> Ankaŭ mi konsentas, ke "en-" estas kroma.
> Sufiĉas "novigi, renovigi, iniciati, komenci, eki,..."
> laŭ la sencoj kaj laŭ la kuntekstoj.
>
> JJS
Ankaŭ mi emas uzi "novigi" sen tiu "en". Tamen la prepozicio eblas por
emfazo. Krome, tiujn alternativajn formojn donas la Angla-Esperanta
vortaro de Benson, kun la parentezoj. Ĉu eble pro influo de la latina?
Francisco
Finfine oni uzu la kunmetitajn vortojn
ne kiel ŝtonigitajn blokojn,
sed kreeme por respondi al
la komunikadaj necesoj.
JJS
Dankon pro la klarigo, Francisco. Probable simple pro la efiko de la angla (in- kaj en- estas prononce suficxe proksimaj) (?).
Germanoj kaj nederlandanoj emas al "*en*logxantoj" pro *Ein*wohner kaj *in*woner, kvankam en Esperanto estas simple "logxantoj" sen *en-*.
Amike
Bernhard
--
NEU: FreePhone - kostenlos mobil telefonieren und surfen!
Jetzt informieren: http://www.gmx.net/de/go/freephone
JJS