"frescobol"

3 views
Skip to first unread message

Roger Gotardi

unread,
Dec 27, 2010, 4:20:09 PM12/27/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Saluton, vortaremuloj!

Ĉu vi konas la brazilan ludon "frescobol"?
Ĉu vi konas jam stabilan terminon en E-o por ĝi?
Mi ne trovis tradukon por ĝi en VTF.

Komence mi proponis al mi mem plaĝa teniso.
Tamen, mi ne sciis, ke plaĝa teniso (beach tennis angle/"portugale"; tennis da spiaggia itale) estas alia sporto, kiu havas pli da rajtoj al tiu nomo, laŭ mi.

La artikolo en Vikipedio http://pt.wikipedia.org/wiki/Frescobol mise resendas al alilingvaj artikoloj pri plaĝa teniso.

Sed memkompreneble temas pri malsamaj ludoj, kiuj ricevu, sekve, malsamajn nomojn en E-o.

Ĉu proponoj?

Amike kaj instige,

Roger





Bernhard Pabst

unread,
Dec 28, 2010, 12:26:53 PM12/28/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Mi gxis nun ne konis la ludon. Germanlingvaj retejoj nomas gxin simple per
la portugala termino "Frescobol". En Esperanto do simple adapto al la
ortografio:

freskobalo (brazil-devena, tenis-simila ludo por du aux pli ludantoj, kies
celo estas bati kauxcukan pilketon per lignaj rakedoj tiel, ke la pilko
lauxeble longe ne falas sur la grundo; origine stranda ludo, gxi nuntempe
estas ludata ankaux en parkoj kaj similaj publikaj ejoj).

Amike

Bernhard

-----Ursprüngliche Nachricht-----
Von: "Roger Gotardi" <roger....@gmail.com>
An: <vtf-di...@googlegroups.com>
Gesendet: Montag, 27. Dezember 2010 22:20
Betreff: [vtf-diskutejo: 535] "frescobol"


Saluton, vortaremuloj!

Ĉu vi konas la brazilan ludon "frescobol"?
Ĉu vi konas jam stabilan terminon en E-o por ĝi?
Mi ne trovis tradukon por ĝi en VTF.

Komence mi proponis al mi mem *plaĝa teniso*.
Tamen, mi ne sciis, ke plaĝa teniso (*beach tennis* angle/"portugale";
*tennis
da spiaggia *itale) estas alia sporto, kiu havas pli da rajtoj al tiu nomo,
laŭ mi.*

*La artikolo en Vikipedio http://pt.wikipedia.org/wiki/Frescobol mise


resendas al alilingvaj artikoloj pri plaĝa teniso.

Sed memkompreneble temas pri malsamaj ludoj, kiuj ricevu, sekve, malsamajn
nomojn en E-o.

Ĉu proponoj?

Amike kaj instige,

Roger
*


*

--
Vi ricevis ĉi tiun mesaĝon, ĉar vi estas registrita en la grupo "Vortaro
Tulio
Flores", ĉe Guglo-grupoj.
Por sendi mensaĝon al la grupo: vtf-di...@googlegroups.com
Por malmembriĝi, sendu mesaĝon al vtf-diskutej...@googlegroups.com
Por sendi privatan mesaĝon al Tulio Flores: tulio....@uol.com.br
Por konsulti la vortaron: http://vortaro.brazilo.org/vtf

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages