TEJO serĉas volontulon!

1 view
Skip to first unread message

TEJO-oficejo

unread,
Jun 12, 2010, 4:35:07 PM6/12/10
to

Ĉu vi havas planojn post la somero?


TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la
Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum 10-18 monatoj
ekde septembro 2010 (preciza dato laŭ interkonsento). la limdato por kandidatiĝi
estas la 15a de aŭgusto. Ne hezitu jam pli frue sendi mesaĝon al ni, se vi intencas
volontuli.

TEJO strebas al tio, ke konstante estu TEJO-volontulo en Centra Oficejo, kiu povu
dediĉi cent elcentojn de sia labortempo al TEJO. Esti volontulo signifas ne nur
grave kontribui al la bonfarto de TEJO, sed samtempe signifas spertan pliriĉiĝon ne
nur personan, sed ankaŭ movadan. La estraro limigas la daŭron de volontulado al
proksimume unu jaro, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. Kiel volontulo
vi certe lernos memstare labori kaj povas profundigi viajn spertojn en la sube
menciitajn taskojn, se viaj spertoj estas bazaj.

La TEJO-volontulo ankaŭ dum kongresoj (IJK kaj UK) kaj TEJO-seminarioj estu la
"vizaĝo" de la organizo, informante al membroj kaj aliaj interesatoj pri agado,
aranĝoj, servoj de TEJO.


Por pliaj detaloj pri la bezonataj konoj, la laboro, kaj la kandidatigxo, vizitu
http://tejo.org/eo/volontulu

Amike

Aleks

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages