Important: E-USA Youth Report

10 views
Skip to first unread message

Darcy Ross

unread,
May 26, 2011, 10:18:44 AM5/26/11
to Andy Rosenbaum, Jordon Kalilich, christine...@rochester.edu, Usona Esperantista Junularo, esperanto-uiuc
Saluton karaj,
Mi devas verki raporton pri la stato/agoj de la junularo usona. Ĉu estas io, kion vi petas ke mia raporto enhavu? Mi celas diri pri la Skajpado, kiu estis vigla tuj post la kongreso, kaj pri la stato de mia klubo, tamen vi diru al mi la aferojn de viaj grupoj, ĉu ne? Mi devas sendi ĝin baldaŭ (morgaŭ, bedaŭrinde), do b.v. respondu rapide! Dankon!

Hullo!
I have to write a report regarding the status/doings of the US youth group for E-USA. Is there anything you'd like for my report to contain? I intend to speak about our Skyping, which was very active immediately following the congress, and about the state of my club, but you folks should tell me the affairs of your groups! I have to send it in tomorrow, unfortunately, so please respond quickly! Thanks!

Amike,
Darsi

Chuck Smith

unread,
May 26, 2011, 10:45:25 AM5/26/11
to us...@googlegroups.com
Saluton Darcy,

Se eblas, mi tre aprecus, se vi povus mencii mian Esperanto-blogon ĉe
Transparent Language en via raporto:
http://www.transparent.com/esperanto kvankam ĝi ne estas rekte
konektita al USEJ. Ni ĉefe celas usonanojn kiuj estas komencantoj kaj
ĉar estas en la reto, mi havas la impreson, ke plejparte junuloj legas
ĝin. Mi volonte kunlaborus kun vi por disvastigi viajn projektojn
laŭbezone.

Amike via,
Chuck

> --
> You received this message because you are subscribed to the Google Groups
> "Usona Esperantista Junularo" group.
> To post to this group, send email to us...@googlegroups.com.
> To unsubscribe from this group, send email to
> usej+uns...@googlegroups.com.
> For more options, visit this group at
> http://groups.google.com/group/usej?hl=eo.
>

Darcy Ross

unread,
May 26, 2011, 10:51:16 AM5/26/11
to us...@googlegroups.com
Kompreneble! Via blogo ege plaĉas al mi, kaj mi konsentas ke ŝajne ĝi ankaŭ aparte plaĉas al gejunuloj. Dankon, Chuck! Ni kunlaboru plu. :-)
Darsi 


2011/5/26 Chuck Smith <ch...@chucksmith.de>

Jacob Schwartz

unread,
May 26, 2011, 11:19:53 AM5/26/11
to us...@googlegroups.com
Mi konsilas mencii la staton de regionaj eventoj: ARE en nordorienta
usono (kiun cxeestas multaj junuloj), NOREK en nordokcidenta usono
(cxu iuj cxeestas?), kaj eventuale iuj aliaj regionaj renkontigxoj
(cxu cxi-jare okazis teksasan renkontigxon aux renkontigxon en cxikago
aux alia?). Estus bone informi pri la cxeesto aux ne cxeesto de
junuloj cxe tiuj renkontigxoj, kaj planoj por la estonteco (cxu indas
varbi tiajn eventoj por plimultigi la junulojn kiuj cxeestas).

Mi jxus revenis de MeKaRo -- Mez-Kanada Renkontigxo -- kie kelkaj
usonanoj venis norden por cxeesti. Kelkaj el ni pli-agxaj "junuloj"
cxeestis kaj multege amuzigxis, sed mankis la pli-junaj :)

Ho, kaj cxu iuj usonanoj cxeestis la IJK-n pasint-jare (aux planas
cxeesti cxi-jare)?

Jakobo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages