"cambuci"

3 views
Skip to first unread message

Roger Gotardi

unread,
Jan 3, 2011, 6:20:32 PM1/3/11
to vtf-di...@googlegroups.com
Saluton, gesamideanoj!
Feliĉan novan jaron al ĉiu el vi!

Dum NOVA 2011 - la Novjara Aranĝo de BEJO -, en Paranapiakabo-SP, Brazilo, la gejunularo trinkis interalie brandon el cambuci.
Mi mem neniam antaŭe vidis kaj la brandon kaj la frukton.

Aurélio Eletrônico registras:

"cambuci
[Do tupi.]
Substantivo masculino.
Bras. Bot.
1.
Árvore da família das mirtáceas (Paivaea langsdorffii), de folhas pecioladas, rígidas, luzidias na parte superior, flores brancas com cinco pétalas e cinco sépalas e frutos bacáceos, edules, de casca adstringente, e com a forma de duas taças rasas coladas pelos bordos; cambucizeiro.
2.
O fruto dessa árvore.
"

Tamen Vikipedio registras la sciencan nomon Campomanesia phaea, krom la - laŭ mia kompreno - fruatempa nomo Abbevillea phaea.

Kiel oni nomas/nomu ĝin (la frukton) en Esperanto?

Amike,

Roger



Tulio Flores

unread,
Jan 3, 2011, 6:51:14 PM1/3/11
to vtf-di...@googlegroups.com
Roger,

mi esploros la aferon kaj morgaŭ donos solvon, kiun mi esperas trovi. Se mi ne trovos ĝis morgaŭ la esploroj daŭros.

Dankaon pro la sugesto.

Tulio
-------------------------------------------------------------------------------------------
http://vortaro.brazilo.org/vtf/

Bernhard Pabst

unread,
Jan 14, 2011, 1:43:34 AM1/14/11
to vtf-di...@googlegroups.com
Vd. la diskuton tie cxi:

// http://www.ipernity.com/blog/37943/302527

Se mi ne pretervidis ion, mankas ankoraux en VTF.

Sukcesan jaron!

Amike

Bernardo

Tulio Flores

unread,
Jan 14, 2011, 1:57:53 AM1/14/11
to vtf-di...@googlegroups.com
Dankon, Bernardo, pro la ligilo. Mi esploros la aferon.

Amike,
Tulio
-------------------------------------------------------------------------------------------
http://vortaro.brazilo.org/vtf/

Renato Corsetti

unread,
Jan 14, 2011, 3:08:02 AM1/14/11
to vtf-di...@googlegroups.com
Tulio:

| Mi esploros la aferon.

Tre bone. En tiu esploro bonvolu rigardi ankaŭ en
http://www.bonalingvo.org/index.php/Ssv:_K

Amike

Renato


Roger Gotardi

unread,
Feb 8, 2011, 11:33:34 AM2/8/11
to Vortaro Tulio Flores
Chu vi trovis iun solvon, kara Tulio?

Mi revizias artikolon, kie oni mencias ghuste tiun frukton, kaj mi
shatus, ke ghia nomo aperu kiel esperanta vorto.

Mi dankas, se vi povos helpi =)

Amike,

Roger

On Jan 3, 9:51 pm, Tulio Flores <tulio.flo...@uol.com.br> wrote:
> Roger,
>
> mi esploros la aferon kaj morgaŭ donos solvon, kiun mi esperas trovi. Se mi ne trovos ĝis morgaŭ la esploroj daŭros.
>
> Dankaon pro la sugesto.
>
> Tulio
> -------------------------------------------------------------------------------------------http://vortaro.brazilo.org/vtf/

José Mário

unread,
Feb 15, 2011, 11:42:41 AM2/15/11
to vtf-di...@googlegroups.com
Pri "cambuci",

1) trovigxas en Riodejxaneiro samnoma urbo. Do laux la reguloj de Tuljo, oni
devus transliterigi gxin al Kambusio, sed mi preferus reteni la litero "c"
en la fino de la vorto, pro la similo kun la portugala formo, sed granda
distordo prononca.

2) Pri la frukto, gxi povus alpreni la saman nomon de la urbo, cxar finfine
la nomo de la urbo sxajne devenas de la nomo de la frukto.

3) Laux tupia vortaro, Cambuci devenas de tri tupiaj vortoj Kaa (arbo) mbu
(frukto) kaj cy (duobla, duparta), Kaambusi', kiu tradukigxus al arbo kun
duobla aux duparta frukto. Laux la klarigo tiu frukto dividigxas klare inter
du partoj. Tion vi povas konfirmi cxar vi gustumis gxin en Paranapiakabo,
akompane al brandtosto (huj!). Mi mem ecx la frukton ne vidis.

Tiu klarigo montras ke la nomo estas nomo de arbusto kaj de la respektiva
frukto. Krome gxi trovigxas ankaux en aliaj regionoj de la lando, ne nepre
kun la sama nomo, laux la vortaro. Ili ecx sugestas ke Camocim (urbo en
Cearao) devenas de la nomo de la planto/frukto.

Se vi,Tuljo aux aliaj interesigxos, por helpo en la diskutado, mi povos
oportune transkribi la tutan enhavon de la termino en tiu vortaro, plus de
tri aliaj kiujn mi havas, sed preskaux certe multaj el vi (Aurélio, Houaiss
e Mirador), kiuj donas pliajn variantojn pri la formo kaj signifo de la
termino.

Por mi estis surprizo retrovi la vorton "mbu" kun signifo de frukto, cxar en
la duonseka nordorienta savano(kaatingo=blanka arb(ar)o) krom la fama
jxoazarbo, trovigxas ankaux la fama (i)(e)(u)mbuzo, kiu estas tre simila al
pruno, sed verdkolora, gxenerale tre acida, tamen kiam matura gxi perdas
preskaux la tutan acidecon kaj farigxas plendolcxa, kaj estas ege aprezata
de la sertonuloj kaj gxiaj nunaj urbaj devenantoj, kiuj el gxi preparas
faman delikatajxon, el la duonmatura umbuzo, nomata umbuzajxo. Do fakte mbu
signifas simple iu ajn frukto en la tupia.

José Mário Marques

Amike,

Roger

--
Vi ricevis ĉi tiun mesaĝon, ĉar vi estas registrita en la grupo "Vortaro
Tulio
Flores", ĉe Guglo-grupoj.
Por sendi mensaĝon al la grupo: vtf-di...@googlegroups.com
Por malmembriĝi, sendu mesaĝon al vtf-diskutej...@googlegroups.com
Por sendi privatan mesaĝon al Tulio Flores: tulio....@uol.com.br
Por konsulti la vortaron: http://vortaro.brazilo.org/vtf

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages