Fwd: Septembra semajnfino kun E-kulturo, arto kaj scienco

0 views
Skip to first unread message

Łukasz Żebrowski

unread,
Jul 29, 2014, 5:37:57 PM7/29/14
to TEJO-listo


---------- Forwarded message ----------
From: Tobiasz Kaźmierski <tob...@esenco.org>


Ĉu vi pretas dediĉi la lastan septembran semajnfinon al E-kulturo, arto kaj scienco?

26-28.09.2014: 30-aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto "ARKONES"

Ĝuu la duan aliĝperiodon ĝis la 2-a de aŭgusto.


1. ProgramoKristaliĝas programo de ĉi jara Konfrontoj. Ĝi estos plena de prelegoj, koncertoj, prezentaĵoj kaj elpaŝoj. Indas viziti nian retejon por legi la plenan programon en ĝia aktuala fo
 rmo. 
La granda stelulo de la Miela Vespero estos grupo KAJTO

Aktualigata programo troveblas en nia retejo. Ni daŭre akceptas programkontribuantojn kaj premias ilin per 50% rabato de la kotizo.


2. Tria Interlingvistika Simpozio 25-26.09
Problemoj de internacia lingva komunikado kaj iliaj solvoj. Indas kombini sian partoprenon en "ARKONES" kun tiu grava evento. Partopreno estas senkosta. Detaloj kaj aliĝo: http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/simpozio2014.html

Interlingvistikaj Studoj: nova starto. Nova starto de la plej kompletaj studoj pri Interlingvistiko, kiu funkcias ekde 1998. En septembro 2014 startos nova grupo. Kandidatoj el la tuta mondo estas bonvenigataj. Postulo: bona kono de E-o (min. nivelo B2) kaj baza kono de E-kulturo, baza diplomo pri superagradaj studoj. Aliĝdato: 15.08.2014. La unua sesio okazos inter la 20-24.09.2014.




3. Aliĝo kaj loĝebloj
Eblas aliĝi malmultkoste antaŭ la aranĝo pere de la reta aliĝilo:
Kotizoj ekde 15 eŭroj (45 zł por poloj). Pluraj rabatoj!
Loĝigo en Junulargastejo Cinnamon ekde 5 eŭroj inklizive matenmanĝon.


Vi ricevis tiun ĉi mesaĝon ĉar vi partoprenis la Konfrontojn en la pasinta jaro. Vi estas bonvena ankau ĉi jare. 
Ne forgesu inviti nianome aliajn esperantistojn en via urbo.


Amike via,
---
Tobiasz Kaźmierski
+31-641010695
http://www.arkones.org


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages