* sublim-i [-n]
- 1. sublimar (fazer
passar uma substância do estado sólido diretamente ao gasoso)
- 2. sublimar
(espiritualizar sentimentos ou pensamentos mais primários ou
físicos)
- sublimação (nos
dois sentidos)
* sublima
- sublime, puro, lindíssimo (altamente respeitável devido à beleza e/ou à religiosidade)
-> solido, vaporo, nobla, bela, linda
Joao:
> Jen kion mi ĵus verkis en DDEP:
Mi scias, ke PIV entenas ĉion, sed kiel povas esti ke la sama radiko “sublim-“ havas tiom da malsamaj signifoj?
- 1. sublimar (fazer passar uma substância do estado sólido diretamente ao gasoso)
- 2. sublimar (espiritualizar sentimentos ou pensamentos mais primários ou físicos)
- sublime, puro, lindíssimo (altamente respeitável devido à beleza e/ou à religiosidade)
Mi scias, ke en la franca tiel funkcias “sublime”, sed tio ne ŝajnas sufiĉa kialo por Esperanto.
Amike
Renato
> Mankas "sublimar" en VTF-PE.
>
> Jen kion mi j^us verkis en DDEP:
>
> * sublim-i [-n]
> - 1. sublimar (fazer passar uma substância do estado sólido diretamente
> ao gasoso)
>
> - 2. sublimar (espiritualizar sentimentos ou pensamentos mais primários
> ou físicos)
>
>
> * sublimo
>
> - sublimação (nos dois sentidos)
>
> * sublima
>
> - sublime, puro, lindíssimo (altamente respeitável devido à beleza e/ou
> à religiosidade)
>
> -> /solido, vaporo, nobla, bela, linda/
>
>
> NPIV metas g^in sub du kapvortojn: "sublima", "sublimi".
> Mi ne vidas neceson komplikigi.
> Krome, NPIV ne donas la psikologian, frojdan, sencon.
> Nu, tiel mi solvis la aferon.
Tio ĉi starigas interesan diskuton. Unue, rilate la difinojn de NPIV:
mi opinias ĝin ege konfuza doni al unu radiko du gramatikajn
kategoriojn, jen verban, jen adjektivan. Egale konfuze ŝajnas al mi
rigardi ilin kiel apartajn radikojn, kio estas la prokrustra solvo de
NPIV por akomodi tiujn du kategoriojn.
Via propono uzi "sublimi" por ambaŭ signifoj estas principe bona. La
radiko do estus ĉiam verbeca, kaj ni devus do interpreti la derivitan
adjektivon "sublima" kiel kvalifikilon de io, kio altigas animstaton per
sia pureco, beleco ktp. Mi pensas sendi konsulton al la Akademia forumo
por ĉerpi pliajn opiniojn.
La frojda senco ja estas citita de NPIV, sed sub la kapvorto "sublim/a".
Do tio, kion vi nomas "sublimi", laŭ frojda senco, (pli logike, laŭ
mi), estas nomita "sublimigi" en NPIV.
Fine, indus ankaŭ registri "sub-lima", t.e., la ludado de la brazila
kaj portugala futbalskipoj dum la ĉi-jara Mondpokalo. ;-)
Amike kaj ne tute sublimita,
Francisco S. Wechsler
> Mi scias, ke PIV entenas ĉion, sed kiel povas esti ke la sama radiko “sublim-“ havas tiom da malsamaj signifoj?
> - 1. sublimar (fazer passar uma substância do estado sólido diretamente ao gasoso)
>
> - 2. sublimar (espiritualizar sentimentos ou pensamentos mais primários ou físicos)
>
> - sublime, puro, lindíssimo (altamente respeitável devido à beleza e/ou à religiosidade)
>
> Mi scias, ke en la franca tiel funkcias “sublime”, sed tio ne ŝajnas sufiĉa kialo por Esperanto.
Laŭ mia kompreno, ĉiuj ĉi signifoj (plus aliaj) estas interrilataj.
Amike,
Francisco S. Wechsler
Francisco Stefano Wechsler
Diga não ao monopólio! Use Gnu-Linux.
Aprenda Esperanto, a Língua Internacional.
Amike
JJS
> ᅵKiu estas via problemo?La fakto, ke normale mi aŭdas homoj diri "sublima" kun la signifo de "nobla, ege bela, supere respektinda, ktp.". Tio, laŭ mi, havas neniun rilaton al la radiko "sublim-" en la senco de transformado de aĵoj al gaso.
-- --------------------------------------------- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it ---------------------------------------------
--
Vi ricevis ĉi tiun mesaĝon, ĉar vi estas registrita en la grupo "Vortaro Tulio
Flores", ĉe Guglo-grupoj.
Por sendi mensaĝon al la grupo: vtf-di...@googlegroups.com
Por malmembriĝi, sendu mesaĝon al vtf-diskutej...@googlegroups.com
Por sendi privatan mesaĝon al Tulio Flores: tulio....@uol.com.br
Por konsulti la vortaron: http://vortaro.brazilo.org/vtf