Saluton Darsi,
Mi ne multe aktivas, almenaŭ kiel klubano, kaj mi ne certas ĉu mi ankoraŭ estas eĉ USEJano, ĉar mi ne plu apartenas al E-USA. Tamen, mi ja interesiĝas pri ambaŭ ebloj; estus bone, kunumi ĉe la LK, kaj tre plaĉus al mi korespondadi kun unu aŭ pluraj el viaj lernantoj.
Mia sola aktivado estas fojfoja parolado kun aliaj esperantistoj en mia regiono, kaj iom da instruado malformala al kelkaj interesitoj.
Plue, estus tre bone konatiĝi kun vi ĉe la LK. Jam pasis preskaŭ tri jaroj ekde kiam mia amiko Micah informis min pri vi (la "entuziasmega aktivulino") ĉe NASK, kaj jam ekde tiam mi nenion faris rilate USEJn. Ĉu vi uzas IRCon?
Amike,
Niko