Mi preferas uzi Esperanton. La gepatra lingvo de Daĉjo estas la franca kaj mia la germana. Dum la kunveno hieraŭ (5 homoj) estis nur unu kies gepatra lingvo estas la usona (angla).
Mi proponas ke Daĉjo dividu la laboron kun mi kaj Oscar. Mi povas alparoli la lokan kongres- kaj turistoficejon por scii kiu el la multmultaj hoteloj en Fort Lauderdale plej taŭgus. Mi foje konatiĝis kun la estrino tie, Nicky Grossman. Fakte, tio plaĉos al ŝi - ne ĉar ŝi ion scias pri Esperanto sed ĉar ŝi volas altiri tiom da turistoj kiel eble al Fort Laŭderdale. Nia loka turista oficejo havas fakojn apartajn por Eŭropanoj, Azianoj, Latinamerikanoj, gegejuloj, ktp. Esperanto ne ŝajnos al ili pli stranga ol tiuj diversaj grupoj. Mi povas negocii kun la hoteloj, restaŭracioj kaj amuzaĵejoj. Daĉjo estas tre kontatokapabla. Li organizis nian rondon unue kontaktante nin ĉiujn. Li ankaŭ estas komputilfakulo (mi ne tro). Fort Laŭderdale havas Amtrak kaj Greyhound staciojn kaj flughavenon. La plej bona tempo estus inter Pasko kaj Labortago, ĉar tiam la hotelprezoj malaltas. La tempo tuj post Pasko ne estas tro varme ĉi-tie ĉar ni estas ĉe la marbordo (fakte somere ofte estas pli malvarme ĉi-tie ol en la nordaj ŝtatoj). Fort Laŭderdale havas publikan bussitemon kion oni lastatempe plibonigis iomete. Minimume oni aĉetis novajn busojn kiuj estas ernergiamikemaj kaj puraj. En nia grupo estas tre bona Esperantisto el Kubo, Oscar - do ni povus publikigi informojn ankaŭ en bonstila hispana lingvo. Li povus sendi artikolojn al la hispanlingvaj ĵurnaloj El Nuevo Herald, Diario Las Americas, El Sentinel, ktp.
Sabaton, nia grupo povus viziti Bonnet House, "histoririĉa" (Ft Laŭderale nur estas iom pli ol 100 jara) muzeo kun arto. Dimanĉon ni povus ĝui veturadon en la Akva Taksio (oni nomas nian urbon la Venicion de Usono ĉar ni havas tiom da kanaloj). Ni havas multajn aziajn bufedojn sed por sabata vespero mi proponus feston en mia domo. Mi estas vegetariano (ne vegano) sed mi povas prepari maĝaĵojn tute sen vivaĵaj elementoj. Ni povus havi grupon da komencantoj en unu ĉambro kaj grupo de fluparolantoj en alia.
Ĉar Ft Laŭderale estas turisma urbo (oni ofte diras festourbo aŭ Fort Liquordale) ekzistas multaj bufedoj dimancmatene (kiuj restas malferma ĝis la 16a horo!!! ĉar tiom da turistoj ĉi-tie festas dum la nokto).
Tiuj estas miaj unuaj pensetoj pri tio.
Mi legis la manlibron kaj lernis multon.
Robb Kvasnak, Ed.D.
Professor of Education, ESOL, bilingual education, second language teaching and acquisition
www.robbkvasnakblog.blogspot.comwww.linguisticblog.blogspot.com