"Privar":
1. senigi, forpreni, forŝteli, forrabi. Ekz-e: "o barulho dos
aviões privou-nos do prazer de ouvir a música" = la aviadila bruo senigis
nin je la plezuro de muzikaŭdado.
2. malpermesi, bari. Ekz-e: "privar uma criança de estudar" = malpermesi,
ke infano studu.
3. intime ĝui. Ekz-e: "privar da confiança de alguém" = ĝui ies
(kon)fidon.
"Privativo":
1. seniga, ekz-e: "pena privativa da liberdade" = liberseniga puno;
2. intima
3. nepublika, rezervita (specife por iu). Ekz-e: "este clube é privativo
de magistrados" = tiu ĉi klubo estas rezervita por juĝistoj
4. aparta, specifa, speciala. Ekz-e: "o estilo privativo de José Saramago"
= la aparta stilo de José Saramago.
5. (gramatike) karakterizo-seniga, trajt-seniga, signif-seniga. Ekz-e:
"o a- em amoral é prefixo privativo" = la komenca "a" en "amoral" estas
signifseniga prefikso. [Efektive, la signifo 5 estas, ĝustadire,
plispecifigo de la signifo 1.]
La ĉi-supran liston mi prilaboris surbaze de la vortaro de Houaiss
(elektronika versio 1.0).
Amike,
----
Francisco Stefano Wechsler
La Pingveno-Forto restu kun vi!