Ali-formatigo de VTF

6 views
Skip to first unread message

Marcus Aurelius

unread,
Sep 13, 2011, 10:20:24 AM9/13/11
to Vortaro Tulio Flores
Ĉu la proponoj kaj klopodoj de Michel Castelo Branco, Wilson Oliveira,
Wesley Jefferson kaj aliaj; kiuj estis menciitaj en la listo
Esperanto_Brazilo; estas/estos diskutataj ĉi tie? Temas pri vikiigo
kaj/aŭ datumbazigo de la vortaro.

Mi interesiĝas pri la temo, sed ne funde scias kion oni ankoraŭ
bezonas fari, nek kio jam pretas, nek kion oni jam provis fari sed ne
plene sukcesis.

Tulio Flores

unread,
Sep 13, 2011, 10:56:04 AM9/13/11
to vtf-di...@googlegroups.com
Ĉiuj proponoj estas bonvenaj kaj analizotaj. Mi esperas, ke la de vi menciitaj homoj ankaŭ aliĝu al ĉi tiu diskutejo.

Mi estas preta sendi ĉiujn miajn VTF-ajn dosierojn, kondiĉe ke ili estu uzataj por aperigo en E@B.

Tulio
-------------------------------------------------------------------------------------------
http://vortaro.brazilo.org/vtf/

Marcus Aurelius Farias

unread,
Oct 3, 2011, 10:56:42 AM10/3/11
to vtf-di...@googlegroups.com
(mi jam sendis ĉi tiun mesaĝon antaŭe, kiam mi parolis kun Wilson kaj Túlio, kaj nun mi resendas ĝin al la listo por ke ĉiuj povu pridiskuti la temon)

Túlio, mi demandas kiuj estis la antaŭaj klopodoj modernigi la vortaron, kaj kial ili ne sukcesis? Kiuj estis la ĉefaj problemoj, kiuj baris evoluon? Nuntempe vi redaktas ĝin nur per MS-Word, ĉu ne? Ĉu vi scias kia estas la teknologio (tekstoformato, redaktilo kaj serĉilo), kiu subtenas aliajn vortaroj, ekz. ReVo, Lernu, Simpla Vortaro (kiu uzas la saman datumbazon kiel ReVo, ĉu ne?), La-Vortaro, ktp.?

2011/9/13 Tulio Flores <tulio....@uol.com.br>
--
Vi ricevis ĉi tiun mesaĝon, ĉar vi estas registrita en la grupo "Vortaro Tulio
Flores", ĉe Guglo-grupoj.
Por sendi mensaĝon al la grupo: vtf-di...@googlegroups.com
Por malmembriĝi, sendu mesaĝon al vtf-diskutej...@googlegroups.com
Por sendi privatan mesaĝon al Tulio Flores: tulio....@uol.com.br
Por konsulti la vortaron: http://vortaro.brazilo.org/vtf

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages