língua de sogra

1 view
Skip to first unread message

Roger Gotardi

unread,
Feb 14, 2011, 6:37:52 PM2/14/11
to vtf-di...@googlegroups.com
Karaj gesamideanoj,

Ĉu vi scias, kiel nomi en E-o "língua de sogra"?

Jen estas bildoj de ĝi:

http://www.google.com.br/images?hl=pt-br&client=firefox-a&hs=b7S&rls=org.mozilla:pt-BR:official&q=l%C3%ADngua%20de%20sogra&um=1&ie=UTF-8&source=og&sa=N&tab=wi&biw=1366&bih=528

Temas pri papera tubforma ludilo; unu el ĝiaj ekstremaĵoj estas fermita, tiel, ke ĝi ne tralasas aeron; la alia estas malfermita, kun fajfilo.
Kiam oni enblovas, ĝi fajfas, kaj la blovata aero eniras en la tubon, disvolvanta kaj rektiganta ĝin.
En Brazilo, ĝi estas ofta en infanaj festoj.

Mi ne elpensis ion krom "blovtub(et)o".
Eble vi konas pli bonan, stabilan terminon.


Kore,

Roger Gotardi

José Mário

unread,
Feb 15, 2011, 11:22:40 AM2/15/11
to vtf-di...@googlegroups.com
Al mi gxi sxajnas provoka simbolo, kiu memorigas pri la bopatrina parolilo, kiam sxi malsxatas la bofilon, kaj ne cxesas gxeni lin per sia perturbiga plendado en la hejmo, kiam li logxas kun la edzino en sxia domo, aux inverse la bopatrino logxas kun la geedzoj en ilia hejmo.
 
Venas al mia kapo la ideo pri spitlango aux spitlanga fajfilo. Mi ne scias cxu jam ekzistas alia esprimo en Eo pri la ludilo.
 
José Mário
--
Vi ricevis ĉi tiun mesaĝon, ĉar vi estas registrita en la grupo "Vortaro Tulio
Flores", ĉe Guglo-grupoj.
Por sendi mensaĝon al la grupo: vtf-di...@googlegroups.com
Por malmembriĝi, sendu mesaĝon al vtf-diskutej...@googlegroups.com
Por sendi privatan mesaĝon al Tulio Flores: tulio....@uol.com.br
Por konsulti la vortaron: http://vortaro.brazilo.org/vtf

JJSantos

unread,
Feb 15, 2011, 11:32:38 AM2/15/11
to vtf-di...@googlegroups.com
Mi tradukas la nomon de la ludilo al "blovtublango".

JJS

Roger Gotardi

unread,
Feb 16, 2011, 5:22:48 AM2/16/11
to Vortaro Tulio Flores
Kiel mi diris en la diskutlisto de La Karavelo, mi lanĉis la diskuton
en la listo DENASK, kaj la rezultojn de la fruktoporta diskuto vi
povas kontroli ĉe ViVo: http://www.kono.be/vivo/?montru=825

Amike,

Roger
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages