kestoj

0 views
Skip to first unread message

JJSantos

unread,
Dec 23, 2010, 4:02:57 AM12/23/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Ĉu vi vidas diferencon inter "leterkesto" kaj "poŝtkesto"?
La elementoj de la kunmetaĵoj ne montras praktikan diferencon.

Kaj kio pri la nigraj kestoj de la aviadiloj?
Ankaŭ en la aliaj lingvoj ĝi nomiĝas "nigra kesto",
sed ĉu ni restigu la sensencaĵon en esperanto?
Fakte ĝi ne estas nigra. Mi dirus "sekretujo"
aŭ simile. Kion vi opinias?

(Bonvole, mi ne petas testamento-longajn mesaĝojn,
en kiuj oni citas Zamenhofon tri-foje
kaj en kiuj oni aludas al la Fundamento dekfoje,
kaj en kiuj oni montras grandan juran konon
pri... nenio.)

Amike,

João José Santos

Renato Corsetti

unread,
Dec 23, 2010, 4:19:19 AM12/23/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Joao:

| Kaj kio pri la nigraj kestoj de la aviadiloj?
Ankaŭ en la aliaj lingvoj ĝi nomiĝas "nigra kesto",
sed ĉu ni restigu la sensencaĵon en esperanto?
Fakte ĝi ne estas nigra. Mi dirus "sekretujo"
aŭ simile. Kion vi opinias?

Ankaŭ en la itala oni diras "scatola nera". Alia vorto povus esti "registrujo.

Amike

Renato

JJSantos

unread,
Dec 23, 2010, 4:25:13 AM12/23/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Ankaŭ "registrujo" pasis tra mia kapo.
"Sekretujo" pli evidentigas, ke ĝi estas sekreta afero,
kaj ke el ĝi oni esperas solvon por problemoj.
Supozeble ekzistas aliaj registrujoj en la aviadiloj,
tamen tiu estas speciala.
Tamen, "sekretujo" povus esti kofro.
Ĉu "datenujo"?
Nu, iu ajn estu la elekto, ĝi neniam
tute satigas onin.
Eble pro tio oni plu uzas la esprimon "nigra kesto"
aŭ "nigrokesto".

Amike,

JJSantos

José Mário

unread,
Dec 23, 2010, 6:36:47 AM12/23/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Kara,

1) Mi vidas diferencon inter ambaux esprimoj:

leterkesto, kesto en kiun iu ajn povas meti leterojn, kaj ne nur leterojn,
sed cxefe la leterportisto kaj alitipaj portistoj, kondicxe ke la grando de
la enmet(ot)ajxo permesu gxian enigon en la limigita enirspaco de la kesto.
(tro kilometra, cxu ne?) La elirspaco preskaux samgrandas kiel la kesto mem.

posxtkesto estas kesto kiun administras la posxto, kaj nur posxtaj oficistoj
rajtas enmeti posxtajxojn, ne nur leterojn, ecx pli grandaj cxar la enir-
kaj elir- spaco grandas egale al la grando de la kesto.

Alia grava diferenco, la unua gxenerale estas tenata hejme cxe la ekstera
muro de la domo, kaj estas SENPAGA.
La dua, gxenerale estas trovata en posxtoficejoj, kaj gxenerale oni abonas
gxin, gxenerale ne multekoste, por unu jaro.

2) nigra en la portugala resendas al la fakto, ke tio kio trovigxas en gxi
registrita estas nekonata de tiuj kiuj malfermas gxin.Ili ne scias kion ili
trovos en gxi. Mi ne havas ideon kiel nomi gxin en Esperanto, sed sxajnas al
mi ke gxia celo estas konservi informojn gravajn pri la funkciado de la
aviadilo, por posta kontrolo en okazo de akcidento. Do gxia estas iu
registra kesto, aux ecx ne kesto, cxar gxi nepre estas elektronika aparato,
kun ia registrosistemo, cxu surbendige, cxu surdiskige, mi ne certas. Gxi
estas speco de iu "back-up" (?) de la plej gravaj datumoj pri la funkciado
de la auxtomobilo. Anstataux "sekretujo", kial ne "datumkonservujo", finfine
tio sekretas, nur en okazo de akcidenta detruo de la navo, cxar mi kredas ke
oni havas tiujn ene de la aersxipo en aliaj elektronikaj datumbazoj.

PLi leuxge ol kilometre.

José Mário

Amike,

João José Santos

--
Vi ricevis ĉi tiun mesaĝon, ĉar vi estas registrita en la grupo "Vortaro
Tulio
Flores", ĉe Guglo-grupoj.
Por sendi mensaĝon al la grupo: vtf-di...@googlegroups.com
Por malmembriĝi, sendu mesaĝon al vtf-diskutej...@googlegroups.com
Por sendi privatan mesaĝon al Tulio Flores: tulio....@uol.com.br
Por konsulti la vortaron: http://vortaro.brazilo.org/vtf

JJSantos

unread,
Dec 23, 2010, 7:13:55 AM12/23/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Bone. Mi konsentas.

Tamen, mi ne trovas, ke la senco de "poŝtkesto"
estu malkovrebla el la du radikoj.
Temas pri unu el tiuj kunmetaĵoj,
kiuj funkcias kvazaŭ ĝi estus nova radiko.
Mi malmas tiajn kunmetaĵojn,
ĉar efektive ili ne funkcias.
Finfine, oni interpretu la vorton "poŝtkesto"
kiel redukton de "poŝtejkesto", t.e.,
"kesto en la poŝtejo". Ĉu ne?
En Portugalio, tio nomiĝas "apartado",
kaj ĉi tie oni pagas ĝin jare,
sesmonate aŭ trimonate.

Pri la nigroskatolo, eble "datumsavujo". Ĉu!?

JJS

Francisco S. Wechsler

unread,
Dec 23, 2010, 5:32:34 PM12/23/10
to vtf-di...@googlegroups.com
> Joao:

>
> | Kaj kio pri la nigraj kestoj de la aviadiloj?
> Ankaŭ en la aliaj lingvoj ĝi nomiĝas "nigra kesto",
> sed ĉu ni restigu la sensencaĵon en esperanto?
> Fakte ĝi ne estas nigra. Mi dirus "sekretujo"
> aŭ simile. Kion vi opinias?
>
> Ankaŭ en la itala oni diras "scatola nera". Alia vorto povus esti "registrujo.
>
> Amike
>
> Renato

La anglalingva esprimo "black box" estas uzata por nomi parton de
meĥanismo aŭ procezo, kiun ordinara uzanto ne komprenas. Tiu ĉi
esprimo ankaŭ estas uzata populare por nomi aparaton, kiu registras la
funkciadon dumflugan de aviadilo. Ĉi-sence la populara esprimo estas
efektive
misnomo.

Ĝia oficiala nomo estas: "flight data recorder" (dumfluga
datenregistrilo). Do ŝajnas al mi, ke la plej taŭga solvo, kompromiso
inter plena precizeco kaj longeco, estas: flugregistrujo (depende de la
kunteksto, "registrujo" ofte sufiĉus).

----
Francisco S. Wechsler
Al monopolo diru ne! Uzu Gnu-Linukson.

JJSantos

unread,
Dec 23, 2010, 6:49:21 PM12/23/10
to vtf-di...@googlegroups.com
La hispana-esperanta vortaro de De Diego
registras por "caja negra" -> "nigra skatolo".

Renato, kion diras la italaj vortaroj?
Kaj la alilingvaj?

JJSantos

Tulio Flores

unread,
Dec 23, 2010, 6:51:59 PM12/23/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Mi proponas "nigra skatolo". Metafore uzata, kaj klarigata en la vortaroj.
TF
-----------------------------
http://vortaro.brazilo.org/vtf/

JJSantos

--

JJSantos

unread,
Dec 23, 2010, 6:55:59 PM12/23/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Eble en tiu situacio, tio estas la plej saĝa.
(Ĉu vi vidas kiel la spirito de la Kristnasko pozitive influas min!? ;) )
Serioze.
Fakte, se ĉiuj lingvoj diras "nigra skatolo",
do "nigra skatolo" estas la plej evidenta esprimo,
eĉ pro tio, ke la aliaj esperanto-vortaroj
jam solvis tiamaniere la aferon.

JJS

Tulio Flores

unread,
Dec 23, 2010, 6:58:16 PM12/23/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Blim, blom, sonas la ĉiel'... hehehe.

Difinite, en VTF, "nigra skatolo". Morgaŭ mi aldonos ĝin.
TF
--------------------------------
http://vortaro.brazilo.org/vtf/


Em 23/12/2010 21:55, JJSantos < joaojos...@gmail.com > escreveu:
Eble en tiu situacio, tio estas la plej saĝa.
(Ĉu vi vidas kiel la spirito de la Kristnasko pozitive influas min!? ;) )
Serioze.
Fakte, se ĉiuj lingvoj diras "nigra skatolo",
do "nigra skatolo" estas la plej evidenta esprimo,
eĉ pro tio, ke la aliaj esperanto-vortaroj
jam solvis tiamaniere la aferon.

JJS


On 23-12-2010 23:51, Tulio Flores wrote:
> Mi proponas "nigra skatolo". Metafore uzata, kaj klarigata en la vortaroj.
> TF
> -----------------------------
> http://vortaro.brazilo.org/vtf/
>
>

--

Renato Corsetti

unread,
Dec 24, 2010, 3:55:32 AM12/24/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Joao:

>ᅵ Renato, kion diras la italaj vortaroj?

La granda vortaro de Minnaja diras "nigra skatolo".
> Kaj la alilingvaj?
Mi ne scias, sed en ĉiuj eŭropaj lingvoj la esprimo "nigra skatolo" ŝajnas esti uzata.

Tio, kio eble mankas en ĉi tiu listo estas ĉina esperantisto, japana esperantisto, ktp., kiuj povus klarigi al ni, kiel oni diras aferojn en iliaj lingvoj.

Amike

Renato
-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

Tulio Flores

unread,
Dec 24, 2010, 4:01:03 AM12/24/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Renato,

ĉu vi konas ĉinan, japanan, korean aŭ arablingvan esperantiston, kiuj povus partopreni en ĉi tiu listo, kvankam ĝi estas destinita al portugallingva vortaro? Ili certe estos bonvenaj.

Invitu tiujn, kiujn vi konas.

Estos plezuro por mi akcepti ilin.

Tulio
-------------------------------
http://vortaro.brazilo.org/vtf/
-------------------------------

Roger Gotardi

unread,
Dec 24, 2010, 4:59:09 AM12/24/10
to Vortaro Tulio Flores
Verŝajne la termino por tio estas en la "Aviadila terminaro", de la
karmemora Gilbert Ledon.
Bedaŭrinde mi ne havas ĝin por konsulti kaj respondi al vi.

Ĉu iu ĝin havas ĉe si por aldoni al la diskuto?

Amike,

Roger

Renato Corsetti

unread,
Dec 24, 2010, 6:39:04 AM12/24/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Roger:


> "Aviadila terminaro", de la karmemora Gilbert Ledon.

Jen:

nigra skatolo
Enavia skatolo (2 pecoj), fakte oranĝa, kiu entenas registrilojn por registri ĉiujn okazajojn, kiel interparoladojn en la pilotejo, sintenoj de motoroj kaj ekipaĵoj, dum flugo de avio (flight data recorder, cockpit voice recorder)

JJSantos

unread,
Dec 24, 2010, 6:44:21 AM12/24/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Do, kvankam la mallogikeco,
la uzata esprimo estas "nigra skatolo".
Do, ne estas granda spaco por la vortaristoj
enmeti alian vorton por tiu koncepto.

João José Santos

Renato Corsetti

unread,
Dec 24, 2010, 9:24:03 AM12/24/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Tulio:

>  ĉu vi konas ĉinan, japanan, korean aŭ arablingvan esperantiston, kiuj povus partopreni en ĉi tiu listo, kvankam ĝi estas destinita al portugallingva vortaro? Ili certe estos bonvenaj.

Nu, kun granda malfacilaĵo mi trovis kelkajn por mia listo 'la-bona-lingvo' sed mi konstatas, ke eĉ tiuj, kiuj pretas helpi, ne pretas ricevi la multajn mesaĝojn, kiuj aperas en listoj.

Mi provas fari ion alian. Mi klopodas starigi grupon de tiaj homoj, kiuj nur respondas je precizaj demandoj al ili. Poste la demandinto sendos la respondon al la listo.

Vere mi ne pensas, ke en la tria jarmilo oni povas okupiĝi pri tutmonda lingvo kaj ne klopodi havi la informojn pri la alia duono de la mondo, la neokcidento.

Tulio Flores

unread,
Dec 24, 2010, 9:30:07 AM12/24/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Tre bone. Mi volonte partoprenos en tiu listo.

Tulio
-------------------------------------------------------------------------------------------
http://vortaro.brazilo.org/vtf/






Tulio:

Amike

Renato

--

Vi ricevis ?i tiun mesa?on, ?ar vi estas registrita en la grupo "Vortaro Tulio

Flores", ?e Guglo-grupoj.

Por sendi mensa?on al la grupo: vtf-di...@googlegroups.com

Por malmembri?i, sendu mesa?on al vtf-diskutej...@googlegroups.com

Por sendi privatan mesa?on al Tulio Flores: tulio....@uol.com.br

JJSantos

unread,
Dec 24, 2010, 10:42:34 AM12/24/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Tulio, fakte mi antaŭpensis,
ke ĉi tiu grupo estus por homoj,
kiuj minimume komprenas la portugalan,
por ke ni trovu solvojn traduki
inter la portugala kaj esperanto.

Se via grupo tiom ĝeneraliĝas,
mi ne vidas multan intereson sendi
priportugallingvajn mesaĝojn al ĝi,
ĉar finfine ĝi estos iu alia ĝenerala
grupo kiel la grupo de La Karavelo.

Tamen, mi plu partoprenos laŭ via volo.

Amike,

JJSantos

JJSantos

unread,
Dec 24, 2010, 10:38:57 AM12/24/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Ŝajnas ke la orientanoj ne estas interesataj komuniki.
Ili ŝatas sin fermi.
Esperanto devas funkcii en la komunumoj,
kiuj parolas ĝin. Se kelkaj tre ĝeniĝas ricevi
multajn mesaĝojn; kion fari?
Ĉu peti permeson al ili ĉiufoje kiam
oni volas sendi mesaĝon?

JJS

Tulio Flores

unread,
Dec 24, 2010, 11:25:55 AM12/24/10
to vtf-di...@googlegroups.com
La karaktero de ĉi tiu diskutejo ne ŝanĝiĝo pro tio, ke homoj el aliaj lingvo-grupoj aniĝos al ĝi. Ili nur sciu, ke ĉi tie oni diskutas pri portugallingva esperanto-vortaro.

Tulio
-------------------------------------------------------------------------------------------
http://vortaro.brazilo.org/vtf/

Francisco S. Wechsler

unread,
Dec 24, 2010, 9:56:55 PM12/24/10
to vtf-di...@googlegroups.com

> Do, kvankam la mallogikeco,
> la uzata esprimo estas "nigra skatolo".
> Do, ne estas granda spaco por la vortaristoj
> enmeti alian vorton por tiu koncepto.
>
> João José Santos

Jen sugesto mia: apud "nigra skatolo", kiu estas populara sed erara nomo
- ĉu konkrete, ĉu metafore -, montru ankau "flugregistrujo", kiu estas
pli preciza kaj miavide tuj komprenebla. Vortaristo rajtas ne nur
registri, sed ankau gvidi, ĉu ne?

Amike,

Francisco S. Wechsler

JOSE MARIO MARQUES

unread,
Dec 24, 2010, 10:16:15 PM12/24/10
to vtf-di...@googlegroups.com
gxi pli bone estas ilo ol ujo, kaj gxi entenas la memoro pri tio kio okazis dum la flugo.

Cxu eble flugmemorilo?

Jos� M�rio

--
Interjato: �nico Provedor do RN com Disco Virtual no
E-mail
Assine J�! 4008-4000


---------- Original Message -----------
From: "Francisco S. Wechsler" <espe...@fswechsler.org>
To: vtf-di...@googlegroups.com
Sent: Fri, 24 Dec 2010 19:56:55 -0700
Subject: RE: [vtf-diskutejo: 515] kestoj

> > Do, kvankam la mallogikeco,
> > la uzata esprimo estas "nigra skatolo".
> > Do, ne estas granda spaco por la vortaristoj
> > enmeti alian vorton por tiu koncepto.
> >

> > Jo�o Jos� Santos


>
> Jen sugesto mia: apud "nigra skatolo", kiu estas populara sed erara nomo

[UTF-8?]> - ĉu konkrete, ĉu metafore -, montru ankau "flugregistrujo", kiu estas


> pli preciza kaj miavide tuj komprenebla. Vortaristo rajtas ne nur

[UTF-8?]> registri, sed ankau gvidi, ĉu ne?
>
> Amike,
>
> Francisco S. Wechsler
>
> --
[UTF-8?]> Vi ricevis ĉi tiun mesaĝon, ĉar vi estas registrita en la grupo "Vortaro Tulio
[UTF-8?]> Flores", ĉe Guglo-grupoj.
[UTF-8?]> Por sendi mensaĝon al la grupo: vtf-di...@googlegroups.com
[UTF-8?]> Por malmembriĝi, sendu mesaĝon al vtf-diskutej...@googlegroups.com
[UTF-8?]> Por sendi privatan mesaĝon al Tulio Flores: tulio....@uol.com.br


> Por konsulti la vortaron: http://vortaro.brazilo.org/vtf

------- End of Original Message -------

Renato Corsetti

unread,
Dec 25, 2010, 2:54:54 AM12/25/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Francisko:

> Jen sugesto mia: apud "nigra skatolo", kiu estas populara sed erara nomo
- ĉu konkrete, ĉu metafore -, montru ankau "flugregistrujo", kiu estas
pli preciza kaj miavide tuj komprenebla.

Mi samopinias, ke tiu estas bona kompromiso.

Amike

Renato


JJSantos

unread,
Dec 25, 2010, 2:59:48 AM12/25/10
to vtf-di...@googlegroups.com
pli bona estus "aviregistrujo"

jjs

Tulio Flores

unread,
Dec 25, 2010, 5:08:41 AM12/25/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Karaj,

ĉu vi flugas?

En mia esperant- kaj portugal-lingva vivo mi ĉiam pensis: Kiel oni nomus tiun aparaton (aŭ iun ajn aferon), se ĝi estus inventita de mi (esperant- kaj portugal-lingvano)? Ekzemple: tiu aparato per kiu oni movas la sageton sur komputila ekrano - angle: 'mouse'. Mi nomus ĝin "kursormovilo", "movilo" aŭ io simila. Mi spektis iam, ke la inventinto de "mouse" bedaŭris, ke li elektis tiun nomon, ĉar ĝi ne estas "muso". Ĝi aspektis kiel muso.

Do, por tiu "nigra skatolo" aŭ "nigra kesto", se mi estus la inventinto, mi nomus ĝin "protokolilo", ĉar protokolo (laŭ NPIV), estas "aŭtomate farata registro de okazaĵoj en komputila sistemo".

Tulio
-------------------------------------------------------------------------------------------
http://vortaro.brazilo.org/vtf/

jjs

--

Vi ricevis ĉi tiun mesaĝon, ĉar vi estas registrita en la grupo "Vortaro Tulio

Flores", ĉe Guglo-grupoj.


Por sendi mensaĝon al la grupo: vtf-di...@googlegroups.com

Por malmembriĝi, sendu mesaĝon al vtf-diskutej...@googlegroups.com

JJSantos

unread,
Dec 25, 2010, 5:16:42 AM12/25/10
to vtf-di...@googlegroups.com
En Portugalio, ni diras: "Sai pior a emenda que o soneto."
"Aviregistrujo" havas sencon: "registrujo pri la aviado".
Tamen mi vidas, ke la komuna denominatoro
estas "nigra skatolo", do oni uzu tion, kion oni jam uzas.

JJSantos

Tulio Flores

unread,
Dec 25, 2010, 5:26:59 AM12/25/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Ĝoano,

ne specife pri la nigra skatolo (aŭ kesto) mi parolis. Mi parolis pri la kreo de nomoj por ĝis-tiama ne ekzistanta aparato aŭ afero.
Mi registros en VTF "nigra skatolo", kvankam ĝi ne estas nigra nek skatolo. Tiu nomo estas metaforaĵo. Do bone.

Tulio, post mult-hora senelektra vivo, ĉar eksplodis transformatoro apude, kaj mia kvartalo restis sen elektro hieraŭ.
-------------------------------------------------------------------------------------------
http://vortaro.brazilo.org/vtf/

JJSantos

--

JOSE MARIO MARQUES

unread,
Dec 25, 2010, 12:08:34 PM12/25/10
to vtf-di...@googlegroups.com
gxi pli bone estas ilo ol ujo, kaj gxi entenas la memoro pri tio kio okazis dum la flugo.

Cxu eble flugmemorilo?

Jos� M�rio

--
Interjato: �nico Provedor do RN com Disco Virtual no
E-mail
Assine J�! 4008-4000

---------- Original Message -----------
From: "Francisco S. Wechsler" <espe...@fswechsler.org>
To: vtf-di...@googlegroups.com
Sent: Fri, 24 Dec 2010 19:56:55 -0700
Subject: RE: [vtf-diskutejo: 515] kestoj

> > Do, kvankam la mallogikeco,
> > la uzata esprimo estas "nigra skatolo".
> > Do, ne estas granda spaco por la vortaristoj
> > enmeti alian vorton por tiu koncepto.
> >

> > Jo�o Jos� Santos


>
> Jen sugesto mia: apud "nigra skatolo", kiu estas populara sed erara nomo

[UTF-8?]> - ĉu konkrete, ĉu metafore -, montru ankau "flugregistrujo", kiu estas


> pli preciza kaj miavide tuj komprenebla. Vortaristo rajtas ne nur

[UTF-8?]> registri, sed ankau gvidi, ĉu ne?
>
> Amike,
>
> Francisco S. Wechsler
>

> --
[UTF-8?]> Vi ricevis ĉi tiun mesaĝon, ĉar vi estas registrita en la grupo "Vortaro Tulio
[UTF-8?]> Flores", ĉe Guglo-grupoj.

[UTF-8?]> Por sendi mensaĝon al la grupo: vtf-di...@googlegroups.com
[UTF-8?]> Por malmembriĝi, sendu mesaĝon al vtf-diskutej...@googlegroups.com
[UTF-8?]> Por sendi privatan mesaĝon al Tulio Flores: tulio....@uol.com.br


> Por konsulti la vortaron: http://vortaro.brazilo.org/vtf

JOSE MARIO MARQUES

unread,
Dec 25, 2010, 12:24:48 PM12/25/10
to vtf-di...@googlegroups.com

Laux mi posxtkesto estas kesto de aux por posxt(serv)o.

Kial ne tutsimple `endatum(ig)ilo`?

Mi scias ke Tuljo jam faris sian elekton, surbaze de aliaj registritaj formoj en alilingvaj e-vortaroj. Tamen
gxiskiugrade `nigra skatolo` estas fakta uzata en la parola kaj skriba lingvo? gxiskiugrade tiu esprimo estas fakte
pincxita el la mallogika nacilinga uzado?

Portugale oni uzas la esprimojn `Caixa de Pandora` kaj `caix(inh)a de surpresa, mi ne scias gxis kie ambaux
esprimoj sinonimas, cxar mi ne fakulas pri greka mitologio.

Pri juro kaj posxto gxis iugrade mi iomete kuragxas ion komenti cxar fakte laboras en tiu faka kampo kaj ankaux
laboris (post konkurso) en la brazila posxtoficejo, dum pli ol du jaroj, kiel posxtisto.

Pri vortara laboro, mia deziro estas kunlabori kun Tuljo kiel senpretenda lingvouzanto cxu de Esperanto, cxu de
portugala, sen pliaj lingvaj konoj ol de simpla uzanto, ecx kun ioma kono de la angla, franca, hispana, kaj iaj nur
sxelaj konoj pri la latina, itala kaj germana.

Tamen pri vortaraj laboroj mi havas la ideon ke la vortaristo devas registri la vortuzon, kaj se li ne trovas uzatan
terminon li rajtas proponi iun por la mankanta responda e-formo en nacilingvo aux maksimume rekomendi unu el
inter pluroblaj uzataj terminoj, kiam tiu hipotezo okazas.

Tiel adopti terminon, nur pro la fakto ke gxi trovigxas registrita en aliaj vortaroj, sen kontrolo pri gxia fakta uzado
en la parola kaj aux skriba lingvoj, estas dangxere por la disvolvigxo mem de la lingvo, cxar la konsultanto de la
vortaro povas ekuzi maltaugan terminon, tie registrita sen indiko pri tio ke gxi estas nura propono, surbaze de la
kriterioj de la vortaristo, kiam li povus mem proponi pli taugxan vortoformon.

Ecx se la vorto jam estis uzata, tamen ne vaste, mi ne nepre konsentas kun la rekomendo de Mattos ke oni
sendiskute provu tiun terminon en la prauzadio

Jos� M�rio

--
Interjato: �nico Provedor do RN com Disco Virtual no
E-mail
Assine J�! 4008-4000


---------- Original Message -----------
From: JJSantos <joaojos...@gmail.com>
To: vtf-di...@googlegroups.com

Sent: Thu, 23 Dec 2010 12:13:55 +0000
Subject: Re: [vtf-diskutejo: 497] kestoj

> Bone. Mi konsentas.
>
[UTF-8?]> Tamen, mi ne trovas, ke la senco de "poŝtkesto"


> estu malkovrebla el la du radikoj.

[UTF-8?]> Temas pri unu el tiuj kunmetaĵoj,
[UTF-8?]> kiuj funkcias kvazaŭ ĝi estus nova radiko.
[UTF-8?]> Mi malmas tiajn kunmetaĵojn,
[UTF-8?]> ĉar efektive ili ne funkcias.
[UTF-8?]> Finfine, oni interpretu la vorton "poŝtkesto"
[UTF-8?]> kiel redukton de "poŝtejkesto", t.e.,
[UTF-8?]> "kesto en la poŝtejo". Ĉu ne?
[UTF-8?]> En Portugalio, tio nomiĝas "apartado",
[UTF-8?]> kaj ĉi tie oni pagas ĝin jare,
[UTF-8?]> sesmonate aŭ trimonate.
>
[UTF-8?]> Pri la nigroskatolo, eble "datumsavujo". Ĉu!?
>
> JJS

> > Jos� M�rio


> >
> > ----- Original Message ----- From: "JJSantos" <joaojos...@gmail.com>
> > To: <vtf-di...@googlegroups.com>
> > Sent: Thursday, December 23, 2010 6:02 AM
> > Subject: [vtf-diskutejo: 491] kestoj
> >
> >

[UTF-8?]> > Ĉu vi vidas diferencon inter "leterkesto" kaj "poŝtkesto"?
[UTF-8?]> > La elementoj de la kunmetaĵoj ne montras praktikan diferencon.


> >
> > Kaj kio pri la nigraj kestoj de la aviadiloj?

[UTF-8?]> > Ankaŭ en la aliaj lingvoj ĝi nomiĝas "nigra kesto",
[UTF-8?]> > sed ĉu ni restigu la sensencaĵon en esperanto?
[UTF-8?]> > Fakte ĝi ne estas nigra. Mi dirus "sekretujo"
[UTF-8?]> > aŭ simile. Kion vi opinias?
> >
[UTF-8?]> > (Bonvole, mi ne petas testamento-longajn mesaĝojn,


> > en kiuj oni citas Zamenhofon tri-foje
> > kaj en kiuj oni aludas al la Fundamento dekfoje,
> > kaj en kiuj oni montras grandan juran konon
> > pri... nenio.)
> >
> > Amike,
> >

> > Jo�o Jos� Santos


> >
>
> --
[UTF-8?]> Vi ricevis ĉi tiun mesaĝon, ĉar vi estas registrita en la grupo "Vortaro Tulio
[UTF-8?]> Flores", ĉe Guglo-grupoj.

[UTF-8?]> Por sendi mensaĝon al la grupo: vtf-di...@googlegroups.com
[UTF-8?]> Por malmembriĝi, sendu mesaĝon al vtf-diskutej...@googlegroups.com
[UTF-8?]> Por sendi privatan mesaĝon al Tulio Flores: tulio....@uol.com.br


> Por konsulti la vortaron: http://vortaro.brazilo.org/vtf

JJSantos

unread,
Dec 25, 2010, 1:14:05 PM12/25/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Pro alveno al tiu penso, ke ĝi estas nek skatolo nek nigra,
mi venigis la diskuton pri ĝi ĉi tien.
Tamen, la eta esperanto-societo ne havas kondiĉojn
por interkompreniĝo, kio estas paradoksa,
ĉar ni devus esti la plej bonaj interkompreniĝantoj.
Ĉiu el ni scias ĉion pri ĉiu esperanto-vorta elekto.
Kion fari!? Ni estas tiaj.
Do, pli kaj pli la tradicio sin trudas kiel leĝon.
Tio ne estas malbona, ĉar efektive
sen la Fundamento kaj la tradicio
la nunaj esperantistoj estus ŝipoj
disbatitaj de la ondoj, tien kaj reen.

Multaj vortoj estas kreitaj el metaforoj.
Tio en si mem ne estas malbona.
Komputila muso havas ian bestomusan aspekton.
Do, la elekto ne estas malbona.
La problemo estas ke la nigraj skatoloj
tute ne havas rilaton kun skatoloj
nek kun nigreco. Nur svage en la menso
de anglalingvanoj ekzistas ia rilato.

Akademio ne solvas la aferojn.
La skemistoj eĉ pli komplikigas ilin.
La naturistoj transformos esperanton en idon.

La vivo ne estas facila por la aŭtoro de DDEP.
La aŭtoro de VTF ne trovas tiom da problemoj,
ĉar laŭ la ecoj de viaj vortaroj,
vi metos ĉion en ili.
Tamen, mi devas elekti, devas instrui,
devas konsili, devas zorgi pri la kerna lingvo,
pri la plej konsilinda vorto.
Kiam mi ne trovas solvon,
mi sekvas NPIV-n kaj la tradicion,
post la Fundamento evidente.

Vi furiozigis Sanktan Nikolaon,
do li krevigis vian elektron. ;)

JJS

JJSantos

unread,
Dec 25, 2010, 1:16:51 PM12/25/10
to vtf-di...@googlegroups.com
"Avimemorujo" ĉar birdoj ne havas ĝin,
ĝis mala pruvo.

jjs


On 25-12-2010 17:08, JOSE MARIO MARQUES wrote:
> gxi pli bone estas ilo ol ujo, kaj gxi entenas la memoro pri tio kio okazis dum la flugo.
>
> Cxu eble flugmemorilo?
>

> José Mário
>
> --
> Interjato: Único Provedor do RN com Disco Virtual no
> E-mail
> Assine Já! 4008-4000


>
> ---------- Original Message -----------
> From: "Francisco S. Wechsler"<espe...@fswechsler.org>
> To: vtf-di...@googlegroups.com
> Sent: Fri, 24 Dec 2010 19:56:55 -0700
> Subject: RE: [vtf-diskutejo: 515] kestoj
>
>>> Do, kvankam la mallogikeco,
>>> la uzata esprimo estas "nigra skatolo".
>>> Do, ne estas granda spaco por la vortaristoj
>>> enmeti alian vorton por tiu koncepto.
>>>

>>> João José Santos


>> Jen sugesto mia: apud "nigra skatolo", kiu estas populara sed erara nomo

> [UTF-8?]> - ĉu konkrete, ĉu metafore -, montru ankau "flugregistrujo", kiu estas


>> pli preciza kaj miavide tuj komprenebla. Vortaristo rajtas ne nur

> [UTF-8?]> registri, sed ankau gvidi, ĉu ne?


>> Amike,
>>
>> Francisco S. Wechsler
>>
>> --

> [UTF-8?]> Vi ricevis ĉi tiun mesaÄ on, ĉar vi estas registrita en la grupo "Vortaro Tulio
> [UTF-8?]> Flores", ĉe Guglo-grupoj.
> [UTF-8?]> Por sendi mensaÄ on al la grupo: vtf-di...@googlegroups.com
> [UTF-8?]> Por malmembriÄ i, sendu mesaÄ on al vtf-diskutej...@googlegroups.com
> [UTF-8?]> Por sendi privatan mesaÄ on al Tulio Flores: tulio....@uol.com.br

JJSantos

unread,
Dec 25, 2010, 1:32:37 PM12/25/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Pri "Skatolo de Pandoro":
http://pt.wikipedia.org/wiki/Caixa_de_pandora

Oni parolas pri "Skatolo de Pandoro" precipe
kiam oni volas aludi al la espero,
kiu, laŭ unu el la versioj de la mito,
estis la ununura savaĵo.
Fakte post ĉiaj malbonaĵoj,
kio restas? Nur la espero.
Ĝin Pandoro ne lasis elflugi el sia skatolo.
Se male, la homaro eĉ la esperon ne havus.

La mito de Pandoro estas ankaŭ ligita al la mito de Prometeo.
Kvankam la rialto entute ne estas absoluta,
Pandoro estas Evo de la judoj,
kaj Prometeo estas Adamo.
Do, jen la unua ino kaj la unua viro
de la helena mitologio.

Brakumon, amiko!

JJSantos


On 25-12-2010 17:24, JOSE MARIO MARQUES wrote:
> Laux mi posxtkesto estas kesto de aux por posxt(serv)o.
>
> Kial ne tutsimple `endatum(ig)ilo`?
>
> Mi scias ke Tuljo jam faris sian elekton, surbaze de aliaj registritaj formoj en alilingvaj e-vortaroj. Tamen
> gxiskiugrade `nigra skatolo` estas fakta uzata en la parola kaj skriba lingvo? gxiskiugrade tiu esprimo estas fakte
> pincxita el la mallogika nacilinga uzado?
>
> Portugale oni uzas la esprimojn `Caixa de Pandora` kaj `caix(inh)a de surpresa, mi ne scias gxis kie ambaux
> esprimoj sinonimas, cxar mi ne fakulas pri greka mitologio.
>
> Pri juro kaj posxto gxis iugrade mi iomete kuragxas ion komenti cxar fakte laboras en tiu faka kampo kaj ankaux
> laboris (post konkurso) en la brazila posxtoficejo, dum pli ol du jaroj, kiel posxtisto.
>
> Pri vortara laboro, mia deziro estas kunlabori kun Tuljo kiel senpretenda lingvouzanto cxu de Esperanto, cxu de
> portugala, sen pliaj lingvaj konoj ol de simpla uzanto, ecx kun ioma kono de la angla, franca, hispana, kaj iaj nur
> sxelaj konoj pri la latina, itala kaj germana.
>
> Tamen pri vortaraj laboroj mi havas la ideon ke la vortaristo devas registri la vortuzon, kaj se li ne trovas uzatan
> terminon li rajtas proponi iun por la mankanta responda e-formo en nacilingvo aux maksimume rekomendi unu el
> inter pluroblaj uzataj terminoj, kiam tiu hipotezo okazas.
>
> Tiel adopti terminon, nur pro la fakto ke gxi trovigxas registrita en aliaj vortaroj, sen kontrolo pri gxia fakta uzado
> en la parola kaj aux skriba lingvoj, estas dangxere por la disvolvigxo mem de la lingvo, cxar la konsultanto de la
> vortaro povas ekuzi maltaugan terminon, tie registrita sen indiko pri tio ke gxi estas nura propono, surbaze de la
> kriterioj de la vortaristo, kiam li povus mem proponi pli taugxan vortoformon.
>
> Ecx se la vorto jam estis uzata, tamen ne vaste, mi ne nepre konsentas kun la rekomendo de Mattos ke oni
> sendiskute provu tiun terminon en la prauzadio
>

> José Mário

José Mário

unread,
Dec 26, 2010, 7:40:03 PM12/26/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Romianoj tamen pensis alie. Cxar ili cxiam antaux io grava unue deziris
esplori kio trovigxis en la internajxoj de la kompatindaj birdoj. Eble se
aeroplanoj estus estintaj inventitaj de romianoj, ili tute ne bezonus
inventi flugregistrilon, cxar ili ekflugus nur post kontrolo (vakticino?)
ene de la kompatindaj vivintaj flugilhavantoj, kaj se tie hazarde anoncigxus
baldauxa aviadila faldetruoigx ili preferus prokrasti la vojagxon, gxis pli
favoraj prognozoj, ne nepre veteraj. :-)) Ilia flugregistrilo registris nur
eble okaz(ig)ontaj aferoj,kaj tiel malneprigus la sercxatan vortesprimon kaj
la responda registraparato.

José Mário

----- Original Message -----
From: "JJSantos" <joaojos...@gmail.com>
To: <vtf-di...@googlegroups.com>

jjs

--
Vi ricevis ĉi tiun mesaĝon, ĉar vi estas registrita en la grupo "Vortaro
Tulio
Flores", ĉe Guglo-grupoj.


Por sendi mensaĝon al la grupo: vtf-di...@googlegroups.com

Por malmembriĝi, sendu mesaĝon al vtf-diskutej...@googlegroups.com

Por sendi privatan mesaĝon al Tulio Flores: tulio....@uol.com.br

JJSantos

unread,
Dec 26, 2010, 8:25:34 PM12/26/10
to vtf-di...@googlegroups.com
Ŝerce.

Ankaŭ povas esti "avimemoraro"
(kiel "vortaro").

Se almenaŭ tri homoj kunelektos UNU vorton,
mi metos ĝin en DDEP-n kaj eble
ankaŭ Tulio en VTF. Ĉu, Tulio?

Unu interkonsentita vorto certe estos furoraĵo.
Ĝi restos en la historio de la lingvo esperanto
kiel la vorto kiu kunigis pli grandan apogon.

;)

JJS

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages