------ Wiadomość oryginalna ------
Kadre de la SEL-Reaktivigo kampanjo, Skolta Esperanto-Ligo kune kun TEJO
organizas trejnseminarion por junaj aktivuloj kun la cxefa temo:
Konstruante surbaze de diverseco – kiel ricevi la plej bonon el
interorganiza junulara kunlaboro?
La seminario okazos en Varsovio, Pollando, inter la 24-a kaj 30-a de
majo 2011 (kun 24-a kaj 30-a kiel vojagxtagoj). La programo enhavas
interaktivajn laborsesiojn pri teknikoj kaj metodoj de moderna laboro de
junaj asocioj, kaj pri efikaj manieroj organizi junularon uzante la
temon de diverseco kaj egalrajteco en la internacia agado.
Partoprenantoj lernos praktikajn metodojn de interkulturaj aktivecoj kaj
la uzon de variaj iloj de la Konsilio de Europo. Krome, partoprenantoj
plibonigos siajn gvidadajn lertojn. Ni ankaux vizitos la centran sidejon
de ZHP (Pola Skolta Asocio) por diskuti ilian sperton en internacia
kunlaboro kaj la potenciala uzado de la internacia lingvo. Krome ni
vizitos la lokan grupon de esperantistoj.
Ni invitas junajn aktivulojn en la skolta movado kaj esperanstistojn
kiuj simpatias kun la skolta movado. La cxefa kriterio estas klara
intereso pri la temo de diverseco kaj egalrajteco en internacia
kunlaboro kaj potenciala konribuo al la programo.
Danke al la subvencio de la Euxropa Junulara Fonduso ni povas inviti 30
partoprenantojn, pagante la restadkostojn kaj kontribuante al la
vojagxkostoj. La aligxkotizo estas nur 70 euxroj (por euxropanoj) aux
100 euxroj (por ne-euxropanoj) por la 5-taga programo. Pro la limigita
nombro de lokoj ni devos selekti partoprenantojn uzante kriteriojn sur
la aligxilo, kiuj certigas la balancon de nacieco kaj sekso, kaj la
potencialan kontribuon al la programo. La limdato por aligxi estas la
15-a de marto 2011. Frua aligxo estas rekomendata.
Pliaj informoj inkluzive de la programo, la kritetioj kaj la aligxilo
haveblas cxe: www.esperanto.org/skolta aux cxe la Organiza Teamo:
SEL.Rea...@gmail.com .
Se Vi konas geskoltojn en Via loka urbo, tio estas granda oportuno por
prezenti Esperanton kaj inviti lokajn geskoltojn por partopreni la
trejnseminarion. Al tiuj, kiuj deziras partopreni, ni ofertos
Esperanto-fulmkurson (retan/per Skajpo), por provizi ilin per la bazaj
Esperanto-komprenkapabloj kaj ebligi senperan komunikadon.