Pretendente

2 views
Skip to first unread message

Francisco S. Wechsler

unread,
Dec 25, 2010, 9:54:39 PM12/25/10
to
Estimataj:

Mankas en VTF la kapvorto "pretendente". Kvankam kelkaj esperantigoj
aŭtomate deriviĝas de tiuj montrataj ĉe "pretender", aliaj ne estas
tiel evidentaj. Do:

pretendente = pretendanto; deziranto; aspiranto; ambicianto; admiranto;

sed ankaŭ: kandidato; amindumanto; svatiĝanto.

Este cargo tem vários pretendentes = Tiun ĉi postenon deziras pluraj
kandidatoj.

Ela disse não ao pretendente = Ŝi rifuzis la peton de sia svatiĝanto.


A moça está cheia de pretendentes = La junulino havas multajn
admirantojn / amindumantojn / svatiĝantojn.

Ktp.

----
Francisco Stefano Wechsler
Kontraŭstaru monopolon! Uzu Gnu-Linukson.

Tulio Flores

unread,
Dec 26, 2010, 4:09:15 AM12/26/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Francisco,

Mi aldonis ion rilate "pretendente". Bonvolu kontroli.

Ĉu vi konas bonan libron, kiu instruas pri datenbazo? Mi urĝe bezonas ŝanĝi la aspekton de VTF al io simila al tiu de Minnaja (http://www.swahili.it/glossword/index.php?a=index&d=2) aŭ unu el la sugestitaj de Bernhard Pabst en antaŭa mesaĝo.

Tulio
-------------------------------------------------------------------------------------------
http://vortaro.brazilo.org/vtf/

Francisco S. Wechsler

unread,
Dec 26, 2010, 11:54:41 PM12/26/10
to vtf-di...@googlegroups.com
> Francisco,
>
> Mi aldonis ion rilate "pretendente". Bonvolu kontroli.
>
> Tulio

Enorde, sed mankas ankoraŭ la esperantigo "kandidato", kiu iafoje povas
aplikiĝi. Ekz-e: este posto tem muitos pretendentes = tiu ĉi posteno
havas multajn kandidatojn. Ktp.

Amike,

----
Francisco S. Wechsler
Html-mesaĝoj povas dissemi virusojn!

Bernhard Pabst

unread,
Dec 28, 2010, 1:28:49 PM12/28/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Gratulon al Francisco kaj Tulio. Tiaj senambiguigaj laboroj estas la kerno
de cxiu vortaro, multe pli grava ecx ol traduko de (relative randaj) vortoj
kiel ekz. kalubro. Estas tio, kion distingas vortaro de diletantaj
vort-listoj kiel tiuj de John Wells. Vd. la ekzemplon de "connection":

"La "connection"-ekzemplo, cetere, unu plian fojon montras, ke la
Wells-listoj neniel helpas, eĉ male, ke ili erar-gvidas komencantojn, kaŭzas
multajn superfluajn mistradukojn:

"connection, connexion - ligo, rilato; konekto, korespondo".

Kiel usonano eksciu, ke "konekton", malsame kiel "connection" en la
uson-angla, oni uzas nur en elektrotekniko kaj anatomio, dum la ĝeneralan
signifon oni esprimas per "ligo" aŭ "rilato"? Sed eble XY pensas, ke ĝi
estas valora vortaro, dum fakte ĝi estas nur fuŝ-libro, kies
traduk-proponojn oni *ĉiam* devas kontroli en pli detala kaj fidinda
vortaro: http://www.ipernity.com/blog/bernardo/239899."

VTF kompare estas multe pli bona kaj farigxas pli kaj pli bona per tiaj
senambiguigaj laboroj.

Gratulon al Francisco kaj Tulio.

Amike

Bernhard

-----Ursprüngliche Nachricht-----
Von: "Francisco S. Wechsler" <espe...@fswechsler.org>
An: <vtf-di...@googlegroups.com>
Gesendet: Montag, 27. Dezember 2010 05:54
Betreff: RE: [vtf-diskutejo: 533] Pretendente

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages