inkvizicio

1 view
Skip to first unread message

JJSantos

unread,
Dec 21, 2010, 4:53:38 PM12/21/10
to vtf-di...@googlegroups.com

Amikoj:

Tiel, DDEP pritraktas ĉi tiun vortfamilion. Kion vi opinias?

Opiniu precipe pri la Noto.


Tùlio, tiu temo estas malriĉe traktita en viaj vortaroj.
Vidu tion, bonvole.

* Inkvizicio
- Inquisição

* inkvizicia

- inquisitorial

* inkviziciano

- inquisidor

* inkviziciestro

- inquisidor-mor

Noto:
Palavras como inkvizitoro são contrárias às regras fundamentais do esperanto, que assimila a palavra fundamental (inkvizicio), e cria as da mesma família a partir do sistema de aglutinação e derivação do esperanto.

Amike,

JJS

Renato Corsetti

unread,
Dec 21, 2010, 5:17:07 PM12/21/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Joao. mi aplaŭdas je ĉi tiu kapvorto de via vortaro!

>ᅵ Palavras como inkvizitoro sᅵo contrᅵrias ᅵs regras fundamentais do esperanto, que assimila a palavra fundamental (inkvizicio), e cria as da mesma famᅵlia a partir do sistema de aglutinaᅵᅵo e derivaᅵᅵo do esperanto.


Kaj ĉi tion mi akceptas kiel vian kristnaskan donacon al mi.

Amike

Renato



-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

JJSantos

unread,
Dec 21, 2010, 5:30:12 PM12/21/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Kial vi pensas, ke mi ĉiam diras "redaktisto, direktisto" ktp?
Ĉar mi vidas, ke sennecese oni uzas la formojn "-or-".

Mi ne estas ĉiam skemisma nek ĉiam naturisma.
Same pri "-al-" kiu emas anstataŭi la esperantan "-ec-".

Sed, se mi trovas bonan novan vorton,
precipe se kurtan, kiel la anglajn,
mnham, mnham, mi frandas ĝin.

;)

JJS



On 21-12-2010 22:17, Renato Corsetti wrote:
Joao. mi aplaŭdas je ĉi tiu kapvorto de via vortaro!

Palavras como inkvizitoro são contrárias às regras fundamentais do esperanto, que assimila a palavra fundamental (inkvizicio), e cria as da mesma família a partir do sistema de aglutinação e derivação do esperanto.

Tulio Flores

unread,
Dec 22, 2010, 4:06:54 AM12/22/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Mi esploros tiujn vortojn. Dankon pro la sugesto.
Tulio

---------------------------------------
http://vortaro.brazilo.org/vtf/

---------------------------------------

Bernhard Pabst

unread,
Dec 22, 2010, 7:15:42 AM12/22/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Kion ajn oni pensas pri "inkvizitoro", la vorto estas Zamenhofa kaj per la
1-a Oficiala Aldono de 1910 aldonita al la Universala Vortaro de 1893. Pro
tio gxi apartenas al la kerna vort-trezoro de Esperanto kaj meritas mencion
kaj tradukon. Jen kiel Krause, Granda Vortaro Esperanto-Germana de 1999
solvis la - nu ja, hm - "problemon":

inkvizitor-o, ankaux inkviziciisto [historio] Inquisitor m, Richter m der
Inquisition

Kaj multe pli oni ne devas diri pri tiu historia evidentajxo.

Bernhard

-----Ursprüngliche Nachricht-----
Von: "Tulio Flores" <tulio....@uol.com.br>
An: <vtf-di...@googlegroups.com>
Gesendet: Mittwoch, 22. Dezember 2010 10:06
Betreff: [vtf-diskutejo: 469] inkvizicio

---------------------------------------
http://vortaro.brazilo.org/vtf/

Amikoj:

Vidu tion, bonvole.


*
Inkvizicio

- Inquisição

*
inkvizicia


-
inquisitorial

*
inkviziciano


-
inquisidor

*
inkviziciestro


-
inquisidor-mor

Noto:

Amike,

JJS

--
Vi ricevis ĉi tiun mesaĝon, ĉar vi estas registrita en la grupo "Vortaro
Tulio
Flores", ĉe Guglo-grupoj.
Por sendi mensaĝon al la grupo: vtf-di...@googlegroups.com
Por malmembriĝi, sendu mesaĝon al vtf-diskutej...@googlegroups.com
Por sendi privatan mesaĝon al Tulio Flores: tulio....@uol.com.br
Por konsulti la vortaron: http://vortaro.brazilo.org/vtf

JJSantos

unread,
Dec 22, 2010, 7:29:39 AM12/22/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Nek "inkvizici-o" nek "inkvizitor-o" aperas en la Fundamenta Vortaro.
Pro tiu motivo, neniu kaj nenio devigas, ke ghi aperu en iu vortaro.

Fakte, mi havas motivon por enmeti la vorton "inkvizici-o" en DDEP-n,
kaj mi havas motivon por ne enmeti la vorton "inkvizitor-o" tien.

"Inkvizici-o" devas aperi, char, enkadre de la portugala kulturo,
la vorto estas necesa.
"Inkvizitor-o" ne devas aperi, char lau la Fundamenta Gramatiko,
la vortoj el la sama familio devas esti derivitaj au aglutinitaj
el la precipa vorto. Tiel anstatau "inkvizitor-o" aperos "inkvizici-an-o",
kiu estas "membro de inkvizicio".

En kompleta vortaro, kiel VTF, devas aperi chiuj vortoj.
En didaktika vortaro, kiel DDEP, devas aperi la konsilindaj vortoj.

JJSantos

Bernhard Pabst

unread,
Dec 22, 2010, 9:14:33 AM12/22/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Dankon Joao,

neniu kialo por forta kaj emocia reago.

1.) Kutime oni ne parolas pri "Fundamenta Vortaro", sed pri la "Universala
Vortaro" (UV) de auxgusto 1893 (sur la titol-pagxo erare indikita 1984), kiu
farigxis parto de la Fundamento (FdE) en 1905. Jen bildo de gxi:

// http://www.ipernity.com/doc/bernardo/9296602

2.) Laux la Antauxparolo (julio 1905) de la FdE, la Oficialaj Aldonoj
suplementas la UV, do, la radikoj de la OA havas la saman statuson, kiel
tiuj en UV. Ili farigxas "Fundamentaj". Jam pro tio vortaro de certa
amplekso informu pri ili (laux la tipo de vortaro kompreneble povas tute
forfali vorto kiel inkvizicio k.m.a.).

3.) "... lau la Fundamenta Gramatiko, la vortoj el la sama familio **devas
esti** derivitaj au aglutinitaj el la precipa vorto. ..."

Tiu regulo ne ekzistas. Vi referencas al la dua parto de la 15-a regulo. Sed
tie ni legas, ekzemple en la germana, versio:

"... aber bei verschiedenen Wörtern, die eine gemeinsame Wurzel haben, **ist
es besser**, nur das Grundwort unverändert zu gebrauchen, die abgeleiteten
Wörter aber ― nach den Regeln der internationalen Sprache zu bilden; z.B.
Theater, teatr'o; theatralisch, teatr'a."

"ist es besser" = **estas pli bone** (laux la ne-oficiala kompara teksto de
la kvin Gramatikoj, kiu bazigxas sur la ne-oficiala traduko de Zamenhof en
la Fundamenta Krestomatio de 1903).

// http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/gramatiko_germana.html

Do, laux la kutima, tre liberala spirito de Z. nur rekomendo, sed ne deviga
regulo. Cxio alia estas demando de stilo.

Miaopinie estas grave, ke auxtoro de vortaro havu ioman konon de la
Fundamento kiel bazo de sia laboro. Tiam li facile komprenas, ke la t.n.
"bonlingvismo" estas ekster-Fundamenta, kontraux-Fundamenta:

"Se vi inventas regulon, ke la damo en ŝako rajtas moviĝi nur horizontale aŭ
vertikale, sed ne diagonale, ĉu vi ankoraŭ ludas ŝakon - aŭ novan ludon
similan al ŝako? Se vi inventas novajn regulojn, kiuj limigas la preskribojn
de la Fundamento, ĉu ankoraŭ temas pri Esperanto - aŭ pri nova lingvo simila
al ĝi? ..."

// http://www.ipernity.com/blog/bernardo/273631

Se vi volas kompreni, kial la t.n. "bonlingvismo" tiel facile trompas la
(sekretajn) dezirojn kaj revojn de iuj, legu "La Mesia Libro":

// http://www.ipernity.com/blog/bernardo/292276

Mi deziras sukceson al via laboro kaj al viaj legontoj sobran kaj racian
verkadon fare de vi.

Amike

Bernhard

-----Ursprüngliche Nachricht-----
Von: "JJSantos" <joaojos...@gmail.com>
An: <vtf-di...@googlegroups.com>
Gesendet: Mittwoch, 22. Dezember 2010 13:29
Betreff: Re: [vtf-diskutejo: 473] inkvizicio

Bernhard Pabst

unread,
Dec 22, 2010, 9:22:20 AM12/22/10
to vtf-di...@googlegroups.com
"são contrárias" estas malgxusta. § 15 al. 2 FG nur diras "ne estas
rekomendindaj".

Amike

Bernhard

-----Ursprüngliche Nachricht-----
Von: "JJSantos" <joaojos...@gmail.com>
An: <vtf-di...@googlegroups.com>

Gesendet: Dienstag, 21. Dezember 2010 22:53
Betreff: [vtf-diskutejo: 465] inkvizicio


Amikoj:

Tiel, DDEP pritraktas c^i tiun vortfamilion. Kion vi opinias?

Opiniu precipe pri la Noto.


Tùlio, tiu temo estas malric^e traktita en viaj vortaroj.
Vidu tion, bonvole.

* Inkvizicio
- Inquisição

* inkvizicia

- inquisitorial

* inkviziciano

- inquisidor

* inkviziciestro

- inquisidor-mor

Noto:
Palavras como /inkvizitoro/são contrárias às regras fundamentais do
esperanto, que assimila a palavra fundamental (/inkvizicio/), e cria as


da mesma família a partir do sistema de aglutinação e derivação do
esperanto.

Amike,

JJS

--

JJSantos

unread,
Dec 22, 2010, 9:26:36 AM12/22/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Mi ne respondas al mesaghoj sensencaj.

Salutas

João José Santos

José Mário

unread,
Dec 22, 2010, 9:34:20 AM12/22/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Cxu vi rimarkis ke jam ekzistas esperanta radiko ligita al demandado? Kvizo, koincide el la sam origina radiko de Inkvizicio, kiu sxajnas deveni de la latina vorto responda al la portugala "inquirir", substantivo "inquisição" (en komuna senco), perfekte respondaj al kvizi kaj kvizo. Ni ankaux havas enketo, enketado kaj enketisto, la lasta kiu sxajnigas al mi malneprigi la bezonon enkonduki Inkviziciisto, kiu estas nenio plu ol Inkvizicia enketisto.
 
Do, se oni devas enkonduki la uzon de vorto en ambaux kazoj estus Inkvizicio kaj Inkviziciano, kiu ne nepre devus fari la enketadon mem, kaj eble estus unu el la inkviziciestroj.
 
José Mário Marques 
 
----- Original Message -----

JJSantos

unread,
Dec 22, 2010, 9:53:12 AM12/22/10
to vtf-di...@googlegroups.com
On 22-12-2010 14:34, José Mário wrote:
Cxu vi rimarkis ke jam ekzistas esperanta radiko ligita al demandado? Kvizo, koincide el la sam origina radiko de Inkvizicio, kiu sxajnas deveni de la latina vorto responda al la portugala "inquirir", substantivo "inquisição" (en komuna senco), perfekte respondaj al kvizi kaj kvizo. Ni ankaux havas enketo, enketado kaj enketisto, la lasta kiu sxajnigas al mi malneprigi la bezonon enkonduki Inkviziciisto, kiu estas nenio plu ol Inkvizicia enketisto.
 
Do, se oni devas enkonduki la uzon de vorto en ambaux kazoj estus Inkvizicio kaj Inkviziciano, kiu ne nepre devus fari la enketadon mem, kaj eble estus unu el la inkviziciestroj.

Oni ne povas redukti la esperanto-vortprovizon al la latinaj etimoj,
kiuj estas tre malmultaj. "Inkvizicio" estas nomo de institucio.
En ghi la demandaro kaj enketo estis nur du el la multaj funkcioj.
Fakte oni povus nomi ghin Torturejo, Turmentejo, Krimejo
au simile.
Oni ne povas refari la precipajn nomojn, sed oni povas derivigi la nomon
de la ano de la institucio el ghia nomo.

JJS

Tulio Flores

unread,
Dec 23, 2010, 4:26:18 AM12/23/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Hieraŭ mi aldonis novajn artikolojn pri "inkvizicio/inquisição" kaj derivaĵoj.
Tulio
------------------------------------
http://vortaro.brazilo.org/vtf/

JJSantos

unread,
Dec 23, 2010, 4:34:58 AM12/23/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Bone.
En vortaro, kiu celas enhavi ĉiun esperanto-uzatan vorton,
kompreneble devas aperi la paroj naturisma-skemisma,
kiel inkvizitoro/inkviziciano.
Al mi la afero ŝajnas bone pritraktita.
En DDEP nur aperas "inkviziciano".

La ebleco diri "inkviziciestro" kaj "ĉefinkviziciisto"
ankaŭ ŝajnas al mi bona.


Amike,

JJSantos

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages