Boate

1 view
Skip to first unread message

Francisco S. Wechsler

unread,
Jan 17, 2011, 3:34:05 PM1/17/11
to Vortaro Tulio Flores
Estimataj:

VTF tradukas "boate" per "kabaredo, kabareto", sed miavide tio ĉi ne
kongruas kun la difino trovebla en PIV-2005. Efektive, "boate"
estas samsignifa al la anglalingva "night club", kiun PIV-2005 tradukas
per "noktoklubo".

La portugallingva "boate" devenas de la franca "boîte", kiu siavice
origine signifas "skatolo" kaj, figursence, "fermita loko, kie
nokte oni prezentas spektaklojn".

En Brazilo oni ankaŭ uzas la esprimon "casa noturna" (= nokta domo, nokta
spektaklejo).

Amike,

----
Francisco Stefano Wechsler
Kontraŭstaru monopolon: uzu Gnu-Linukson.

JJSantos

unread,
Jan 17, 2011, 4:28:50 PM1/17/11
to vtf-di...@googlegroups.com
La vorto "noktoklubo" estas tre malriĉa...
Ekzistas diverstipaj noktaj lokoj kie la homoj amuziĝas.
"Noktoklubo" ĝenerale eĉ ne estas klubo.

Ankaŭ en Portugalio, oni uzas la vorton "boate".
Tamen, tiu vorto havas malnovecan uzon, ekstermodan.
Nuntempe la gejunuloj parolas pri "discoteca" (noktodancejo),
pri "bar noturno" (noktodrinkejo) kaj pri "casas de alterne"
(vulgare: cada de putas) (putinejo, prostituitinejo,...), ktp.

Krome, oni parolas en PT pri "rave" (festo),
kiu estas pli malpli privata festo, en kiu supozeble oni aŭskultas
elekronikan muzikon, oni drinkas kaj oni drogiĝas dum... pli ol 10 horoj
(!!!).
Mi neniam estis en tia festo, do mi ne scias,
ĉu ankaŭ eblas seksumi tie aŭ... eble konsulti la Fundamenton de
Esperanto (hehehe).

Kabareton mi vidas alimaniere.
Ĝi estas noktoamuzejo kie oni spektas spektaklojn.

Fakte la vorton "boate" oni malofte uzas nuntempe en PT,
kaj eble pro tio, mi ne sentas neceson uzi ĝin en esperanto.
Kiam mi estis adoleskulo, ni nomis "boate"
iun ajn noktan amuzejon tre diverstipan.

Amike,

JJSantos

Roger Gotardi

unread,
Jan 18, 2011, 6:35:16 AM1/18/11
to Vortaro Tulio Flores
On Jan 17, 6:34 pm, "Francisco S. Wechsler" <espera...@fswechsler.org>
wrote:

> La portugallingva "boate" devenas de la franca "boîte", kiu siavice
> origine signifas "skatolo" kaj, figursence, "fermita loko, kie
> nokte oni prezentas spektaklojn".

Paranteze, en mia regiono oni uzas la vorton "Boite" (sen la ĉapelo
do) por aludi al hmm... malaltkvalitaj putinejoj, sur ties indikiloj,
elpendajhoj ktp.

En Esperantujo (en IJK ekz.), anstataŭ "diskoteko", oni multe pli ofte
uzas la vorton "diskejo", kiu siavice mankas al VTF.

Amike,

Roĝer

JJSantos

unread,
Jan 18, 2011, 10:49:57 AM1/18/11
to vtf-di...@googlegroups.com
"Diskoteko" kaj "diskejo" estas malbonaj vortoj
por la senco "noktodancejo".

diskoteko - teko de diskoj
mi havas du, unu por softvaraj diskoj, alia por filmoj

diskejo - ejo kie oni vendas diskojn

Jam dufoje en du malsamaj diskutgrupoj
vi proponas la uzon de la sufikso "-ejo" maladekvate.

JJSantos

Roger Gotardi

unread,
Jan 19, 2011, 6:00:40 AM1/19/11
to Vortaro Tulio Flores
On Jan 18, 1:49 pm, JJSantos <joaojosesan...@gmail.com> wrote:

> diskejo - ejo kie oni vendas diskojn

Ne nepre oni vendas diskojn en diskejo. Verŝajne en diskvendejo.

> Jam dufoje en du malsamaj diskutgrupoj
> vi proponas la uzon de la sufikso "-ejo" maladekvate.

Mi ne proponas. Iu alia jam antaŭ tre longe ĝin proponis. Kontrolu en
NPIV...

Mi nur raportas pri la efektiva uzo de la lingvo; ke "diskejo" estas
multe pli ofta ol "diskoteko" en la parolata Esperanto.

Amike,

Roger

JJSantos

unread,
Jan 19, 2011, 2:02:08 PM1/19/11
to vtf-di...@googlegroups.com
Loko kie oni dancas estas dancejo.
Se ĝi malfermiĝas nokte, do ĝi estas noktodancejo.
La cetero estas konfuzoj kaj rekonfuzoj
surbazitaj sur etnalingvaj misinfluoj.

JJSantos

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages