Fwd: Felichan Kristnaskon kaj Prosperan Novjaron

4 views
Skip to first unread message

JJSantos

unread,
Dec 21, 2010, 12:46:09 PM12/21/10
to
Al ĉiuj esperantistoj,

iliaj familioj kaj iliaj amikoj
mi kaj La Karavelo deziras

F E L I Ĉ A N K R I S T K A S K O N

K A J

P R O S P E R A N N O V J A R O N


Mi dankas la paperajn kaj retajn dezirojn
kaj bildojn, sed mi ne povas respondi al ĉiuj unuope.

Amike,

João José Santos


Tulio Flores

unread,
Dec 22, 2010, 2:59:25 AM12/22/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Dankon, Ĝoano! Mi deziras la samon al vi ĉiuj!
Tulio
---------------------------------------------
http://vortaro.brazilo.org/vtf/

---------------------------------------------

Renato Corsetti

unread,
Dec 22, 2010, 6:09:32 AM12/22/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Bondezirojn ankaŭ de mi al ĉiuj!

Renato

winmail.dat

Maria Nazare Laroca

unread,
Dec 22, 2010, 6:27:03 AM12/22/10
to vtf-di...@googlegroups.com
 
FELICXAN KRISTNASKON AL CXIUJ!
 
 
Amike,
Nazaré

2010/12/22 Tulio Flores <tulio....@uol.com.br>
--
Vi ricevis ĉi tiun mesaĝon, ĉar vi estas registrita en la grupo "Vortaro Tulio
Flores", ĉe Guglo-grupoj.
Por sendi mensaĝon al la grupo: vtf-di...@googlegroups.com
Por malmembriĝi, sendu mesaĝon al vtf-diskutej...@googlegroups.com
Por sendi privatan mesaĝon al Tulio Flores: tulio....@uol.com.br
Por konsulti la vortaron: http://vortaro.brazilo.org/vtf

Bernhard Pabst

unread,
Dec 22, 2010, 9:58:25 AM12/22/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Okaze de la festotagoj kaj jarsxangxo mi volas gratuli al vtf-diskutejo.
Laux mi tiu eta rondo gxis nun gxenerale tre serioze laboris. Precipe - por
doni ekzemplon - la cascudo-diskuton mi sxatis.

Foje mi dezirus, ke la argumentoj estus ankoraux pli bone bazitaj sur faktoj
(mi ekzemple malbone komprenas, ke iu argumentas per la 15-a regulo,
evidente ne konas gxin, sed tamen opinias, ke atentigo pri la simpla fakto
kun referenco al la teksto estus "sensenca").

Mi ankaux miras, ke la kontribuantoj tiel malmulte eluzas la spertojn de
aliaj vortaristoj. Jen eta listo kun rete konsulteblaj aux senkoste
elsxuteblaj Esperanto-vortaroj en diversaj lingvoj:

// http://www.ipernity.com/blog/bernardo/215392

Oni ricevas multajn inspirojn kaj ideojn konsultante ilin.

Unu acxa makulo tamen estas. Mi tre bedauxras, ke vi allasis Renato Corsetti
al tiu rondeto. Li enhave nenion kontribuas, sed misuzas tiun liston kiel
sennombrajn aliajn por propagandi sian kontraux-Fundamentan "bonlingvismon"
kaj "cxikani kompatindaj ordinarulojn" kiel foje diris konata Akademiano kaj
auxtoro de grava vortaro.

// http://www.ipernity.com/blog/55667/273178

Nu, komencu la novan jaron per fresxaj fortoj kaj bona faro: eljxetu
Corsetti kaj sengxene dauxrigu viajn laborojn por cxiam pli bona
portugal-lingva Esperanto-vortaro.

Felichan Kristnaskon kaj Prosperan Novjaron

Bernhard

JJSantos

unread,
Dec 22, 2010, 10:11:45 AM12/22/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Videble, vi venas al chi tiu grupo por inokuli venenon en ghin.
Mi batalas kontrau la troa skemismo de Renato,
sed mi ne batalas kontrau li.

Al mesaghoj kia via lasta mi jam respondis en la grupo de la Akademio de
esperanto.
Mi ne povas foruzi mian karan tempon
diskutante la sekson de la angheloj kun homoj,
kiuj nur volas diletanti.
Vi venas chi tien, dirante ke mi ne konas la 15-an regulon, blablabla.
Homoj kiaj vi estas temposhtelaj.
Nun eble vi komprenetas kial mi ne respondos al tiaj mesaghoj.

Felichajn Festojn ankau por vi.

JJS

Renato Corsetti

unread,
Dec 22, 2010, 10:20:16 AM12/22/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Same al vi, Bernardo, malgraŭ tio, kion vi skribas.

Pravas Joao. Tio, kion vi skribas ne estas respondinda.

Vi komplete renversas la sencon de la dua parto de la 15-a regulo. Zamenhof ĝentile diris: "estas pli bone fari tiel...." kaj el tio vi konkludas "ĉar li ne diris "estas devige fari tiel..." ni faru la malon.

Amike

Renato


-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

Bernhard Pabst

unread,
Dec 22, 2010, 10:34:42 AM12/22/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Mi konsentas kun Corsetti. Nek estas senc-hava diskuti kun Idisto, nek
debati kun "bonlingvisto". Ambaux staras ekster la Fundamento kaj volas
alian lingvon ol Esperanto laux la Fundamento.

Gravas nur ekkoni tion.

// http://www.ipernity.com/blog/55667/273178

Amike

Bernhard

-----Ursprüngliche Nachricht-----

Tio, kion vi skribas ne estas respondinda.

Renato


JJSantos

unread,
Dec 22, 2010, 10:38:23 AM12/22/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Mi ne estas idisto, kaj neniam estis.
Danke al Dio, vi ne volas diskuti kun mi.
Pri tio ni konsentas.

Ĉion bonan por vi!

JJSantos

Bernhard Pabst

unread,
Dec 22, 2010, 10:52:41 AM12/22/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Vi venas chi tien, dirante ke mi ne konas la 15-an regulon, blablabla.

JJS

----

Des pli bone, ke vi konas gxin, Joao (aux Johano, se vi preferas). Kial vi
do citas gxin malgxuste? Vi ja certe neniun volas trompi, cxu?

Amike

Bernhard

P.S.: "Mi batalas kontrau la troa skemismo de Renato ..." - tre lauxdinde,
Joao, mi tute konsentas. Cetere vi miskomprenis min, mi neniel pensas nek
asertis, ke vi estas Idisto.

P.P.S.: Se vi havas trankvilan momenton, vi eble sxatos legi iom pli pri la
Fundamento:

// http://www.ipernity.com/blog/37943/232493

-----

On 22-12-2010 14:58, Bernhard Pabst wrote:
> Okaze de la festotagoj kaj jarsxangxo mi volas gratuli al vtf-diskutejo.
> Laux mi tiu eta rondo gxis nun gxenerale tre serioze laboris. Precipe -
> por doni ekzemplon - la cascudo-diskuton mi sxatis.
>
> Foje mi dezirus, ke la argumentoj estus ankoraux pli bone bazitaj sur
> faktoj (mi ekzemple malbone komprenas, ke iu argumentas per la 15-a
> regulo, evidente ne konas gxin, sed tamen opinias, ke atentigo pri la
> simpla fakto kun referenco al la teksto estus "sensenca").
>
> Mi ankaux miras, ke la kontribuantoj tiel malmulte eluzas la spertojn de
> aliaj vortaristoj. Jen eta listo kun rete konsulteblaj aux senkoste
> elsxuteblaj Esperanto-vortaroj en diversaj lingvoj:
>
> // http://www.ipernity.com/blog/bernardo/215392
>
> Oni ricevas multajn inspirojn kaj ideojn konsultante ilin.
>
> Unu acxa makulo tamen estas. Mi tre bedauxras, ke vi allasis Renato
> Corsetti al tiu rondeto. Li enhave nenion kontribuas, sed misuzas tiun
> liston kiel sennombrajn aliajn por propagandi sian kontraux-Fundamentan
> "bonlingvismon" kaj "cxikani kompatindaj ordinarulojn" kiel foje diris
> konata Akademiano kaj auxtoro de grava vortaro.
>
> // http://www.ipernity.com/blog/55667/273178
>
> Nu, komencu la novan jaron per fresxaj fortoj kaj bona faro: eljxetu
> Corsetti kaj sengxene dauxrigu viajn laborojn por cxiam pli bona
> portugal-lingva Esperanto-vortaro.
>
> Felichan Kristnaskon kaj Prosperan Novjaron
>
> Bernhard

--

José Mário

unread,
Dec 22, 2010, 11:36:48 AM12/22/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Strange ke oni salutu kristnaske la liston, kaj samtempe proponas la
ellistigon de membro.

Tia Kristnaskspirito trovigxas pli proksima al Kritiknaska spirito,
tolerebla nur se gxi almenaux aldonus iom da spriteco al la saluto, kiel io
iel Kritiknasksprita saluto.

Krome, laux mi Zamenhof rezervis al neniu la rajton interpreti sola la
fundamenton, ecx ne al la akademio kiu formigxis multe post la komenca
lingva komitato.

Kiel juristo mi scias ke neniu deviga normtesto nepre havas nur unu validan
interpretlinion. Kiu fine decidas tion, estas neniu gramatikisto, ecx la
plej konataj Waringhien aux Bertilo, neniu vortaristo, cxu el inter la plej
famaj kiel Waringhien, cxu inter la plej simpatiaj kiel Gxoano kaj Tuljo,
ecx se ne malpli konsciplejnaj

Ecx ne iu ajn hazarde (?) falinta parasxutista (inkvicia?) kritikisto.

Kiu findecidas cxion, estas la homoj en la cxiutaga uzado de la lingvo. La
disvolvigxo de la lingvo devas esti harmonia kaj en gxi estas loko por
skemismo prave kontrauxbatalanta tro da libero en la vortkrea kaj vortfara
sistemoj kaj por la (cxu mi rajtas nomi gxin tia?) pli ekletika (atentu mi
ne diris eklektikla) Gxohana, sistemo kaj la same interesa envortarigaTulja
metodo, laux mi ambaux tre koheraj.

Oni ankaux ne povas meti Renato sur esxafodon sub kulpigo pri malkohreco,
tamen mi plivolonte suresxafodigus tiu kiu venas cxi tien volante elpeli el
la listo iun ajn, cxar cxiu tiu listo estas universala, do katolika en la
plena greka signifo, kaj cxiu ajn esperantoparolanto rajtas partopreni gxin,
kondicxe ke ne sub la antaxkondicxo pri deviga elpelo de iu listano. Tiaj
kritikaj parasxutistoj cxi tie povas esti la unua suresxafodigitaj, se ili
venas kun tiaj mallumaj mezepokaj proponoj.

Tamen li rajtos premion: oni proponos lian sanktuligon al la altarhonoro
laux la plej dorlotata maniero dorloti krimulojn mortigitaj pro inkvizicaj
agadoj.

José Mário

Bernhard Pabst

unread,
Dec 22, 2010, 12:56:17 PM12/22/10
to vtf-di...@googlegroups.com
"... Kiel juristo mi scias ke neniu deviga normtesto nepre havas nur unu
validan interpretlinion. ..."

----

Jes, certe, José Mário. Eble interesas vin la "kvazaux-jura" interpreto de
la Fundamento fare de Helmut Welger, nomita "norma esperantologio":

// http://www.ipernity.com/blog/bernardo/153527

La diskutintoj tie certe konsentus kun vi (kaj mi cxiukaze faras).

Mi ne havas dubojn, ke Tulio protektos sian tre simpatian kaj fidindan
vortaron (mi nur povas prijugxi la esperantan parton, bedauxrinde ne la
portugalan) kontraux fusxoj, kiujn klopodas enigi iuj ekster-Fundamentaj
troloj (ne JJS, mi ne celas vin!). Prave gxi najbaras al Grandaj Vortaroj
kiel Minnaja (itala http://www.ipernity.com/blog/bernardo/216407), Horvath
(hungara), Bick/Larsen (dana http://www.ipernity.com/blog/bernardo/248674),
De Smedt (nederlanda), De Diego (hispana) k.a.

Simple iom foliumu en ili kaj vi tuj vidos

// http://www.ipernity.com/blog/bernardo/215392

Vi ankaux povas fari la "vakso-teston"

// http://www.ipernity.com/blog/37943/251577

vakso cera. vaksi (tr.) encerar. vakstolaĵo (tb. vakstapiŝo) oleado,
encerado, linóleo. aŭtovakso cera para carro. sigelvakso lacre. tervakso
(quím.) = ozokerito.

Amike

Bernhard

-----Ursprüngliche Nachricht-----
Von: "José Mário" <josem....@interjato.com>
An: <vtf-di...@googlegroups.com>
Gesendet: Mittwoch, 22. Dezember 2010 17:36
Betreff: Re: [vtf-diskutejo: 485] Felichan Kristnaskon kaj Prosperan

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages