aperis inter la listanoj.
Kunsende estas la fontprogramo:importi.py (ankoraŭ ne preta, eble mi
finus en ĉi tiu semajno), por "mallongigi" html-n kaj apartigi
informojn. Kvankam ne preta, la kodaro jam permesas vidi kiel mi
intencas fari tion. Mi uzas Pitonon (`Python) 2.7.
1) Mi devas "mallongigi" "html"-n por eviti tre malrapida elŝutado.
Kvankam, tio iomete fuŝos la aranĝon de la teksto. Poste mi plibonigos
tion.
2) Mi intencas uzi html-n por konservi iomete la aranĝon de la teksto.
Mi uzus wx.html de wxPython por montri la aranĝitan tekston. (kontrulu
la duan kunsendaĵon. Vi devas instali ankaŭ "wxPython"-n).
3) Por la datumbazo, mi uzos "sqlite"-n.La datumbazo havos almenaŭ tri
kampojn. En la unua mi enigos ne nur la ĉefajn vortojn
(radikojn+finaĵo), sed ankaŭ kunmetaĵoj. Ekzemple:ne nur "kabano", sed
ankaŭ "branĉkabano", "ŝtipkabano" kaj "terkabano", por tio ni uzus tri
rikordojn. En la dua kampo mi enigos la radiko: "kaban" en la tri
antaŭe menciitajn rikordojn. En la tria kampo ni enigos la definon, en
html-aranĝon.
4) Por ĝisdatigi la informojn mi uzus "urllib2", por elŝuti la
informojn rekte en la htlm-paĝaron de VTF ĉe brazilo.org. La informoj
estos "mallongigitaj", apartigitaj kaj enigitaj en la datumbazo. Por
tio la programo havos butonon.
5) La programo havos "combobox" por serĉi la informojn en la unua
kampo aŭ en la dua. Tiu "combobox" montros la plej proksiman vorton
antaŭ fini la tajpado.
6) La programo ankaŭ eblos serĉi informojn en iu ajn parto de la
datumbazo, sed tio okazos pli malrapide.
7) Mi intencas fari tion por alia interretaj vortaroj. Tio estos utila
por vortaristo, kiuj povos serĉi informojn en ĉiuj vortaroj samtempe.
Tiu estas mia ideo.
samideane,
Wilson
2011/9/19 Marcus Aurelius Farias :
> Saluton Wilson kaj Wesley (kaj Cc: Túlio).
>
> Mi legis viajn mesaĝojn en la diskutlisto Esperanto_Brazilo pri eblaj
> estontaj laboroj pri la Vortaro Túlio Flores, kaj mi volas fari iom da
> demandoj al vi.
>
> Fakte, estus pli bone diskuti ĉi tiun temon en la diskutejo:
> http://groups.google.com/group/vtf-diskutejo?hl=eo&pli=1 do, aliĝu se vi
> povas/volas.
>
> Wilson, vi diris ke iam vi verkis programon por apartigi la informojn de la
> vortaro. Ĉu vi povas doni pli da detaloj? Ĉu vi ankoraŭ havas la fontokodon?
> Kia estis la rezulto de la procezo? Ĉu simpla teksto aŭ alia pli ellaborita
> formato?
>
> Wesley, vi diris ke vi povas fari serĉilon por la vortaro. Kia estus tiu
> serĉilo? Kiun teknologion vi uzus?
>
> Mi rimarkis ke Thiago Massari Guedes estas la aŭtoro de la Esperanta Vortaro
> EspCon http://www.blogaro.com.br/blog/aplicativos/esperanta-vortaro/
> (kvankam mi trovis multajn ligilojn pri li en sociaj retoj kaj blogoj, mi ne
> trovis lian poŝtadreson por sendi kopion de ĉi tiu mesaĝo). Tamen, li uzis
> simplan tekston en sia programo, tial la format-detaloj de la vortaro
> perdiĝis. Krome, la reta versio estas multe pli aktuala ol la EspCon-a
> versio.
>
> Túlio, kiuj estis la antaŭaj klopodoj modernigi la vortaron, kaj kial ili ne
> sukcesis? Kiuj estis la ĉefaj problemoj, kiuj baris evoluon? Nuntempe vi
> redaktas ĝin nur per MS-Word, ĉu ne? Ĉu vi scias kia estas la teknologio
> (tekstoformato, redaktilo kaj serĉilo), kiu subtenas aliajn vortaroj, ekz.
> ReVo, Lernu, Simpla Vortaro (kiu uzas la saman datumbazon kiel ReVo, ĉu
> ne?), La-Vortaro, ktp.?
>
> Ĉu iu scias pri ĝenerala formato por vortaroj, tiel ke oni povus reuzi VTF
> en pluraj medioj?
>
> Dankon pro via atento, kaj ĝis baldaŭ.
>