Tulio, studi datenbazojn postulus de vi kvantegon da tempo, kun
malabundaj rezultoj. Kredu min, mi jam provis. Pli facile estus unue
enketi ĉe la aŭtoroj aŭ TTT-ejoj de tiuj vortaroj, kiu(j)n
programo(j)n ili uzas. Ekzistas komercaj kaj nekomercaj programoj, kiuj
helpos vin munti tiajn vortarejojn. Se vi deziras, mi povos fari tiun
enketon.
Dume, kial vi ne elturnas vin per simpla kaj facila surogato? Kiel mi
jam proponis antaŭe, subdividu la nunajn dosierojn tiamaniere, ke ilia
elŝuto fariĝos pli rapida. Tio ĉi estas tre necesa en la
portugala-esperant parto. Ekzemple: anstataŭ uzi unu solan dosieron por
ĉiuj vortoj komenciĝantaj per "A", dividu ĝin en du aŭ tri
subdosierojn.
Kompreneble, tiu ĉi surogato ne funkcios tiel bone kiel speciala
programo, sed ĝi efike plimildigos la nunan situacion.
Amike,
----
Francisco S. Wechsler
La labormanieroj dependas de la scioj, aŭ manko de,
de la koncernaj homoj.
Mi elturniĝas informadike, sed mi ne estas informadikisto,
do mi preferas ne imiti ilin,
perdante tro da tempo pri teknikaĵoj.
Se la aferoj prezentiĝas al mi facile fareblaj,
bone mi eniras la sistemon.
Tamen, se ili postulas multan teknikon
kaj konstantan prizorgadon far aliaj homoj,
mi preferas elturniĝi per miaj propraj metodoj,
kiuj estas profesiecaj sed simplaj.
Farado de pdf-dosiero estas tre simpla afero,
kaj ĝia aspekto estas bona.
Do, preferinde havi vortaron en formo de pdf-libro
facile konsultebla de "Acrobat Reader".
Per ĝi, iu ajn konsultas la vortaron
eĉ ne ŝaltite al la reto, eĉ en eta pdf-legilo
kaj en multaj novaj poŝtelefonoj.
Tamen tiaj aferoj multe dependas ankaŭ de
la personeco de ĉiu homo.
JJS
1.) Laux mi la nuna solvo ankoraux bone funkcias, do sxangxo ne tre urgxas.
Mi tamen cxefe konsultas la parton Eo-Pt, ne la alidirektan.
2.) Se oni ne jam estas sperta pri datenbazoj, oni ne perdu sian tempon per
tio. Tio ne estas banala kaj kutime tre frustiga. Gravas havi bonan amikon,
kiu transprenas la teknikajn aferojn. Estus domagxe, se Tulio ne plu havus
tempon por la enhavo, sed devus barakti pri la formo.
3.) Cxu prefere reta solvo aux eksterreta (pdf, propra progamo ktp.) estas
afero de kredo. Por ambaux ekzistas bonaj argumentoj. Relative facile oni
povas fari dosieron legeblan per Mobipocket Reader por posx-telefonoj. Tio
esence ne estas multe pli komplika ol fari pdf. Vd. la ekzemplon de la
Kondratjev-vortaro:
// http://www.ipernity.com/blog/37943/250414
Amike
Bernhard
-----Ursprüngliche Nachricht-----
Von: "Francisco S. Wechsler" <espe...@fswechsler.org>
An: <vtf-di...@googlegroups.com>
Gesendet: Montag, 27. Dezember 2010 05:48
Betreff: RE: [vtf-diskutejo: 532] Datenbazoj (estis: Pretendentes)
// http://www.ipernity.com/blog/37943/298881
Atentu: Buboj, kiuj ne sxatas legi testamento-longajn artikoletojn, en kiuj
aperas plurfoje la vorto "Universala Vortaro" nepre ne klaku la ligilon.
Al cxiuj aliaj: bonan amuzigxon.
Amike
Bernhard
"Teorie oni povas preskaŭ senfine kombini vortojn kun aliaj. Fakte iuj
vortoj pli verŝajne aperas kuntekste de certaj aliaj. Post "hundo" ni
atendas "bojas", ne "kokerikas". Kiujn vortojn la praktiko rilatigas al kiuj
aliaj, montras la vortarego DeepDict ... "
// http://www.ipernity.com/blog/37943/299524
Agrablan reston de la jaro.
Bernhard
Interesa ilo.
Francisco S. Wechsler
Sal'
Bernhard
-----Ursprüngliche Nachricht-----
Tulio
-------------------------------------------------------------------------------------------
http://vortaro.brazilo.org/vtf/