Jen via ŝanco vojaĝi al Kubo – Signifaj rabatoj por la flugoj IJK-en!

1 view
Skip to first unread message

TEJO-oficejo

unread,
May 19, 2010, 6:24:02 AM5/19/10
to

Ĉu vi ŝatus partopreni la ĉi-jaran IJK-n, kaj revas ekhavi unikan sperton en
la unika lando Kubo –- sed la flugokosto detenis vin de definitiva decido?
Ne plu hezitu!

Ni ĝojas informi, ke la partoprenantoj de la IJK povas ĝui tre signifan
rabaton, flugante per Cubana de Aviación, 80-jara kuba flugkompanio. La
netaj prezoj el Eŭropo (kun impostoj laŭ prezoj de decembro 2009) estas:
Parizo 300 EUR (+242.42)
Madrido 390 EUR (+289.75)
Londono 270 GBP (+172.20)
Romo 620 EUR (+76.87)
Moskvo 640 EUR (+137.26)
– komparu tion kun plejofte pli-ol-1,000€-aj biletoj el centra Eŭropo ĉe la
aliaj kompanioj!
Cubana flugas ankaŭ el diversaj amerikaj urboj kun speciala tarifo por la
IJK-partoprenantoj –– la plenan liston vidu ĉe [a href="
http://www.tejo.org/ijk/2010/pmwiki-2.2.8//pub/skins/ijk2010/img/flugreklamilo_havano.pdf
].

La kondiĉo por ricevi la rabaton estas elpago de la plena kongresa kotizo
(tio servos kiel 'asekuro' vidpunkte de la flugkompanio).
Post kiam vi kotizis, turnu vin al unu el la oficejoj de Cubana listigitaj
ĉe [http://www.cubana.cu/guide/?article=of_europa] kaj menciu ke vi estas
partoprenanto de la *Esperanto-Kongreso(!) en Havano*. Se estos peto pri
pruvilo, bv. kontaktu la TEJO-oficejon per ofi...@tejo.org , kiu provizos
al vi tian.
Ne forgesu ke necesas turista karto por eniri Kubon; tiun vi povas ricevi en
Kuba ambasadejo se ekzistas en via lando aŭ helpe de vojaĝagentejo.

La biletoj aĉetitaj ne estos redoneblaj kaj ne eblos flugi per alia kompanio
ol Cubana. La oferto estas nome de la flugkompanio kaj validas ĉiuj ties
reguloj. TEJO ne respondecas pri la ofertoj nek povas garantii disponeblon,
prezojn aŭ kondiĉojn.

Rapidu por profiti la ŝancon de tiom konsiderinda rabato! Cubana havas nur
malmultajn flugojn semajne kaj la nombro de lokoj estas ja limigita. Ni
ĝojos vidi vin en la IJK!


nome de TEJO-Estraro,
Sergeo

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Usona Esperantista Junularo" group.
To post to this group, send email to us...@googlegroups.com.
To unsubscribe from this group, send email to usej+uns...@googlegroups.com.
For more options, visit this group at http://groups.google.com/group/usej?hl=eo.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages